474 Herr, unser Herrscher, wie herrlich bist du

Ho Eternulo, majesta sublim'!
Plenas ĉielo kaj tero de gloro.
Buŝoj infanaj laŭdkantas pri Vi.

2 Buŝoj infanaj laŭdkantas pri Vi,
Kontraŭ malbonaj Vi fondis potencon.
Eĉ super ili volbiĝas ĉiel'.

3 Eĉ super ili volbiĝas ĉiel'.
Sunon mi vidas, la lunon, la stelojn:
Kio mi, hom', ke Vi pensas pri mi?

4 Kio mi, hom', ke Vi pensas pri mi?
Kio homidoj, ke nin Vi memoras?
Glore Vi levis nin ĝis Via alt',

5 Glore Vi levis nin ĝis Via alt'
Vi nin elektis amikoj, helpantoj,
Vi tutan teron konfidis al ni.

6 Vi tutan teron konfidis al ni,
ĉion kreitan, jes, ĉion vivantan.
Ho Eternulo, majesta sublim`!

M+V (laŭ psalmo 8) Johannes Petzold
E A.Burkhardt, aprilo 1993
A 626
 
 

475 Die Nacht ist vorgedrungen

La nokto sin retiras;
proksimas taga hel'.
Ni kante laŭdon diras
al klara maten-stel´.
Eĉ kiu nokte larmis,
kunkantu en ador':
La stelo lume varmis
sur via tim' kaj plor'.

2 Anĝeloj al li servis -
infan' li iĝis, sklav'.
Nun Dio mem aperis
por Sia propra prav'.
Kulpulo sian kapon
ne kaŝi devas plu:
Li fide trovis savon
ĉe l'kripo de Jesu'.

3 La nokto sin formovas.
Nun iru al la stal'.
Vi tie savon trovas;
ĝi ekde l'praa fal'
profete anonciĝis
por monda histori'.
Kun vi alianciĝis
LI, kiun volis Di'.

4 Plu, multaj noktoj nigros
sur homa kulp' kaj lac',
sed nun kun ĉiuj migros
la stel' de Dia grac'.
Dum ĝia bril' vin benas,
ne venkos nokto plu.
De l'Di-vizaĝo venas
la helpo en Jesu'.

5 Di' en mallumo loĝas,
sed mem heligis ĝin.
Dum Li la mondon juĝas,
Li ja premias vin.
La kosmon Li konstruis
- kaj zorgas por pekul'!
Se vi ĉe l'krip' genuis,
plu estos juĝo nul.

M Johannes Petzold
V Jochen Klepper (1903-1942)
E El la germana trad. 1993/94 Adolf Burkhardt
A 194
 
 

476 Come and See

1 Venu, vidu la Reĝon, la Reĝon de la Am';
vidu Lin kun ruĝa rob' kaj dorna kron'.
La soldatoj rikanas ĉe l'vid' al kruc-kruel'.
Niaj faroj rekrucumas Lin eĉ nun.
    Renkontas sin koler',
    kompato kaj esper';
    repaciĝon tie trovas kulpa mond'.
    Ho, helpu pri kompren'
    de ĉi miriga ben'!
    "Pardonu, Patro!" krias pura am'.
    Mi laŭde
    adoras Vin,
    ho Krista ŝafid'.

2 Venu, ploru, funebru pri nia kontribu';
pli ol najloj, pli ol dornoj vundas Lin
intergenta malamo, arbitro kaj avar'.
Nian punon sur Lin metis Dio mem.

3 De l'ĉiel' venis Vi por ĉielen porti nin;
sub okuloj Viaj preĝ-adoras ni.
Via plor' - nia ĝoj'; mortis vi por nia viv'.
La potenco paska levos ankaŭ nin.

M + V Graham Kendrick
El la angla trad. A. Bh (Bayrischzell 28 jun 1995)
A 285
 
 
477 Siehe, das ist Gottes Lamm
<Dokumento pri la estiĝo de teksto, el la metiejo de tradukisto:>
Vidu, tio estas la Ŝafido de Dio, kiu portas la pekon de la mondo
<laŭvorta, multe tro longa>
Jen Li kiu portas la pekon de l'tuta mond'
<kantebla, sed "Li" pale redonas la sencon>
Di-Ŝafido portas la pekon de l'tuta mond'
<pli bona, sed peza akcento restas sur malpeza "de l'">
Di-Ŝafido portas la pezan pekon de l'mond'
<akcenta fuŝo malaperis - tamen plu mankas la difina artikolo komence kaj la "vidu">
Jen la Di-Ŝafido portas pekojn de l'mond'
<bone kantebla, sen prozodia eraro, sed mankas la artikolo ĉe "pekojn">
Jen la Di-Ŝafido portanta pekojn de l'mond'
<simila kritiko>
Jen, la Di-Ŝafido forportas la pekon de l'mond'
<supozeble ne plibonigebla - la akcentoj sidas ĝuste, neniu penso elfalias; necesas spliti la 9an tonon - kion la komponisto same faris en komparebla germana loko>
tamen eblas varianto: Jen la Di-Ŝafido, kiu portas la pekon de l'mond.
V Johano 1:29
M Rolf Schweizer 1972. 2 - 6 vo·oj.
El la germana prilaboris A. Bh.
Kun permeso de Verlag E. Kaufmann, Lahr
A 411
 
