Himno al la Kruco – Hino à Cruz

Himno al la kruco

La Savanto de la mondo

Realigis siajn mirindajn konkerojn de animoj

Per la forto de tiu ĉi kruco,

Kiu detruis la paganismon,

Faligis la profanajn templojn,

Malorientigis la inferajn potencojn,

Kaj fariĝis altaro ne nur de unu templo,

sed altaro de la tuta mondo.

Tiu ĉi kruco komencis sian vojon en la plejalto de Golgota

Kaj plenigis la mondon per sia potenco,

Kaj ricevis adoradon en la temploj,

Kaj la plej grandan respektadon en reĝaj urboj,

Ĝi estas respektata kiel simbolo sur flagoj

Kaj hisita ĉe la stangoj de la ŝipoj.

Ĝi donis la konsekron al sacerdotoj

Kaj sanktan kronon al reĝoj,

Kaj faris la brustojn de herooj entuziasmo-plenaj.

Tero, maro kaj ĉielo rekonas la krucon

Kiun oni ĉie honoras.

Inter la doloroj kaj la dornoj

Naskiĝis kaj kreskiĝis la Verko de Elaĉeto

Kaj pro tio ĝi montras mirindan disvolviĝon

Kaj estontecon konsolantan kaj feliĉan.

La kruco havas la forton transformi la Centran Afrikon

Al lando de beno kaj saviĝo.

El ĝi venas virto,

Kiu estas dolĉa sed ne mortigas,

Kiu renovigas kaj malsupreniras sur la homojn,

Kiel roso riparanta.

El ĝi aperas granda potenco

Ĉar la Nazaretano, levita sur la ligno de la kruco,

Unu mano etendita al Oriento kaj alia mano al Okcidento,

Rikoltis siajn elektitojn de la mondo en la Eklezian sinon.

Per siaj traboritaj manoj, same kiel alia Ŝimŝon,

Li skuis la templajn kolonojn,

Kie de antaŭ jarcentoj oni adoris la malbonan potencon.

Sur ĉi tiajn ruinojn Li plantis la krucon,

Kiu faras mirindaĵojn

Kaj ĉion allogas al si.

Sankta Daniele Komboni

***************************************************************************

Hino à cruz

O Salvador do mundo

Realizou as suas maravilhosas conquistas das almas

Com a força desta cruz,

Que destruiu o paganismo,

derrubou os templos profanos,

desorientou as potências do inferno,

e tornou-se altar não apenas de um templo,

mas altar do mundo inteiro.

Esta cruz que tomou o seu voo do alto do Gólgota

E que encheu o mundo com a sua potência,

Que recebeu adoração nos templos,

A maior veneração nas cidades reais,

É respeitada como símbolo nas bandeiras

E hasteada nos mastros dos navios.

Ela deu a consagração aos sacerdotes

E uma coroação sagrada aos monarcas.

Comunicou entusiasmo ao peito dos heróis.

Terra, mar e céu reconhecem a cruz

Que em toda a parte é honrada.

Entre as dores e os espinhos

Nasceu e cresceu a Obra da Redenção

E por isso ela mostra um desenvolvimento admirável

E um futuro consolador e feliz.

A cruz tem a força de transformar a África Central

Na terra de benção e de salvação.

Dela brota uma virtude,

Que é doce e não mata,

Que renova e desce sobre as almas,

Como um orvalho restaurador.

Dela brota uma grande potência

Porque o Nazareno, suspenso no madeiro da cruz,

Com uma mão estendida para o Oriente e outra para o Ocidente,

Recolheu os seus eleitos de todo o mundo no seio da Igreja.

Com as mãos perfuradas, como outro Sansão,

Abalou as colunas do templo,

Onde desde há tantos séculos se adorava o poder do mal.

Sobre estas ruínas Ele plantou a cruz

Operadora de maravilhas

Que tudo atraiu a si.

São Daniel Comboni
Fonte: http://www.combonianos.pt/cgi-bin/getfromdb.pl?menu=EkFykVlkyARnsAinvt