340 Tagon feliĉan festas ni kun ĝoj'

Tagon feliĉan festas ni kun ĝoj',
kune jubilante pri l'irita voj'.
Dian flustron aŭdis en graveda hor'
niaj pioniroj - jesis kun fervor'.
Glora, majesta, favorkora Di',
Vian providencon nun celebras ni.

2 Nobla la celo, brila la vizi',
sortoplena voko el ĉiel-medi'.
Sorĉis ĝi instige al plenum-labor'
servipretajn homojn, indajn je honor'.
Glora, majesta, favorkora Di',
Vian honor-vokon aŭdis ankaŭ ni.

3 Sankta la tasko, rava ideal',
ekumena revo grava sen egal',
ke komuna lingvo, sama tra la mond',
ligu la gefratojn de l'Kristana rond'.
Glora, majesta, favorkora Di',
por la sama celo kunligiĝis ni.

4 Kontraŭ vaniga, lula apati',
blindaj antaŭjuĝoj, ŝima tradici',
strebis fideluloj kun obstina fid',
venkojn pene gajnis sub la Dia gvid'.
Glora, majesta, favorkora Di',
venkojn eĉ pli grandajn gajnu ni per Vi!

5 Do, ni en tago de solen-memor',
dankaj pro triumfoj de pasint-labor',
antaŭ Vi, Sinjoro, ĵuras kun sincer'
plue Vin servadi, fortaj en esper'.
Glora, majesta, nia Di-Sinjor',
tenu nin persistaj ĝis la venka hor'.

M Georg Friedrich Händel "Maccabaeus"
V originale por gravaj datrevenoj en
Esperantujo W.J.Downes 1970
A 920
 
 

341 Gott liebt diese Welt

Mondon amas Di'.
Al Li apartenas
nia tuta viv'.
Montru ni, ke venas
Lia am´ al mond'.

2 Mondon amas Di'.
Ĝin Li mem estigis,
propra-vole Sin
al la mondo ligis.
Lia do la mond'.

3 Mondon amas Di'.
Fajro-lumo, nubo
kaj la sankta tend'
montras ekster dubo:
Dio en la mond'!

4 Mondon amas Di'.
En mallumo ĝemis
tuta kreitar',
ĝis lumige venis
Lia Fil' al mond'.

5 Mondon amas Di'.
La diablo cedos.
Pro la mort' de l'Fil'
Regnon ni heredos.
Nova iĝas mond'.

6 Mondon amas Di'.
Vana la rezisto
de la mort-potenc':
releviĝis Kristo -
vivo por la mond'!

7 Mondon gardas Di'
ame sub okuloj,
ĝis revenos Li,
ne nur por piuloj,
sed por tuta mond'.

8 Mondon amas Di'.
Al Li apartenu
nia tuta viv',
kaj tra ni do venu
Lia am´ al mond'.

M+V Walter Schulz 1962
E A. Burkhardt 1975
A 535
 
 

342 Christus hat keine Hände

Kristo ne havas manojn,
krom miaj manoj por nun plenumi Lian volon.
Ho, ĉiuj vivon trovu el Via vivo;
Vi niajn manoj uzu por edifo.

2 Kristo ne havas krurojn
krom niaj kruroj por gvidi al Lia voj' la homojn.
Ho, ĉiuj vivon trovu el Via vivo.
Vi niajn krurojn uzu por edifo.

3 Kristo ne havas lipojn,
krom niaj lipoj, por rakontadi Liajn farojn.
Ho, ĉiuj vivon trovu el Via vivo.
Vi niajn lipojn uzu por edifo.

4 Kristo ne havas helpon,
krom nia helpo, por tiri al Lia flank' la homojn.
Ho, ĉiuj vivon trovu el Via vivo.
Vi nian helpon uzu por edifo.

M Dieter Druschel 1976
V Tradicia
E A. Burkhardt 1976
 
 

343 Er ist die rechte Freudensonn

Jen Li, la vera ĝojo-sun',
forigas premajn zorgojn nun.
Benata la Sinjor'!

M Freylinghausen 1715
V Georg Weissel 1590-1635 (A.Bh. 1976)
A 180
 
 

344 Gleich wie mich mein Vater gesandt hat

Kiel Mia patro Min sendis, Mi nun sendas vin. //

1 Li Min sendis por anonci, ke la kaptitoj la liberecon havos.
Vin Mi sendas por anonci, ke la kaptitoj la liberecon havos. / Kiel Mia patro ...

