Konscienco pri Negreco

Colatina, Brazilo – la 20-a de Novembro – Semajno de la Konscienco pri Negreco
Nacia Tago de Konscienco pri Negreco – Tago de Pripenso kaj Agado!
“Tago de Konscienco pri Negreco” raportas lukton por la historia memoro
Konservi la memoron estas unu el la formoj por konstrui la historion. Por daŭrigi tiun memoron oni celebras en la 20-a de novembro la “Nacia Tago de Konscienco pri Negreco”. Ĉi-tage, en 1695, estis mortigita Zumbi, unu el la ĉefoj de la Kilombo de Palmares, kiu fariĝis granda reprezentaĵo de la negra rezisto kontraŭ la sklaveco kaj de la lukto pro la liberiĝo.
La elekto de la 20-a de novembro estis pro motivoj pli grandaj ol simpla opozicio al la 13-a de majo: “la socialaj movadoj elektis tiun tagon por montri, kiom multe la lando estas markita de malsamecoj kaj rasaj diskriminacioj. Tio estas ankaŭ lukto por vidigi la problemon, kaj tiu lukto ne estas malgranda, ĉar la rasismo ĉiam estis kaŝita, en kaj ekster Brazilo. Kvazaŭ ĝi ne ekzistus”.
La konscienco estas bezonata! La lukto de la negroj organizitaj montras signojn de heroa rezisto al tia situacio. Kaj pluraj venkoj akumuliĝas dum la historio, inter ili: la Leĝo 10639/03 publikigita la 9-an de januaro 2003, kiu ŝanĝas la Leĝon de Reguloj kaj Bazoj de la nacia Edukado (LDB) kaj stablas la devon instrui la Afrik-brazilan kaj Afrikan Historiojn kaj Kulturojn en privataj kaj publikaj lernejoj en la tuta lando, kaj, antaŭ mallonge, la venko de Barack Obama, la 1-a Negra Prezidento de Usono.
Tiu Leĝo estas grava por la lukto faligi la rasan malegalecon en brazila edukado. Kaj la Leĝo 10639/03 kaj la “Naciaj Fakaj Reguloj por la Edukado pri la Etniaj-Rasaj Rilatoj kaj por la Instruo de Afrik-brazila kaj Afrika Historioj kaj Kulturoj”, aprobitaj en marto 2004 de la Nacia Konsilantaro de Edukado, estas gravaj leĝoj de pozitiva influo, kiuj respondas al amaso da historiaj petoj de negra movado kiu preskaŭ dum lastaj kvin jarcentoj luktas por la efektiviĝo de publikaj politikoj kapablaj transformi nian realecon, ankoraŭ rasisma kaj esceptema.
La lukto por kvotoj al negroj en publikaj universitatoj ankaŭ estas celo de la negra popolo. La brazilaj universitatoj ne plu povas esti spaco rezervita nur por filoj de blankaj riĉuloj. Ili devas ŝirmi en si ankaŭ la diversecon de la brazila popolo, por proponi scion al tiu granda diverseco.
Ĉi-kuntekste, la Politiko de Asertaj Agoj por Negroj ne estas donaco al la negra popolo kiel multaj konsideras, sed estas bezonaĵo por Brazilo kiu postulas la penadon de ĉiuj brazilan(in)oj, ĉu negraj ĉu blankaj.
João Cândido (Negra Admiralo)
La Vipobato-Ribelo estis grava sociala movado kiu okazis, komence de 20-a jarcento, en la urbo Rio de Janeiro. Komenciĝis la 22-an de novembro 1910.
Tiutempe, la brazilaj maristoj estis punataj per fizikaj punoj. La plej grandaj kulpoj estis punataj per 25 vipobatoj. Tiu ĉi situacio aperigis intensan indignon inter la maristoj.
La ribelo ekiĝis post tiam, kiam la maristo Marcelino Rodrigues estis punata per 250 vipobatoj ĉar li vundis kolegon de la Mar-Armeo en la kirasŝipo Minas Gerais. La milit-ŝipo estis vojaĝanta al Rio de Janeiro kaj la puno, kiu okazis antaŭ la aliaj maristoj, startigis la ribelon.
