Tempo de Kristnasko

(Voltar / Reveni)

TEMPO DE KRISTNASKO

KRISTNASKO

Meso en la antaŭtaga vespero

24a de Decembro

ENIRA ANTIFONO kp Eli 16, 6-7
Hodiaŭ vi ekscios, ke la Sinjoro venos nin savi;
kaj morgaŭ vi kontemplos lian gloron.
KOLEKTO
Dio, kiu ĉiujare renovigas en ni la ĝojan atendon de la Kristnasko,
ebligu, ke ni nun rigardu ĝoje vian unikan Filon
kiel nian elaĉetanton,
por ke ni povu Lin kontempli sen timo, kiam Li venos kiel juĝisto.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Ebligu, Sinjoro,
ke ni fervore prezentu al Vi ĉi tiun oferon
en la antaŭtago de la soleno,
kiu memorigas la komencon de nia elaĉeto.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO kp Jes 40, 5
Morgaŭ aperos la majesto de la Sinjoro,
kaj ĉiu homo ekvidos la Savanton pri kiu parolis Dio.
POSTKOMUNIA PREĜO
Helpu nin, Sinjoro,
por ke ni atingu novan forton
el ĉi tiu datrevena celebrado de la naskiĝo de via unika Filo,
kiu fariĝis por ni nutraĵo kaj trinkaĵo per la sakramento de la savo.
Per Kristo nia Sinjoro.

Meznokta meso

24a / 25a de Decembro

ENIRA ANTIFONO Psa 2, 7
La Sinjoro diris al Mi: “Vi estas mia Filo;
hodiaŭ Mi naskis Vin.”
Aŭ:
Ni ĉiuj ĝoju en la Sinjoro, ĉar naskiĝis en la mondo la Savanto.
Hodiaŭ la vera paco venis el la ĉielo al ni.
KOLEKTO
Dio, kiu lumigis ĉi tiun sanktegan nokton per la brilego de Kristo,
vera Lumo de la mondo,
donu vian gracon al ni,
kiuj sur la tero kontemplas Lin en la mistero,
por ke ni plene partoprenu kun Li en la gloro de la ĉielo.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Akceptu, Sinjoro, nian oferon en ĉi tiu luma nokto;
dum ni petas, ke per ĉi tiu sanktega interŝanĝo de donacoj
ni perfekte kuniĝu kun via Filo,
kiu levis la homan naturon ĝis Vi en gloro.
Per la sama Kristo nia Sinjoro.

PREFACIO

C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, Patro sankta,
ĉiopova eterna Dio.
Ĉar pro la mistero de la enkarniĝinta Vorto
antaŭ la okuloj de nia spirito ekfulmis la Lumo de via brilo;
por ke konante Dion videble
per Li ni estu logataj al la nevideblaj bonoj.
Kaj tial kun la anĝeloj kaj la ĉefanĝeloj,
kun la tronoj kaj la regadoj, kun ĉiuj ĉielaj legiaroj,
ni kantas la himnon de via gloro, senfine dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!

KOMUNIA ANTIFONO kp Joh 1, 14

La Vorto fariĝis homo, kaj ni rigardis lian gloron.
POSTKOMUNIA PREĜO
Dio, kiu alvokis nin ĝoje celebri la naskiĝon de nia Savanto,
ebligu, ke ni travivu la anoncon de la savo
por atingi kun Li la eternan gloron.
Per Kristo nia Sinjoro.

Meso de la aŭroro

25a de Decembro

ENIRA ANTIFONO kp Jes 9, 2.6; Luk 1, 33
Hodiaŭ granda lumo brilas super ni:
naskiĝis nia Savanto.
Lia nomo estas Mirinda Dio, Princo de la Paco,
Patro de Eterna Vivo, kaj lia regno daŭros eterne.
KOLEKTO

