Ĉu Dio havas rubujon?
Leonardo Boff *
Nuntempe, viglas la intereso pri la apokrifaj evangelioj, la ne-oficialaj evangelioj kiuj pli rilatas al fantazio ol al historio. Sed la fantazio ankaŭ havas siajn rajtojn. Pro tio la apokrifaj libroj estas historie signifaj ĉar montras la ĉiutagan vivon de Jesuo kaj liaj amikoj. Jen transskribo de parto de apokrifa evangelio el la 9-a jarcento, tre populara en la rusa pieco, nomata La Apokalipso de la Dipatrino. Ĝi estas kortuŝa kaj montras la venkon de dia mizerikordo kontraŭ la justeco. Jen ĝi:
“La sankta kaj glorega Sinjorino, patrino de Dio kaj patrino de Kristo ekstaris, volis scii pri ĉiuj punoj kaj petis pro la kondamnitoj. Ŝi demandis al ĉefanĝelo Miĥaelo: ‘Kiom da punoj ekzistas tie, kie la homa raso suferas punon?’ Li respondis: ‘La punoj estas sennombraj’. Kaj li malfermis la inferon je la okcidenta flanko. Kaj la sanktega patrino de Kristo vidis la amason da punoj de la homa raso, ploroj de granda turmentiĝo. El la punejo, la kondamnitoj kriis laŭte: ‘De antaŭ jarcentoj ni ne vidas la lumon. Sed nun ni vidas vin, kiu naskis la Sinjoron’. La anĝeloj, siavice, kriis: ‘Ĝoju, Virgulino, lumo kiu neniam ĉesas. Ĝoju ankaŭ vi, ĉefanĝelo Miĥaelo, justa propetanto de ĉiuj animoj’. La anĝeloj vidis la kondamnitojn kaj ekploris. La honorindega Patrino de la Sinjoro vidis la bedaŭron de anĝeloj pro la kondamnitoj, kaj ploris.
Denove la kondamnitoj kriis: ‘Benata estu vi inter ni, kiuj estas en la mallumo dum la tuta eterno’. Diris la sanktega Patrino al la ĉefanĝelo Miĥaelo: ‘Diru al la anĝeloj, ke ili konduku min al la Patro nevidebla’. Tiam venis la keruboj kaj serafoj, kaj kondukis ŝin al la Patro nevidebla. Kaj ŝi etendis la manojn antaŭ la terura trono kaj turnis sian rigardon al la direkto de sia Filo, Sinjoro de la ĉielo kaj de la tero. Ŝi petegis: ‘Kompatu, ho Sinjoro de la kristanoj! Mi vidis turmentojn kiujn tute ne eblas elporti. Mi volas suferi kun ili’.
Kristo respondis: ‘Kiel mi povus kompati ilin dum ili ne kompatis miajn fratojn kaj fratinojn malgrandajn, la malriĉulojn?’ Malgraŭ tio, la honorindega petegis: ‘Spite tion, helpu min, ho Sinjoro’. Kaj la Filo respondis al ŝi: ‘Ne estas sur tero eĉ unu homo kiu ne estas aŭskultata de mi post alvoki min. Sed tiuj ne volis alvoki mian nomon’. Kaj la Virgulino Maria sin turnis al la anĝeloj kaj sanktuloj kaj al la justuloj de la Regno kaj al ĉiuj kiuj aŭdacas peti pro la kondamnitoj. Kaj la ĉefanĝelo instigis al ĉiuj kaj li mem ĝenufleksis, kaj li estis sekvita de la anĝeloj kaj la tuta grupo de gesanktuloj, kun granda karitato. Kaj la splendega Patrino diris al sia Filo: ‘Filo mia amantega, malsupreniru de via trono kaj vidu la preĝon pro la kondamnitoj’. Kaj la Filo de la Patro, la Kristo Sinjoro, malsupreniris de sia trono.
Rigardante Lin, la turmentitoj kriegis: ‘Kompatu nin, Filo de Dio’. Kaj la Sinjoro diris tiam: ‘Aŭskultu ĉiuj. Pro la pieco de mia patrino kaj pro la preĝo de gesanktuloj, inter mia resurekto en la tago de Pasko kaj la dimanĉo de ĉiuj sanktuloj vi loĝos en la paradizo. Poste vi revenos al la turmentoj’. Kaj ĉiuj gesanktuloj gloris al Dio, atendante la feston de la Resurekto de la Sinjoro.”
