La virino kaj la drako – en kiu flanko vi volas resti ?

La ekstremoj sin tuŝas. La Genezo sin tuŝas al la Apokalipso. Komence kaj fine de la Biblio ni trovas virinon (Gen 3, 15; Apo 12, 1). Kaj ambaŭloke ni trovas la kontraŭanton de la virino: en la Genezo, li estas la serpento (Gen 3, 1); en la Apokalipso, li estas la drako (Apo 12, 3), ankaŭ identigita kiel “la antikva serpento, nomata Diablo aŭ Satano, la trompanto de la tuta mondo” (Apo 12, 9).
Post la prapeko, Dio promesas meti malamikecon inter la serpento kaj la virino (Gen 3, 15). Krome: inter la idaro de la serpento kaj la idaro (aŭ unu ido) de la virino. Temas pri eterna milito: inter la diabla raso kaj la homa raso.
Dio antaŭvidas, tamen, la venkon de la homa raso (la idaro de la virino) aŭ de unu homo (unu idaro de la virino). Vere, estos unu membro de la homa raso, Jesuo, kiu frapados la kapon de la serpento. La serpento pikados lian kalkanon (temas pri la pasiono kaj morto de Jesuo), sed fine ĝi estos finfrapata de la elaĉeta ofero de la Mesio.
La peko de Adamo, kiu transdoniĝis al ĉiuj homoj (Rom 5, 12), ne estis farita sen la kunlaboro de unu virino: Eva. Same, la elaĉeto farita de Jesuo Kristo, nova Adamo, ricevis la kunlaboron de unu virino: “Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino” (Joh 19, 25).
Du fojojn Jesuo parolas pri sia patrino per la vorto “virino”: en la geedziĝ-festo de Kanao post aŭskulti “Ili ne havas vinon” (Joh 2, 3), kaj de sur la kruco, post vidi sian patrinon kaj proksime de ŝi la amatan disĉiplon (Joh 19, 26). Respektive, Jesuo diras: “Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraŭ ne venis” (Joh 2, 4) kaj, post la alveno de lia horo, Jesuo diras: “Virino, jen via filo” (Joh 19, 26).
Nu, la virino kiu havas filon estas patrino. En la horo de la Pasiono, ŝi fariĝas patrino. Patrino kies? Ne de Jesuo, kies patrino ŝi jam estis de tiam, kiam ŝi koncipis lin. Ŝi fariĝas patrino de la amata disĉiplo, kiu havas la ĝojon aŭskulti de Jesuo: “Jen via patrino!” (Joh 19, 27). “Kaj de post tiu horo la disĉiplo akceptis ŝin en sian domon” (Joh 19, 27).
La horo de la spirita patrineco de Maria estas la horo de la Pasiono de ŝia Filo. Tiam ŝi fariĝas patrino de Johano – kaj de ĉiuj disĉiploj amataj – ĉar ŝi kunlaboras kun la estigo de supernatura vivo de ĉiu elaĉetito. Jesuo elaĉetas per sia sango. Maria kunlaboras kun siaj larmoj.
Piede de la kruco, Sanktega Maria fariĝas patrino de la Eklezio. De tiam ĝis la eterno, Maria kaj la Eklezio estos du nedisigeblaj partoj. Tion, kion oni aplikas unuope al Maria, oni aplikas universale al la Eklezio.
En la 12-a ĉapitro de Apokalipso, aperas sur la ĉielo “granda signo”: “virino vestita per la suno, kaj la luno sub ŝiaj piedoj, kaj sur ŝia kapo krono el dek du steloj” (Apo 12, 1). La lumo estas ĉe ŝia kapo, ŝiaj vestoj kaj ŝiaj ŝuoj. Temas pri lumo-virino. En ŝi ne estas spaco por ajn mallumo. Tiu virino, plena je lumo, estas plena je Dio, ĉar “Dio estas lumo, kaj da mallumo estas en Li neniom” (1 Joh 1, 5). Ŝi estas la sama virino kiu antaŭe ricevis la anĝelan saluton: “Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi” (Luk 1, 28). Plena je graco, plena je lumo, plena je Dio, tiu ĉi virino estas Maria, kie ne estas loko al la peko.
