| 379 Danke
für diese Abendstunde
Dankon pro ĉi vespera horo,
dankon pro la pasinta tag',
dankon, ke Vin el plena koro
laŭdas vort' kaj ag'.
2 Dankon, ĉar Vi la stelojn gvidas,
dankon, ke mondon regas Vi.
dankon, ke min proksime vidas
kaj prizorgas Vi.
3 Dankon pro hodiaŭaj ĝojoj.
dankon pro ĉiu kuraĝiĝ',
dankon eĉ pro penigaj vojoj,
ĉar Vi sen intrig'.
4 Dankon, Vi manĝi al mi donis,
dankon, min trafis Via vort'.
Dankon, mirinde Vi min spronis
ĝis tutnova bord'.
5 Dankon, Vi estas mia forto,
dankon, sukcesis bona far'.
Dankon, ripozas en konkordo
mi kaj la najbar'.
6 Dankon, ĉar mi pardonon trovas,
dankon, ĉar venis Via grac';
dankon, ĉar pekojn vi formovas,
dormos mi en pac'.
7 Dankon, Vi min akceptis plene,
dankon, ke nokto sen horor';
dankon, aperos Vi revene
kiel la aŭror'.
-
M+V Martin Gotthard Schneider
-
E Adolf Burkhardt 1981
- A 165
380 Omdat hij niet ver wou zijn
Ĉar kvazaŭas Li najbar',
la Sinjoro venis:
Meze inter hom-ŝafar'
subtegmenti penis.
-
Meze inter vi Li staras - kiu Li?
-
Meze inter vi, sed Lin ne konas vi!
2 Ĉie Li proksimas tre,
kore nin konsolas.
Lin neniu konas, ne
eĉ pri Li parolas. / Meze ..
3 Dia Filo, Lum´ de Lum´,
paŝtu nin kompate,
kiel vera homo dum
Vi nin amas frate. / Meze ...
4 Eku Dia Regno jam,
beno ĉiuloka:
Pro Li estu nure am´
ŝuldo reciproka. / Meze ...
5 Ĝoju vi, la zorgojn for;
danku ĉiuj domoj:
Tuŝe Di' ĉeestas por
loĝi inter homoj. / Meze ...
-
M B.M.Huijbers
-
V Huub Oosterhuis
-
E Jacques Tuinder
- A 397
381 In Christ There Is No East Or West
En Krist' ne estas sud' aŭ nord',
oriento, okcident',
sed nur gefratoj en konkord'
sur ĉiu kontinent'.
2 Interligiĝu ĉies kor'
en Li, la Dia Fil'.
Lin servi estu por l'homar'
la firma or-ligil'.
3 Man-plektu, unu en la fid'
el kiu ajn naci';
servante Patron kvazaŭ fil'
parencas vi al mi.
4 En Krist' kuniĝas sud' kaj nord',
oriento, okcident';
pro Kristo iĝas unu ni
sur ĉiu kontinent'.
-
M Usona Spiritualo / Harry T. Burleigh 1866-1949
-
V John Oxenham 1924
-
E A.Burkhardt 1982
- A 558
382 Heer, Uw weet het
Ne scias mi, kiam mi mortos
en juna aŭ maljuna aĝ';
sed timon mi nepre ne portos
ĉe l'fino de mia vojaĝ'.
Ĉar kiam alvenos la horo,
sin vaste malfermos la pord'
de l'domo de l'Patro, kaj Kristo
min kaptos je l'manoj kun fort'.
2 Ne scias mi, kie mi mortos,
ĉu hejme en plora silent'?
Ĉu sola en trista kliniko
aŭ froste sub stelfirmament'?
Ĉu eble en paŝ-brua strato
aŭ for de la homplena voj'?
Nur scias mi ke mi atingos
la Landon de beno kaj ĝoj'.
3 Ne scias mi, kiel mi mortos,
ĉu eble post longa sufer'?
Ĉu kruda trafik-akcidento
min fulme fortranĉos de l'ter'?