Tiu rakonto montretas la venkon, almenaŭ partan, de la mizerikordo (religio de la patrino) kontraŭ la justeco (religio de la patro). Dio-Patrino ne havus eternan rubujon, kien estus ĵetitaj ĉiuj kiuj ne sukcesis esti bonaj. Tio estus malvenko al Li. Estas Lia kutimo pardoni kaj rekonduki ĉiujn al sia beata sino.
* Leonardo Boff estas brazila teologiisto.
Fonto: http://www.adital.com.br/site/noticia2.asp?lang=PT&cod=22813
**********************************************************************************
Deus tem caixa de lixo?
Leonardo Boff *
Hoje em dia, está em voga o interesse pelos apócrifos, aqueles evangelhos não oficiais que têm mais a ver com a fantasia que com a história. Mas, a fantasia também tem seus direitos. Daí serem historicamente significativos por mostrarem a vida cotidiana de Jesus e de seus companheiros. Vamos transcrever um tópico do apócrifo do século IX, muito popular na piedade russa, chamado O apocalipse da Mãe do Senhor. Ele é comovedor e mostra o triunfo da misericórdia divina sobre a justiça. Relativiza a perenidade do inferno. Ei-lo:
“A santa e gloriosíssima Senhora, mãe de Deus e mãe de Cristo se levantou, quis saber de todas as penas e pediu pelos condenados. Perguntou ao arcanjo Miguel: “Quantas penas existem lá onde é punido o gênero humano?” Ele respondeu: “As penas não têm número”. E ele abriu o inferno pelo lado do ocidente. E a santíssima mãe de Cristo viu as muitas penas da humana gente, prantos de muito tormento. Do lugar da pena os condenados gritaram em voz alta: “Há século que não vemos a luz. Mas agora vemos a ti que destes a luz ao Senhor”. Os anjos, por sua vez, clamaram: “Alegra-te, Virgem, luz que nunca se apaga. Alegra-te também tu, arcanjo Miguel, justo intercessor das almas de todos”. Os anjos viram os condenados e choraram. A honorabilíssima Mãe do Senhor viu o lamento dos anjos por causa dos condenados. E chorou.
Novamente os condenados gritaram: “Bendita és tu entre nós que estamos nas trevas por toda a eternidade”. Disse a santíssima Mãe ao arcanjo Miguel: “Diga aos anjos para levar-me diante do Pai invisível”. Vieram então os querubins e os serafins e a levaram diante do Pai invisível. E ela estendeu as mãos diante do trono terrível e dirigiu os olhos na direção de seu Filho, Senhor do céu e da terra. Suplicou: “Tem piedade, ó Senhor dos cristãos! Vi tormentos impossíveis de serem suportados. Eu quero sofrer com eles”.
Cristo respondeu: “Como poderia ter piedade deles quando eles não tiveram piedade de meus irmãos e irmãs menores, os pobres?” Apesar disso, suplicou a honorabilíssima: “Mesmo assim, ajuda-me, ó Senhor”. E o Filho lhe respondeu: “Não há na terra um só homem que me invoque e que não seja escutado por mim. Mas estes não quiseram invocar meu nome”. E a virgem Maria se voltou para os anjos e santos e para os justos do Reino e para todos os que têm audácia de pedir pelos condenados. E o arcanjo Miguel incitou a todos e ele mesmo se ajoelhou, seguido pelos anjos e por toda a corte de santos e santas, com grande caridade. E disse a esplendidíssima Mãe a seu Filho: “Filho meu amantíssimo, desce de seu trono e veja a oração pelos condenados”. E o Filho do Pai, o Cristo Senhor, desceu de seu trono.
Vendo-o gritaram os atormentados em alta voz: “Tem piedade de nós, Filho de Deus”. E o Senhor disse então: “Escutai todos. Por causa da piedade de minha mãe e por causa da oração dos anjos e santos, a partir de minha ressurreição no dia de páscoa até o domingo de todos os santos, habitareis no paraíso. Depois disso retornareis ao tormento”. E todos os santos e santas glorificaram a Deus, ficando na expectativa da festa da ressurreição do Senhor.
Essa narrativa insinua a vitória, pelo menos parcial, da misericórdia (religião da mãe) sobre a justiça (religião do pai). Deus-Mãe não teria uma caixa de lixo eterna, para onde jogaria os que não deram certo. Seria uma derrota para Ele. É de sua natureza perdoar e reconduzir a todos ao seu seio bem-aventurado.
* Leonardo Boff é teólogo brasileiro.
Fonte: http://www.adital.com.br/site/noticia2.asp?lang=PT&cod=22813