Meslibro

(Voltar / Reveni)

MESLIBRO

Por dimanĉoj kaj festoj
Laŭ la aŭtentika eldono por la liturgia uzo

Liturgia Komisiono de Esperanto
© 1995/1999 Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) Romo
(por la tradukaĵo)
Ĉiuj rajtoj rezervitaj, tio koncernas ankaŭ la elektronikan eldonon.
La presita eldono, ankaŭ de la legaĵaro, estas havebla pere de:
Centra oficejo de IKUE, Via di Porta Fabbrica 15, I-00165 ROMA RM, elektronika poŝto: c.sarandrea@agora.it

ANTAŬPAROLO

Ĉi-tiun esperantlingvan eldonon de la Roma Meslibro atendis delonge la katolikaj Esperantistoj. Ĝi estas rezulto de ilia forta deziro, ke okaze de internaciaj kunvenoj kaj kongresoj ili povu, “fariĝinte gefiloj de Dio pere de la kredo kaj la bapto, kuniĝi, ene de la Eklezio laŭdi Dion, partopreni en la ofero kaj ĝui la manĝon de la Sinjoro”1. El la zorgo, “ke la fideluloj ne ĉeestu kiel fremduloj aŭ mutaj spektantoj”2 al la meso, sed ke ankaŭ Esperantistoj havu eblecon al “plena, konscia kaj aktiva partopreno en la liturgiaj celebroj”3, evidentiĝis la utileco de celebroj en ilia lingvo komuna kaj la neceso de esperantlingva meslibro.
Ĉi-tia meslibro devas respondi al kelkaj problemoj ne ĉiam facile solveblaj ĉe unua vido. Granda estas la riĉeco de la liturgio; sed, ĉar la internaciaj kunvenoj devas, laŭ sia specifa karaktero, daŭre migradi de unu al alia mondparto, ankaŭ la meslibro devas esti nepre facile portebla. Pro tio ĝi povas enhavi nur la plejofte uzatajn mestekstojn.
Aliflanke ĝi devas doni eblecon sanktigi ĉirkaŭ sepdekon da jaraj dimanĉoj aŭ solenoj. Fakte, ĉiuj tekstoj por tio necesaj troviĝas en la du volumoj. Sed por kontentigi laŭdindajn aspirojn al plia esprimo de religia vivo, oni aldonis, krom kelkaj festoj kaj memorigaj tagoj, ankaŭ du mesojn, kies preĝintencoj bone respondas al sopiroj tre viglaj en la katolika esperantistaro: pri la paco kaj la justeco, kaj pri la unuigo de la kristanoj.
La internacieco de la Esperantistaro kaj la fakto, ke Esperanto normale ne estas gepatra lingvo, postulas specialan atenton ankaŭ pri la traduko de la tekstoj. Tial la tradukantoj ĉiam klopodis eviti idiotismojn, kiel hebreismojn kaj latinismojn, kiuj povus malfaciligi la internacian komprenon de la vorto de Dio. Oni do diligente strebis al klareco kaj simpleco de la esprimoj. Krome la kompostinto multmaniere klopodis faciligi la legadon, ekzemple per dividado de la tekstoj laŭ la linioj kaj laŭ sencaj unuoj.
Pro la speciala eco de la esperantlingva meslibro ni ne vidis neceson traduki la enkondukajn, normdonajn rimarkojn de la Roma Meslibro (“Institutio Generalis Missalis Romani”) aŭ de la legaĵaro (“Praenotanda”); ni tamen ege rekomendas la studadon de tiuj gravaj tekstoj en la nacilingvaj aŭ latina eldonoj. Same ni atentigas pri la normoj, kiujn la kompetenta Kongregacio de la Sankta Seĝo preskribis speciale por la esperantlingvaj liturgiaj celebroj4.
Kun ĝojo ni prezentas al la katolikaj esperantistoj ĉi-tiun meslibron, esperante, ke la celebro de la sankta liturgio, kiu estas kulmino kaj fonto de la eklezia vivo5, fortigu ilin “plenumi la ordonon de Jesuo Kristo: ‘Iru en la tutan mondon kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo!'”6.
Varsovio, la 4-an de Junio 1995,
en la festo de Pentekosto
nome de la Liturgia Komisiono Internacia,
ĝia prezidanto
Kreuz Wladyslaw Miziolek
Helpepiskopo de Varsovio
1 Sacrosanctum Concilium 10a.
2 Sacrosanctum Concilium 48.
3 Sacrosanctum Concilium 14a, 48.
4 Tiuj ĉi normoj troviĝas sur p. 8 kaj 9. Noto de la eldonanto.
5 Kp. Sacrosanctum Concilium 10a.
6 El la statuto de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, citante Mar 16, 15.