Ĉu tiam ankoraŭ mi vivos
libere aŭ inter subprem'?
Nur scias mi: Iam mi loĝos
en la nova Jerusalem'.
4 Ne scias mi eĉ, ĉu mi mortos,
aŭ ĉu mia Reĝ' kaj Sinjor'
sub sonoj de l'lastaj trumpetoj
min prenos tuj kun Si al Glor'.
Feliĉe, Sinjor', Vi ja scias,
ĉar estus tro multe por mi!
Por mi restas sole la fido,
ke estos tre bone ĉe Vi!
-
M David Emlyn Evans "Trewen"
-
V Annie Sanders
-
E H.A. de Hoog 1980
- A 643
383 Wenn wir in höchsten Nöten sein
Dum vivas ni en la mizer'
sen vidi vojon de l'esper',
sen iu helpo, ho Sinjor',
eĉ en plej koro-ŝira plor' -
2 jen tio estu la konsol',
ke ni laŭ Via sankta vol'
kunvenu, kaj per pia preĝ'
al Vi ekiru, Dia Reĝ'!
3 Kaj tiam nia penta kor'
en nia vera pek-dolor'
alvokas Vin, ho graca Di',
ke nin kompate savu Vi -
4 ĉar tio estas la promes',
ke post la vera pek-konfes'
el pia koro en humil',
pardonos Vi pro Via Fil'.
5 Ni tial venas, sankta Di',
kaj preĝas kore nun al Vi;
el tiu peza peka ĉen'
nin liberigu Via ben'!
6 Al niaj pekoj Vi ne plu
rigardu, kara Krist' Jesu';
nin helpu en mizeroj, ke
finiĝu ĉiu plor' kaj ve'!
7 Kaj tiam danki povos ni,
per kanto, kora ovaci',
kaj vivu ni laŭ Via Vort'
surtere - kaj post tera mort'!
-
M Wittenberg 1567
-
V Paul Eber 1511-1569
-
E Hans Amund Rosbach
- A 270
384 Alles wat over ons geschrieven is
Ĉion pri ni skribitan Vi en ver'
plenumas dum ĉi tiuj lastaj tagoj,
ĉiujn ordonojn; portas Vi la plagojn,
ĉiun aflikton de la mond-dezert'.
2 Fermita restis la Edena land'.
Malŝlosas ĝin, malfermas niajn korojn
Davida Fil' kaj Viro de Doloroj,
Reĝo de l'Judoj, Vi, la mort-venkant'.
3 Jesu', ĉeesto Via la lantern',
pro Vi la flam' en nia kor' ekdancos.
Vi antaŭiras, Vi al ni ne mankos,
ĉeestas Vi, ĉefpastro en etern'.
4 Pro Vi nun fajras ĝoj' en nia sfer'.
El Vi, Sinjor', la vivo ĉerpas panon.
La buŝojn igas Vi prikanti l'amon,
ĉar iris Vi la vojon de l'ofer'.
5 Ĉi supreniro al Jerusalem',
en kiu Vi rivelas pacodonon
al ĉiuj, altigantaj Vian nomon:
hosana nun, kaj jen: Krucumu Lin!
-
M Frits Mehrtens
-
V W. Barnard, n. 1920
-
E Jan van Keulen 1982
- A 305
385 Je louerai l'Eternel
Vin, Eternulo, gloras mia kor',
rakontos mi ĉiujn Viajn miraklojn.
Mi kantos Vian nomon.
Vin, Dio, gloras mia tuta kor´,
pro Vi mi triumfos,
laŭdos Vin kun ĝoj'.
Haleluja.
-
M Claude Fraysse
-
V Psalmo 9:2-3 / Alain Bergèse 1976
-
E A. Burkhardt 1982
- A 735
386 Danke für diesen guten Morgen
Dankon pro hodiaŭa tago,
dankon pro nova tag' por mi,
dankon, ke min en ĉiu plago
volas helpi Vi.
