440 Muna da murna

Muna da murna, muna da murna, sabo da Yesu muna da murna.

Ho granda ĝojo,
ho granda ĝojo,
ĝoj' pri Jesuo,
ho granda ĝojo.

M el Niĝerio
V Heidy Dennis
E A. Burkhardt 1986
A 913
 
 

441 Lågorna är många, ljuset är ett

Multaj la radioj,
unu la lum'.
Nia lumo: Kristo!
Multaj la radioj, unu la lum',
Li nin faras unu.

2 Branĉoj kreskas multaj
el unu trunk'.
Nia trunko: Kristo!
Branĉoj kreskas multaj
el unu trunk',
Li nin faras unu.

3 Donoj estas multaj,
nur unu am'.
Amon donas Kristo.
Donoj estas multaj,
nur unu am',
Li nin faras unu.

4 Servojn vekas multajn
unu spirit',
la spirit' de Kristo.
Servojn vekas multajn
unu spirit':
Li nin faras unu.

5 Membroj estas multaj,
nur unu korp',
l'Eklezi' de Kristo.
Membroj estas multaj,
nur unu korp':
Li nin faras unu.

M Olle Widestrand
V Anders Frostenson
E el la sveda, A. Burkhardt 1986
A 603
 
 

442 Rendez à Dieu l'honneur suprême

Donu al Dio la honoron
plej altan, ĉar nin amas Li.
Bonecon Lian kaj favoron
en kant-solen' aklamas ni.
Memoru, Di-Popol' sur tero,
ke Li kompatas, grac' post grac'.
Proklamu do, ke Lia vero
nin gvidos al eterna pac'.

2 Forestis helpo kaj konsolo.
Al Li mi vokis en angor'.
En Sia granda bona volo
Li min aŭskultis, la Sinjor'.
Li mem respondis miajn plendojn;
la sun' aperis tra nebul'.
Ĉu homojn timi, ĉu ofendojn,
se ŝirmas min la Eternul'?

3 Pli bone l'Eternulon fidi
ol sin apogi sur la hom'.
Pli bone en la templo sidi
ol troni en la propra dom'.
Li mian vivon firme tenas,
Li min ne donis al la mort'.
Mi Lian grandan nomon benas,
ĉar min elsavis Lia fort'.

4 La ŝtonon, kiun forrifuzis
la konstruantoj de la dom',
por baz-angulo Dio uzis,
por la ornamo kaj fronton'.
Ho granda faro plej mirinda
de Dio, reĝo de l'ĉiel'.
Ĉu ies koro tiel blinda,
ke ne impresus tia hel'?

5 Feliĉa tago, kiun faris
la Eternulo, la Sinjor'.
Lin, kiu ĝin por ni preparis,
altigu laŭdo kaj honor'.
Ho granda Dio, kiu reĝas,
min gardu kaj subtenu Vi.
Mi al Vi, granda Dio, preĝas:
Popolon Vian benu Vi.

M Ĝeneva Psalmaro 1543
V Psalmo 118, Clément Marot
E el la franca, A. Burkhardt 1990
A 764
 
 
 

443 Heer, onze heer, hoe zijt gij aanwezig

Kara Sinjoro, se ni grupiĝas,
kiel kunul' kunestas Vi.
Ade pri homoj Vi okupiĝas:
Sub Di-flugiloj nestas ni.

2 Al amikaro Vi jam apudas,
proksimiĝante pli kaj pli.
DIO SUR TER' homecon preludas:
Do sonu homa melodi'!

3 Vin ne atingas akra okulo,
homo neniam vidis Vin.
Tamen konfesas ĉiu piulo:
Nin portas Vi en Via sin'.

4 Vi Vin vualas ĉie profunde,
vojas la flor' al fin-destin'.
Sed kun homaro ĝojas abunde
Vi kiel edzo kaj edzin'.

5 Kara Sinjoro, apud ni restu,
home pilgrimu Vi kun hom'.
Gracon donante Vin manifestu,
ĝis vivos ni en Via dom'.

M "Slaat op de trommele"
V Huub Oosterhuis
E Jacques Tuinder
A 443
 
 

444 De heer heeft mij gezien en onverwacht

La Eternulo vidis min, kaj jen,
denove mi naskiĝis kaj saviĝis.
Al mi Li lumon donis en la nokt',
novajn okulojn kaj vivantan koron.
Li ĉiam venis kun silenta fort',
ame eltenas mian senpovecon.

