| 319 Pan Jezus ju si zblia
Jesuo proksimiĝas,
jam venas Li en glor'.
Lin tuj mi bonvenigos,
ĝojplene tremas kor'.
-
Feliĉo grandioza,
-
vizitas Dio min;
-
Jesuo, helpu grace,
- akcepti digne Vin.
2 Mi tute ne meritas,
ke min vizitu Di';
Vi reĝ´ de l'universo,
mizera polvo - mi. Feliĉo grandioza ...
3 Pro ĉiuj pekoj miaj
pent-larmas la anim';
mi vundis Vian koron,
absolvu, Dio, min! Feliĉo grandioza ...
-
M+V nekonata Pola aŭtoro
- E Edward Tadeusz Wojtakowski
- A 386
320 Danket dem Herrn und lobsingt
Danku al Dio kaj gloru Lian nomon!
-
M+V Hermann Stern (A.Bh.)
- A 763
321 Brüder, singt ein Lied der Freude
Homoj, kantu ĝojo-kanton;
dank-motivojn konas vi
Di' malfermas vastan landon,
novan vojon donas Li.
Sen Li, vi kuracus vane
plagojn de anim' kaj korp'.
Al la vivo-font' infane
venu por saniga sorb'.
2 Vin, gefratoj, Li invitas,
ĉiujn sen distinga rang';
Dio diferencojn spitas
ĉu de ŝtat' aŭ ras' aŭ sang'.
For do limoj kaj bariloj!
Ĉesu vanta la konkur'
pri grandec', ĉar por gefiloj
Diaj grandas Dio nur.
3 Li al ni liberon donas
helpi al la proksimul';
ĉiujn Li al ĝojo spronas,
kiujn premas zorg', skrupul'.
Li neniun forrifuzas,
pro la Krista kruc-ofer'.
Nin pro am´ al mondo uzas
Li, ke regu ĝin liber'.
4 Mondo pacon ne plu perdos,
se ĝin regas Krist-spirit'.
Kiu Lin akceptas, spertos,
ke bonfara Lia gvid'!
Viglos pli la koro-batoj
kiam stumblas sam-vojan';
refariĝos ni gefratoj
kun divido de la pan'.
5 Dio montras vastan landon;
estontecon donas Li.
Homoj, kantu la ĝojkanton!
Dank-motivojn konas vi!
(Fino post ĉi tiuj kvar linioj)
- M L.van Beethoven (9a Sinfonio)
- V Helmut Oess
- E A. Burkhardt 1974
- A 597
322 Jesus People Hallelujah
Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja.
2 Tiel amis Dio mondon, / ke Li donis Sian Filon.
3 Kristo vivas, Kristo vivas //
4 Li min gvidas, Li min gvidas //
5 Gloru Dion, gloru Dion //
(kun invito al plua improvizado)
-
V Sveda (A.Ahlrén)
- A 884
323 Lova Herren min själ
Donu gloron al Di'.
Donu gloron al Di'.
Ne forgesu la bonojn de Li!
Ne forgesu la bonojn de Li!
-
V Psalmo 103:2 (A. Ahlrén)
- A 754
324 Det ljus som liv åt världen
gav
La lumo venis al la mond', haleluja,
loĝas nun en nia rond', haleluja.
-
- Estu glor' al Vi, ho Di', haleluja.
-
Laŭd' al Vi, ho Dia Fil', haleluja.
2 Atestis pri la lum' Johan', haleluja.
la rebril` de Dia am', haleluja. - Estu glor'...
3 Jam blovas Dia amo-vent', haleluja,
en la kor' al kred' kaj pent'. Haleluja. - Estu glor'...
4 De la Mosea leĝ-instru', haleluja,
liberigis nin Jesu'. Haleluja. - Estu glor'...
5 Lumig' Kreinta, vivo-vort', haleluja,
gvido por pied' kaj kor'. Haleluja. - Estu glor'...
-
-
M Spiritualo "Michael row the boat ashore"
-
V Sveda
-
E A. Ahlrén
325 Let Us Break Bread Together On Our Knees
Kune manĝu ni nun de Lia pan',
kune manĝu ni nun de Lia pan'.
-
Revigliĝas la vivo per Lia eterna am'.
-
Sinjoro, restu ĉe ni.