2 Dankon pro ĉiu ajn amiko,
dankon pro ĉiu flor' kaj best',
dankon pro bona komuniko,
ĉiu simpla fest'.
3 Dankon pro la printempa varmo,
dankon pro la aŭtun-kolor',
dankon pro forviŝita larmo
kaj la flor-odor'.
4 Dankon pro mia labor-loko,
dankon pro eta feliĉig',
dankon pro Via ama voko
kaj pro la muzik'.
5 Dankon pro donoj sen merito,
dankon pro Via helpa man',
dankon pro la amik-vizito,
dankon pro la pan'.
6 Dankon pro preĝo respondita,
dankon pro rifuzita pet',
dankon pro granda ĝoj' spirita
kaj la viv-sekret'.
7 Dankon pro la senlima Amo,
dankon, ke mi nun scias ĝin;
dankon, ke mi Vin povas danki.
Mi dankadas Vin.
-
M+V Martin Gotthard Schneider 1961
-
El nederlanda versio trad. Wim Koopmans
- A 128
387 Seek Ye First
Serĉu la Regnon de Dio en la mond
kaj Lian grandan justecon.
Ĉion ceteran aldonos Dio mem.
Haleluja, haleluja.
-
M Karen Lafferty 1972
-
V S-ta Mateo 6:33 (A.Bh.)
- A 806
388 Ist Gott für mich, so trete gleich
alles wider mich
Se Dio staras por mi,
kontraŭu kio ajn;
post preĝoj, povas ŝtormi
ne plu real' aŭ ŝajn'.
Se min la Kapo amas,
se mi de Di' amik',
ja vane al mi flamas
malico aŭ kritik'.
2 Mi scias, firme fidas
kun vera fanfaron':
Amiko, Patro sidas
sur la plej alta tron';
kun mi Li solidaras
nun kaj dum la estont';
trankvilon Li preparas.
Forfuĝas ŝtorm' kaj ond'.
3 Min bazi nun mi povas
sur sango de Jesu'.
En Li mi vere trovas
la bonon sen fluktu'.
Mi mem neniel dignas,
for-estas la amind';
sed kion Li asignas,
fariĝas digno, ind'.
4 Nenio min kondamnos
nek malfirmigos min.
Infero vane flamos:
la sang' estingos ĝin.
Min juĝ' ne malkonfirmos,
min ne teruros trist',
ĉar min flugile ŝirmas
Savanto ama, Krist'.
5 Spirito Lia loĝas
kaj regas en la kor',
min firme al Si kroĉas
en zorgoj kaj dolor'.
Li mem prosperon donu
al Sia kreitaĵ'
kaj helpu, por ke sonu
la "abba" kun kuraĝ'.
6 Spirito Lia diras
la vorton de konsol':
Por helpi, Li aliras
al ni, la Di-Popol';
jam nove Li konstruas
urbegon de la glor`;
plenumon tie ĝuas
l'okulo kaj la kor'.
7 Eĉ se la mond' rompiĝos,
eterne staras Vi.
Espero ne trompiĝos,
ŝirmilon faras Vi.
Soifo aŭ malsato,
malriĉo aŭ amar',
koler' de magistrato -
nenio estu bar'.
8 Nek ĝojo nek anĝelo,
nek amo nek sufer',
nek gloro nek juvelo,
nek timo nek danĝer',
grandaĵ' aŭ bagatelo
ĝis limoj de l'imag':
nenio min forpelos
el Via sin' kaj brak'.
9 La koro en mi saltas,
malestas trist' kaj plor'.
Al kantoj min ekzaltas
la sun' en brila glor'.
La sun' al mi ridanta
nomiĝas Krist' Sinjor'.
Min regas ĝojo kanta
pro Li, ĉiel-trezor'.
-
M profana kanto, 16a jarcento / sakrala uzo en Augsburg 1609
-
V Paul Gerhardt 1607-1676
-
E A.Burkhardt 1982
- A 806
389 Meine Blume lacht ganz leise
Mia floro softe ridas,
dum burĝonoj sin disfaldas.
