Mi ŝatus prezenti al vi unu viv-epizodon, rakonton pri unu neordinara vivo.
Rigardu la virinon kaj rememoru ŝin por ĉiam!
La mondo ne iĝis senmorala, tia ĝi estis ĉiam …
Aprecon ne ricevas ĉiam tiu, kiu pli meritas ĝin.
Antaŭ nelonge forpasis 98 jaraĝa virino kiu nomiĝas Irena Sendler. Dum la dua mondmilito Irena akiris permeson labori en getto en Varsovio kiel veldistino/hidraŭlisto. Ŝi havis por tio motivon. Irena sciis pri planoj de nazioj kun judoj. En fundo de sia sako kun ilaro (metilo, laboriloj) elportadis infanojn el getto; en malantauxa parto de sxia ŝarĝauto ŝi havis lokon por pli aĝaj infanoj. Tie ŝi kunportadis ankaŭ hundon, kiun ŝi dresis boji dum vojaĝo tra la pordego. Bojado povis maskigi eventualajn sonojn kaŭzitajn pere de infanoj. Soldatoj ne volis solvi tion.
Dum sia agado Irena sukcesis savi cxirkaŭ 2500 infanojn. En la jaro 2008 vivis ankoraŭ 700 el ili. Inter ili troviĝas kelkaj eminentaj personecoj , ekz. Sevach Weiss, parlamentano dum la jaroj 1981-1999, aŭ Michal Glowinski, verkisto kaj profesoro de literaturo.
Poste nazioj kaptis ŝin – estis arestita kaj dum torturado de Gestapo ŝi skucesis ne ekparoli. Nazioj rompis al ŝi manojn kaj krurojn, kruelece batis ŝin. Ŝi estis kondamnita al morto, sed fine eskapis kaj daŭre labori en rezista movado.
Irena notadis informojn pri ĉiuj infanoj, kiujn ŝi sukcesis liberigi. Ŝi konservis ilin en glaso kaŝita sub unu arbo en ŝia ĝardeno.
Post la milito ŝi provis trovi gepatrojn kaj denove kunligi familiojn. Sed plimulto de gepatroj pereis en gaso – kameroj. Infanoj vivis en porinfanaj domoj kaj estis adoptitaj.
En la jaro 2007 estis Irena Sendler proponita por Nobel premio por la paco. Sed oni ne elektis ŝin. La premion ricevis Al Gore por projekto pri globala varmigado.
Ek de la fino de la Dua mondmilito pasis pli ol 60 jaroj. Tiu ĉi elektronika letero estas dissendata je la rememoro de milionoj de homoj kiuj estis mortigitaj, perfortitaj, bruligitaj, torturitaj pere de malsato, humiligitaj.
Io simila neniam plu rajtas ripetiĝi, neniam plu okazi en la mondo !
[Dankon pro la rakonto al Urszula Kwasniewska – urszula.kwasniewska (ĉe) telia.com kaj Olga Glendová – glenda-igor (ĉe) volny.cz]