Ekzistas iom da eŭforio en la etoso, ĉefe de la urboj. Oni ne bezonas multe da cerbumo por noti, ke, proksime de jarfino, ĉio verŝajne ĥaosiĝis. Kvazaŭ finiĝis io, kio pasis rapide, kaj restas nur kelkaj minutoj por ĝui ĝin.
Stratoj kaj butikoj de etaj kaj grandaj urboj atestas tian spirit-staton: ili estas plenplenaj, fakte kongestaj. Estas bruo intensa kaj ekscesa, homoj sin tuŝantaj unuj kontraŭ la aliaj (sen noti sin reciproke), diskurado, multe da diskurado. Kiucele? Neniu sin demandas. Ni nur obeas al la ordoj de nevidebla sinjoro nome konsumo. Sed la konsumo estas necesa, laŭ ies argumento. Jes, ja, ni ne vivas sen konsumi. Kun ĝi la ekonomio kreskas, la nombro da oficoj pligrandiĝas. Kaj, laŭ aliaj, ankaŭ la mem-estimo. Nun oni parolas eĉ pri respondeca konsumo.
Tamen, diigi ĝin estas granda danĝero. La nuntempa diraĵo “mi konsumas, do mi ekzistas” povas neniigi la sencon de homa vivo, igante la homon aĵo, forĵetebla objekto, kaj sekve krei grandajn problemojn al la planedo. Tio jam estas realaĵo.
La ĉefa problemo temas pri la kritikema sinteno antaŭ la eksteraj insistoj de la merkato en ĉi tiu jartempo. La vitraĵoj kaj la plej diversaj anoncoj aperadas tiel kiel sfinksoj kun siaj enigmoj: “Deĉifru min aŭ mi manĝos vin!” Eble estas komforte ne pensi, ne klopodi kompreni tion, kio okazas. Sed povas esti tragika la obeo al ordonoj kelkfoje kaŝitaj en frazoj kiel: “Ni ne vendas produktojn sed sonĝojn”. Kiajn sonĝojn oni proponas al ni? Kritiki por ne esti manĝita estas parto de nia viglado. Se ne, la Advento ne lasos markojn, ĝi pasos nur kiel plia tempo de Eklezio sen ajn rilato kun la mondaj defioj. Kaj tie ekstere, ja nun, produkto eble estas anstataŭinta Jesuon.
Jes, doni kaj ricevi donacojn estas laŭdinda. Kaj gravas, ke ni impulsu la ĝojon – en maniero, tamen, vera kaj simpla. Ni devas impulsi la ĝojon, kiu ne alkroĉiĝas al simplaj socialaj formalaĵoj, nek maldormigas la malriĉan patron de familio kiu ne povas aĉeti la donacon al la filo sed faras tion pro la insisto de TV-prezentistoj kvankam li devas multe ŝuldiĝi.
Ke la Sinjoro nin helpu vivi bone kaj kun okuloj tre malfermitaj ĉi tiun tempon, atendante la grandan tagon.
Antonio Iraildo Alves de Brito, ssp
Decembro 2008