|
301 Erd und Himmel sollen singen
Tero kaj ĉielo kantu
antaŭ Dio, plena de glor'.
Ĉie en la mondo grandu
Lia laŭd' en ĉiu hor'.
Haleluja! Servu Lin el tuta kor'!
2 Steloj, suno, lun' sin klinas
antaŭ Dio plena de glor',
kaj neniam ili finas
laŭdon doni al Sinjor',
haleluja, servi Lin en ĉiu hor'.
3 Ankaŭ vi do ne silentu
antaŭ Dio, plena de glor'.
Vian dankon supren sendu,
laŭdu Lin per kant-sonor'!
Haleluja! Servu Lin en ĉiu hor'!
4 Kiam Li suferon sendas,
Li, la Dio plena de glor',
vin kaj Lin ĝi ne disfendas,
se vi laŭdas eĉ dum plor',
Haleluja, servas Lin en tiu hor'.
5 Nin laŭdado interligu
antaŭ Dio plena de glor'.
Lian laŭdon pligrandigu
ankaŭ nia taglabor'!
Haleluja! Servu ni en ĉiu hor'.
- M Negra Spiritualo
- V 1-2 Paul Ernst Ruppel, laŭ antikva himno,
- 3-5 Paulus Stein
- E Adolf Burkhardt 1974
- A 469
302 Lobet und preiset, ihr Völker,
den Herrn
Laŭdu, popoloj, kaj gloru al Di'!
Servu volonte kaj ĝoju pri Li!
Ĉiuj landoj danku al Li!
-
M Tradicia
-
V El "Pepu, birdanoj" (Stefan Maul)
- A 486.1
303 Du hast uns, Herr, gerufen
Al Vi, Sinjor', ni venis,
ĉar mem Vi vokis nin. //
Ni estas Viaj gastoj
kaj dankas Vin. //
2 Vi montras Viajn vortojn
kaj farojn antaŭ ni.
Malfermu niajn korojn
per lum-radi'. //
3 Koncentru niajn pensojn,
ke ni per Di-Spirit'//
aŭskultu kaj obeu
sub Via gvid'.//
-
M+V Kurt Rommel 1967
-
E Adolf Burkhardt 1974
- A 834
304 Auf, ihr Freunde, auf und singt
Ek, amikoj, kantu ni,
ĝis nin plene kaptas tiu melodi´!
-
M+V tradiciaj (A.Bh.)
- komparu A 486.2
305 Herr, gib du uns Augen
Donu nun okulojn,
kiuj, ho Sinjor',
fremdan la najbaron
vidas kun favor';
2 kaj orelojn, kiuj
pretas al aŭskult';
malfermitajn mensojn
por kompren-rezult';
3 manojn, kiuj lernas
servi al kunul';
krurojn kiuj portas
helpon sen skrupul';
4 korojn kiuj ĝojas
pri alies rid';
buŝojn por instigi
al serena fid'!
5 Ho Sinjor', vigligu
nin pri tiu tem':
Ni nenion havas
sole por ni mem.
-
M novzelanda, maoria
-
V Friedrich Walz
-
E A. Burkhardt 1974
- A 541
306 Du meine Seele, singe
Animo, levu kanton
de ĝojo kaj admir'
por laŭdi la Reganton
de ĉiu viva spir'!
La Estron supre glori
fariĝu sol-motiv'
por kredi kaj labori
dum tuta mia viv'.
2 Feliĉaj, kiuj konas
la Dion de Jakob'
kaj sin al Li transdonas
por juĝo aŭ aprob'!
Plej bona ĉi elekto,
plej bela ĉi trezor'!
Eterne sen difekto
teniĝas mens' kaj kor'.
3 Ho kia Di-Potenco,
neelĉerpebla fort'!
Ĝin pruvas, de l'komenco,
la verk' de l'krea Vort':
de l´tero abundego;
ĉielo kaj stelar';
de l´fiŝoj granda grego
en vasta, brua mar'.
4 Maljuston Li elbaras
kaj celas nur al bon'
por ili kiuj staras
kun fid' ĉe Lia tron'.
Promesojn Li plenumas
kun ĝoj' laŭ propra vol';
al subprematoj lumas
per helpo kaj konsol'.
5 En mort-danĝer' disponas
Li sav-eblecojn mil,
kaj prete manĝon donas
al malsatanta fil'.
Ruĝigas Li la vangojn
eĉ per modesta pan';
malliberejajn stangojn
disrompas Lia man'.
6 Tro feblas mia preĝo
por Lia inda glor'.
Li sola estas reĝo,
mi - nur velkinta flor'.