2 Kune trinku ni nun de Lia vin',
kune trinku ni nun de Lia vin'. Revigliĝas ...
3 Kune kantu ni nun je Lia glor',
kune kantu ni nun je Lia glor'. Revigliĝas ...
-
-
M+V Usona Negra Spiritualo
- E A. Ahlrén
- A 901
326 Glädjens Herre
Ho Sinjoro, estu nun
gasto inter ni,
ĉar fariĝas bela fest',
se nin benas Vi.
2 Por donac' de Via man'
kaj la riĉa ben',
Vin, Sinjoro de la ĝoj´,
dankas ni. Amen.
-
M+V Sveda
-
E Ingalil Drobny-Nilsson
- A 141
327 Hilf, Herr meines Lebens
Dio, helpu ame,
// ke ne pasu vane, //
mia tera viv'.
2 Dio, ho kondiĉu,
// ke mi ne fariĝu //
plago al najbar'.
3 Dio, helpu Vi, ke
//mi ne manku, kie //
Vi bezonas min.
4 Dio, ne allasu,
// ke sencele pasu //
mia tera viv'.
-
M Hans Puls 1962
-
V Gustav Lohmann 1962
-
E A. Burkhardt 1975
- komparu A 542 - alia traduko
328 Tvé požehnání
Ho Via beno, kara Patro,
viv-voje akompanu nin!
En Kristo volu nin konsekri,
en niajn korojn meti Vin,
ke ver-potenc' de Via vorto
Vin servi igu nin laŭ grav'.
Ho, peton ĉi plenumu, Dio,
por Via glor' kaj nia sav'.
-
M Paul Ami Bost 1790-1844
-
V Theodor Kalenda 1883-1917
-
E Jiři Kořinek
- A 812
328B Let All Things Now Living
Nun ĉio vivanta
kuniĝu al kanta
triumfa glorado de l'Dia aktiv'.
Li kiu nin kreis,
protektis kaj benis,
nin patre kondukos tra tuta la viv'.
Sub Dia standardo
kunmarŝas la ardo
de l' fajra kolono en nokto kaj fum',
ĝis ombroj vanuos,
obskuro disfluos,
dum plu ni vojaĝas de lumo al lum'.
2 Li ordon elektas,
la stelojn direktas,
en sia orbito obeas la sun'.
Altaĵoj kaj montoj,
riveroj kaj fontoj,
profundoj de l'maro gloradu Lin nun.
Ni same proklamu,
kun ĝojo Lin amu,
ni laŭdu per kanto en gaja ador',
ĝis ĉio vivanta
kuniĝos en kanta
dankado al Dio plejalta en ĥor'.
-
M Kimra "The Ash Grove"
-
(La bosko fraksena tre klare parolas)
-
V Katherine K. Davis
-
E A. Burkhardt 1992
- A 620
329 Wem Gott will rechte Gunst erweisen
Se donas Di' al vi favoron,
Li sendas vin for el la dom',
por montri Sian mir-laboron,
la belan mondon, al la hom'.
2 De l´montoj riveretoj fluas,
alaŭdoj kantas super mi;
mi ankaŭ gajan kanton bruas
al la tutmonda harmoni'.
3 Al Dio fidas mi kun ĝojo.
Li zorgas pri la tuta ter'.
Li ankaŭ min, sur mia vojo,
eterne gardos de danĝer'.
-
M Fr. Theodor Fröhlich 1803-1836
-
V Joseph von Eichendorff 1788-1857
-
E L.L. Zamenhof
- A 917
330 Ich steh in meines Herren Hand
Mi staras sub la Dia man'
kaj plu mi tie staros.
Nek tera ĝoj' nek uragan'
min de l'Sinjor' forbaros.
Eĉ se disfalus tuta ter',
ne falos tiu-ĉi esper',
ĉar Li ŝirmejon faros.
2 Li estas roko, firma fort';
miraklojn oni vidas,
se oni pri la bona Vort'
atentas kaj ĝin fidas.
Li mem parolis, la Sinjor';
kuraĝas tial mia kor'
kaj sian timon bridas.
3 La sorton, kiun sendas Li,
akceptas mi respekte.
En fid-trankvil' atendas mi
la benon sensuspekte;
ĉar bona ĉiu Lia far',
ŝirmate kvazaŭ per rempar'
mi vivas sendifekte.
