Memore de virinoj de nia tero – Em memória das mulheres da terra

MEMORE DE VIRINOJ DE NIA TERO

Antônio Iraildo Alves de Brito, SSP
Tiu ĉi Internacia Tago de la Virino, krom esti momento por celebro, estas ankaŭ tago por pridiskuti kaj interŝanĝi pensojn pri la luktoj, venkoj kaj, super ĉio, la graveco de virina rolo hodiaŭe. Ĝi estas oportuna tago por koni plu la verajn heroojn de nia historio: la virinoj kiuj vivas kaj tiuj kiuj faris de sia vivo plenan sindonon al la lukto por plenpleneca vivo. Pro tio, ni memoras ĉi tie tri virinojn kiuj defiis la timon kaj alfrontis kuraĝe la mortajn strukturojn kiujn la posedantoj de grandaj bienoj en Brazilo kreis.
Margarida Maria Alves, el ŝtato Paraíba, naskiĝis en 1933 kaj estis mortigita en la 12-a de aŭgusto 1983. Ŝi kutime diris, ke “pli bonas morti dum lukto ol morti pro malsato”. Ŝia konstanta lukto por la bazaj rajtoj de kampaj laboristoj starigis koleregon de kelkaj riĉaj posedantoj de grandaj bienoj en Paraíba. Pro tio ŝi estis persekutita. Sed ne nur persekutita: per pafoj mortigita. Ŝi mortis antaŭ sia domo en urbo Alagoa Grande, antaŭ siaj edzo kaj du filoj.
Roseli Nunes, el ŝtato Rio Grande do Sul, naskiĝis en 1954 kaj mortigita je aĝo de 33 jaroj. Deveninta de indiĝenoj kaj ter-kultivantoj, ŝi sciis la valoron de la tero. Luktis por justa divido de teroj, partoprenante en la petadoj de kamparanoj kaj instigante ilian organiziĝon. Mortis en Sarandi, en la 31-a de marto 1987, subpremita de kamiono krime ŝoforita kontraŭ viroj kaj virinoj kiuj protestis en nacia ŝoseo BR-386 kontraŭ la politiko pri tero de la registaro. Ŝi estis patrino de tri filoj.
Dorothy Stang (1931 – 2005), usonano, fratino. En 1966 translokiĝis al Brazilo, kie ŝi dediĉis sin al la lukto kun kaj por la malriĉuloj. Kiel profetino, ŝi estis virino kun fortaj vorto kaj ago. Alfrontis kun fido kaj kuraĝo la trompistojn je tero kaj estis aktiva voĉo je defendo de etaj ter-kulturistoj de urbo Anapu, ŝtato Pará. Pro tio ŝi estis kruele mortigita la 12-an de februaro 2005 per ses pafoj je ordono de lokaj ter-trompistoj kaj ligno-vendistoj.
Tiuj ĉi tri herooj de nia tero daŭre vivas ĉe la lukto obstina de ĉiuj nekonataj virinoj, en kampoj kaj malriĉaj partoj de grandaj urboj. Ŝiaj historioj estu ekzemploj al ni pri kuraĝa atesto de amo al la vivo. Ke la krimuloj estu punitaj. Gratulojn al vi, virinoj !
Dimanĉa liturgia faldfolio “O Domingo”, jaro 34-a, n-ro 12, la 08-a de marto 2009
*************************************************

EM MEMÓRIA DAS MULHERES DA TERRA

Antônio Iraildo Alves de Brito, SSP
Este dia internacional da mulher, além de ser um momento de comemoração, é um dia para debates e trocas de idéias sobre lutas, conquistas e, sobretudo, a importância do papel da mulher hoje. É oportunidade para conhecer mais as verdadeiras heroínas da história: as vivas e as que fizeram de sua existência uma entrega total à causa da vida em plenitude. Assim, lembramos aqui três delas que desafiaram o medo e enfrentaram com coragem as estruturas de morte criadas pelos grandes proprietários de terra no Brasil.
Margarida Maria Alves, paraibana, nascida em 1933 e morta em 12 de agosto de 1983. Ela dizia ser “melhor morrer na luta do que morrer de fome”. Sua bandeira de luta pelos direitos básicos dos trabalhadores rurais causou a fúria de alguns ricos proprietários da Paraíba. Por isso foi perseguida. Mas não só: assassinaram-na a tiro. Morreu na frente de casa, em Alagoa Grande – PB, diante do marido e dos dois filhos.
Roseli Nunes, gaúcha, nascida em 1954 e morta aos 33 anos. Descendente de índios e colonos, sabia o valor da terra. Lutou por uma reforma agrária justa, participando das reivindicações dos camponeses e camponesas e incentivando sua organização. Morreu em Sarandi – RS, em 31 de março de 1987, atropelada por um caminhão lançado contra homens e mulheres que protestavam, na BR-386, contra a política agrária do governo. Era mãe de três filhos.
Dorothy Stang (1931 – 2005), norte-americana, freira. Em 1966 mudou-se para o Brasil, onde se dedicou à luta com e pelos pobres. Como profetisa, foi mulher da palavra e do gesto. Enfrentou com fé e coragem os grileiros e foi uma voz em defesa dos pequenos agricultores em Anapu, Pará. Por isso foi brutalmente assassinada em 12 de fevereiro de 2005, com seis tiros, a mando de grileiros e madeireiros da região.
Essas três heroínas da terra continuam vivas na luta resistente de todas as mulheres anônimas, no campo e nas favelas das grandes cidades do país. Suas histórias sejam exemplos para nós de testemunho corajoso por amor à vida. Que os criminosos sejam punidos. Parabéns a você, mulher !
Folheto dominical O Domingo, ano 34, nº 12, remessa III, dia 08/03/2009