La Dio neesprimebla, kies vojoj estas mizerikordo kaj vero, kies volo estas ĉiopoveco, kies saĝeco atingas la universon, de unu flanko al alia, kun ĉefeca forto, kaj disponigas ĉion per mirinda dolĉeco, antaŭvidis ekde la tuta eterneco la veindan ruiniĝon al kiu la atenco de Adamo devus altiri la tutan homaron; kaj, en la profundaj sekretoj de unu plano, kaŝita al ĉiuj jarcentoj, Li decidis realigi – misteron ankoraŭ pli profunda, per la karniĝo de la Vorto -, la unua verko de Lia boneco, por ke la homo kiu estis induktita al la peko, per la malico kaj ruzo de la diablo, ne pereus – kio estis mala al la mizerikorda volo de ties Kreinto -, kaj ke la faliĝo de nia naturo, je la unua Adamo, estus riparita kun avantaĝo al la dua. Li destinis, fakte, al lia ununura Filo – ekde la komenco de la tempoj, antaŭ ĉiuj jarcentoj -, la Patrinon el kiu, karniĝinte, Li naskiĝus, en la benata pleneco de la tempoj; Li elektis ŝin, fiksante ŝian lokon laŭ la ordono de liaj voloj; Li amis ŝin super ĉiuj kreitaĵoj kun tia amo, amo de prefero, ke en ŝin enmetis, eksterordinare, ĉiujn siajn plej altajn plezurojn.
Jen la kialo, post serĉi en la trezoroj de sia dieco, Li plenigis al ŝi – multe pli ol al ajn anĝelo, multe pli ol al ajn sanktulo – de la abundo de ĉiaj ĉielaj gracoj kaj riĉigis ŝin de tia kaj mirinda riĉego, farante ke ŝi restu, poreterne, senmakula, tute malplena je la pek-sklaveco, belega, perfektega kaj tiom plena je senkulpo kaj sankteco, ke ni ne povas koncepti, sub Dio, homon kun pli alta perfekteco. Ja nur Dio, kaj neniu alia, kapablas mezuri ŝian altecon.
Tial, post adresi senĉese, humile kaj faste, niajn proprajn preĝojn kaj la publikajn preĝojn de la Eklezio al Dio-Patro, per lia Filo, por ke Li venu, per la virto de la Sankta Spirito, gvidi kaj konfirmi nian spiriton; post ni petegis la helpon de la tuta ĉiela kortego kaj invoki plende la Konsolantan Spiriton kaj, tiel, per lia dia inspiro, Honore al la Sankta kaj Sendivida Triunuo, orname al la Virga Dipatrino, altige al la katolika kredo kaj kreskige al la kristana religio, aŭtoritate de Nia Sinjoro Jesuo Kristo, de la beataj apostoloj Petro kaj Paŭlo kaj de la niaj Ni deklaras, promulgas kaj difinas, ke la Instruo kiu subtenas, ke la Beatega Virgulino Maria en la unua momento de sia koncipiĝo estis sendifekte ŝirmita de ĉia malutilo de la prapeko – per unika graco kaj favoro de la ĉiopova Dio, konsidere de la meritoj de Jesuo Kristo, Savinto de la homa gento -, estis revelaciita de Dio kaj, pro tio, estas firme kaj daŭre kredenda de ĉiuj kredantoj.
Papo Pio la 9-a
Bulo “Ineffabilis Deus” §1 – la 8-an de decembro 1854