Ĉiopova Dio,
la nova lumo de via enkarniĝinta Vorto plenigis nin.
Ni petas Vin: brilu en niaj agoj la kredo, kiu radias en nia spirito.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Niaj oferdonoj, Sinjoro,
estu indaj je la kristnaska mistero, kiun hodiaŭ ni celebras;
kaj kiel en sia naskiĝo Kristo aperis homo kaj Dio,
tiel ĉi tiu nia ofero igu nin partopreni en la dia vivo.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi pro viaj bonfaroj,
ĉiopova eterna Dio, per Kristo, nia Sinjoro.
Per la adorinda mistero de Kristnasko,
Li, la nevidebla Vorto, aperis videble en nia korpo,
kaj, generita antaŭ ĉiuj jarcentoj,
Li komencis sian ekziston en la tempo,
por alpreni al si la tutan kreitaron
kaj restarigi ĝin post ĝia falo;
por integrigi denove la universon en via kreoplano, Patro,
kaj rekonduki al Vi la disigitan homaron.
Pro ĉi tiu dono de la savo,
kune kun la anĝeloj ni ĝoje kunkantas vian laŭdon,
dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO kp Zeĥ 9, 9
Ĝoju, popolo de Cion, glorkantu, Jerusalemo;
jen, via reĝo iras al vi, la Sanktulo, la Savanto de la mondo.
POSTKOMUNIA PREĜO
Pie kaj ĝoje ni celebras la naskiĝon de via Filo:
ebligu al ni, Sinjoro,
ke konante per la kredo la profundecon de tiu via mistero,
ni kapablu travivi ĝin per intensa amo.
Per Kristo nia Sinjoro.

Meso en la tago

25a de Decembro

ENIRA ANTIFONO Jes 9, 6
Infano naskiĝis al ni, Filo estas donita al ni;
sur liaj ŝultroj estas la signo de la regado;
“Mirinda Konsilanto” estos lia nomo.
KOLEKTO
Dio, kiu mirinde kreis la homon laŭ via simileco,
kaj eĉ pli mirinde lin per la elaĉeto renovigis,
ebligu, ke ni partoprenu en la dia vivo de via Filo,
kiu hodiaŭ alprenis la homan naturon.
Per Li, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
En ĉi tiu soleno estu agrabla al vi, Sinjoro,
ĉi tiu sankta ofero,
perfekta esprimo de via repaciĝo kun ni kaj de nia plena amo al vi.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Patro Sankta,
kaj laŭdu Vin pere de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
En li ekbrilis mistera interŝanĝo, kiu alportis al ni la savon.
Kiam la Eternulo akceptis la limojn de la homa naturo,
la mortema homo fariĝis reĝo super la jarcentoj
kaj Li faris la loĝantojn de la tero heredantoj de la ĉielo.
Pro tio, la ĉielo kaj la tero
kun adoro kantas al Vi novan himnon
kaj kun ĉiuj anĝeloj laŭdas Vin dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!

KOMUNIA ANTIFONO kp Psa 97 (98), 3

Ĉiuj popoloj de la tero ekvidis Dion, la Savanton.
POSTKOMUNIA PREĜO

Ĉiopova Dio, la Mondsavanto, kiu hodiaŭ naskiĝis,
kaj per kiu ni renaskiĝis al la dia vivo,
donu al ni sian senmortecon.
Li, kiu vivas kaj regas en ĉiuj jarcentoj.

LA SANKTA FAMILIO

Dimanĉo dum la tagoko de Kristnasko

(se tio ne ekzistas, 30a de Decembro)

ENIRA ANTIFONO Luk 2, 16

Senprokraste iris la paŝtistoj
kaj trovis Marian, Jozefon
kaj la Infanon kuŝantan en staltrogo.
KOLEKTO
Dio,
Vi en la Plej Sankta Familio donis al ni brilan ekzemplon de la vivo;
faru, por ke ni ligitaj per reciproka amo
imitu en niaj familioj la virtojn de la Sankta Familio
kaj tiel ni atingu feliĉon en via domo.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Sinjoro, ni alportas al Vi repacigan oferon,
kaj humile petas,
ke Vi fortigu niajn familiojn en via graco kaj paco
je propeto de Dipatrino Maria kaj Sankta Jozefo.
Per Kristo nia Sinjoro.
Prefacio sur la sekvanta paĝo.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, Patro Sankta,
ĉiopova eterna Dio.
Ĉar per la mistero de la enkarniĝinta Vorto
antaŭ la okuloj de nia animo konante Dion en videbla figuro,
ni estu logataj de Li je amo al nevideblaj bonoj.
Kaj tial kun la anĝeloj kaj la ĉefanĝeloj,
kun la tronoj kaj la regadoj, kun ĉiuj ĉielaj legiaroj,
ni kantas la himnon de via gloro, senfine dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO Bar 3, 38