2 Li Min sendis por anonci, ke la blinduloj la vidopovon havos.
Vin Mi sendas por anonci, ke la blinduloj la vidopovon havos. / Kiel Mia patro ..

3 Li Min sendis por anonci, ke al vunditoj la resaniĝo venos.
Vin Mi sendas por anonci, ke al vunditoj la resaniĝo venos. / Kiel Mia patro ...

M Paul Ernst Ruppel 1963
V Joh 20:27; Luko 4:18; Jes 61:1
E A. Burkhardt 1976
A 566
 
 

345 Sie blieben aber beständig

Kaj ili firme persistis
en apostol-instruo
kaj en kunuleco kaj en preĝ'
kaj en divido de unu pan´.

M Theophil Laitenberger 1903-1996
V Agoj 2:42
E A. Burkhardt 1977
A 568
 
 

346 Christ est ressuscité

Kristo leviĝis.
Haleluja, haleluja,
haleluja, haleluja.
Kristo leviĝis,
Kristo leviĝis.

M Kvinvoĉa rondkanto, Herbert Beuerle
V Anomima 1529/1964 (A.Bh. 1977)
A 341
 
 

347 Jesus Christus herrscht als König

Kristo reĝas suverene,
ĉar al Li submetas plene
ĉion ajn la Mond-Aŭtor'.

M Bodo Hoppe, trivoĉa rondkanto
V Ph.F. Hiller (A.Bh. 1977)
A 405
 
 

347B Jen mia preĝo

Jen mia preĝo, Dio de l'nacioj,
ke venu paco al la tuta ter';
jen mia hejmo, lando de la koro,
sanktejo mia, revo kaj esper'.
Sed same batas koroj alilande,
kun samaj revoj, amo al liber'.

2 Kaj tie same verdas trifolio;
ĉielo bluas kiel mara ond'.
la sama suno lumas al pin-arboj,
kaj oceano brilas en respond'.
Ho Eternulo, aŭdu mian preĝon,
kaj donu pacon al la tuta mond'.

3 Ĉiela Patro, venu Via regno!
Tra l'tuta tero regu Via leĝ'.
En unueco ĉiuj Vin servadu,
leviĝu Krist', la tuthomara Reĝ'!
Al Vi mi donas nun kun danka koro;
"Fariĝu Via vol'!" - Jen mia preĝ'.

M: Finlandia
V: Montagu Christie Butler 1884-1970
A 610
 
 

348 By the Babylonian Rivers

Ĉe l'riveroj babilonaj sidis ni kun laŭta plor'.
Niaj harpoj sur salikoj pendis, mutaj de dolor'.

2 La gardistoj diris moke: Kantu laŭdon al Cion'!
Sed ni gapis nur al foro; tro nin premis la prizon'.

3 Kiel kanti Dio-kanton en amara, fremda land'?
Ĉu kantad' vualu zorgojn? Portu helpon, ho Savant'!

4 Por homar' sub tiraneco, Via kruco estu ben'.
Pro potenc' de Via pasko disrompiĝu ĉiu ĉen'.

M Latva / John Ylvisaker 1964
V Psalmo 137 / Ewald Bash 1964
E A. Burkhardt 1977
A 776
 
 

349 Der Herr ist mein Hirte

Ĉar Dio min paŝtas,
mi mankon ne havos,
mi mankon ne havos.

M Hermann Stern, trivoĉa rondkanto
V Psalmo 23
E A. Burkhardt 1977
A 748
 
 

350 Misaora an' i zanahary

Benu, benu, ho anim', la Eternulon.
Ne forgesu, kian bonon Li faras por vi.
Ĉar Li pardonas viajn pekojn, la malsanojn prenas for.
Benu, benu, ho anim', la Eternulon!

2 Korfavora kaj kompata estas Dio,
longe-tolerema, bona kaj plena de am'.
Ne por eterne Li indignas nek persistas en koler'.
Korfavora kaj kompata estas Dio.

3 Tiujn, kiuj timas Lin, Li korfavoras,
kiel patro siajn filojn prizorgas kun am'.
Regnon eternan Li starigis super ĉiu kreitaĵ'.
Tiujn, kiuj timas Lin, Li korfavoras.

M Malagaŝa 1818
V Psalmo 103
E A. Burkhardt 1977
A 751
 
 

351 Premarupa to jagi avataralá

Por montri
Sian amon,
Dio venis
al la ter'.

M el Hindujo
V el la Hindia (A.Bh. 1977)
 
 

352 Zolang er mensen zijn op aarde

Dum homoj vivas sur la tero,
dum fruktas greno kaj oliv',
Vi por ni ĉiuj estas Patro.
Ni dankas Vin pro ĉia viv'.

