De la 30a de augusto ĝis la 6a de septembro Rimini gastigis la 61an Kongreson de IKUE. Temo de la Kongreso VERBUM DOMINI — LA PAROLO DE DIO “NIA POLITIKO: PAROLI KAJ PREĜI” (PAŬLO la 6a) allogis esperantistojn el Austrio, Brazilo, Bulgario, Ĉeĥio, Germanio, Italio, Kamerunio, Kongo, Kroatio, Litovio, Madagaskaro kaj Nederlando.
Gravas la mencio, ke Rimini gastigis la IKUE kongreson jam kvaran fojon. Tamen ĉi jara gastigado estas eĉ pli grava ĉar ĝi ligiĝis kun du gravaj jubileoj: la vivjubileo de multmerita Honora Prezidanto de IKUE pastro Duilio Magnani kaj Centjariĝo de Esperanto en Rimini.
Don Duilio bonvenigis la kongresanojn tri lingve: Ben arvat! Bevenuti! Bonvenon! t.e. la regiona, la itala kaj la internacia. En sia saltvorto li subtrekis: „Karegaj gefratoj kaj IKUE-anoj, ni konscias esti “magranda grego”. Tamen ne timu. Por la vero kaj la justeco ĉiam malmultaj homoj sin devigas batali kaj pagi persone. La plimulto preferas la maljustajn kvieton kaj pacon. Ankaŭ nia amata papo Johano Paŭlo la Dua, la granda komunikisto, kvankam rekonata poligloto kaj latinisto, ne timis batali por ke Esperanto eniru la katolikan Liturgion kaj eĉ en la oficiala alparolo al la tuta mondo laŭ la formulo “Urbi et Orbi”. Signojn de tiuj historiaj faktoj vi admiros mozaikigitaj en la E-katedralo. Ne timu! La Sankta Spirito, kiam la Apostolo Petro alparolis dumpentekoste en sia regiona lingvo, preferis mirakli per la multnaciaj lingvoj ol uzi la tiamajn egemoniajn lingvojn (la latinan, la grekan kaj la lingvon de la Templo). Ne timu, ĉar la Sankta Spirito, malgraŭ ĉio, ade inspiras kaj gvidas sian Eklezion. Kiam ankaŭ la lingva justeco maturiĝos en la konsciencoj de la Altranguloj kaj de la Dia popolo, certe ĝi triumfos. Tiam IKUE-malaperos kiel servisto neutila. Por ne timi la batalon kontraŭ la lingva diskriminacio en la mondo kaj en la Eklezio, ni bezonas la Dian forton, la forton kaj la lumon de la Sankta Spirito, la konvinkigan potencon de la Dia Vorto kaj de la Eŭkaristio ankaŭ ĉi-kampe.“
La unuan vesperon, kongresanoj ĉeestis apartan programon honore al la 26a datdeveno de la vizito de la papo Johano Paulo la 2aĉe la doko de Rimini. La kongresom em komenciĝis per solena meso, kiun en „Esperanta katedralo“ esperante celebris episkopo de Rimini mons. Francisco Lambiasi. Post la meso, la episkopo ĉeestis la inauguron de la kongreso kaj inauguron de la ekspozicio okaze de 100 jaroj de Rimini. Rilate la feston, Giovanni Daminelli prelegis pri la historiaj eventoj kaj homoj kiuj markis tiun jarcenton.
Lundon la prelegon kiu volis skizi la vivon de Papo Paŭlo la 6a, prezentante ankaŭ la historian kaj socialan kuntekston prezentis Carlo Sarandrea. Paŭlo la 6a estis la unua Papo de la 20a jc. kiu eliris el la italaj landlimoj, pilgrimis al Sankta Lando, vojaĝis al Afriko, Ameriko, Oceanio, Azio, ĝis preskaŭ la pordoj de Ĉinio. Li estis la unua Papo kiu alparolis Unuiĝintajn Naciojn, kiu ĉirkaŭbrakis ortodoksan Patriarkon; eĉ la unua Papo viktimo de atenco dum rekta televida elsendo. Ne nur: Paŭlo la 6a devis mastrumi la kompletigon kaj heredaĵon de la Koncilio, devis spekti la teruran militon en Vjetnamio, devis elteni kontestadojn, kritikojn, kiuj foje randis insultojn. Omaĝo al granda Papo, al kiu ankaŭ la esperantistoj ŝuldas multon. Mons. Gabriel Anda prelegis pri la disvastigo de la Parolo de Dio en Kamerunio: de apero de unuaj germanaj misiistoj ĝis nunan tagoj.
Sekvis tre intensa posttagmezo dum kiu la kongresanoj estis dividitaj en laborgrupoj. La unua havis temon „La Parolo de Dio kaj la misio de la Eklezio: evangelizado“. I.a. ili diskutis pri la rilato de la loka Eklezio kaj la evangelizado; konsciiĝo de kristanoj pri la respondeco rilate la evangelizadon; pri subteno al la misiiistoj. Oni ankau tuŝis la agadon de Esperantistoj ĉi kampe. Sekva laborgrupo traktis la temon „La Parolo de Dio kaj komunikiloj“. Ilia laboro ĉefe disvolvigixs ĉirkau la filmo pri la papo Paolo al 6a kaj la eldiro de la papo Johano Paulo la 2a “Prediku sur tegmentoj: Evangelio en la erao de la tutmonda komunikado”.