4 Eĉ se profunde en mizer'
mi sidas, jen balzamo:
Mi scias: baldaŭ la koler'
foriĝos por ĉiamo.
Kareso, kio ŝajnas pik'!
Ĉu patro estus malamik'?
Li punas nur pro amo.
5 Fid-garantion mi, Kristan',
en la promeso trovas,
ke min el Lia forta man'
nenio ŝiri povas.
Promesojn ja ne rompas Li;
la harojn eĉ elnombras Di'
kaj nin al laŭdo movas.
-
M Wittenberg 1529
-
V Philipp Spitta 1801-1859
-
E A. Burkhardt 1976
- A 517
331 Let Us With A Gladsome Mind
(Auf und macht die Herzen weit)
Laŭdu nun kun ĝoja koro
la bonecon de l'Sinjoro.
-
Nek en tempo nek en spaco
-
estas lim' por Lia graco.
2 Al la mond' kreita nove
sendas lumon Li plenpove. / Nek ..
3 Dio benas - jen la sperto
de l'marŝantoj tra l'dezerto. / Nek ..
4 Li rigardas kun kompato
al mizero kaj malsato./ Nek ..
5 Laŭdu do kun ĝoja koro
la bonecon de l'Sinjoro. / Nek ...
-
M Ĉina himno laŭ psalmo 136
-
V John Milton 1605-1674
-
E A. Burkhardt 1975
- A 775
332 Glorkantas anĝeloj
Glorkantas anĝeloj en alta ĉiel';
formortas neniam de laŭdo la son'.
De l'ter' "Haleluja" en gaja akord'
samcele kunsonas al Di' sur la tron'.
-
Jes, ni kun anĝeloj glorkantas al Di',
-
la Patro amata, sindona Sinjor'.
-
Pro benoj sennombraj verŝataj sur nin
-
ni danke Lin laŭdas en sankta ador'.
2 Savanto de l'mondo, ni ŝuldas al Vi
eternan honoron pri Via ofer'.
Nun sondu kaŝitajn profundojn de l'kor'
kaj trovu juvelojn de fido kaj ver'.
3 Ho, kia miraklo de amo kaj grac',
ke Dio en Kristo suferis por ni!
Kun Li krucumitaj, liberaj de pek',
ni vivas eterne, gefiloj de Di'!
-
M Antikva Irlanda "Portadown"
-
V Originale de W.J.Downes 1969
333 Herr, du hast darum gebetet
Tion Vi, Sinjoro, preĝis:
unu estu ĉiuj ni.
Helpu mem al unueco.;
Via estas l'Eklezi'.
2 Ni renkontu la gefratojn,
kiuj strebas sekvi Vin
en aliaj eklezioj,
kiel ni, kun Dio-tim';
3 kiuj ali-voĉe laŭdas
Vian grandan nomon, ĉar
tiu Nom', por ni kaj ili,
estas nomo sen kompar'.
4 Unu helpu la alian,
ke kreskadu la afer';
en la lacan mondon venu
Via regno de la ver'.
5 Via regno ne identas
kun la propra konfesi';
ĝi ja estas tre pli granda.
Kun la Regno venu Vi!
-
M+V Otmar Schulz 1971
-
E A. Burkhardt 1976
- A 599
334 Es gibt ein Wort
Ekzistas vort', kiu estas por vi vivo.
Ekzistas lumo pli abunda ol la sun'.
Jen estas cel', kiun donis al vi Dio.
Li vokas vin; baldaŭ devos iri vi.
-
Lasu bagatelojn, aŭdu Lin,
-
ankaŭ por vi venos la momento.
2 Jen ĉiu tag' estas nova aventuro.
Kaj ofte forgesiĝas amo kaj la cel'.
Se venas nokto, ekbrulos por vi fajro;
la vojon montras la graca lum´ al vi. / Lasu bagatelojn ...
-
M+V A. Flury
-
E Elsbeth Walder 1976
335 Amazing Grace
Miriga graco fontas el
la nesondebla font'
de amo en la Dia kor',
kompata por la mond'.
2 Kompare kun vastega spac',
da steloj miliard',
ni sensignifaj sentas nin,
estantaj per hazard'.
3 Sed Vi, ho Kristo, vokis nin
el tiu fantazi',
ĉar eĉ la plej pekema hom'
valoras antaŭ Vi.
