Preĝu en la 24-a de septembro intence de Kristanoj persekutataj en Hindujo

Hinduismaj ekstremistoj bruligas katedralon de Jabalpur
Helpo al la Suferanta Eklezio vokas al preĝado en la 24-a de septembro
BHOPAL, vendredo, la 19-a de septembro 2008 (Fonto: ZENIT.org). – La katedralo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo de Jabalpur estis bruligita hieraŭ, verŝajne de du hinduismaj ekstremistoj, laŭ la informo de novaĵ-servo de Hinda Episkopa Konferenco.
La damaĝoj en tiu konstruaĵo, kiu estas pli ol 150-jaraĝa, estas nekalkuleblaj kaj, koncerne la plej grandan altaron kaj la vitraĵojn, neripareblaj. La fajron alertis pluraj najbaroj kaj kelkaj monaĥinoj asertas, ke ili vidis la du suspektatojn forfuĝi per motorciklo. La polico ankoraŭ neniun arestis.
Tiu estas la tria atako kontraŭ la kristanoj kiu okazas ĉi-ŝtate, post la fizika agreso al la nokta gardisto de monaĥa lernejo de Karmelo, okazinta la lastan 31-an de aŭgusto, kaj la bruligo de preĝejo en Ratlam.
Ĝi ankaŭ estas la plej serioza atako ĉi-semajne, post la kontraŭ-preĝejaj agoj registritaj en lasta semajn-fino en Karnataka.
Preĝoj
Siaflanke, la katolika internacia asocio Helpo al la Suferanta Eklezio (AIS), kiu sin dediĉas speciale al la helpo al kristanoj en malfacilaj situacioj de persekuto kaj malriĉeco, dissciigis apelon al la tuta Eklezio por ke oni preĝu intence de la kristanoj de Hindujo.
La Asocio starigis preĝo-periodon en la 24-a de septembro, festo de Nia Sinjorino de Gracoj.
Joaquín Alliende, Ekleziastika Internacia Asistanto kaj Prezidanto de AIS, klarigis, ke, pro la rekta kontakto kiun tiu institucio havas kun la lokaj episkopoj, li havas la informon «pri kiom da alarmo kaj timo tremigas la koron de niaj gefratoj».
La kristanoj en Hindujo, asertas pastro Alliende, «estas traktataj kiel civitanoj de dua kategorio. Ili sin sentas malprotektataj. La sacerdotoj, por ne kompromiti la kristanajn familiojn, estis devigitaj rifuĝi en boskoj».
«Urĝas, ke ni preĝu por ili. Por eviti pliajn mortojn, pliajn incendiojn en preĝejoj, pliajn profanadojn de sanktaj lokoj kaj plian detruon de centroj por zorgi pri la plej malriĉaj, mi invitas ĉiujn preĝi por la kristanoj de Hindujo dum tiu ĉi momento plena je riskoj.»
La prezidanto de AIS verkis tiun preĝon por preĝi intence de kristanoj persekutataj en Hindujo:
Ho ĉiela Patro, Vi briligas vian sunon
sur bonuloj kaj malbonuloj.
Via filo Jesuo mortis por ĉiuj
kaj en lia glora resurekto
konservis la kvin vundojn de la turmento.
Kun lia dia potenco, li subtenas nun
ĉiujn kiuj suferas persekuton kaj martirigon
pro sia fideleco je la kredo de la Eklezio.
Patro forta kaj mizerikorda,
malpermesu ke hodiaŭ Kain ree murdu
la humilan Habelon, la senkulpan Habelon.
Ke la kristanoj persekutataj en Hindujo,
same kiel Maria Patrino, daŭre staru
ĉe la kruco de Kristo Martiro.
Konsolu la minacatojn de perforto
kaj timigitojn de malsekureco.
Ke via Sankta Spirito de amo
igu fekunda la ateston kaj la sangon
de ĉiuj kiuj mortas pardonante. Amen.