Tero kaj Ĉielo KantuAdolf BurkhardtParto I, kantoj 301-318 Omaĝe al la Tria Kongreso de Kristanaj Esperantistoj en Hamburg-Langenhorn 1974 Parto II, kantoj 319-339 Okaze de la KELI-Kongreso en Jönköping 1975 Parto III, kantoj 340-359 Okaze de la 28-a Kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia en Montpellier, Suda Francio, 1976 Parto IV, kantoj 360-378 Dediĉe al la 29-a Kongreso de KELI en Edinburgo, Skotlando, 1977 Parto V, kantoj 379-396 Dediĉe al la Kvina Kongreso de Kristanaj Esperantistoj, Ekumena Kongreso IKUE-KELI Dalfsen, Nederlando, 1981 Parto VI, kantoj 397-416 Por la KELI-Kongreso en Burgh-Haamstede, Nederlando, 1982 Parto VII, kantoj 417-439 Por la 6-a Ekumena Kongreso en Augsburg 1985 Parto VIII, kantoj 440-456 Por la 37-a Kongreso kun la 75-jara Jubileo de KELI en Rouillé, Francujo, 1986 Parto IX, kantoj 457-473 Por la 38-a Internacia Kongreso de K.E.L.I. en Jyväskylä, Finnlando, 1988 Parto X, kantoj 474-493 Por la 40-a Internacia Kongreso de K.E.L.I. en Le Louverain, Neuchâtel, Svislando, 1990 Kompleta reeldono de ĉiuj tekstoj, reviziita, sen muziknotoj, omaĝe al la Deka Ekumena Kongreso de IKUE kaj KELI sur la Sankta Monto en Gostyn, Pollando, 1994 Represoj 1995, 1996 kaj 1999 kun novaj aldonoj Kiel la titol-paĝo montras, la enhavo de la nuna kolekto de preskaŭ 200 kantoj prepariĝis iom post iom por premiera uzo en diversaj kristanaj kongresoj. Por eviti konflikton kun la numeroj de AK (Adoru Kantante, Evangelia Himnaro de KELI), oni poste adiciis 300 al la originalaj numeroj en la po-kajera eldono (I ĝis X). Do, ekzemple, 420 estis originale la n-ro 120. Numeroj kun B, C ktp aldoniĝis nur okaze de reeldono, finita en 1998; ili do mankas en la dek apartaj kajeroj. Tamen ili troveblas en la kompleta tri-voluma reeldono (1995/1998), akirebla ĉe la Libroservo de UEA en Rotterdam aŭ ĉe la aŭtoro (Adreso: Adolf Burkhardt, Gimpelweg 1, DE-73235 Weilheim an der Teck, telefono aŭ fakso +49(0)72413-72413. Tie oni trovas ankaŭ la muziknotojn por ĉiuj melodioj. Nove aperas nun la n-roj 483 ĝis 493. Ĉi elektronika teksto estas parte reviziita vide al la ampleksa Ekumena Diserva Libro "ADORU" (aperinta en junio 2001). Informojn pri detaloj donas IKUE kaj KELI. Adolf Burkhardt Mallongigoj kaj klarigoj
Por eviti konflikton kun la numeroj de AK, oni komencis kalkuli en TĈK la numerojn ekde 301 |