La tumulto serioziĝis kaj la ribelantoj eĉ mortigis la ŝipestron, ricevis la subtenon de maristoj de la kirasŝipo São Paulo. La etoso fariĝis streĉita kaj danĝera.
La ribelestro, João Cândido (konata kiel “la Negra Admiralo”), redaktis la leteron postulante la finiĝon de fizikaj punoj, plibonigojn pri la manĝoj kaj amnestion al ĉiuj kiuj partoprenis la ribelon. Se ili ne estus plenumitaj, la ribelantoj minacis bombardi la urbon Rio de Janeiro (tiama ĉefurbo de Brazilo).
Antaŭ la serioza situacio, la prezidento Hermes da Fonseca decidis akcepti la proponon de ribelantoj. Tamen, post la maristoj forlasis la batalon, la prezidento petis la forigon de kelkaj ribelintoj. La indigno revenis kaj, komence de decembro, la maristoj startigis novan ribelon en Ilha das Cobras. Tiu ĉi estis forte haltigita de la governo, kaj pluraj maristoj estis enkarcerigitaj en subteraj arestejoj de Fortikaĵo de Ilha das Cobras. En tiu loko, kie la vivkondiĉoj estis malhumanaj, kelkaj arestitoj mortis. Aliaj ribelintoj arestitaj estis senditaj al Amazonio, kie ili devis labori sklavece en produktado de kaŭĉuko.
La ribelestro João Cândido estis forigita de la Mar-Armeo kaj aligita kiel frenezulo en la “Hospital de Alienados”. En 1912, estis absolvita de akuzoj kune kun aliaj maristoj kiuj partoprenis la ribelon.
Konklude: oni povas konsideri la Vipobato-Ribelon kiel unu el la manifestacioj de indigno kiuj okazis en plej fruaj jaroj de la brazila respubliko. Kvankam ili pretendis starigi modernan sistemon ekonomik-politikan en la lando, la respublikanoj pritraktis la socialajn problemojn kiel “aferoj de polico”. Ne ekzistis dialogoj aŭ serĉo de solvoj kun interkonsento. La governo preskaŭ ĉiam uzis la armean forton por finigi la ribelojn, strikojn kaj aliajn popolajn manifestaciojn.
“Mi havas sonĝon: ke miaj kvar etaj infanoj iam vivos en lando, kie oni ne juĝos ilin per la haŭt-koloro, sed per la enhavo de ilia karaktero. Mi havas sonĝon hodiaŭ!” (Martin Luther King)
ĈU VI SCIAS?
Hamilton Naki (1926 – 2005)
Sud-Afrika ĥirurgiisto. Naskiĝis la 26-an de junio 1926 en Ngcingane, Eastern Cape, en malriĉa negra familio. Je la aĝo de 14 jaroj, li lokiĝis en Kab-Urbon, kie li dungiĝis kiel ĝardenisto de la Universitato de Kab-Urbo. Robert Goetz elektis lin por labori pri la bestoj de la laboratorio de fakultato pri medicino. Dum li helpis la ĥirurgiojn en bestoj, oni rimarkis liajn teknikajn kapablojn kaj li akiris specialan permeson por daŭre labori en la esploroj de la laboratorio. Li apartenis al la teamo estrita de sud-afrika ĥirurgiisto Christiaan Barnard, kiu realigis la unuan <> de koro el la mondo, en la Groote Schuur Hospital, Sud-Afriko, en 1967. Pro la tiamaj leĝoj de “apartheid” (rasa disiĝo), la nomo de Hamilton Naki ne estis publikigita de la ĵurnalistaro. Kvankam oficiale li estis ĝardenisto, li ricevis kiel helpanto de laboratorio la plej grandan salajron kiun la leĝoj permesis la universitaton pagi. Post lia emeritiĝo, li lokiĝis en azilon de ĝardenistoj. Li ricevis la “National Order of Mapungubwe” en 2002 kaj la honoran diplomiĝon en Medicino de la Universitato de Kab-Urbo en 2003. Li mortis en la 29-a de majo 2005.