Ĝi por plantoj, bestoj, homoj
flor-odoros kaj rakontos
-
pri la paco tre bezona,
-
ke ni kantu kiel birdo.
-
Vivo nun por ĉiuj floru!
2 Arda Suno mire gapas,
kiam min radioj tuŝas.
Ĝi al steloj, lunoj, teroj
brilas, donas, kaj rakontas / pri la ...
3 Nia Ter' amare ploras,
se homar' militon faras.
Fortajn, feblajn kaj malsanajn
volas porti ĝi, rakonti / pri la ...
4 Mia floro softe ridas,
dum burĝonoj sin disfaldas.
Ĝi por plantoj, bestoj, homoj
flor-odoros kaj rakontos / pri la ...
-
M+V Hans-Jürgen Hufeisen 1981
-
E A. Burkhardt 1981
- A 633
390 Venu, kaj el plena koro
Venu, kaj el plena koro
nun al Dio kantu ni;
de naskiĝo ĝis hodiaŭ
patre nin regadis Li.
-
Laŭdon al plej alta Di',
-
laŭdon, laŭdon nur al Li!
2 Belegecon al pejzaĝo,
bonodoron al la flor',
donis Li, kaj donas; tial
laŭdu Lin el danka kor'. / Laŭdon al ...
3 Pro ridetoj de printempo,
pro la gloro de somer',
pro la fruktoj de aŭtuno,
pro la vintra frost-veter' / laŭdon al ...
4 Venu do, ni kantu laŭdon
al la ĉiopova Di';
ĝis al hejmo enĉiela
ame nin kondukos Li. / Laŭdon al ..
-
M Joachim Neander 1680 Tut mir auf
-
V originale en Esperanto F.G. Rowe
-
Himnaro Esperanta, 5a eldono 1966
- A 621
391 Were You There When They Crucified My Lord?
Ĉu vi vidis la krucon de l'Sinjor'?
Ĉu vi vidis la krucon de l'Sinjor'
Ho! / Ĝin rigardante, ho,
Ĉu vi vidis la krucon de l'Sinjor'?
2 Ĉu vi vidis la morton de l'Sinjor'?
Ĉu vi vidis la morton de l'Sinjor'?
Ho! / Ĝin rigardante, ho,
Ĉu vi vidis la morton de l'Sinjor'?
3 Ĉu vi vidis la tombon de l'Sinjor'?
Ĉu vi vidis la tombon de l'Sinjor'?
Ho! / Ĝin rigardante, ho,
Ĉu vi vidis la tombon de l'Sinjor'?
-
M+V Usona negra spiritualo
-
El "Kristana Bulteno" 51, aŭg. 1961
-
(Red. Donald Broadribb)
- A 307
392 Niemand van ons leeft voor zich zelf alleen
Vivas neniu el ni por si mem
nek por si cedas iu al mortem'.
Vivante, vivas ni al la Sinjor',
mortante, Lin ni aŭdas en angor'.
En viv' kaj morto scias la kristan':
Nin ĉiujn ŝirmas Lia forta man'.
2 Lia do estis l'iniciativ';
Li mortis kaj revenis al la viv';
leviĝis Li por tio, ke en Li
akiru vivon ni post agoni'.
Vivantojn kaj mortintojn, post Adam'
al si submetis Lia forta man'.
3 Kial do juĝi kontraŭ via frat'?
Kial lin malestimi? Sama fat'
de hom' al hom' egale ligas vin.
Tra morto iam Krist' irigos nin
al tribunala seĝo; prenos jam
la juĝon ni el Lia forta man'.
4 Kiel skribite estas, diras Li:
"Mi vivas, kaj la Miaj estas vi;
genuoj ĉiuj fleksos sin sur ter'
kaj ĉiu buŝ' konfesos Min Sinjor'".
Vin, Dio, gloras ni pro l'akompan'
kun grac-favor' de Via forta man'.