 

478 Ni Vin adoras

1 Ni Vin adoras, granda Dio, nia Sinjor'.

2 Ni al Vi dankas, ho Savanto, Kristo Jesu'.

3 Ni al Vi fidas, ho konsola Sankta Spirit'.

Alternativa teksto de A. Bh. por n-ro 477
A 411
 
 

479 Erschienen ist der herrlich Tag

Aperis jam la glora tag'
ĝojiga preter hom-imag';
triumfas nun Jesuo Krist';
de l'morto mortis la rezist'.
Haleluja.

2 La pra-serpento, pek', infer',
la morto, timo kaj mizer'
venkitaj estas de Jesu';
ne tenis Lin la tombo-tru'.
Haleluja.

3 La predon devis cedi Mort'.
La vivo venkis, Dia fort'.
Fiaskis la detru-persist'.
La vivon revenigis Krist'.
Haleluja.

4 Sun', Tero, tuta kreitar'
ja kune dronis en amar';
ĝojkrias valo nun kaj mont':
malvenkis Princo de la mond'.
Haleluja.

5 Do ankaŭ ni en ĝoj-jubil'
Vin halelujas, Dio-Fil'.
Konsolas nin la paska fru'.
Ni gloras Vin, Sinjor' Jesu'.
Haleluja.

M + V Nikolaus Herman 1560
E A. Burkhardt 13 aprilo 1993
A 317
 
 

480 Soviel Freude hast du, Gott

Tiom da ĝojego Vi
en la mondon donas:
Suno, steloj, papilioj,
kantoj, floroj, birdo-krioj
nin al ĝojo spronas.

2 Lokon donas Vi, kaj ni
ĝin hejmland' proklamas;
ni la urbojn kaj vilaĝojn,
montojn, valojn kaj pejzaĝojn
bone konas kaj amas.

3 Karaj homoj ĉirkaŭ ni
pretas kun fidelo;
la gepatroj kun ni iras,
la amikoj nin inspiras
ĝis la fora celo.

4 Vi la menson donas por
agi, krei, normi
hospitalojn kaj maŝinojn,
stratojn, relojn kaj turbinojn,
kaj ĉi mondon formi.

5 Iuj ja en blinda vant'
fuŝas nian teron.
Ili per potenc-avido,
egoismo kaj milito
kreas nur suferon.

6 Mi por tio vivu, ke
povu pac' progresi,
ke per mi en ĉiu tago
Via amo iĝu ago.
Helpu min sukcesi.

M+V Martin Gotthard Schneider 1973
E A. Burkhardt, aprilo 1993
El: Gerd Watkinson "9x11 neue Kinderlieder zur Bibel"
Rajtoj: Christophorus-Verlag Freiburg kaj Verlag Ernst Kaufmann, Lahr
A 622
 
 

481 Alta Trinità Beata

Alta Trinità beata, da noi sempre adorata. Trinità gloriosa, unità maravigliosa. Tu sei manna saporosa e tutta desiderosa.

Alta Triunu' beata,
de nia ĉiam adorata,
Triunu' glor-solena,
unueco mire bena!
Vi manao gusto-plena,
Vi el ĉio plej bonvena!

M+V tradicia
E el la itala A. Bh. 28 jun 1994
A 365.3
 
 

482 Christ ist der Weg, das Licht, die Pfort

(Durch Adams Fall ist ganz verderbt)
Kristo - la Vojo, Lumo, Pord',
la Vivo kaj la Vero,
de l'Patro la Eterna Vort',
donaco kaj ofero
por nia ŝirm',
ke ni kun firm'
al Li nur fide gapu,
por ke nek mort'
nek iu fort'
el Lia man' nin rabu.

Mi petas Vin el kor-profund':
el mia buŝ' ne prenu
la vorton de la grac-abund';
min tiam ne plu ĝenu
kulp' aŭ malpac';
pri Via grac'
mi senhezite fidos.
Kiu sur Vin
apogas sin,
neniam morton vidos.

Por niaj paŝoj, Via Vort'
lanterno estu, helo,
sur niaj vojoj la eskort'.
Sub tiu maten-stelo,
pri l'granda don'
ja fine l'hom'
mirante ekkomprenas,
kia promes'
al ni sen ĉes',
se ni esperon tenas.