Sed ĉar mi apartenas
al Lia famili',
laŭpove nun mi benas
la Nomon nur des pli.
-
M Johann Georg Ebeling
-
V Paul Gerhardt 1607-1676
-
E A. Burkhardt 1971
-
kp Germana Antologio p.282/283
- A 460
307 Gehe ein in deinen Frieden
Iru nun en bona paco!
Dormu post la tag-labor'!
Jen ripozo por la laco!
Ĉiu timo restu for!
Luno lumas el ĉiela lamp',
roso brilas sur nia kamp'.
-
Laŭdu tagon kun nokt'!
-
Laŭdu nokton kun tag'!
-
Laŭdu sunon, laŭdu la teron,
-
laŭdu Lin, la Sinjoron!
-
Amen. Amen.
2 Lin ĉirkaŭas la stelaro,
la ĉielojn konas Li.
Laŭdu Lin, al kies klaro
ne egalas galaksi'.
Li, venkinto super mort-terur'
dormajn tenas nin en sekur'.
-
Laŭdu ...
-
M+V el Israelo. Laŭ la versio de
-
Helmut König, Christine Heuser
- E A. Burkhardt 1974
- A 151
308 Wenn wir jetzt weitergehen
Nun, kiam ni dis-iras,
ne solaj estas ni. //
Laŭ propra la promeso
apudos Li. //
2 Ni hejmen portas vortojn
kaj farojn de l'Sinjor'
por formi nian vivon
laŭ Lia vol'. //
3 Pri vera amo estis
ja Lia viv' instru'. //
Hodiaŭ, morgaŭ restu
kun ni, Jesu'! //
-
M+V Kurt Rommel 1967
-
E A. Burkhardt 1974
- A 835
309 We Shall Overcome
- Venkos ni en gloro,
- venkos ni en gloro,
fine venkos glore iam ni.
Ho, en mia kor'
Firme kredas mi,
ke fine glore venkos ni.
2 Ni ´iros man-en-mane,
ni ´iros man-en-mane,
iros man-en-mane iam ni.
Ho, en mia kor'
firme kredas mi,
ke man-en-mane iros ni.
3 - Dio al ni helpos,
- Dio al ni helpos.
Helpon iam sendos Li al ni.
Ho, en mia kor'
firme kredas mi,
ke Dio iam helpos nin.
4 - Ni ne konas timon,
ni ne konas timon.
Timon plu neniam konos ni.
Ho, en mia kor'
firme kredas mi,
ke timon ne plu konos ni.
5 Li´beros ni pro vero,
li´beros ni pro vero,
pro ´ver' liberos fine ĉiuj ni.
Ho, en mia kor'
firme kredas mi,
ke fine ja liberos ni.
6 - Vivos ni en paco,
vivos ni en paco.
Fine paco regos inter ni.
Ho, en mia kor'
firme kredas mi,
ke fine pace vivos ni.
-
M+V Usona popolkanto
-
E Wouter Pilger, prilab. A.Bh.
- A 505
310 Die Menschen sind schlecht
Malbonas la hom´:
Li zorgas nur pri si,
kaj nur mi zorgas pri mi!
-
El "Pepu, birdanoj"
-
Stefan Maul / Klaus Perko
311 Wenn die bunten Fahnen wehen
Kiam flirtas niaj flagoj,
ni veturas tra la mar'
por tramigri fremdajn landojn.
Nun, adiaŭ, amikar'!
Lumas la suno, flugas nubaro,
sonas la kantoj super la mar'.
2 Radianta, brila suno
feliĉigas ĉiam nin,
sed ni ankaŭ ne malĝojas,
se vualas nuboj ĝin.
Blovas ventegoj, muĝas ondaro,
kantas ni kantojn gaje en ĥor'.
3 Ni, pasiaj mond-vagantoj,
migras sub la stela mar',
niajn kantojn ni kantadas,
kaj vekiĝas dormantar'.
Kiam la nova tag´ komenciĝas,
for ni jam estos en fremda land'.
4 Lumen, al la montaj pintoj,
logas kelka kruta voj'.
Nur antaŭen, ne hezitu!
Ĉiam migru ni kun ĝoj'.
Super nubaro celo nun brilas,
vasta la rondo, neĝa montar'.
-
M+V+trad.
-
E nekonata
312 Tell Me the Tale
Diru la vorton, kaŝitan en kor',
longe de nun, longe de nun;
kantu la kanton de ĉarma sonor',
longe de nun, longe nun!
Ofte turmentis min peza ĉagren',
ĉio heliĝis per via reven'.
Estas ja l'am' kiel brila ruben'.
Longe de nun, longe nun.
2 Iam ni sidis sub verda tili',
longe de nun, longe de nun.