-
M Jaap Geraeds (Liedboek voor de kerken 91)
-
V J. W. Schulte Nordholt
-
E el la nederlanda: A. Burkhardt
- A 804
393 Rejoice, Believer, In The Lord
Kredanto, ĝoju pri l'Sinjoro;
pri vi Li ja disponas.
Nerenversebla la espero
sur Lia Vort' fondita.
2 Se malamikoj vin minacas,
kaj mankas al vi forto,
kaŝita apud Krist' en Dio
vi restos nevenkita.
3 Malforta, tamen vi ne svenos,
kaj nepre vi ne mortos.
La Fortiganto de l'sanktuloj
ĉielan helpon donos.
4 Lin, nevideblan al okulo,
apude vidas Fido,
por gvido, gloro kaj defendo;
vi devus, do, ne timi.
5 Samcerte kiel sur la kruco
Li mem por vi triumfis,
ja vi, amanta Lian nomon,
en Li triumfos ankaŭ.
-
M "Abridge" Isaac Smith 1725-1800
-
V John Newton , 1725-1807
-
E William John Downes 1983
394 Herr meines Lebens (Be Thou My Vision)
Estro de l'vivo, atentu pri mi.
Sen Vi, mi vivas en nokta medi'.
Vigla aŭ dorma, ne solas mi dum
por mia vojo Vi estas la lum'.
2 Saĝo eterna, la Vorto de l'ver',
sankta Di-Patro, rokfirma esper',
Viaj infanoj ni estu; la mond'
iĝu konkorda en ama respond'.
3 Donu la saĝon por tiu kompren',
ke en la homoj loĝadas Vi mem.
Esti mi volas, ho Di', en humil',
por aliuloj, voj-montra lumil'.
-
M "Slane" irlanda
-
V Renate Schiller laŭ traduko de Helga Rusche el "Be Thou
My Vision"
-
E A. Burkhardt 1982
- A 531
395 Vergeet niet
Memoru pri vort' delonga,
ke elŝutiĝos en angul'
rabista kliko: forpeliĝos
tiranoj, vi, sen skrupul'!
Sed la mortbatito vivos home:
la povrul' leviĝos, kaptos krome
al la land', kiun havos li!
2 Memoru pri vort' delonga,
ke ekstermiĝos kiel pul'
murdista kliko: forpeliĝos
tiranoj, vi, sen skrupul'.
Sed la mortbatito vivos home:
l'infanar' leviĝos, kaptos krome
al la rajt', kiun havos ĝi!
-
M B. Huybers
-
V Huub Oosterhuis
-
E Jacques Tuinder 1982
396 Lobet den Herren, denn er ist sehr freundlich
Laŭdu la Estron, ĉar Li estas bona;
tre bele estas, nian Dion glori;
laŭdo por Li sonoras rave, ĉarme.
Laŭdu la Estron!
2 Kantu komune dankon al la Estro,
gloru per harpoj Dion la majestan;
ĉar tre potenca Li, kun grandaj fortoj.
Laŭdu la Estron!
3 Li povas nube la ĉielon kovri
kaj al la ter' laŭplaĉe pluvon doni;
herbon kreskigas Li sur sekaj montoj.
Laŭdu la Estron!
4 Manĝi Li donas por la kreitaro,
ankaŭ la bestojn nutras kvazaŭ patro,
eĉ junajn korvojn, kiuj Lin alvokas.
Laŭdu la Estron!
5 Danku Lin, kiu ĉiujn aĵojn kreis.
Ŝprucas la fonto de la vera vivo
el de l'ĉielo, el de Lia koro.
Laŭdu la Estron!
6 Kristo Jesuo, Filo de l'Plejalta,
donu per grac', ke ĉiuj Viaj homoj
gloros eterne Vian nomon. Amen.
Laŭdu la Estron!
- M Johann Crüger
- V en Nurenbergo ĉ. 1560
- E A. Burkhardt 1982
- A 450
|