Kontraŭ la morto, Resurekto!

Sube eblas legi du artikolojn tradukitajn de mi el la portugala – «LI ESTAS DIO NE DE MORTINTOJ, SED DE LA VIVANTOJ» kaj «PIEDOJ SUR TERO KAJ RIGARDO AL LA ETERNO» -, ambaŭ pri la subjekto ‘morto kaj resurekto’, kiu estas ofta en kristanaj pripensoj.
Bonan legadon 🙂
Amike,
Vitor Luiz

«LI ESTAS DIO NE DE MORTINTOJ, SED DE LA VIVANTOJ»

Sankta Justino (ĉ. 100-160), filozofo, martiro – Traktato pri la Resurekto, 8
La karno estas kara al la okuloj de Dio, kiu ĝin preferas inter ĉiuj Siaj verkoj; estas, tial, kompreneble ke Li savos ĝin. […] Ĉu ne estus absurda, ke la aĵo tiom zorge kreita, tio kio la Kreinto konsideras pli karan ol la aliaj, ke tio reneniiĝus?
Kiam skulptisto aŭ pentristo deziras, ke ties verkoj daŭre ekzistu por servi al ilia gloro, tiam ili riparas la bildojn kiam ĝi estas damaĝitaj. Ĉu Dio volus vidi Sian bonon, Sian verkon, reneniiĝi, ne plu ekzisti? Ni do nomos «konstruisto de senutilaĵo» tiun, kiu konstruus domon por detrui ĝin poste, aŭ kiu lasus ĝin detruiĝi dum eblus rekonstrui ĝin. Same, ĉu ni ne akuzus Dion krei la karnon senutile? Tamen ne, la Senmortulo ne agas tiel; kiu estas, de eterne, la Spirito de la universo, tiu ne povas esti senprudenta! […] Ververe, Dio alvokis la karnon releviĝi kaj promesis al ĝi la eternan vivon.
Ĉar kie ajn oni anoncas la bonan novaĵon savo de la homo, tie oni anoncas tion ankaŭ al la karno. Efektive, kio estas la homo krom vivanto kun inteligento, kun animo kaj korpo? Ĉu la homo estas farita nur de animo? Ne, temas pri la animo de homo. Ĉu ni nomus «homo» la korpon? Ne, ni diras, ke temas pri korpo de homo. Tiel, se neniu el tiuj izolaj elementoj estas la homo, do ja la unuiĝon de tiuj du ni nomas «homo». Nu, Dio alvokis la tutan homon al la vivo kaj releviĝo; Li ne alvokis nur parton de li, Li alvokis la tutan homon, tio estas, la animon kaj la korpon. Tial, ĉu ne estus absurde, ke unu el ili estus savita kaj la alia ne, konsiderante ke ambaŭ ekzistas laŭ kaj en la sama realeco?
(Tiu teksto estas komento pri la Evangelio de la 22-a de novembro 2008, pri la Evangelio laŭ Sankta Luko 20, 27 – 40:
“Kaj venis iuj el la Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante: «Majstro, Moseo skribis por ni, ke, se ies frato mortos, havante edzinon, kaj li estas seninfana, lia frato prenu la edzinon kaj naskigu idaron al sia frato. Estis do sep fratoj; kaj la unua edziĝis, kaj mortis seninfana; ankaŭ la dua; kaj la tria ŝin prenis; kaj tiel same ankaŭ la sep ne lasis infanojn, kaj mortis. Laste mortis ankaŭ la virino. En la releviĝo do por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar la sep havis ŝin kiel edzinon.» Kaj Jesuo diris al ili: «La filoj de ĉi tiu mondo edziĝas kaj estas edzigataj; sed kiuj estas juĝitaj indaj atingi tiun mondon kaj la releviĝon el la mortintoj, tiuj nek edziĝas nek edziniĝas; ĉar ili ne plu povas morti; ĉar ili estas egalaj kun la anĝeloj, kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la releviĝo. Sed ke la mortintoj leviĝas, Moseo mem montris en la arbetaĵo, kiam li nomis la Eternulon la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob. Li estas Dio ne de mortintoj, sed de la vivantoj, ĉar ĉiuj vivas al Li.» Kaj iuj el la skribistoj responde diris: «Majstro, vi bone diris.» Kaj ili ne plu kuraĝis fari al li demandon.”)
Fonto de tekstoj: www.evangelhoquotidiano.org (portugala)
**********************************

«PIEDOJ SUR TERO KAJ RIGARDO AL LA ETERNO»

Antônio Iraildo de Alves Brito, ssp
Oni diras, ke iam iu demandis al fama poeto, kiun frazon oni devus skribi sur lian tombŝtonon laŭ lia volo, kaj li respondis: “Mi volas, ke estu skribita: ‘Mi ne estas ĉi tie’ ”. La poeto estis ateisto.
Ni, per la kredo, scias, ke la vivo ne finiĝas en la tombejo. Egale, ni kredas, ke ni ne restos enkarcerigitaj en ĝi. Tamen estas klara por ni la scio, ke la morto estas unu el la plej grandaj misteroj kiuj ĉirkaŭas nin. Ĝi nin emocias kaj, kelkfoje, nin elprovas.
Dum infaneco, la unuan fojon kiam mi iris al funebro mi timiĝis: ne pro la mortinta sinjorino, maljunulino kies vizaĝon mi ĝis nun memoras, sed pro la bedaŭroj kaj ploregoj de plenaĝuloj antaŭ la ĉerko. Mia impreso estis, ke la vivo de tiu sinjorino finiĝis tie, post la morto. La malespero de la parencoj ŝajnis elmontri la senton de poreterna perdo. Ne estis, verŝajne, eĉ eta eblo por esperi. La sentaĵo estis tragedia.
Fakte la forpaso igas onin plori. Tiu kiu vere havas sentojn sentas la manko-doloron, des pli de proksimuloj kaj plej amataj. Ne estas problemo pri plori la disiĝon de amataj homoj. Viroj kaj virinoj ploras, ankaŭ Jesuo ploris. Tamen, laŭ la kristano, la destino ne estas la malheleco de morto, la doloro estigita de ĝi. Antaŭ ni estas la vivo-helego.
Pro tio, en tiu memor-tago, anstataŭ pensi pri la tragedio nome morto, ni povus pripensi pri tio kion ni ankoraŭ devas fari por ke neniu estu malrajtigita vivi bonkvalite nuntempe. De tiu fakto venas la bezono, ke ni klopodu konstante agi cele al realeco plena je paco, abundo, disdivido, respekto, vera amo, frateco inter ĉiuj.
Iu povus diri, ke tio ne estas pli ol utopisma revo. Eble jes, sed nia misio ne estas alia ol konstrui pli bonan realecon, esti feliĉa hodiaŭe.
Do, kiam la morto venos, ĝi estos rigardata malpli agitade kaj pli nature, kiel stato kiun ĉiuj iam devos sperti.
Neniam ni elkomprenos la misteron pri la morto. Ni kapablas, tamen, konstrui mondon plena je paco nun, kie ne plu ekzistas mortoj perfortaj kaj malmaturaj.
Ke la Sinjoro Resurektinta nin helpu vivi la nunan vivon kaj tiam, kiam nia horo venos, ni scios, ke nia destino ne estas la tombejo: “Mi ne estas ĉi tie”.
(Fonto: Liturgia semajna folio por celebro de la Vorto “La Dimanĉo – Dimanĉa Kulto” (O Domingo Culto Dominical), jaro 33, n-ro 51, 02a de novembro 2008, eldonita de Pia Societo de Sankta Paŭlo – Paŭlus, São Paulo, SP, Brasil.)