2 Dum homoj homajn vortojn diras,
dum vokas Via vort´ al pac',
Vi Vin de l´mondo ne retiras.
Ni dankas pro Jesua grac'.

3 Vi nutras birdojn en arbaro,
Vi vestas florojn sur la kamp';
fortika estas Vi remparo
por ŝirmi nin en ĉiu temp'.

4 Vi estas lumo, viv' eterna;
de l'morto savas Via man'.
Vi donis al ni Vian filon;
Li estas por ni viva pan'.

5 Al Vi ni do adoron faru,
pro kies am´ ekzistas ni;
Vi, Patro, en la mezo staru;
parencoj Viaj estas ni.

M Tera de Marez Oyens 1959
V Huub Oosterhuis 1975
E A. Burkhardt 1977
A 471
 
 

353 Von guten Mächten wunderbar geborgen

Sub ŝirm' mirinda de potencoj bonaj
l'estonton kun trankvil' atendas ni.
Apudas Di' vespere kaj matene,
kaj ĉiun novan tagon sendas Li.

2 Se temp' antaŭa plu turmenton donas,
se tag' malbona premas per angor',
la savon donu, kiun Vi proponas,
ho Di', por nia terurita kor'.

3 Kaj se kalikon donas Vi amaran,
sufero-plenan, pezan ĝis ekstrem',
ni prenas ĝin el Via man' amata
dankeme, fidoplene kaj sen trem'.

4 Se tamen Vi ankoraŭ donos ĝojon
pri tiu mond' kaj ĝia brila sun',
ni rememoros la iritan vojon;
nur Via estu nia vivo nun.

5 Dum ĉiu tera bruo iĝas febla,
por ni laŭtiĝu tiu plensonor'
el Via vasta mondo nevidebla,
akordoj ravaj de l'eterna ĥor'.

M Otto Abel 1959
V Dietrich Bonhoeffer 1944/45
E Adolf Burkhardt 1977
A 490
 
 

354 Herr, deine Güte reicht, so weit der Himmel ist

Ĝis la ĉielo iras Via korfavor',
kaj Via vero atingas ĝis la nuboj.
Via justeco estas kiel montoj
kaj Viaj juĝoj kiel la mar'.
Homon kaj bruton helpas Via forta man'.

2 Donu komprenon, Di', pri Via kor-favor'
kaj Via vero, al kiu mi sopiras.
Daŭre ĉirkaŭas min vortoj kaj voĉoj,
sed mia koro ne aŭdas plu;
vortoj fuŝiĝis tute; ni parolas tro.

3 Donu, Sinjoro, sencon al parol' kaj ag',
Spiriton Sanktan al miaj feblaj pensoj,
por ke mi povu voki eĉ sen aŭdi
kaj doni eĥon al Via vok'
kaj Vin obei, kiam sonas la signal'.

4 Ĝis la ĉielo iras Via kor-favor',
kaj Via vero atingas ĝis la nuboj.
Viaj flugiloj donas al ni ŝirmon,
la vivo-fonto estas ĉe Vi,
kaj nur en Via lum´ la lumon vidas ni.

M Rolf Schweizer 1965
V Psalmo 36 / Gerhard Valentin
E Adolf Burkhardt 1977
A 745
 
 

355 Zu dir, o Himmelsfürst

Vin, Princ' ĉiela, gloru nia kant',
ĉar Vi rezignis pri Dieca grand',
por iri teren kiel la Savant'.
Haleluja, haleluja.

2 Al ni Vi venis sen majesta pomp',
kaj gvidis nin el iluzi´ kaj tromp';
por doni savon iris Vi al tomb'.
Haleluja, haleluja.

3 Modelon lasis Vi ĉe l'piedo-lav';
por libergi nin Vi iĝis sklav',
eĉ mortis kvazaŭ mutiĝinta ŝaf'.
Haleluja, haleluja.

4 Kaj tial Vin tre alten levas Di';
nomon eternan jam ricevas Vi;
por Vi genuojn fleksi devas ni.
Haleluja, haleluja.

5 Nun ĉiu lango, supre kaj sur ter',
Kriston konfesu: estas Li Sinjor'.
Per Li, al Dio Patro estu glor'!
Haleluja. haleluja.

M Ralph Vaughan Williams "Sine Nomine"
V El "RISK"
E Adolf Burkhardt 1977
A 400
 
 

355B Laudate omnes gentes

Laŭdadu ĉiuj gentoj,
eterne laŭdu Lin.
Laŭdadu ĉiuj gentoj.
Eterne laŭdu Lin.