Fratino Lúcia de Fátima, parolante pri la Virgulino Maria, diris: “Ŝi estis sinjorino pli brila ol la suno”. Sanktega Maria brilas, ne ĉar ŝi havas propran lumon, sed ĉar ŝi neniam kontraŭiĝis al la lumo de Dio.
Sed tiu virino de la Apokalipso estas ankaŭ la Eklezio, kiu estas persekutata de la Drako kaj forkuras en la dezerton, kie oni nutras ŝin mil ducent sesdek tagojn (Apo 12, 6) aŭ tri jarojn kaj duono (“tempon, tempojn kaj duontempon” – Apo 12, 14). Tiu ĉi numero, duono de sep, reprezentas aflikton. La Eklezio, afliktita, forkuras en la dezerton, for de la mondo, kaj nutras sin de la dia vivo.
La virino de la Apokalipso estis graveda je knabo, kiu regos la landojn per fera sceptro (Apo 12, 5; Psa 2, 9): ŝi estas la patrino de la Mesio. Sed, kurioze, ŝi krias, inter doloroj de infan-nasko, suferante por naski (Apo 12, 2). Nu, en la virga nasko de Jesuo, Maria Sanktega ne suferis ajn doloron! En la Apokalipso, tiu doloro temas de tiu, kiun Maria suferis apud la kruco, komparebla al dolorega nasko.
La Drako estas “alia signo” kiu vidiĝas en la ĉielo (Apo 12, 3). Ĝi estas ruĝa, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademojn. Ĝi estas monstro, kiu trenas per sia vosto trionon de la steloj de la ĉielo, kaj ĵetas ilin sur la teron (temas pri la malbonaj anĝeloj, trenitaj de Satano). Tiu drako staras antaŭ la virino naskonta, por ke, kiam ŝi estos naskinta, ĝi formanĝu ŝian infanon. (Apo 12, 4).[1]
La Filo, tamen, per sia resurekto kaj ascendo, estas forkaptita supren al Dio kaj Lia trono (Apo 12, 5). Sen la povo formanĝi la Filon, la Drako furiozas kontraŭ la virino kaj kontraŭ la restintoj de la idaro de la virino. Kiuj estas ili? Tiuj, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj havas la Ateston de Jesuo (Apo 12, 17), du atributoj de la fideluloj.
La Apokalipso certigas, do, la malamikecon eternan inter la Serpento (aŭ la Drako) kaj la idaro de la Virino. Ne eblas esti neŭtrala ĉe tiu kombato: “Kiu ne estas kun mi, estas kontraŭ mi” (Mat 12, 30).
Tial, estas nia devo aliĝi al la idaro de la Virino, havante la ordonojn de Dio kaj la Ateston de ŝia Filo. En tiu spirita milito, kiu ne kontraŭas al la karno kaj sango sed kontraŭ la spiritoj malbonaj kiuj estas en la ĉielejoj (Efe 6, 12), ni havas la komforton kalkuli pri Tiu, kiun Jesuo nomis “patrino” kaj transdonis al ni.
Nenio estas pli bona ol la patrino por defendi la vivon, ĉefe la vivon de etuloj, kiuj tiom dependas de ŝi. Ni havas patrinon. Ni nomas ŝin patrino, simile al la ago de Jesuo. Kaj ĉio fariĝas pli bela kaj facila apud ŝi.
“Hodiaŭ mi vin nomas patrinon / Tiel kiel Jesuo nomis / Kaj ĉio fariĝas pli bela / Kaj pli facila apud tiel dolĉa Patrino”[2]
La patrineco estas la plej bela aspekto en la virino. Ŝajnas, ke la virino ekzistas por esti patrino. Ekde frue ŝi imagas, ke estas patrino de pupo. Pleniĝas je tenereco antaŭ vera bebo.
Imagu virinon, kiu havas en si la neesprimeblan belecon de la patrineco, kaj estas deprenita de ĉio, kio povas makuli la virinojn (ekzemple, la montriĝemo).
Imagu virinon patrinon, kiu estas simpla, humila, silenta.
Imagu, ke ŝi ne havas eĉ malgrandan makulon de peko, tiel ke ni neniam laciĝos vidi ŝin.
Kiam oni demandis al Sankta Bernadete, ĉu Nia Sinjorino estas bela, ŝi respondis mire: “Ĉu Nia Sinjorino estas bela? Se vi ŝin rigardus, via sola deziro estus morti por ŝin rigardi poreterne”.
