4000-a Esperanto-elsendo de Radio Vatikana !!!

La 5-an de oktobro 2008 Radio Vatikana disaŭdigis sian 4000-an (!!) elsendon en Esperanto.
La unua elsendo okazis en la nokto inter la 17-a kaj la 18-a de aprilo 1976 (tio signifas inter la Sankta Sabato kaj la Paska Dimanĉo), en la kadro de la programo «Kun ni en la nokto». Kiel raportite en “Espero Katolika” 7/1976: http://www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1976_07.htm#5 tiu unua elsendo konsistis nur el kelkaj vortoj de meditado, legitaj de s-ino Elizabeta Rzeményi – Puracchio, hungarino loĝanta en Romo.
Laŭ la planoj ĝi estus devinta esti pli ampleksa kaj surondiĝi duonhoron pli frue, sed pro la escepta longa daŭro de la paskaj ceremonioj oni devis lastmomente limigi la daŭron kaj prokrasti la elsendon.
Ekde la 25-a de aprilo 1976, kontraŭe, estis disaudiĝata kvinminuta programo, registrita de la menciita sinjorino kaj de patro Giacinto Jacobitti. Sekvis pli ampleksaj kaj regulaj elsendoj ekde la 2-a de januaro 1977, ĝis la nuntempo.
Pri la aparta statuso de la E-elsendoj de Vatikana Radio, oni povas legi klarigojn en Espero Katolika 6/1988:
http://www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1988_06.htm#13
Por aŭskulti:
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp
Mencio pri la eventa atingo aperas en la arkiva TTTejo (supre) http://radio-vatikana-esperanto.org/ kun invito skribi al la direktoro de la programoj de Radio Vatikana, por danki pro la gastigado (RV ja dissendas por ni senpage la programojn preparitajn de IKUE).
La direktoro de la programoj de RV estas pola jezuito p. Andrzej Koprowski sj: http://www.radiovaticana.org/let/enorganigramma.asp
http://www.radiovaticana.org/IT1/Articolo.asp?c=54693
Dissendado de tiuj elsendoj en Esperanto estas grava servo por ni, katolikaj esperantistoj. Tiuj programoj, ĉiam profesinivelaj fare de Carlo Sarandrea, ne nur disponigas interesajn informojn, ĝi ankaŭ estas ‘fadeno’ per kiu ni restas kunligitaj dum la tuta jaro.
Aldone, kiel esperantistoj, ni povas fieri ke aŭskultas ilin ne nur katolikoj sed malfermaj homoj el diversaj kredoj kaj mondopartoj. Cetere, mi kredas ke estas nia devo diskonigi tiujn elsendojn al ĉiuj esperantistoj. Tiel ili ekscios multe, ne nur pri nia kredo kaj eklezio, sed ankaŭ pri la nuntempa mondo.
Tiuj du tekstoj estis redaktitaj, respektive, de samideanoj Antonio de Salvo (Italio) kaj Bruno Masala (Francio).
Por aŭskulti la 4000-an elsendon kaj legi ties tekston, bonvole vizitu la retpaĝon de Radio Vatikana en Esperanto: www.radio-vatikana-esperanto.org, kiu enhavas tekstojn kaj son-dosierojn de lastaj elsendoj.
“Bonan aŭskultadon de nia elsendo en Esperanto” !!!