M+V Jacques Berthier / Taizé
E A.Bh.; Marilu Munger 1991
A 25
 
 

356 Zeven was voldoende

Sep sufiĉis plene, kvin kaj du;
sep sufiĉis plene por kvinmilo
dum lag-borda sav-instru'.

2 Sep sufiĉas plene, pan' kaj fiŝ';
Vi, Jesu', sufiĉas por ni ĉiuj;
Via nom' ne estu kliŝ'!

3 Sep sufiĉas plene, tiam - nun;
sep sufiĉas ĉiujn tagojn;
ni Vin danku en komun'.

4 Nutru nin vivdone fiŝ' kaj pan';
dum sep tutaj tagoj Vi satigas
nin el Via kor-fontan'.

5 Vere la Unua inter ni;
estas Vi l'Unua kaj la Lasta;
venu, ho Jesuo, Vi!

M Piet van Aalten
V W. Barnard, n. 1920
E Jacques Tuinder 1979
A 792
 
 

357 Y mambu maku mu zingu kiami

Porti mi volas Vian mesaĝon,
kanti, Sinjoro, je Via glor'.
Ĝoje mi Vian Vorton proklamos,
saĝon por homa kor'.

El mia vivo, per Via Vorto,
disen radiu Dia la am'.
Tra mia vivo, per Via Vorto,
venu la vivo-pan'.
2 Se mia vivo kaŝas la Vorton,
kaŝas la fonton mi de ĉi viv',
kiun Jesuo venis malkaŝi,
kiam homiĝis Li. / El mia ..

3 Dio, ni spertu Vian Spiriton
gvidi sur vojo laŭ Via vol'.
Fajron flamigu en niaj koroj,
ĝis fina celo-trov'./ El mia ..

M+V Nkoungou Hilaire
V al la sveda tr. Olle Berglund
E A. Ahlrén / A. Bh.
A 567
 
 

358 Splendor paternae gloriae

Vi patran gloron file rebrilas,
lumo el lumo kiel radi'.
Lumon fontan´ de lumo similas:
Tag' prilumanta tagon, Vi.

2 Ho vera Sun', la teron vizitu;
daŭre ardegu tiu donac'.
Funde en koro fajron ekscitu
Sankta Spirit' kun Sia grac'.

3 Ni preĝe ankaŭ Patron adoru;
sankta la Patro, glora sen fin'.
Ĉiujn Li tre potence favoru:
el kulp-danĝer' Li savu nin.

4 Al viglaj faroj forton Li donu;
denton elrompu Li de l'serpent',
en amareco dolĉon proponu;
fruktu labor´ per bena vent'.

5 Li menson nian reĝe regadu;
korpon Li faru pura per fid'.
Kredon fervor´ flamanta flegadu;
ĝin ne venenu falsa gvid'.

6 Manĝaĵo nia, Kristo, Vi estu;
puran trinkaĵon ĉerpu la kred'.
Trinku kaj festu! Inter ni restu
sobra ebri' de l'Paraklet'.

7 La nunan tagon vivu ni ĝoje;
ĉastu la koroj kiel aŭror'.
Hele la fid' tagmezu survoje;
restu krepusk' el mensoj for.

8 Eksaltu, Sun', leviĝu la brilo;
grimpu la lum' ĝis plena komfort'.
Loĝas en Patro tuta la Filo,
Patro kaŝiĝas en la Vort'.

M Slaag op de trommele
V Ambrosius el Milano 340-397
E Jacques Tuinder 1979
A 9
 
 

359 Unser Herr ist aus dem Tod auferstanden

Nia Estro el la morto leviĝis,
tial nova tempo nun!
Ĉio olda estas pasinta,
do ĝi ne validas plu.
Nia Estro el la morto leviĝis.

2 Nia Estro el la morto leviĝis.
Novan vivon donas Li.
Foraj homoj iĝas najbaraj;
ili ne malsatu plu.
Nia Estro el la morto leviĝis.

3 Nia Estro el la morto leviĝis.
Nokton sekvas nova tag'.
Malamantoj estos gefratoj.
"Dent' pro dent'" ne eblas plu.
Nia Estro el la morto leviĝis.

4 Nia Estro el la morto leviĝis.
Jen la voj' al nova far'.
Li pardonis niajn mis-agojn:
Pardonem' ne ĉesu plu.
Nia Estro el la morto leviĝis.

M+V Kurt Rommel 1967
E A. Burkhardt 1981
A 325
Free Web Hosting