Mi nur penadis por via favor',
longe de nun, longe de nun.
Vi min amuzis per gaja humor'.
Restis de l'amo plej dolĉa memor',
longe de nun, longe nun.
3 Multaj aliaj flatadis ja vin,
longe de nun, longe de nun,
tamen vi amis fidele nur min,
longe de nun, longe nun.
Amon timigas nek tent' nek danĝer',
estas kun vi paradizo sur ter'.
Dolĉe sonoras feliĉa mister',
longe de nun, longe nun.
-
M+V Irlanda
-
E Ferdinand Pfeil
313 La Preĝo de la Sinjoro
Patro Nia en la ĉielo,
Sankta, ja sankta Via nomo!
Via regno venu, la volo fariĝu;
Sankta, sanktega Via nomo!
2 en ĉielo, same sur tero.
Sankta, ja sankta Via nomo!
Nian tagan panon donacu hodiaŭ.
Sankta, sanktega Via nomo!
3 Niajn ŝuldojn al ni pardonu;
Sankta, ja sankta Via nomo!
kiel ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Sankta, sanktega Via nomo!
4 Kaj nin ne konduku en tenton;
Sankta, sanktega Via nomo!
sed nin liberigu de la malbonulo.
Sankta, sanktega Via nomo!
5 Ĉar al vi la regno, potenco,
Sankta, sanktega Via nomo!
kaj la gloro en eterneco. Jes, amen.
- Sankta, sanktega Via nomo!
(6. Amen)
-
M Okcidenthinda kalipso-melodio
-
V S-ta Mateo 6:9-13
-
E Adolf Burkhardt 1975
- A 898
314 Gott, gib Frieden
(Spiritual "Oh Freedom")
Donu pacon! Donu pacon!
Laŭ la vorto de Jesuo,
feliĉega estas hom',
Di-infano lia nom',
se li agas por daŭra pac-konstruo.
2 Donu pacon! Donu pacon -
pacon al la kristanaro!
Sen Vi, daŭros la divid',
antaŭjuĝoj kaj malfid'
forŝirantaj najbaron de najbaro.
3 Donu pacon, donu pacon
inter junaj kaj maljunaj.
Sen Vi, daŭros la divid',
antaŭjuĝoj kaj malfid',
kvankam ambaŭ pli firme starus kunaj.
4 Donu pacon, donu pacon
inter riĉa kaj malriĉa!
Sen Vi, daŭros la divid',
antaŭjuĝoj kaj malfid'.
Via amo, por ambaŭ plen-sufiĉa.
5 Donu pacon! Donu pacon!
Oriento, okcidento:
sen Vi, daŭros la divid',
antaŭjuĝoj kaj malfid'.
Blovu, forta paciga Dia vento!
6 Donu pacon, donu pacon
al nigrulo kaj blankulo.
Sen Vi, daŭros la divid',
antaŭjuĝoj kaj malfid'.
Donu pacon al ni, ho Eternulo.
-
M Usona Negra Spiritualo
-
V Friedrich Walz
-
E A. Burkhardt 1975
- A 591
315 Kumba Yah, My Lord
Turnu Vin al ni, ho Sinjor'
Turnu Vin al ni, ho Sinjor'.
Turnu Vin al ni, ho Sinjor'.
Sinjoro, ho Sinjor'.
2 Estu inter ni, ho Sinjor'.
3 Ni bezonas Vin, ho Sinjor'.
4 Venu gvidi nin, ho Sinjor'.
-
M+V Okcidenthinda "Gospel"
-
E aranĝis Ake Ahlrén
- A 511
316 Räck mig din hand
Donu la manon, ĉar samas nia cel'.
Donu la manon, ni iras al ĉiel'.
Lasu neglekte la diferencojn, ĉar:
unu Majstro, unu fratar'!
-
M Usona
-
V Sveda (A. Ahlrén)
317 Vi sätter oss i ringen
Sidiĝu man-en-mane
kaj formu ringon nun.
Ni estas ja gefratoj
sub Dia amo-sun'.
1 Ĉar Dio estas Patro,
kaj tero la loĝej',
amikoj estu ĉiuj
en tuta tera hejm'
Sidiĝu ..
2 Pro l'ter' kaj ĉiuj homoj
ni dankas, bona Di',
fariĝu ni nur granda,
grandega famili'.
Sidiĝu .
-
M Lars Ake Lundberg
-
V Margareta Melin
- E A. Ahlrén
- A 596
318 Vi för vår del
Ni ne povas ne paroli pri tio kion vidis, aŭdis ni. //
Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja.//
- fontV Agoj 4:20 (A.Ahlrén)
|