| 360 Ausgang
und Eingang
Veni, foriri,
starti kaj fini -
ĉiam, Sinjoro,
volu Vi proksimi.
-
M+V Joachim Schwarz 1962
-
rondkanto kvar-voĉa
-
E A.Bh. 1981
- A 17
361 Der Himmel geht über allen auf
Malfermas sin la ĉielo nun
super ni ĉiuj, kaj por ĉiuj ni.
Malfermas sin la ĉielo nun
super ni ĉiuj, kaj por ĉiuj ni.
-
M Peter Janssens 1974
-
V Wilhelm Willms 1974
-
E A.Bh. 1981
-
362 Du, Herr, gabst uns dein festes Wort
Vi donis firman Vorton, Di',
sendu la Spiriton nun.
Vi ne plu iras for de ni.
Sendu la Spiriton nun.
1 Ĉiujn tagojn restu kun ni ĝis la mondo-cel'. / Sendu ..
Nin vivigu por en kredo stari kun fidel'. / Sendu ..
2 L´Eklezion, ĉiujn membrojn nutru Via fort'. / Sendu ..
Nian diĉiplecon stabiligu Via Vort'. / Sendu ..
3 Garantie jam doniĝis al ni Via am'. / Sendu ..
Rekonita estas ĉiu kiel Di-infan'. / Sendu ..
3a La potencoj de ĉi mondo akre premas nin. / Sendu ..
Sed en fido ni sekuras en la Dia sin'. / Sendu ..
4 Mi en kanto ree, ree volas peti por / Sendu ..
la Spirito, kiu donas ĝojon al la kor'.
-
M Negra Spiritualo "It's me, oh Lord"
-
V diversaj
-
E A. Burkhardt 1979
363 Herr, unser Leben und die Welt
Endanĝeriĝis, ho Sinjor',
la mond' kaj nia vivo.
Ni fuŝis la naturon per
malsaĝa hom-aktivo.
Adoris ni al la Progres',
kaj nun montriĝas ĝia prez':
veneno-produktivo.
2 Prudenton, fortojn donis Vi
por flegi vivo-spacon;
sed aĉe ekonomis ni,
detruis ĝian pacon.
Ne ĉion fari, kion ni
ja povus fari! - tio ĉi
haltigos la minacon.
3 Ne retro-iru la Kristan´
al forpasintaj normoj.
Ni, male, helpu kun elan´
pretigon de viv-formoj,
en kiuj venas al akord´
pretendoj homaj - Dia ord´,
ja kvazaŭ roz´ kaj dornoj.
4 Ho Dio, ne permesu, ke
ni lasu nin instigi
de profitem´, aŭ jesu ke
ĝi povu korojn ligi.
Por homa vivo - bona fart',
por la naturo - bona gard':
prov-ŝtono por praktiki!
5 La limojn de l'kreskad', Sinjor',
ni devas akre senti.
Necesas fantazio por
teknikon komplementi
per tute nova vivo-stil'
kaj ŝpari energiojn mil
kaj pri l'natur' atenti.
6 La mondon Vi konfidis al
ni por ĝin home formi.
Ordonoj dek nin gvidas al
viglec' por ne plu dormi:
planante pri la estontec'
ni volas, Di', en ĉiu pec'
al Via vol' konformi.
-
M (AK 17) Johann Krüger aŭ Aus tiefer Not II
-
V Detlev Block 1979
-
E Adolf Burkhardt 1979
- A 625
364 Jag skulle vilja
Mi volus ion fari kio Vin honoras,
Di-Sinjoro.
Mi volus ion fari kio Vin honoras,
por la amikoj, por la najbaroj,
por ĉiu kiun mi renkontas.
Mi volus ion fari kio Vin honoras, Di-Sinjoro.
-
M Göte Stransjö 1973
-
V Afrika preĝo
-
E A.Burkhardt 1979
- A 554
365 Vater unser im Himmel
(Father, We Adore Thee)
Nia Patro ĉiela,
ni al Vi apartenas.
Ni laŭdas Vin.
2 Kristo, nia Savanto,
ni al Vi apartenas.
Ni laŭdas Vin.
3 Vi, Spirito konsola,
ni al Vi apartenas.
Ni laŭdas Vin.
-
M Rondkanto el Usono
-
V Gerhard Röckle 1977
-
E Adolf Burkhardt 1978
- A 372
366 Liebe ist nicht nur ein Wort
Pli ol nur vort' estas am'.
La amo estas vortoj kaj agoj.
Jesuo naskiĝis, signalo de amo,
signalo de amo por nia mond'.