ENHAVO

Aproba dekreto 6
Tempo de Advento 11
Tempo de Kristnasko 16
Tempo de Karesmo 33
Tempo de Pasko 47
Ordinara tempo 64
Solenoj de la Sinjoro dum la ordinara tempo 107
Ritaro de la Meso 114
Festoj kaj solenoj 167
Mesoj por difinitaj bezonoj aŭ okazoj 204
Apendico: Universalaj Preĝoj 208
Detala tabelo de enhavo 211

CONGREGATIO DE CULTU DIVINO ET DISCIPLINA SACRAMENTORUM

Prot. CD 181/90
COMMISSIONIS LITURGICAE DE LINGUA “ESPERANTO”
Instante Excellentissimo Domino Ladislao Miziolek, Episcopo titulari Praesidiensi et Auxiliari Varsaviensi, Commissionis liturgicae de lingua “Esperanto” Praeside, litteris die 15 decembris 1988 datis, vigore facultatem huic Congregationi a Summo Pontifice IOANNE PAULO II tributarum, interpretationem “esperanto” MISSALIS ROMANI et LECTIONARII ROMANI pro Dominicis et Festis necnon ORDINIS MISSAE, prout in adiecto prostat exemplari, libenter probamus seu confirmamus, ita ut adhiberi possit iuxta “Normas de celebranda Missa in ‘Esperanto'”, ab hoc Dicasterio die 20 martii 1990 (Prot. CD 149/90) statutas et huic Decreto adnexas.
In textu imprimendo inseratur ex integro hoc Decretum, quo ab Apostolica Sede petita confirmatio conceditur. Eiusdem insuper textus impressi duo exemplaria ad hanc Congregationem transmittantur.
Contrariis quibuslibet minime obstantibus.
Ex aedibus Congregationis de Cultu Divino et Disciplina Sacramentorum, die 8 novembris 1990.
Eduardus Card. Mart¡nez
Praefectus
† Ludovicus Kada
Archiep. tit. Thibicen.
a Secretis
KONGREGACIO PRI LA DIA KULTO KAJ
LA DISCIPLINO DE LA SAKRAMENTOJ

Prot. CD 181/90

LITURGIA KOMISIONO PRI LA LINGVO “ESPERANTO”

Laŭ peto, per letero de la 15a de decembro 1988, de Lia Moŝto Wîadysîaw Mizioîek, titulara Episkopo de Presidio kaj Helpepiskopo de Varsovio, Prezidanto de la Liturgia Komisiono pri la lingvo “Esperanto”, surbaze de la povoj al ĉi tiu Kongregacio atribuitaj de la Plejsupra Pontifiko Johano Paŭlo la Dua, ni aprobas kaj konfirmas la tradukon en “Esperanto” de la ROMA MESLIBRO kaj de la ROMA LEGAĴARO, krome de la RITARO POR LA MESO laŭ la aldonita ekzemplero, tiel ke ĝi povu utiliĝi laŭ la “Normoj por la celebrado de la meso en Esperanto”, starigitaj de ĉi tiu Kongregacio la 20an de Marto 1990 (Prot. CD 149/90) kaj almetitaj al ĉi tiu dekreto.
En la presota teksto estu enmetita komplete ĉi tiu dekreto, per kiu la petita konfirmo estas konsentita de la Apostola Seĝo. Du ekzempleroj de la dirita presita teksto estu transdonataj al ĉi tiu Kongregacio.
Iuj ajn kontraŭaj dispozicioj estas aboliciataj ĉi-rilate.
El la sidejo de la Kongregacio pri la Dia Kulto kaj la Disciplino de la Sakramentoj, la 8an de Novembro 1990.
Eduardo Kard. Mart¡nez
Prefekto
† Lajos Kada
Tit. Ĉefepisk. de Tibico
Sekretario
CONGREGATIO DE CULTU DIVINO
ET DISCIPLINA SACRAMENTORUM

Prot. CD 149/90
N O R M E
per la celebrazione della Messa in esperanto
In base alla vigente legislazione sulle lingue liturgiche, espressa nella Lettera circolare “Decem iam annos” del 5 giugno 1976, la lingua esperanto non presenta di per s, i requisiti per poter esser considerata lingua liturgica ed essere usata ordinariamente nelle celebrazioni liturgiche, in quanto non [Sinvcircumflex] lingua parlata dal popolo.
Tuttavia, considerate le motivazioni soprattutto di ordine pastorale, addotte dalla Commissione liturgica esperantista, presieduta da S. E. Mons. Wîadysîaw Mizioîek, Vescovo Ausiliare di Warszawa, e dall’Unione Internazionale Cattolica Esperantista (I.K.U.E.), presieduta dal Sac. Duilio Magnani, che hanno richiesto di poter usare questa lingua nelle celebrazioni eucaristiche, che si svolgono nei loro Congressi internazionali e nazionali, questo Dicastero stabilisce l’aggiornamento delle “Norme per la celebrazione della Messa in esperanto”, rese note il 23 marzo 1981, nel modo seguente:
1) necessario che i testi liturgici in esperanto siano confermati dalla Santa Sede prima del loro uso.
2) La concessione dell’uso dell’esperanto [Sinvcircumflex] limitata alla celebrazione:
a) della S. Messa o di una liturgia della Parola, esclusa la celebrazione dei Sacramenti o degli altri riti liturgici,
b) in occasione di Congressi esperantisti internazionali, plurinazionali o nazionali;
c) la concessione dovr… riguardare i soli congressisti. Non potr… quindi sostituire, ad es., le Messe ad orario delle parrocchie o delle altre comunit… dei fedeli.
3) La celebrazione in esperanto sar… fatta previa informazione dell’Ordinario del luogo, in cui essa si dovr… svolgere.
Dalla Sede della Congregazione, 20 marzo 1990.
Eduardo Card. Mart¡nez
Prefetto
† Lajos Kada
Arciv. tit. di Tibica
Segretario
KONGREGACIO PRI LA DIA KULTO KAJ
LA DISCIPLINO DE LA SAKRAMENTOJ

