Brazila Asocio "Virinoj por la Vivo"

Saluton karaj samideanoj !
Sube vi povos legi malgrandan raporton pri la agadoj de brazila “Nacia Asocio Virinoj por la Vivo”.
La celo de tiu ĉi traduko estas disvastigi, per Esperanto, la bonegajn agadojn de tiu asocio favore gravedulinojn, kiuj iam planis abortigi sian bebon.
Mi kore antaŭdankas, se vi tralegos la tekston kaj, poste, faros unu el jenaj agoj:
1. (kompreneble, se vi kredas Dion) preĝi por ke Dio benu la agadojn de brazilaj (kaj alilandaj) grupoj kaj asocioj pro-vivo;
2. dissendi la raporteton al viaj amikoj, samideanoj, ktp.;
3. sendi saluton kaj bondezirojn al la asocio;
4. subteni finance la asocion (mi ne peros la monon, nur la kontakton inter vi kaj la asocio).
Se tempo mankas al vi kaj vi nur povas tralegi la tekston, vi ja agis bonege por ke la pro-vivaj asocioj daŭre estu aktivaj kaj la abortigo estu iom post iom forĵetata de nia mondo !
Se vi bezonos la tekston en la versioj portugala kaj Esperanta, bonvole vizitu tiun retpaĝon:
http://groups.google.com/group/br-kat-eo/files
kiu apartenas al grupo “Brazilaj Katolikaj Esperantistoj”, kaj serĉu la dokumenton “raporto_virinoj_por_la_vivo_pt-eo.doc”
Amike kaj samideane salutas vin,
Vitor Luiz
www.vitor.6te.net
vicxjo@gmail.com

Kion faras la asocio “Virinoj por la Vivo”?
Ne ĉiuj scias, ke en Brazilo estas nacia asocio de virinoj, kiuj luktas kontraŭ la abortigo. Tiu asocio, fondita en 1998, celas interalie montri al la publika opinio (societo), ke – male ol oni kutime diras ĉe la sociaj komunik-medioj – la brazila virino ne perdis sian naturan alvokiĝon al patrineco, kaj daŭre riproĉegas la abortigon, kiu estas abomenenda krimo.
Sed eĉ inter tiuj, kiuj scias pri la ekzisto de la Nacia Asocio “Virinoj por la Vivo” (Associação Nacional Mulheres pela Vida – ANMPV), ankoraŭ multaj tute ne konas la intensecon kaj la longecon de ties agadoj. Ĉi tiuj enhavas: la konsiladon al senesperegaj virinoj, kiuj intencas abortigi; la donacadon de materia kaj spirita subteno dum la gravedeco; kursojn pri kudrado kaj artefaritaĵoj al la gravedulinoj; aĉeton de vestaro por la beboj; gastigon de malriĉaj gravedulinoj; prelegojn pri la neprofanebleco de homa vivo, pri la virto ĉasteco kaj pri la perioda abstinenco (ankaŭ nomata “natura metodo”); kaj pluraj aliaj …
La malsupra raporto permesas kompreni, ke la ANMPV neniel similas al grupo de senokupaj homoj !
Kiu volos kontribui al la asocio, tiu povos kontakti ties prezidanton Maria das Dores Hipólito Pires per portugala lingvo (ŝia retadreso: dorisprovida@ig.com.br) aŭ ŝian samideanon Vitor Luiz Rigoti dos Anjos per Esperanto, portugala, hispana aŭ angla lingvoj (lia retadreso: vicxjo@gmail.com).
“Senmakula Koro de Maria, liberigu nin de la malbeno nome abortigo”
Vizitu ankaŭ (en portugala lingvo): www.providaanapolis.org.br
Raporto pri la agadoj de la Sociala Paŝtista Laboro Pro-Vivo kaj de la Domo de Subteno al Gravedulinoj Pastro Pio – Monata elspezo.
*** Laboro, kiu okazas en la Preĝejo de Nia Sinjorino de la Koncipo:
Ĉiumerkrede ni donas matenmanĝon, tagmanĝon kaj lunĉon – Donacoj kaj elspezoj minimume R$ 20 (spicoj, butero, oleo, makaronio, ktp.). Ni ricevas donacojn: panoj, legomoj kaj viandoj.