2 Pli ol nur vort' - la liber'!
Libero estas vortoj kaj agoj.
Jesu' kruce mortis, signal' de libero,
signal' de libero por nia mond'.
3 Pli ol nur vort' - la esper'!
Espero estas vortoj kaj agoj.
Jesuo leviĝis, signal' de espero,
signal' de espero por nia mond´.
-
M Gerd Geerken 1973
-
V Eckart Bücken 1973
-
E A. Burkhardt 1981
- A 536
367 Lobet den Herren alle , die ihn ehren
Laŭdu la Estron,
ĉiuj adorantoj.
Amen.
-
M Kurt Rommel, rondkanto tri-voĉa
-
V el AK 224 (A.Bh. 1969)
- komparu A 139, kun alia teksto
368 O Herr, mach mich zu einem Werkzeug deiner
Liebe
(Simpla Preĝo de S-ta Francisko el Asizi)
Min faru ilo, ho Sinjor', de Via paco,
ke mi amon donu, kie malam',
ke mi pardonu, kie ofendado,
ke mi kunligu malpacantojn.
2 ke mi la veron diru, kie trompa ŝajn',
ke mi konfidon semu, kie premas dub',
ke mi esperon veku en la malesper',
ke Vian lumon ekbruligu mi en nigra nokt',
ke mi donu ĝojon, kie loĝas plor'.
3 Ho, lasu min strebi:
ne por esti konsolata, sed ke mi aliajn konsolu,
ne por esti komprenata, sed ke mi aliajn ja komprenu;
ne ke estu mi amata, sed ke mi aliajn amadu.
4 Ĉar kiu donas, mem ricevos;
kiu sin forgesas, trovos;
pardoninton Di´ pardonos;
kiu mortas, iros al vivo eterna.
-
M Rolf Schweizer 1969
-
V El "Souvenir Normand" 1913
-
E Adolf Burkhardt 1980
- A 539
369 Wort, das lebt und spricht
Vivas Vi, la Vort', kiam vortoj mutas;
kreskas, floras Vort', kiam frazoj velkas.
1 Venu tra la libro,
kiu ĉiulingve
portas la esperon./ Vivas Vi ..
2 Estu ni letero,
kies skribo-signoj
montras Vian amon. / Vivas Vi ...
3 En la vivo-libron
propra-mane skribu
ĉies niajn nomojn. / Vivas Vi ...
-
M Oskar Gottlieb Blarr 1979
-
V Dieter Trautwein 1979
-
E Adolf Burkhardt 1980
- A 704
370 Herr, lehre uns beten
Nin instruu preĝi,
ho Sinjoro. Amen.
- M Reĝa Abatejo Westminster, 17a jc.
-
V S-ta Luko 11:1 (A.Bh. 1981)
371 En vänlig grönskas rika drägt
Agrable nun la verdkolor'
herbejojn, valon vestas.
En belaj kampoj de la flor'
la milda vento festas.
La suno-varm'
kaj blovo-ĉarm',
dum ond' salikojn lekas,
somero-tempon vekas.
2 Feliĉon, pacon de l'somer'
la birdoj laŭdas ĝoje.
Ilia kanto tra l'aer'
el arb', el nesto foje,
en himn' de l'ter'
pri la esper'
altiĝas kiel ĥoro
kun foliar' kaj floro.
3 Favoru min, Kreint' de l'ter'
kaj de l'somera gloro,
ke Vian Vorton de la ver'
mi havu en la koro.
Hom' iras for,
sekiĝas flor',
ĉi temp' pasema estas,
Nur Dia Vorto restas.
4 Sen daŭro estas tie ĉi
la herb', la karno, ĉio.
Sinjoro, sole nur en Vi
eterne restas io.
Pro Via don'
de l'vivokron'
spirito floron portos,
eĉ kiam kampo mortos.
5 Somera bril', paligu vin,
kaj velku via laŭro.
Min amas Iu, kaj mi Lin,
jes kun eterna daŭro!
Al la ĉiel'
kun grac-fidel'
por flori laŭdestine
Li min transplantos fine.
-
M Waldemar Ahlén
-
V C.D. af Wirsen 1896
-
E Karl-Olof Sandgren 1978
372 Guds kärlek är som stranden
Amo de Dio estas kiel strando,
vento kaj vasto, kaj eterna hejm'.
Li nin permesas veni aŭ foriri,
"jes" al Li diri aŭ respondi "ne".
Amo de Dio estas kiel strando,
vento kaj vasto, kaj eterna hejm'.
2 Serĉas liberon ni por krei, servi,
vivi kaj esti nia vera mem';
tian liberon, kie kreskas revoj,
kie radikojn trovas arb' kaj flor'.