Aperis videbla sur la tero nia Dio kaj Li vivis inter homoj.
POSTKOMUNIA PREĜO
Donu al ni la gracon, kompatema Dio,
ke ni, kiujn Vi satigis per la ĉielaj nutraĵoj,
ĉiam imitu la ekzemplojn de via sankta familio,
por ke, post la provoj de la surtera vivo,
ni alvenu al la eterna gloro.
Per Kristo nia Sinjoro.

SOLENO DE LA SANKTA DIPATRINO MARIA

1a de Januaro

ENIRA ANTIFONO Sedulius
Ni salutas Vin, sankta Dipatrino,
ĉar vi naskis la Reĝon,
kiu regas eterne la ĉielon kaj la teron.
Aŭ: kp Jes 9, 2.6; Luk 1, 33
Hodiaŭ granda lumo brilas super ni,
ĉar naskiĝis nia Savanto.
Lia nomo estas:
Mirinda Dio, Princo de Paco, Patro de Eterna Vivo,
kaj lia regno daŭros eterne.
KOLEKTO
Dio,
kiu per la fekunda virgeco de Maria havigis al la homoj
la rimedojn por la eterna savo,
donu al ni la gracon, ke ni spertu ŝian helpon,
ĉar pere de ŝi ni ricevis la Aŭtoron de la vivo,
Jesuon Kriston, vian Filon,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Dio, Vi estas fonto de ĉiu bono,
kaj Vi flegas ĝin ĝis plena maturiĝo;
en la solenaĵo de la Dipatrino
ni dankas al Vi pro la komenco de nia savo,
kaj petas por ke ni kunkolektu ties fruktojn.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, Patro Sankta,
ĉiopova eterna Dio,
ke ni gloru kaj laŭdu Vin
celebrante la feston de la Dipatrino Maria ĉiam virgulino.
Ŝi per la Sankta Spirito koncipis vian unugeneritan Filon
kaj konservante la gloron de sia virgeco
naskis al la mondo la eternan Lumon,
nian Sinjoron Jesuo Kristo.
Per Li vian majeston gloras legiaroj de anĝeloj,
kiuj ĉiam ĝojas en via ĉeesto.
Pro tio ni petas Vin, ke niaj voĉoj ligiĝu kun la iliaj,
kune preĝante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO Heb 13, 8

Jesuo Kristo estas ĉiam la sama:
hieraŭ, hodiaŭ kaj ĝiseterne.
POSTKOMUNIA PREĜO
Per la forto de la ĵus ricevita sakramento,
gvidu nin, Sinjoro, al la eterna vivo,
kune kun la virgulino Maria,
kiun ni pie agnoskas patrino de Kristo kaj de la Eklezio.
Per Kristo nia Sinjoro.

2a DIMANĈO POST KRISTNASKO

ENIRA ANTIFONO Saĝ 18, 14-15
Dum trankvila silento etendiĝis sur ĉio,
kaj nokto atingis sian mezon,
via ĉiopova Vorto, ho Dio,
malsupreniris de la ĉiela trono.
KOLEKTO
Ĉiopova, eterna Dio, lumo de viaj kredantoj,
plenigu, ni petas, la mondon per via gloro,
kaj montru vin al ĉiuj popoloj per la brilo de via vero.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Sanktigu, Sinjoro, ĉi tiujn donacojn,
per la graco de la naskiĝo de via unika Filo,
kiu al ĉiuj kredantoj montras la vojon de la vero
kaj certigas la eternan vivon.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO Joh 1, 12
Al ĉiuj, kiuj kredis je Li,
Jesuo donis eblecon fariĝi filoj de Dio.
POSTKOMUNIA PREĜO
Ĉi tiu mistero agu en ni, Sinjoro;
ĝi purigu nin de niaj malbonaj inklinoj
kaj plenumu nian aspiron al justeco kaj paco.
Per Kristo nia Sinjoro.