Monata elspezo = inter R$ 80 kaj 100. (ĉ. 31 – 39 eŭroj)
*** Kudrado-oficejo:
Fiksa elspezo pri la kudristino, kiu servas instruante pri tranĉado, kudrado, overlok-kudrada maŝino kaj finaĵ-kudrada maŝino. (semajna pago: R$ 50 po tago)
Monata elspezo = inter R$ 200 kaj 250. (ĉ. 78 – 97 eŭroj)
*** Artefaritaĵoj kun ĵurnalo, ŝtof-pecoj, pentrarto – Volontuloj instruas
*** Elspezoj: gluoj, inkoj, paperoj.
Monata elspezo = R$ 50 (ĉ. 19,50 eŭroj)
*** Elspezoj por aĉeti aĵojn bezonataj por kudri kaj konservi la maŝinojn.
Monata elspezo = R$ 50 (ĉ. 19,50 eŭroj) (maŝin-oleo, fadenoj, elastoj, diversaj kudriloj, ktp.).
*** Elspezo pro la teknikisto, kiu vizitas la kudr-oficejon, konservas kaj riparas la maŝinaron.
Sesmonata elspezo = inter R$ 250 kaj 300 (ĉ. 97 – 117 eŭroj)
La oficejo konsistas el 5 industriaj overlok-kudradaj maŝinoj, 2 finaĵ-kudradaj maŝinoj kaj 6 rekt-kudradaj maŝinoj. Sume: 13 maŝinoj
*** Monata elspezo pro la agadoj disvolvataj en la Paroĥejo de Nia Sinjorino de la Koncipo (escepte la elspezon pro la teknikisto por ripari la maŝinojn) – Avenuo Roberto Silveira, 1366 – Nilópolis – Rio de Janeiro
Sume = inter R$ 500 kaj 600 (ĉ. 195 – 234 eŭroj)
Elspezoj por la gravedulinoj.
*** Donacoj por bus-veturoj, ultra-sonografikaj ekzamenoj, medikamentoj, hejma naturgazo…
Monata sumo = R$ 100 (ĉ. 39 eŭroj) (ĉe ultra-sonografikaj ekzamenoj, ni dank’al Dio ricevas 100%-an rabaton kelkfoje ĉe oficejo de Doktorino Lúcia Pedroso).
*** Aĉetoj: vindoj kaj aliaj bezonataĵoj al la beba vestaro.
Monata elspezo = R$ 100. (ĉ. 39 eŭroj)
Monata sumo de elspezoj por la gravedulinoj = R$ 200. (ĉ. 78 eŭroj)
Elspezoj pro la Domo de Subteno Pastro Pio kaj Bazaro Pro-Vivo.
Rua Benjamin Constant, 78 – Nova Cidade – Nilópolis – Rio de Janeiro
Tel.: +55 – 21 – 3761 3705
Luo, akvo, elektro, telefon-konto, manĝaĵoj, hejma naturgazo:
Luo = R$ 400 (ĉ. 156 eŭroj)
Akvo = R$ 40 (ĉ. 15,60 eŭroj)
Elektro = R$ 50 (ĉ. 19,50 eŭroj)
Telefon-konto = R$ 40 (ĉ. 15,60 eŭroj)
Manĝaĵoj = R$ 300 (ĉ. 117 eŭroj)
Hejma naturgazo = R$ 30 (ĉ. 11,7 eŭroj)
Monata sumo = R$ 860 (ĉ. 335 eŭroj)
La vendado de bazaraj aĵoj ĝis nun kovras pli-malpli R$ 500 (ĉ. 195 eŭrojn) de la tuta elspezo, tio estas, kovras luon, akvon kaj elektron. Por redukti la elspezon pro manĝaĵoj al 1 gravedulino kaj 2 infanoj subtenataj nun, ni bezonas donacon de manĝaĵoj (lakto, ĉokolad-pulvoro, oleo, fazeolo, rizo, makaronio, sukero, kafo, biskvitoj, ktp.), tiamaniere ni povos aĉeti viandojn kaj legomojn.
La sumoj jam cititaj koncernas la monatan mezkvanton.
Historio de la subteno:
Laŭ nia registrolibro, ni jam subtenis, dum lastaj 17 jaroj, pli-malpli 2.000 gravedulinojn, kiuj estis konvinkitaj por ne abortigi. Nuntempe ni atentzorgas pri 31 gravedulinoj.
Ĉiuj tiuj informoj havas la aprobon pri siaj verecoj fare de konsilantaj teamoj de la sociala paŝtista laboro kaj de la domo de subteno.
Nilópolis, Rio de Janeiro, la 20-an de aprilo 2008.
Amike kaj estime,
Maria das Dores Hipólito Pires – Fondintino de la Sociala Paŝtista Laboro Pro-Vivo (Diocezo de Nova Iguaçu – Rio de Janeiro), de la Domo de Subteno Pastro Pio kaj de la Asocio Virinoj por la Vivo.