Mesaĝo de la Papo por la Karesmo de 2012

Mesaĝo de la Papo por la Karesmo de 2012

la 07-an de februaro 2012

«Ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj»

(Heb 10, 24)

Gefratoj!

La Karesmo oferas al ni la ŝancon pripensadi unu plian fojon la kernon de la kristana vivo: la amo. Fakte, ĉi tiu tempo estas taŭga por ke ni renovigu, per la helpo de la Vorto de Dio kaj de la Sakramentoj, nian personan kaj komunuman kredo-vojon. Temas pri vojo markita de la preĝo kaj divido, de la silento kaj pentofaro, kun la espero vivi la paskan ĝojon.

Mi deziras, ĉi-jare, proponi kelkajn pensojn laŭ inspiro de mallonga biblia teksto el la Letero al la Hebreoj: «Ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj» (10, 24). Ĉi tiu frazo aperas en parto, kie la sankta skribinto admonas konfidi Jesuon Kriston kiel Plejaltan Sacerdoton, kiu akiris al ni la pardonon kaj la aliron al Dio. La frukto de la akcepto al Kristo estas vivo konstruita laŭ la tri teologaj virtoj: temas pri alproksimiĝi al la Sinjoro «kun sincera koro, en pleneco de fido» (v. 22), teni firme «la konfeson de nia espero» (v. 23), en konstanta preteco por praktiki, kune kun la gefratoj, «la amon kaj la bonajn farojn» (laŭ v. 24). En la koncerna teksto oni ankaŭ asertas, ke gravas, por subteni tiu ĉi evangelian kondukton, partopreni en la liturgiaj renkontiĝoj kaj en la preĝado de la komunumo, per okuloj fiksaj je la eskatologia celo: la plena komuneco en Dio (v. 25). Mi restas en la versiklo 24-a, kiu, per malmultaj vortoj, oferas instruon karan kaj ĉiam nuntempan pri tri aspektoj de la kristana vivo: pripensi unu la alian, reciprokeco kaj persona sankteco.

1. «Ni pripensu»: la respondeco pri la frat(in)o.

La unua elemento estas la invito «pripensi»: la greka verbo uzita estas katanoein, kiu signifas “bone pripensi, atenti al, rigardi konscie, elkompreni ian realecon”. Ni trovas ĝin en la Evangelio, kiam Jesuo invitas la disĉiplojn «pripensi» la ĉielajn birdojn, kiuj ne okupiĝas pri manĝaĵoj kaj tamen ricevas la grandan kaj zorgeman Providencon de Dio (laŭ Luk 12, 24), kaj «pripensi» la trabon, kiu estas en la propra okulo antaŭ ol rigardi la lignereton, kiu estas en la okulo de la frato (laŭ Luk 6, 41). Ni ankaŭ trovas tiun verbon en alia parto de la sama Letero al la Hebreoj, kiam oni invitas «pripensi Jesuon» (3, 1) kiel la Apostolon kaj Ĉefpastron de nia konfeso. Sekve la verbo, kiu aperas en la enkonduko de nia admono, invitas teni la rigardon je la alia, komence je Jesuo, kaj esti atenta unu al la aliaj, kaj ne montriĝi malproksima kaj senatenta al la vivo de la gefratoj. Sed, ofte, regnas la mala sinteno: senatenteco, malinteresiĝo, kiuj naskiĝas el la egoismo ŝmirita de ŝajna respekto al la «privata sfero». Ankaŭ nun resonas, vigle, la voĉo de la Sinjoro kiu alvokas nin ĉiujn zorgi pri la alia. Ankaŭ nun Dio petas, ke ni estu la «gardisto» de niaj gefratoj (laŭ Gen 4, 9), ke ni starigu rilatojn de reciproka favorado, de atento al la bono de la alia kaj al lia tuta bono. La granda ordono de la amo al la proksimulo portas postulon kaj instigon al la konscienco por ke ĝi sentu sin respondeca pri tiu, kiu, same kiel mi, estas kreitaĵo kaj filo de Dio: la fakto, ke ni estas gefratoj laŭ humaneco kaj, multkaze, ankaŭ laŭ fido, devas konduki nin rigardi la alian kiel veran alter ego, senfine amata de la Sinjoro. Se ni kultivas ĉi tiun fratecan rigardon, elaperos nature el nia koro la solidareco, la justeco, la mizerikordo kaj la kompato. La Servanto de Dio Paŭlo la VI-a asertis, ke la nuna mondo suferas, super ĉio, pro la manko je frateco: «La mondo malsanas. Ĝia malsano devenas pli de la krizo de frateco inter la homoj kaj inter la popoloj ol de la steriligo aŭ la monopolo, kiuj kelkaj faras, de la materialoj de la universo» (Encikliko Populorum Progressio, 66).