EPIFANIO


ENIRA ANTIFONO kp Mal 3, 1; 1 Kro 19, 12

Jen venas la Sinjoro:
en liaj manoj estas la sceptro,
la forto kaj la potenco.
KOLEKTO
Dio,
kiu en ĉi tiu tago sub la gvidado de la stelo
montris al la popoloj vian unikan Filon,
gvidu, ni petas, ankaŭ nin, kiuj jam konas Vin per la kredo,
al la kontemplo de via granda gloro.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO

Rigardu bonkore, ni petas Vin, Sinjoro,
la donacojn de via Eklezio,
kiu prezentas al Vi ne oron, incenson kaj mirhon,
sed tiun, kiu en ĉi tiuj donacoj estas prezentata.
Lin ni oferas, Jesuon Kriston, vian Filon, nian Sinjoron,
kiu vivas kaj regas kun Vi en ĉiuj jarcentoj.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, Patro Sankta,
ĉiopova eterna Dio.
Ĉar kiam via unika Filo, Lumo de la mondo,
aperis en nia mortideva naturo,
tiam per Li Vi aperigis al ni la misteron de la savo,
kaj renovigis nin per la gloro de dia senmorteco.
Kaj tial kun la anĝeloj kaj la ĉefanĝeloj,
kun la tronoj kaj la regadoj, kun ĉiuj ĉielaj legiaroj,
ni kantas la himnon de via gloro, senfine dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!

KOMUNIA ANTIFONO kp Mat 2, 2

Ni vidis lian stelon, kiu aperis sur la ĉielo,
kaj ni venis kun donacoj adorkliniĝi al la Sinjoro.
POSTKOMUNIA PREĜO
Via lumo, ĉiopova Dio, ĉiam kaj ĉie gvidu nin,
por ke ni povu kontempli kaj ĝui kun devota amo la misteron,
en kiu Vi volis ke ni partoprenu.
Per Kristo nia Sinjoro.

BAPTO DE LA SINJORO

ENIRA ANTIFONO kp Mat 3, 16-17
Tuj post la bapto de Jesuo malfermiĝis la ĉielo
kaj la Spirito de Dio kiel kolombo staris super Li.
Tiam el la ĉielo aŭdiĝis voĉo:
“Ĉi tiu estas mia Filo, kiun Mi amas.”
KOLEKTO
Ĉiopova eterna Dio, kiu post la bapto en la rivero Jordano
proklamis Kriston via amata Filo,
sur kiun malsuprenvenis la Sankta Spirito;
faru, ke viaj adoptitaj infanoj
renaskiĝintaj el la akvo kaj la Sankta Spirito
ĉiam vivu en via amo.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
Aŭ:
Ĉiopova Dio,
via ununaskita Filo Jesuo aperis al la mondo
en nia mortideva naturo;
pro tio ni petas:
faru, ke la Savanto, kiu ekstere estis al ni simila,
renovigu nin interne.
Kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.

OFERA PREĜO

Akceptu, Dio nia Patro,
la donacojn, kiujn la Eklezio prezentas al Vi
je honoro de via amata Filo.
Ili transformiĝu je la ofero de Kristo,
kiu forprenas la pekojn de la mondo.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, Patro Sankta,
ĉiopova eterna Dio.
Vi per la miraklaj signoj super la akvoj de Jordano
revelaciis al ni la misteron de nova bapto.
Via voĉo sonis el la ĉielo por ke ni ekkredu,
ke via Vorto ekloĝis inter homoj.
La Sankta Spirito malsupreniranta kvazaŭ kolombo
donis ateston,
ke Kristo via Servanto estis sanktoleita kaj sendita
por ke Li prediku la novan evangelion al malriĉuloj.
Pro tio kunigita kun la anĝeloj en la ĉielo,
ni honoras Vin surtere kune kun ili kantante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO Joh 1, 32.34
Tiel atestas Johano:
“Mi vidis Lin, kaj mi atestas, ke Li estas la Filo de Dio.”
POSTKOMUNIA PREĜO
Satigitaj ĉe via tablo, ni petegas Vin, Dio, ke ni
pere de via graco ĉiam aŭskultu kiel disĉiploj vian unikan Filon,
por ke ni fariĝu vere viaj gefiloj.
Per Kristo nia Sinjoro.
(Voltar / Reveni)