4 Ne estus Vi mortinta por
la tuta galaksi',
sed venis Vi, kaj mortis ja
por ni, sur Kalvari'.
5 Sen Via am-ofero ni
droniĝus en mizer';
bonvena estus nigra mort'
pro hanta malesper'.
6 Do, "Haleluja!" kantas ni
kun ĝoja, danka kor'.
Miriga graco savis nin
por la eterna glor'.
-
M Tradicia Usona / Edwin Otheloo Excell
-
V Originale en Esperanto W. J. Downes 1972
- A 440
336 Wach auf, mein Herz, und singe
Vekiĝu, kor', kun kanto
por Li, la mond-kreanto;
Li, la mond-kreanto!
Vekiĝu, koro, kantu.
Vekiĝu, kantu!
- M Rondkanto tri-voĉa, Horst Weber
-
V Paul Gerhardt (A.Bh.)
- A 129
337 Du hast gesagt: "Ich bin der Weg"
Vi diris: "Estas Mi la vojo";
Vi diris: "Estas Mi la vojo".
Vian vorton fidas mi.
Al Vi mi venas por Vin sekvi.
Jen Vi la ĝusta vojo.
2 Vi diris: "Estas Mi la vero".
Vi diris: "Estas Mi la vero".
Vian vorton fidas mi.
Al Vi mi venas por ekkoni.
Vi estas mem la vero.
3 Vi diris: "Estas mi la vivo".
Vi diris: "Estas mi la vivo".
Vian vorton fidas mi.
Mi venas nun kun mia kulpo.
Jen Vi la nova vivo.
4 Vi diris: "Estas Mi la pano".
Vi diris: "Estas Mi la pano".
Vian vorton fidas mi.
Al Vi mi venas por satiĝi.
Jen Vi la vera pano.
5 Vi diris: "Estas Mi la pordo".
Vi diris: "Estas Mi la pordo".
Vian vorton fidas mi.
Mi venas kaj Vi min enlasas.
Jen Vi la pord´ al ĝojo.
6 Vi diris: "Jen Mi la paŝtisto".
Vi diris: "Jen Mi la paŝtisto".
Vian vorton fidas mi.
Al Vi mi venas; Vi min gvidos -
Vi, la paŝtisto bona.
-
M+V Bodo Hoppe, n. 1926
-
E A. Burkhardt 1975
- A 410
338 Ihr werdet die Kraft des Heiligen Geistes
empfangen
Vi havos la povon de la Spirito,
la povon de l'Sankta Spirito,
kaj estos miaj atestantoj,
estos miaj atestantoj,
ateston faros vi pri mi.
Vi havos la povon de la Spirito,
la povon de l'Sankta Spirito.
-
M Paul Ernst Ruppel 1963
-
V Agoj 1:8
-
E A. Burkhardt 1976
- A 560
339 Vin, glora Dio, laŭdas ni kun ĝoj´
Vin, glora Dio, laŭdas ni kun ĝoj',
kune vojaĝante sur pilgrima voj'!
Vi en Krist-Jesuo supren vokis nin;
marŝas ni al Cion, hejmo de l'anim'.
-
Glora, kompata,
-
adorinda Di',
-
jen pro pretaj benoj
-
danka melodi'.
2 Se dum l'irado velkas energi',
helpo staras preta kontraŭ apati';
graco plensufiĉa estos nia fort';
lumo sur la vojo estos Via vort'. / Glora ..
3 Donas ripozon valoj de kviet',
kie al si kantas gaja riveret'.
Ĉe trankvilaj akvoj kuŝas ni sen tim',
dolĉe revigliĝas korpo kaj anim'. / Glora ...
4 Tra l'ŝanĝiĝantaj scenoj de la viv'
brilas antaŭ ni mirinda perspektiv'.
Vi ĝin priparolis en l'Evangeli',
certe ne nin trompos vana fantazi'. / Glora ...
5 Vi en Jesuo kun la Di-Spirit'
tiras nin algrimpi al la viv-zenit'.
Sub flugiloj Viaj ni ne vagos for,
bonvenigon aŭdos en ĉiela glor'. / Glora ...
- M Georg Friedrich Händel "Maccabaeus"
- V Originale en Esperanto W. J. Downes 1975
- A 579
|