La pripenso al la alia inkluzivas, ke oni deziru, al ŝi aŭ al li, la bonon laŭ ĉiaj aspektoj de ĝi: fizika, morala kaj spirita. Ŝajnas, ke la nuntempa kulturo perdis la sencon pri bono kaj malbono, kaj estas bezonate reaserti vigle, ke la bono ekzistas kaj venkas, ĉar Dio estas «bona kaj bonfara» (Psa 119, 68). La bono estas tio, kio naskas, protektas kaj promocias la vivon, la fratecon kaj la komunecon. Tiel, la respondeco pri la proksimulo signifas deziri kaj favori la bonon de la alia, kaj voli, ke li ankaŭ malfermiĝu al la logiko de la bono; interesiĝi pri la frato egalas al malfermi la okulojn al liaj bezonoj. La Sankta Biblio avertas kontraŭ la danĝero havi la koron malmoligita de ia «spirita anestezilo», kiu blindigas nin antaŭ la suferoj de la aliaj. La evangeliisto Luko rakontas du parabolojn de Jesuo, en kiuj li indikas du ekzemplojn de tiu situacio, ekzistebla en la koro de la homo. En la parabolo de la bona Samariano, la sacerdoto kaj la levido sensente «preterpasis aliflanke» de la homo rabita kaj batita de la rabistoj (laŭ Luk 10, 30-32) kaj, en la parabolo de la avara riĉulo, la homo satita de bonaĵoj ne rimarkas la kondiĉon de la malriĉa Lazaro, kiu mortis pro malsato apud sia pordego (laŭ Luk 16, 19). Ambaŭkaze, ni estas antaŭ la malo de «pripensi», rigardi ame kaj kompate. Kio malpermesas tiun ĉi rigardon humaneca kaj karesa al la frato? Ofte la materiala riĉeco kaj la sateco, sed eble ankaŭ la volo meti niajn interesojn kaj proprajn priokupiĝojn super ĉion. Ni ĉiam estu kapablaj «havi mizerikordon» pri la suferanto; nia koro neniam estu tiel absorbita de niaj aferoj kaj problemoj, ke ĝi estu surda al la krio de la malriĉulo. Alie, la korhumileco kaj la persona sperto je sufero povas, precize, montriĝi kiel fonto de interna vekiĝo al la kompato kaj samsentemo: «Virtulo penas ekkoni la aferon de malriĉuloj; sed malvirtulo ne povas kompreni» (Sentencoj 29, 7). Tiumaniere oni komprenas la beatecon «de tiuj, kiuj ploras» (Mat 5, 4), tio estas, de tiuj, kiuj kapablas eliri el si mem ĉar kompatis pro la sufero de la alia. La renkontiĝo kun la alia kaj la kor-malfermeco al ties bezonoj estas okazo de saviĝo kaj de beateco.