Imagu ankoraŭ – kaj tio ĉi estas la plej mirinda! – ke tiu sublima virino nin konas kaj amas. Ŝi nin konas per la kono de Dio kaj nin amas per la amo de Dio.
Ŝi estas preta ne nur por diri “jes” al Dio, sed ankaŭ por helpi ŝian gravedan parencinon. Ŝi iras senprokraste en la montan regionon, kunportante Jesuon. Kaj ŝia vizito sanktigas Johanon, la Baptiston, ankoraŭ en la ventro de lia patrino Elizabeto.
Ni transdonu al ŝi la kaŭzon pro-vivo. Ni enmetu en ŝiajn manojn la sen-cefalajn bebojn, la infanetojn frostigatajn en likva nitrogeno, la etulojn minacataj je morto ĉar ili estis koncipitaj post seksa perforto. Ni petegu al ŝi pri nia lando, tiom turmentata de la sekvantoj de tiu, kiu estas “hommortiganto de la komenco” (Joh 8, 44).
Ni deklamu la belegan preĝon al Nia Sinjorino Protektanto de la Naskiĝontoj farita de Lia Moŝto Eusébio Oscar Scheid, nuntempe Kardinalo Ĉefepiskopo de Rio de Janeiro, kiam li estis Ĉefepiskopo de Florianópolis (ŝtato Sankta Katarina):
PREĜO AL NIA SINJORINO PROTEKTANTO DE LA NASKIĜONTOJ
“Maria leviĝis kaj senprokraste vojaĝis en la montan regionon, en urbon de Judujo” (Luk 1, 39).
Sinjorino kaj Patrino nia, kun sankta angoro kaj frata zorgo ni nin turnas al vi, amikino kaj defendanto de ĉiuj infanoj naskiĝintaj kaj naskiĝontaj.
Vi vojaĝis “senprokraste” por sanktigi, per via Filo Jesuo, unu infanon kiu estis naskiĝonta. Vi zorgis pri ĉio, kun amo kaj dediĉo Patrinaj.
Nun, ni volas alvoki vin kiel PROTEKTANTON DE NASKIĜONTOJ, multaj havas riskon esti mortigitaj, buĉitaj antaŭ ol vidi la tagan lumon. Jen la plej fia skandalo, la plej malbona krimo kontraŭ la tuta homaro. La patrina ventro, kara Patrino, fariĝis la loko plej malsekura kaj perforta en la tero. Vi bone tion scias kaj, certe, ploras same kiel ploris la patrinoj de Bet-Leĥem dum la buĉado de ŝiaj senkulpaj filoj (Mat 2, 16-17).
Venu, tuj, por helpi ĉiujn NASKIĜONTOJN, kunportante al ili, kun via Jesuo, la certecon kaj la garantion de VIVO, de inda vivo, de akcepto en hejmo korinklina kaj kun bona eduko. Vi tion povas fari, ĉar vi portas Jesuon kun vi, kaj ĉar “ĉe Dio nenio estas neebla” (Luk 1, 37).
Antaŭece, ho Patrino kaj PROTEKTANTO DE NASKIĜONTOJ, ni al vi dankas pro tiu grandega favoro: per Jesuo Kristo, via Filo, je unueco kun la Sankta Spirito. Amen!
Romo, la 5-a de oktobro 2008.
Pastro Luiz Carlos Lodi da Cruz
Prezidanto de “Pró-Vida de Anápolis”.
www.providaanapolis.org.br/amuldrag.htm
CNPJ 01.813.315/0001-10
rekonata kiel organizo de publika utileco urba de la leĝo 2497/97
Praça Bom Jesus, s/nº – Centro – 75025-050 Anápolis GO
por korespondi:
Caixa Postal 456
75024-970 – Anápolis – GO
Telefono: +55 62 3321-2102
Telefakso: +55 62 3321-0900
Senmakula Koro de Maria, liberigu nin de la malbeno abortigo!
Sankta Gianna Beretta Molla, pledu por ni!
www.providaanapolis.org.br – provida2@terra.com.br
[1] La hodiaŭaj drakoj estas malpli paciencaj: ili volas formanĝi la filon eĉ antaŭ ties naskiĝo.
[2] Parto de muziko komponita de Ana Lúcia Lodi da Cruz.