Misiistoj por la Paco – Missionários da Paz

MISIISTOJ POR LA PACO

Lia Eminenco Dom Geraldo Majella – Kardinalo Ĉefepiskopo de Salvador, Bahia
Jesuo resurektis kaj tuj serĉis la apostolojn por ke ili ne dubu pri Lia dieco kaj kredu je la resurekto. Sen trumpetoj nek lukso, Li eniras fermitan domon, kie ili kunvenis pro timo je la aŭtoritatuloj. La saluto estas simpla: “La paco estu kun vi”. Li insistas: “La paco estu kun vi” kaj daŭras: “Kiel la Patro min sendis, tiel mi ankaŭ sendas vin”. La paco estas, do, la unua donaco de la Resurektinta al la tiamaj apostoloj kaj al la disĉiploj de ĉiuj jarcentoj, kiujn Li ankaŭ sendas kiel misiistojn por la paco.
Ni travivas tagojn maltrankvilajn pro la violento, kiu minacas ĉiujn brazilanojn kaj sangumas la teron de tiu ĉi lando, baptita komence de sia koloniiĝo kiel Lando de Sankta Kruco. Inter ĉefurboj kaj kampoj, inter maro kaj montoj, nur unu deziro ekzistas, la sama krio aŭskulteblas: ni volas pacon!
Ni – kristanoj, sekvantoj de Jesuo, alvokitaj de Li kaj motivitaj de Eklezio por daŭre pripensi, dum ĉi tiu jaro, pri nia alvokiĝo esti misiistoj – ne povas resti neŭtralaj antaŭ la violento, kiu estas kaŭzanta multajn dolorojn kaj funebron. Kun la kreemo de Sankta Spirito, kiu gvidas niajn agojn, ni serĉu inter la ambigueco kaj defioj de la societo vojon kapabla mildigi la homajn streĉojn kaj serenigi la korojn, por ke ni ĉiuj estu misiistoj por la paco kaj la vivo en mondo kie ankaŭ estas plantitaj la lolo de l’ maljusteco kaj la semoj de l’ morto.
“Klare fundamentitaj sur la kredo je Jesuo Kristo kaj malfermitaj al la dialogo je espero kaj karitato, ni klopodos promocii la liberecon kaj dignecon de l’ popoloj, kunlabori por la bono al ĉiuj kaj la civitana sento, superi la violenton, inkluzive la violenton kaŭzita de religioj kaj, en ĉio menciita, labori por la paco kaj la vivo.” (Ĝeneralaj Direktoj de Evangeliiza Agado de la Eklezio en Brazilo 2008-2010, 169).
Dimanĉa liturgia faldfolio “O Domingo”, jaro 34-a, n-ro 21, la 19-a de aprilo 2009
**********************************

MISSIONÁRIOS DA PAZ

Dom Geraldo Majella – Cardeal Arcebispo de Salvador
Jesus ressuscitou e logo procurou os apóstolos para que eles não duvidassem da sua divindade e acreditassem na ressurreição. Sem nenhum batedor à frente nem cortejo de acompanhamento, entra num ambiente fechado onde aqueles se reuniam com medo das autoridades. A saudação é simples: “A paz esteja convosco”. Insiste: “A paz esteja convosco” e continua: “Assim como o Pai me enviou, eu também vos envio”. A paz é, portanto, o primeiro dom do Ressuscitado aos apóstolos do seu tempo e aos discípulos de todos os séculos, que ele também envia como missionários da paz.
Vivemos dias de muita intranqüilidade por conta da violência que ameaça todos os brasileiros e está regando com sangue o chão deste país, batizado, no princípio de sua colonização, como Terra de Santa Cruz. Das capitais ao interior, do mar às montanhas, um único anseio existe, o mesmo grito se escuta: queremos paz !
Nós, cristãos, seguidores de Jesus, convocados por Ele e motivados pela Igreja para refletirmos mais, durante esse ano, sobre a nossa vocação de missionários, não podemos permanecer indiferentes à violência, que tem causado tantas dores e tanto luto. Com a criatividade do Espírito que orienta nossa ação, vamos buscar, entre as contradições e os desafios da sociedade, um caminho capaz de aliviar as tensões humanas e tornar serenos os corações, para que sejamos todos missionários da paz e da vida num mundo onde também estão plantados o joio da injustiça e as sementes da morte.
“Alicerçados claramente na fé em Jesus Cristo e abertos ao diálogo na esperança e na caridade, buscaremos promover a liberdade e a dignidade dos povos, colaborar para o bem comum e o senso de cidadania, superar a violência, inclusive a que é motivada religiosamente e, em tudo isso, trabalhar pela paz e pela vida.” (Diretrizes Gerais da Ação Evangelizadora da Igreja no Brasil 2008-2010, 169).
Folheto dominical O Domingo, ano 34, nº 21, remessa VI, dia 19/04/2009