2 Li traktas nin, Li iras en kaj el,
en Siajn manojn skribis nian nomon.
Loĝejon Sian faras Li en nin,
enplantas Sian vivon kiel arbon.
Kun ni Li ludas, Sia fianĉin',
kaj kio estas ni, Li tion donis.

3 Al la amatoj donas Vi en dorm',
en niajn sonĝojn Via nom' semiĝas.
Vi mem nin faris pretaj je akcept',
pluveroj, kiuj falas sur la arbojn.
Kaj kiel vento - kien iras ĝi? -
Vi tiel venos al amatoj Viaj.

M B.M. Huijbers
V Huub Oosterhuis
E Jan van Keulen
A 513
 
 

445 Ich will dich segnen und du sollst ein Segen sein

Mi vin benos,
kaj vi estos beno,
vi estos beno,
diras Li.

M Siegmund Schmidt 1985
V Genezo 12:1
E A. Burkhardt 1988
A 911
 
 

446 Met de boom des levens

Pezis la viv-arbo
dorse de l'Mesi'.
Bonan frukton portis
Li por Sia Di'.

Kyrie eleison, ho kompatu nin,
igu nin leviĝi el la morto-sin'.
2 Preĝu ni do ade
en ĉi-tera val',
ke la paco kara
estu viv-real'. / Kyrie ...

3 Ĉar la ter' postulas
semon de la mort',
sed al venk' stimulas
spir' de l'Dia Vort'. / Kyrie ...

4 Ni do Dion laŭdu,
vivu per la lum',
for el peko-faŭko,
en la sav-brakum'. / Kyrie ...

5 Eĉ se tero pelas
al infera flam',
la ĉiel' fidelas,
ne laciĝas am'. / Kyrie ...

6 Morten pezis arbo
dorse de l'Mesi'.
Bonan frukton portis
Li por Sia Di'. / Kyrie ...

M Ignace de Sutter
V W. Barnard, n. 1920
E Jan van Keulen (2-5)
Adolf Burkhardt (1+6)
A 306
 
 

447 Er weckt mich alle Morgen

Li vekas min. Matenas.
Vekiĝas la orel'.
El kaŝo, Dio venas
kun Sia taga hel'.
Mi novan lumon volas
saluti kun la Vort';
proksimas Li, parolas
jam ĉe l'krespusko-pord',

2 samkiel Li parolis
en tag' de l'mondo-kre'.
Sufiĉas, ke Li volis.
Silentas tim' kaj ve'.
La vorton de fidelo
eterna ĵuris Di';
ĝin aŭdas la orelo,
noviĝas la vizi'.

3 Disĉiple mi obeas.
Li estu sola riĉ'.
Li ĉion en mi kreas.
La Vorto - jen feliĉ'.
Hontiĝon mi ne spertos,
se Lin aŭskultos mi.
Katenojn Li apertos,
kaj ne plu ŝuldos mi.

4 Min kovras Lia lumo
jam en matena fru';
- promeso kaj plenumo! -
nenio mankos plu.
Eĉ se mi ne utilas,
abundos Lia pag'.
La Vorto hele brilas
dum plej obskura tag'.

M Rudolf Zöbeley 1939
V Jochen Klepper 1903-1942
E Adolf Burkhardt 1990
A 120
 
 

448 Notre Dieu sauveur est Jésus Seigneur

Jesuo nin ĉie, pro perspektiv'
sav-dona, sekvadas - Li, nia viv'.
Kristo venis al Ter', Sian sangon verŝis sur Kalvari'.
Vivon Li donas al ni.

2 Ĝojkrias la urbo Jerusalem':
La Reĝon rigardu, Li venas mem.
Halelujon sonigu, ĉar Krist' leviĝis el nigra mort'.
Vivon Li donas al ni.

3 Al tablo invitas Li: Prenu Min!
La panon dividas Li kun la vin'.
Kristo venis al Ter', Sian sangon verŝis sur Kalvari'.
Vivon Li donas al ni.

4 Mem lavas disĉiplajn piedojn Krist',
modelon postlasas Li, la servist'.
Kristo venis al Ter', Sian sangon verŝis sur Kalvari'.
Vivon Li donas al ni.