Milton Santos (1926 – 2001)
La Prof-ro D-ro Milton Santos (Milton de Almeida Santos aŭ Milton Almeida dos Santos) naskiĝis en Brotas de Macaúbas, urbeto en brazila ŝtato Bahia, la 03-an de Majo 1926. Geografisto kaj brazila liberpensulo, amema, afabla, <>, diskreta kaj kombatema, li kutime diris, ke la plej granda kuraĝo nuntempe estas pensi, kuraĝo kiun li ĉiam havis. Doktoro “honoris causa” en pluraj landoj, gajninto de premio “Vautrin Lud” (la Nobel-premio de Geografio) en 1994, profesoro en pluraj landoj (pro la politika ekzilo kaŭzita de la diktatoreco en Brazilo ekde 1964), aŭtoro de ĉirkaŭ 40 libroj kaj membro de Komisio Justeco kaj Paco de San-Paŭlo, interalie.
La Prof-ro Milton Santos diplomiĝis en Leĝoj en la jaro 1948 per UFBA (Universitato Federala de ŝtato Bahia), estis profesoro en urboj Ilhéus kaj Salvador, aŭtoro de libroj kiuj surprizigis la brazilajn kaj tutmondajn geografiistojn pro la originaleco kaj aŭdaco: “O Povoamento da Bahia” (1948), “O Futuro da Geografia” (1953), “Zona do Cacau” (1955), inter multaj aliaj. En 1958, li revenis de la Universitato de Strasburgo, Francio, kun la doktoriĝo en Geografia, li laboris en la ĵurnalo “A Tarde” kaj en CPE (Komisio de Ekonomika Planado – BA), organizo antaŭa al la SUDENE, estis arestita en 1964 kaj ekzilita. Inter 1964 kaj 1977 li instruis en Francio, Usono, Kanado, Peruo, Venezuelo kaj Tanzanio, verkante kaj luktante por siaj ideoj. Estis la sola brazilano kiu ricevis la premion “Vautrin Lud”, kvazaŭ Nobel-premio de Geografia. Aliaj magistraj verkoj liaj estas: “Por Uma Outra Globalização” kaj “Território e Sociedade no Século XI” (eldonejo Record).
Pensu pri tio…
Jen kelkaj grandaj estroj kaj martiroj kontraŭ la antaŭjuĝo kaj la rasa <> en Brazilo kaj tra la mondo:
Zumbi dos Palmares, Dandara, Zacimba-Gaba, Chico Prego, Anastácia, Sabotagem, Milton Santos, Luther King, Malcon X, Tupac Amaru Shakur, Nelson Mandela, Rosa Park, Steve Biko kaj, en Afriko, multaj princoj, princinoj, reĝoj, reĝinoj…
Kaj vi konas ilin; ĉu vi scias, kial oni ne instruas pri ili al ni en lernejoj por ke la mem-estimo de la negroj altiĝu?
MIA SONĜO NE SILENTAS
Mia sonĝo neniam silentas
Kaj neniu povos ĝin silentigi
Mi ĝin portas kiel heredaĵon kiu min tenas veka
Tiel, kiel ĉi tiu koloro ne tradukita en versojn…
Plenigas mian bruston graveda je esperoj
Kiel kamaradoj velkantaj sub la novembra suno
Suprenirante la montarojn
Defendo kaj milito
Mia sonĝo neniam silentas…
En la intimeco de korpoj sendance
Eterniganta la preferon al la ĝusto
Mia sonĝo estas plena heredaĵo
Paŝsigno
De tiuj, kiuj plantis, luktis, konstruis
Tion, kion mi ne fruktuzas…
Mia sonĝo estas negra infano
Kiu luktas
Starigas kilombojn, ĉi tie, tie
En ĉiu menso, en ĉiu vizaĝo…
Mia sonĝo ne silentas
Ĉar estas farita de bataloj
Tiel obstina kiel tiu ĉi koloro
Poreterne estos vekita kaj prava
Pli ol viva, ĝi estas mem la vivo.
José Carlos Limeira