La fakto «pripensi» la fraton inkluzivas, egale, la favoron al ties spirita bono. Kaj ĉi tie mi deziras rememori unu aspekton de la kristana vivo kiu, laŭ mi, ŝajne estas forgesita: la frateca korektado, celante la eternan saviĝon. Ĝenerale, nuntempe oni estas tre sentema pri la zorgo kaj amo kiuj celas la bonon fizikan kaj materialan de la aliaj, sed oni apenaŭ parolas pri la spirita respondeco al la gefratoj. En la Eklezio de unuaj tempoj ne okazis tio, same kiel tio ne okazas en la komunumoj vere maturaj je la fido, en kiuj oni prizorgas ne nur la korpan sanon de la frato, sed ankaŭ ties animan sanon pro ties fina celo. Ni legas en la Sankta Biblio: «Penu ĝustigi saĝulon, kaj li vin amos. Donu al saĝulo, kaj li ankoraŭ pli saĝiĝos; Instruu justulon, kaj li lernos pli.» (Sent 9, 8-9). Kristo mem ordonas riproĉi la fraton kiu pekis (laŭ Mat 18, 15). La verbo uzita por esprimi la fratan korekton – elenchein – estas la sama, kiu indikas la profetan mision, de kristanoj mem, por denunci generacion kiu partoprenas kun la malbono (laŭ Efe 5, 11). La tradicio de la Eklezio inkluzivas inter la spirita verkoj de mizerikordo la «korektadon al la erarintoj». Gravas reakiri ĉi tiun dimension de la kristana amo. Ni ne devas resti silenta antaŭ la malbono. Mi pensas ĉi tie en la sinteno de tiuj kristanoj, kiuj preferas, pro humana respekto aŭ pro simpla komforto, adaptiĝi al la komuna pensmaniero anstataŭ averti siajn proprajn fratojn kontraŭ manieroj de penso kaj ago kiuj kontraŭdiras la veron kaj ne iras laŭ la vojo de la bono. Sed la kristana averto neniam estu motivita de la spirito de kondamno aŭ cenzuro; ĝi estu ĉiam motivita de amo kaj kompato, kaj elvenas el vera zorgo pri la bono de la frato. Diras la apostolo Paŭlo: «Fratoj, eĉ se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin, ĉiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj.» (Gal 6, 1). En nia mondo plena je egoismo, estas necese retrovi la gravecon de frata korekto, por kune marŝi al la sankteco. Fakte «sep fojojn virtulo falos» (Sent 24, 16) – diras la Biblio – kaj ni ĉiuj estas fragilaj kaj neperfektaj (laŭ 1 Joh 1, 8). Tial, estas granda servo helpi, kaj fariĝi helpinda, legi verece sian internon, por plibonigi la propraj vivoj kaj iri pli prave laŭ la vojo de la Eternulo. Ĉiam estas bezonata rigardo, kiu amas kaj korektas, kiu scias kaj rekonas, kiu distingas kaj pardonas (laŭ Luk 22, 61), kiel Dio faris kaj faras al ĉiu el ni.

2. «Unu la aliajn»: la donaco de reciprokeco.

La fakto, ke ni estas «gardisto» de aliaj kontrastas kun pensmaniero, kiu, reduktante vivon nur al la surtera dimensio, ĉesas konsideri ĝin en ĝia eskatologia perspektivo kaj akceptas ĉian moralan opcion por la individua libereco. Socio kiel la nuna povas surdiĝi aŭ al la fizikaj suferadoj aŭ al la postuloj spiritaj kaj moralaj de la vivo. En la kristana komunumo ne povas okazi tio! La apostolo Paŭlo invitas serĉi tion, kio «apartenas al al paco kaj al reciproka edifo» (Rom 14, 19), favorante la “proksimulon per tia bono, kiu taŭgas, por edifi» (Rom 15, 2), sen serĉi sian «propran utilon, sed la utilon de la multaj, por ke ili saviĝu» (1 Kor 10, 33). Ĉi tiu reciproka korekto kaj admono, en spirito de humileco kaj amo, devas esti parto de la vivo de la kristana komunumo. La disĉiploj de la Sinjoro, kunigitaj al Kristo per la Eŭkaristio, vivas en komuneco tia, kiu ligas ilin al si kiel membrojn de ununura korpo. Tio signifas, ke la alia apartenas al mi: lia vivo, lia saviĝo havas rilaton al mia vivo kaj mia saviĝo. Ĉi tie ni tuŝu tre profundan elementon de la komuneco: nia ekzisto estas ligita al la ekzisto de la aliaj, ĉu en bono, ĉu en malbono; la peko kaj la verkoj de amo havas ankaŭ socian dimension. En la Eklezio, la mistika korpo de Kristo, videblas tiu reciprokeco: la komunumo ne ĉesas pentofari kaj petegi pardonon por la pekoj de siaj filoj, sed ĝojas ofte kaj jubile ankaŭ pro la atestoj de virto kaj amo, kiuj manifestiĝas en ĝi. «Ke la membroj prizorgu egale unu la alian» (1 Kor 12, 25) – asertas Sankta Paŭlo – ĉar ni estas unu kaj la sama korpo. La amo al la fratoj, esprimita per almozo – tipa karesma praktiko, kune kun preĝo kaj fastado – estas enradikiĝinta en la komuna aparteno. Ankaŭ per la konkreta zorgo pri la plej malriĉaj, ĉiu kristano povas esprimi sian partoprenon en la ununura korpo, kiu estas la Eklezio. Kaj ankaŭ estas atento al la aliaj en reciprokeco la agoj scii rekoni la bonon, kiun la Eternulo faras en ili kaj danki kune kun ili pro la mirindaĵoj de la graco, kiun Dio, bona kaj ĉiopova, daŭre realigas en siaj filoj. Kiam kristano vidas en la alia la agon de la Sankta Spirito, tiam li ne povas ne ĝoji kaj doni gloron al la ĉiela Patro (laŭ Mat 5, 16).