Amo de Dio ..
3 Sed staras muroj, kiuj nin dividas;
unu l'alian vidas nur tra krad'.
Ŝtonoj el tim' konstruas la prizonon,
nia orgojlo estas sklava rob'.
Amo de Dio ...
4 Dio, juĝante Vi nin liberigu!
Via absolvo gvidas al liber'
por la popoloj, rasoj, homoj, kien
Via kompata am´ etendas sin.
Amo de Dio ...
-
M Lars Ake Lundberg 1968
-
V Anders Frostenson 1968
-
E Adolf Burkhardt 1980
- A 537
373 Sonne der Gerechtigkeit
Suno de la Di-justec',
nun leviĝu laŭ promes',
L'Eklezi' spegulu ĝin
por de l'mondo ilumin'.
Kompatu nin.
2 Veku l'Kristanaron Vi
el memfida apati'.
Vian voĉon aŭdu ĝi.
Sole Vin aplaŭdu ĝi.
Kompatu nin.
3 Vidu, kia dividiĝ'
pro doktrinoj aŭ prestiĝ'!
Rekunigu, ho ŝafist',
Vian gregon kun insist'.
Kompatu nin.
4 Pordojn al la naciar'
Vi malfermu; ĉiu bar'
cedu, ĉíu citadel'.
Lumon kreu en malhel'
Kompatu nin.
5 La senditojn dotu per
forto, amo kaj esper'
Post semado kun ĉagren'
sekvu riĉa frukto-ben'.
Kompatu nin.
6 Vian gloron montru, Di',
nun kaj plue inter ni.
ke per nia eta fort'
kresku paco kaj konkord'.
Kompatu nin.
7 Ĉiu gloro kaj potenc'
al Li, fino kaj komenc'.
En la triunua Di'
unu estu ankaŭ ni.
Kompatu nin.
-
M Bohemaj Fratoj 1566
-
V Otto Riethmüller
-
E Adolf Burkhardt 1981
- A 600
374 Lasst euch Zeit, nit gar so
hastig singen
Ne tro haste kantu!
Tempon prenu! Ĉu ne?
En la fino ĉiam bone tenu!
Ĉu ne?
Tien supren vin svinge mem transponu!
Ĉu ne?
Kanti ja al ĉiu ĝojon donu!
Ĉu ne?
-
M+V Werner Gneist 1898-1980
-
Gaja rondkanto kvar-voĉa
-
E A. Burkhardt 1981
375 Singet und spielet dem Herrn in euren Herzen
Kantu kaj psalmu al
Kristo en viaj koroj
Kantu kaj psalmu!
-
M Hermann Stern 1912-1978
-
Rondkanto tri-voĉa (A.Bh. 1981)
- A 801
376 Herr, gib uns Mut zum Hören
Instigu nin aŭskulti la Vorton de la ver'.
Ni dankas Vin pro fido kaj esper'.
2 Instigu nin por vivi, eĉ se kaŝiĝas senc'.
Ni dankas Vin pro korpo kaj pro mens'.
3 Instigu nin labori, ĉu kun, ĉu sen prefer'.
Ni dankas Vin pro nia bela ter'.
4 Instigu nin por servi hodiaŭ laŭ bezon'.
Ni dankas Vin pro Via granda don'.
5 Instigu nin silenti, ripozi post labor',
Ni dankas Vin pro ĉia kor-favor'.
6 Instigu nin por fidi unike Vin, Sinjor'.
Ni dankas Vin, ĉar Vi ne restas for.
- M+V Kurt Rommel 1964
-
- E A. Burkhardt 1980
- A 543
377 Gij zijt een mensenzoon
Venis Vi, homa Fil', el fora land´,
tamen prenita Vi el nia sango.
2 Vi, kamarado en ĝoj' kaj sufer',
por ni ne restas iu fremda Dio.
3 Kiam nenie ni, apud la mort',
Vi ekflamigis nian vivo-lumon.
4 Lumon ricevis ni el Via lum',
homoj de lum', sed nigras niaj vojoj.
5 Homojn el karno, ŝton', espero, tim'-
hejmen nin gvidu, donu Vian pacon!
-
M Bernard Smilde
-
V Huub Oosterhuis
-
E Jacques Tuinder
- A 395
378 Ruhet von des Tages Müh
Por laboroj estu fin'.
Jam vespero venas.
Zorgojn lasu! Dio nin
en la manoj tenas.
- M+V Martin Hesekiel
- Rondkanto kvar-voĉa
- E A. Burkhardt 1981
- A 154
|