M 15125 <Pavia-Ton> Durch Adams Fall
laŭ EKG 247 strofoj 4-7
EG Württ 612 <reduktita al 4 strofoj>
V Lazarus Spengler 1524
E A.Burkhardt 1995/96
A 394 La sekvaj numeroj ne aperis en la presita eldono
 
 

483 Bewahre uns, Gott (EG 171)

1 Protektu nin, Dio, estu kun ni,
dum iro kaj dum reveno.
Kun akvo kaj pan'
Vi estu kompan'.
Nin gvidu per Via beno.

2 Protektu nin, Dio, estu kun ni
eĉ kiam venas suferoj.
Plor' ĉesu kaj larm'
pro lumo kaj varm';
apudu nin en danĝeroj.

3 Protektu nin, Dio, estu kun ni,
nin gardu kontraŭ malbono.
Per forto de l'grac'
kreskadu la pac',
libero, kompren', pardono.

4 Protektu nin, Dio, estu kun ni,
nin gvidu kun via beno.
La Sankta Spirit'
al viv' estu gvid',
nin ŝirmu dum ir', reveno.

M Anders Ruuth (La paz del Senor)
T germana: Eugen Eckert (1985) 1987
E Adolf Burkhardt 1999
A 910
 
 

484 Sieben Leben möcht ich haben

1 Vivojn sep mi volus havi. Kia beno, kia riĉ'!
Tio por deziroj ĉiuj estus rava plenumiĝ'.
La unuan mi eluzus, ŝip-stiristo, kapitan',
por la vastan mondon vidi, veli sur la ocean'.

2 En la dua vivo min en cirko kovrus klaŭna vest',
kaj admirus ĉiuj min, dresiston de sovaĝa best'.
En la tria, politike estus mi tre grava hom',
ĉiutage inter Moskvo flugus kaj la Blanka Dom'.

3 Film-stelulo, kanzonisto estus mi en vivo kvar;
ŝikajn aŭtojn, belajn inojn mi posedus sen avar'.
Kaj por helpi la homaron, en la kvina vivo mi
estus kuracisto fama en tre alta pozici'.

4 Sesa vivo: ĉio nuna estis nura bagatel'.
Kosmonaŭto mi fariĝos, flugos inter lun' kaj stel'.
En la sepa vivo - nu, mi kio povus esti plu?
Certe venos la ideo, speciala, sen tabu'.

5 Vivojn sep mi volus havi. Mi ricevis unu por
sole tiun ĉi travivi, antaŭ ol ĝi flugis for.
Tiu unu, mia, nun, kun ĝojo, trist', plezuro, dev' -
ke ĝi estu bona vivo - jen sincera mia rev'.

M+T Martin Gotthard Schneider
el "Sieben Leben möcht ich haben"
E Adolf Burkhardt 1999
Kun permeso de Christophorus-Verlag Freiburg
A 630
 
 

485 Freut euch, freut euch, singt Gott zur Ehre

1 Ĝoju, kantu pri l'Dia glor'.
Sur la kampoj - flor' apud flor';
Fiŝoj naĝas, ondas la mar',
Birdoj flirtas, lumas sun-klar'.

2 Ĝoju, kantu pri l'Dia glor'.
Ĉies vivon donas Sinjor'.
Sur montar', en rojo kaj lag'.
vivo floras, viglo kaj ag'.

3 Ĝoju, kantu pri l'Dia glor'.
Pligrandiĝas Lia favor',
Lia graco, miriga, ĉar
Li min amas, jaron post jar'.

Refreno:
Dank' al Kreinto, laŭdo al Patro!
Gaje pro Li saltas mia koro!
Versojn mi skandas, gloras kaj kantas:
Ĝoju kun mi pro mia Dio.
Ĝoju kun mi pro mia Dio.
M+ĉinaj vortoj: Xu Jifa 1980.
Ĉina himnaro Zanmei Shi
V angla: Britt Towery 1985
V germana: Günter Balders 1987
E Adolf Burkhardt 1999
A 477
 
 

486 Der Winter nun sein Ende fand

1 "Vintro forpasis, brilas nun
post longa pluvo glora sun'.
Kial atendi plu? Jen Mi!
Venu, Min sekvu sen devi'!"