3. «Por instigi al amo kaj bonaj faroj»: kune vojiri en sankteco.

Ĉi tiu deklaro de la Letero al Hebreoj (10, 24) igas nin konsideri la universalan alvokon al la sankteco kiel la oftan vojon en la spirita vivo, aspiri al la pli altaj karismoj kaj al amo pli kaj pli alta kaj fruktodona (laŭ 1 Kor 12, 31 – 13, 13). La reciproka atento celas stimuliĝi, reciproke, en efektiva amo ĉiam pli granda, «kiel lumo leviĝanta, kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo» (Sent 4, 18), atendante vivi tagojn senfinajn en Dio. La tempo, kiu estas donita al ni en nia vivo, estas altvalora por malkovri kaj realigi bonajn verkojn, en Dia amo. Tiel la Eklezio mem kreskas kaj disvolviĝas por atingi plenan maturecon en Kristo (laŭ Efe 4, 13). En tia dinamika perspktivo kuŝas nia admono stimuli unu la alian por atingi la plenecon de la amo kaj de la bonaj faroj.

Bedaŭrinde, ĉiam ĉeestas la tentoj nome malzorgo, sufoko al la Spirito, rifuzo «gajni pluajn talantojn» el tiuj, kiuj estis donitaj al ni por la bono de ni kaj de aliaj (laŭ Mat 25, 24-28). Ni ĉiuj ricevis riĉaĵojn spiritajn aŭ materialajn utilaj por realigi la Dian planon, por la bono de la Eklezio kaj por nia persona saviĝo (laŭ Luk 12, 21; 1 Tim 6, 18). La spiritaj magistroj memorigas, ke, en la vivo de fido, kiu ne antaŭiras, tiu retroiras. Karaj fratoj kaj fratinoj, ni akceptu la inviton, ĉiam aktualan, por ke ni emu al la «alta mezuro de la kristana vivo» (Johano Paŭlo II, Apostola letero Novo millennio ineunte, 31). La Eklezio, en sia saĝeco, dum agnoskas kaj proklamas la feliĉon kaj sanktecon de kelkaj ekzemplaj kristanoj, celas ankaŭ veki la deziron imiti iliajn virtojn. Sankta Paŭlo admonas: «En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian» (Rom 12, 10).

Ke ĉiuj, antaŭ mondo postulanta al kristanoj renovigitan ateston de amo kaj fideleco al la Sinjoro, sentu la urĝecon strebi diligenti en la amo, en la servo kaj en la bonaj verkoj (laŭ Heb 6, 10). Tiu ĉi alvoko resonas speciale forte en ĉi tiu sankta tempo de prepariĝo por la Pasko. Per deziroj de sankta kaj fruktodona Karesmo, mi konfidas vin al la intercedo de la Feliĉa Virgulino Maria kaj, elkore, mi transdonas al ĉiuj mian Apostolan Benon.

Vatikano, la 3-an de novembro 2011

BENEDIKTO LA XVI-A

La originala teksto troveblas en: http://press.catholica.va/news_services/bulletin/news/28761.php?index=28761&lang=it