Dum la Ĝenerala konsido de IKUE estis pridiskutita pri la agado dum la jaro 2007. Rilate la estontan agadon oni decidis akcepti la proponon venontjare kongresi en Wroclav (18.-25.7.), kaj por la jaro 2010 oni serioze pensas pri Parizo. Rilate estontan agadon oni tuŝis plurajn demandojn rilataj al Espero Katolika, CO de IKUE kaj aliaj iniciatoj sojle de la dua jarcento de IKUE:
Multajn kongresanojn ankau allogis kurso pri la reto de Carlo Sarandrea. La eta konversacio klopodis doni bazajn informojn por eviti la insidojn de la reto kaj por ke la korespondado pere de elektronika poŝto estu pli efika kaj sukcesa, dank’ al la “galateo de la reto”.
Rilate al al kongresa temo, dank’ al la permeso de Gerrit Berveling la kongresanoj havis eblecon auskulti tre interesan prelegon pri lia tradukado de la Bibliaj libroj, kiun li prezentis dum la ĉi jara UK, okaze de IKUE/KELI kunsido. Post la prelego disvolviĝis ege interesa diskuto pri la Biblio ĝenerale kaj ĉefe pri la bibliaj tekstoj en Esperanto.
Sekvis prelego de Marija Beloševiæ pri „La Parolo de Dio kaj Sankta Francisko“. Per tiu prelego oni deziris doni atenton al la baldaŭa granda jubileo de la Franciskana familio, ĉar la vivmodelo de tiu sanktulo jam 800 jarojn allogas milojn kaj milojn da personoj tra la mondo kiuj sekvas lin ĉu kiel monaĥoj kaj monaĥinoj aŭ laikoj. Sed senkonsidere al tio, la moderna homo certe povos en li trovi ekzemplon kiel ami kaj sekvi Kriston kaj ĉiutage vivi la Parolon de Dio. Dum tiu prelego oni menciis ankaŭ rolon de sta Antonio de Padova en la disvastigo de la Dia vorto kaj atenton kiun al la Dia parolo donis du kroataj beatuloj kardinalo Alojzije Stepinac kaj Ivan Merz.
La kongresanoj ankau dediĉis iom da momentoj al la 150-jara jubileo de Lurdo kaj pere de fotoj kaj vortoj oni direktis siajn pensojn al tiu pilgrimejo kaj al ĉiuj lokoj tra la mondo kie kolektiĝas kredantoj por ĉerpi aldonan forton por esti veraj atestantoj de Kristo kaj portantoj de la Parolo de Dio dise tra la mondo. Fine de la kongreso oni ankau mallonge „promenis“ tra la stratoj de Vroclavo kaj Parizo.
Tuttaga pilgrimado ĉi jare direktiĝis al Osimo, malnovega urbeto de Markio, iam nura terkultura merkato, estas nuntempe ankaŭ centro de rimarkindaj industriaj, metiaj kaj komercaj agadoj. Multe disvastiĝis, en la lastaj jaroj, ĝiaj turismaj kaj kulturaj agadoj. Ĉefa celo de la pilgrimado estis la baziliko-sanktejo de sankta Jozefo el Kopertino (1603-1663). En la kripto apud la tombo de tiu sanktulo okazis meso en Esperanto post kiu oni la kongresanoj vizitis la loĝoĉambroj de la Sanktulo, konservitaj laŭ la origina stato. La pilgrimado la monaton de Jozefo, ĉar pro la fakt oke li mortis la 18an de septembro tie oni tutan monaton aparte memorigas pri li. Krom tio, la pilgrimantoj al la sanktejo dum la tuta monato povos ricevi plenan indulgon. Ĉar la memortago estos baldaŭ, vi havos eblecon legi pli pri la sanktulo kaj la urbo kie li mortis.
Posttagmeze oni vizitis sanktejon de Madono de Campocavallo, proksime al Loreto. En tiu sanktejo oni preĝis la rozarion en Esperanto kaj renovigis konsakradon al la Ĉiela Patronino.
Vesperaj programoj same riĉis. Kiel jam menciite la unuan vesperon ĉe la doko okazis solenaĵo dum kiu kantis “I CANTORI DELLA TRADIZIONE”. Duan vesperon koncertis BRIBERS-SUPERSTAR GROUP kaj DUO Salvatore Raffaele. Sekvis du vesperoj aranĝitaj de la kongresanoj mem dum kiuj prezentiĝis la lernantinoj de Zdenka Novotna el Ĉehio, Gabriel Anda kaj Carlo Sarandrea.
Bonfarantoj kaj kunlaborantoj por dialogo kun la agrikaj gefratoj de Rimini havis eblecon renkontiĝi kun la kongresanoj el afrikaj landoj. La lastan vesperon, en la „Esperanto-katedralo“ koncertis la paroĥa kantensemblo “Madonna di Fatima”, Rivabella-RN. Ankaŭ dum la vespero kantis Cecilia Brandao el Brazilo kaj mons. Gabriel Anda el Kamerunio.
La kongreso finiĝis per la dankmeso en la „E-katedralo“. Dum la kongresa semajno mesojn celebris don Duilio Magnani, mons. Gabriel Anda, p. Pierre Bruno Efadahy, p. Pierluigi Svaldi kaj p. Prosper Ngulu.
Verkis la raporton: Marija Beloŝevic – marija@catholic.org