La Statutoj de la Homo

LA STATUTOJ DE LA HOMO
(Institucia Ago Poreterna)
Artikolo 1-a
Estas dekretite, ke nun estas valora la vero,
Nun estas valora la vivo,
Kaj kun manoj alligitaj,
Ni marŝos ĉiuj por la vera vivo.
Artikolo 2-a
Estas dekretite, ke ĉiuj tagoj de la semajno,
Inkluzive de la mardoj plej grizaj,
Rajtas fariĝi dimanĉaj matenoj.
Artikolo 3-a
Estas dekretite, ke ekde nun
Estos heliantoj sur ĉiuj fenestroj,
Ke la heliantoj rajtos
Malfermiĝi sub la ombro
Kaj ke la fenestroj restu, la tutan tagon,
Malfermitaj al la verdo kie la espero kreskas.
Artikolo 4-a
Estas dekretite ke la homo
Ne plu bezonos
Pridubi la homon.
Ke la homo fidos la homon
Kiel la palmarbo fidas la venton,
Kiel la vento fidas la aeron,
Kiel la aero fidas la bluan kampon de la ĉielo.
Sola Paragrafo:
La homo fidos la homon
Kiel knabo fidas alian knabon.
Artikolo 5-a
Estas dekretite ke la homoj
Estas liberaj je la jugo mensogo.
Ne plu oni bezonos uzi
La kirasojn de silento
Nek la armilaron de vortoj.
La homo sidiĝos ĉe la tablo
Kun puraj okuloj
Ĉar la veron oni ekservos
Antaŭ ol la deserto.
Artikolo 6-a
Estas starigita, por dek jarcentoj,
La praktiko sonĝita de profeto Jesaja,
Kaj la Lupo kaj la ŝafido paŝtos kune
Kaj la ambaŭa manĝaĵo aŭrore gustos.
Artikolo 7-a
Per neforigebla dekreto estas starigita
La poreterna regno de justeco kaj klareco,
Kaj la ĝojo estos donacema flago
Poreterne etendita en la popola animo.
Artikolo 8-a
Estas dekretite ke la plej granda doloro
Ĉiam estis kaj ĉiam estos
Ne povi doni amon al la amato
Kaj ne povi scii ke ja la akvo
Donas al la planto la miraklon floron.
Artikolo 9-a
Estas permesite ke la ĉiutaga pano
Havu je la homo la signon de sia ŝvito.
Sed, super ĉio, havu ĉiam
La varman guston de la tenereco.
Artikolo 10-a
Estas permesite al ajn homo,
Iam ajn dum la vivo,
Uzi blankan veston.
Artikolo 11-a
Estas dekretite, kiel difino,
Ke la homo estas kreaĵo kiu amas
Kaj pro tio ĝi estas bela,
Multe pli ol la matena stelo.
Artikolo 12-a
Estas dekretite ke nenio estos devigata
Nek malpermesata,
Ĉio estos permesata,
Inkluzive de ludi kun la rinoceroj
Kaj promeni dum la vesperoj
Kun grandega begonio ĉe la jak-poŝo.
Sola Paragrafo:
Nur estas malpermesite:
ami sen amo.
Artikolo 13-a
Estas dekretite ke la mono
Ne plu povos aĉeti
La sunon de venontaj matenoj.
Eligita de la granda kesto da timoj,
La mono fariĝos frata glavo
Por defendi la rajton kanti
Kaj la feston de alveninta tago.
Artikolo fina
Estas malpermesite uzi la vorton libereco,
Kiun oni forpelos de la vortaroj
Kaj de la trompema ĝangalo ĉe la buŝoj.
Ekde ĉi tiam
La libereco estos io viva kaj travidebla
Kiel fajro aŭ rivero,
Kaj ĝia loĝejo ĉiam estos
La homa koro.
Thiago de Mello
Santiago de Ĉilio, 1977

Amadeu Thiago de Mello (Barreirinha, naskiĝinta en la 30a de marto 1926), estas brazila poeto.
Devenis de ŝtato Amazonas kaj estas unu el la poetoj plej influaj kaj respektataj en Brazilo, rekonata kiel ikono de regiona beletro.
Liaj verkoj estis tradukitaj al pli ol tridek lingvoj. Arestita dum la armea diktaturo en Brazilo
(1964-1985), li ekziliĝis en Ĉilio, kaj trovis en Pablo Neruda dumvivan amikon kaj kunlaboranton. Unu tradukis la verkon de alia kaj Neruda verkis eseojn pri la amiko.
En la ekzilo, li loĝis en Argentino, Ĉilio, Portugalujo, Francujo, Germanio. Post la finiĝo de la diktaturo, li revenis al sia devena urbeto, Barreirinha, kie li vivas ĝis nun.
Lia plej konata poezio estas ”La Statutoj de la Homo”, kie la poeto atentigas la legantojn pri la simplaj valoroj de la homa naturo per versoj formale plastaj. Lia libro ”Poezio Alligita al Mia kaj Via Vivo” rezultis, en 1975 – ankoraŭ dum la diktaturo -, en premio koncedita de San-Paŭla Asocio de Arto-Kritikistoj kaj igis lin mondfama kiel intelektulo dediĉita al la lukto por Homaj Rajtoj.
Omaĝe al lia 80-jariĝo, kiu okazis en 2006, oni lanĉis per eldonejo Karmim la celebran KD-on ”La Kreo de la Mondo”, kiu enhavas poeziojn kiujn li produktis dum la antaŭaj 55 jaroj, deklamitaj de li mem kaj muzikumitaj de lia frato, la muzikisto Gaudêncio Thiago de Mello.
Liaj verkoj :
=== Poezio ===
*Silêncio e Palavra (Silento kaj Vorto), 1951
*Narciso Cego (Blinda Narcizo), 1952
*A Lenda da Rosa (La Legendo de la Rozo), 1956
*Faz Escuro, mas eu Canto (Estas Malhele sed Mi Kantas), 1965
*A Canção do Amor Armado (La Kanzono de Amo Armita), 1966
*Poesia comprometida com a minha e a tua vida (Poezio Alligita al Mia kaj Via Vivo), 1975
*Os Estatutos do Homem (La Statutoj de la Homo), 1977
*Horóscopo para os que estão Vivos (Horoskopo por la Vivantoj), 1984
*Mormaço na Floresta (Nubvarmeco en la Arbaro), 1984
*Vento Geral – Poesia 1951-1981 (Ĝenerala Vento – Poezio 1951-1981), 1981
*Num Campo de Margaridas (En Lekanto-Kampo), 1986
*De uma Vez por Todas (Unu Fojon por Eterne), 1996
=== Prozo ===
*A Estrela da Manhã (La Matena Stelo), 1968;
*Arte e Ciência de Empinar Papagaio (Arto kaj Scienco Suprenigi Kajton), 1983
*Manaus, Amor e Memória (Manaus, Amo kaj Memoro), 1984
*Amazonas, Pátria da Água (Amazonas, Akvo-Lando), 1991
*Amazônia — A Menina dos Olhos do Mundo (Amazonio – La Iriso de la Mondo), 1992
*O Povo sabe o que Diz (La Popolo Scias Kion Diras), 1993
*Borges na Luz de Borges (Borĝes en la Lumo de Borĝes), 1993
Ligiloj :
* www.revista.agulha.nom.br/tmello.html
* www.karmim.com