Prot. CD 149/90
N O R M O J
por la celebrado de la meso en Esperanto
Surbaze de la validanta leĝaro pri liturgiaj lingvoj, esprimita en la cirkula letero “Decem iam annos” de la 5a de Junio 1976, la lingvo Esperanto ne prezentas per si mem la ecojn por ke ĝi povu esti konsiderata liturgia lingvo kaj esti uzata ordinare en la liturgiaj celebradoj, pro tio ke ĝi ne estas lingvo parolata de la popolo.
Tamen, konsiderinte la motivojn precipe animzorgajn, elmetitajn de la esperantista liturgia komisiono, prezidita de Lia Ekscelenco Mons. Wîadysîaw Mizioîek, Helpa Episkopo de Varsovio, kaj de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), prezidita de Sac. Duilio Magnani, kiuj petis ke oni povu uzi ĉi tiun lingvon en la eŭkaristiaj celebradoj, kiuj okazas en iliaj naciaj kaj internaciaj kongresoj, ĉi tiu Kongregacio starigas la aktualigon de la “Normoj por la celebrado de la meso en Esperanto”, diskonigitaj la 23an de Marto 1981, en jena maniero:
1) Estas necese ke la liturgiaj tekstoj en Esperanto estu konfirmitaj de la Sankta Seĝo antaŭ ilia uzo.
2) La koncedo de la uzo de Esperanto estas limigita al la celebrado:
a) de la meso aŭ de liturgio de la Vorto, escepte de la celebrado de Sakramentoj kaj de la aliaj liturgiaj ritoj,
b) okaze de esperantistaj kongresoj internaciaj, plurnaciaj aŭ naciaj;
c) la koncedo koncernu nur la kongresanojn. Ĝi do ne povos anstataŭigi ekzemple la laŭhorajn mesojn de la paroĥoj aŭ de la aliaj komunumoj de fideluloj.
3) La celebro en Esperanto estos farata post sciigo de la ekleziestro1 de la loko, en kiu ĝi okazos.
El la sidejo de la Kongregacio, la 20an de Marto 1990.
Eduardo Kard. Mart¡nez
Prefekto
† Lajos Kada
Tit. Ĉefepisk. de Tibico
Sekretario
1 Temas pri la “Ordinarius loci” (kp. Can. 134 CIC), en kies teritorio oni planas celebri la liturgion, do normale pri la dioceza episkopo aŭ ties ĝeneralaj aŭ episkopaj vikarioj. – Noto de la eldonanto.

Mallongigoj de Bibliaj Libroj

Ago Agoj de la Apostoloj Kol Koloseanoj
Amo Amos Kor Korintanoj
Apo Apokalipso de Johano Kro Kroniko
Bar Baruĥ Lam Lamentado (Plorkanto)
Cef Cefanja Lej Letero de Jeremia (= Bar 6)
Dan Daniel Lev Levidoj
Efe Efezanoj Luk Luko
Eli Eliro Mak Makabeoj
Est Ester Mal Malaĥi
Ezr Ezra Mar Marko
Flm Filemon Mat Mateo
Flp Filipianoj Miĥ Miĥa
Gal Galatoj Naĥ Naĥum
Gen Genezo Neĥ Neĥemja
Ĥab Ĥabakuk Nom Nombroj
Ĥag Ĥagaj Oba Obadja
Heb Hebreoj Pet Petro
Hoŝ Hoŝea Psa Psalmoj
Ijo Ijob Rea Readmono
Jak Jakobo Reĝ Reĝoj
Jeĥ Jeĥezkel Rom Romanoj
Jer Jeremia Rut Rut
Jes Jesaja Saĝ Saĝeco
Joe Joel Sam Samuel
Joh Johano Sen Sentencoj (Proverboj)
Jon Jona Sir Siraĥido
Jos Josuo Tes Tesalonikanoj
Jud Judas Tim Timoteo
Juĝ Juĝistoj Tit Tito
Jut Judit Tob Tobit
Kan Alta Kanto Zeĥ Zeĥarja
Koh Kohelet (Predikanto)

(Voltar / Reveni)