2 Estro, per voĉo kaj mien'
Vin konatigu dum promen'.
Via prizorg' gajigas min.
Turto kaŝita, montru vin!

3 Sekvi mi volas Vin, Jesu',
kaj en kaŝej` ne resti plu,
iri tra kampo flora sur
Via vivlonga bena spur'.

Refreno:
Sola valor'
plu estu por
korp' kaj anim'
Via proksim'.
Min ŝirmis Vi
en agoni'.
Venis printemp':
nun restu Vi!.
Amen.
M Lin Shengben 1957/1982
V ĉina: Wang Weifan !957/1982
Bazita sur Alta Kanto de Salomono 2:10-14
Ĉina himnaro Zanmei Shi
T angla: Ewing W. Carroll 1985
V germana: Günter Balders 1986
E Adolf Burkhardt 1999
A 788
 
 

487 This Joyful Eastertide

Ho bela paska tag'!
Nun paŝu, hom', al helo!
Krist' iris post la plag'
el Sia tombo-ĉel'.
Se regus plu pereo kiun tomba ŝton' kondiĉis,
ja vanus nia fid'.
Sed Kristo releviĝis, leviĝis, leviĝis,
jes, Kristo releviĝis.

2 Timigas vin malsan',
aŭ kulp' sentigas tremon;
sed kruce Lia am'
jam portis vian premon.
Se plu Li kuŝus kie Li dum morto-nokt' troviĝis,
ja vanus nia lukt'.
Sed Kristo releviĝis, leviĝis, leviĝis,
jes, Kristo releviĝis.

3 Por la forir-sufer'
Li helpon preparadis:
sen pov' la mort-river' -
ĉar Kristo ĝin travadis.
Se plu Li restus, kie pro la ondoj ni vertiĝis,
ja vanus la esper'.
Sed Kristo releviĝis, leviĝis, leviĝis
jes, Kristo releviĝis.

M Vruechten (Unisono 34)
V George Ratcliffe Woodward 1894
VD Jürgen Henkys 1984
E el la angla kaj germana A. Bh. paske 1999
A 319
 
 

488 Christe sanctorum

Christ is the world's light

Kristo, la lum' de l'mond', lumo sen egalo,
nokten penetris, iĝis nia frato.
Dum ni Lin vidas, vidas ni la Patron.
Gloro al Di-Sinjor'.

Kristo, la pac' de l'mond`, paco sen egalo.
Servu ni Lin, servante al la frato.
Li nin kunligas kun la alta Patro.
Gloro al Di-Sinjor`.

Kristo, la viv' de l'mond', vivo sen egalo.
Li, perfidita, iĝis nia frato.
nia Savanto regas kun la Patro.
Gloro al Di-Sinjor'.

Gloro al Li en alt', nur al Li la gloro!
Patron kun Fil' ni laŭdas el la koro,
same Spiriton! Homa Dio, frato!
Gloro al Di-Sinjor'!

M Paris 1681 Unisono 104
V Fred Pratt Green 1968
E el la angla A. Burkhardt
paske 1999
A 422
 
 

489 Komm, göttliches Licht

Lumière de Dieu, inonde la terre

Ho lumo de Di', priverŝu la teron.
Vizitu la korojn kaj restu kun ni.

M+V Communauté de Grandchamp / EG Württ. 575
E A. Burkhardt 29.3.1998
A 632
 
 

490 Smiet žit pre Krista

Für Christus leben, sterben für ihn

Vivi por Kristo, morti por Li;
kiu Sin donis, nia Mesi'.
Kun Li suferi, kun Li batali,
servi la mondon, iri al Li!

2 Vivi por Krist' en ĝojo kaj ve'!
Ŝarĝojn Li portas, kvazaŭ arke'.
Lin ni gloradu, nun kaj eterne,
himnu Lin kun ĉiela arme'.

3 Vivi por Krist' en nia eon'!
Li ĉe ni restas, graca pardon`.
Zorgoj kaj timoj ne preter limoj:
Pretas ĉe Li post venko la kron'.

EG Württ. 640 Glaube-Liebe-Hoffnung (Umkehr und Nachfolge)
M+slovaka V Maria Royová 1971
V germana: Martin Schüz 1995
E Adolf Burkhardt 1999
A 284
 
 

491 Jesus Christus unser Heiland

Krist' Jesuo la Savanto
venkis super la mort',
el tombo venis,
la pekon Li katenis.
Kyrie eleison.

Morton, pekon, vivon, gracon
tenas Li en la man'.
Li povas savi
venantajn fide al Li.
Kyrie eleison.

M+V Martin Luther
E A. Burkhardt 1996
A 326
 
 

492 Lord, to whom shall we go

Estro, kien ni iru?
Vi havas vortojn de viv' eterna.

M Kantoj el Iona, Skotlando
Thuma Mina 158
V S-ta Johano 6:68
E A.Burkhardt 1998
 
 

493 Tibie Paiom

Prière

Al Vi ni kantas, Vin gloras nia laŭd'.
Al Vi ni donas dankon, ho Sinjor'.
Vin ni adoras, nia Di',
Vin ni adoras, nia Di',
Vin ni adoras, nia Di', nia Di'.
Vin adoras ni, ho Di'.

Slava ortodoksa liturgio
Muziko: Dimitri Bortnianski
E A. Burkhardt 16.11.96
Free Web Hosting