5 Kuniras la ar' ĝis Getsemani;
Pilaton renkontas tutsola Li.
Kristo venis al Ter', Sian sangon verŝis sur Kalvari'.
Vivon Li donas al ni.

6 Pilato verdiktas: Senkulpa Li!
"Krucumu Lin! For!" - popolaĉa kri'.
Kristo venis al Ter', Sian sangon verŝis sur Kalvari'.
Vivon Li donas al ni.

7 Apenaŭ finiĝis la fest-sabat',
en tombon Lin sendas aŭtoritat'.
Kristo venis al Ter', Sian sangon verŝis sur Kalvari'.
Vivon Li donas al ni.

8 Sed kie disĉiploj, la amikar'?
- Forkuris, perdiĝis en tim', amar'.
<paŭzo sen rekantaĵo>

9 Jam kuras novaĵo de l'Tria Tag':
Li vivas, Li vivas pro Dia ag'!
Halelujon sonigu, ĉar Krist' leviĝis el nigra mort'.
Vivon Li donas al ni.
Halelujon sonigu, ĉar Krist' leviĝis el nigra mort'.
Vivon Li donas al ni.

10 La amon de Di' testamentas Li.
Li venkis la morton, do venkas ni.
Halelujon sonigu, ĉar Krist' leviĝis el nigra mort'.
Vivon Li donas al ni.

M tradicia el Kameruno
V Abel Nkuinji 1965
E el la franca, A. Bh. 1990
 
 

449 All To Jesus I Surrender

Ĉion al Jesu' mi cedos,
ĉion donos mi al Li;
ĉiam mi Lin ame fidos,
tage vivos Li en mi.

Ĉion cedas mi,
ĉion cedas mi;
ĉion mi al Vi, Savanto,
ĉion cedas mi.
2 Ĉion nun al Li ni cedu,
ĉiam vivu ni por Li;
la Spirito nin posedu,
uzu nin, ho nia Di'. / Ĉion ...

3 Ĉion al Jesu' mi cedis,
sanktan flamon sentas mi;
ĝojon, kiun mi ne kredis,
mi ricevis, dank' al Li. / Ĉion ...

M Winfield S. Weeden
V Judson W. Van Deventer 1855-1939
E David Featherstone 1987
A 553
 
 

450 Nun lasst uns Gott dem Herren Dank sagen

Ni danku la Sinjoron,
al Dio donu gloron
pro ĉiuj Liaj donoj,
abundaj trans bezonoj.

2 Li, praa origino
de vivo, korp', animo,
prizorgi ne neglektas
kaj ilin plu protektas.

3 La korpon Dio nutras;
l'animo ne forputras,
eĉ se ĝin pek' inundis
kaj ĝin mortige vundis.

4 Li donis kuraciston
al ni, Jesuon Kriston;
el tombo venke iris
kaj vivon Li akiris.

5 La Vorto, Bapto, Manĝo -
jen Lia sav-aranĝo;
instruas nin Spirito
akcepti ĝin en fido.

6 Pro Kristo, Li pardonis
la pekon, vivon donis.
Eĉ pli en la ĉielo
abundos bon' kaj belo.

7 Ni Vin petegas firme,
ke Vi plu viglu ŝirme
por grandaj kaj etuloj
en ĉiuj ter-anguloj.

8 Nin gardu en la vero,
eterne en libero,
por glori Vian nomon
per Jesu Kristo. Amen.

M Nikolaus Selnecker 1587 / Johann Crüger 1649
V Ludwig Helmboldt 1532-1598
E A. Burkhardt 1990
A 457
 
 

451 Brunn alles Heils, dich ehren wir

Ni gloras Vin, ho riĉa font'
de ĉio bona en la mond'.
Sur nin el Dia sankta plen'
defluu Via alta ben'.

2 Sinjoro krea, per proksim'
nin benu, korpon kun anim'.
Potence kontraŭ fi-atak'
nin ŝirmu nokte kaj dum tag'.

3 Sinjoro sava, nia lum',
vizaĝon Vian turnu nun
favore, por ke tiu vid'
nin gvidu al eterna fid'.

4 Sinjor' konsola, super ni
ŝvebadu Via lum-radi';
ĝi stampu nin laŭ Via bild',
kaj paco estu nia ŝild'.

5 Di-Patro, Filo, kaj Spirit',
ho beno-font' sen intermit',
trafluu pensojn, agojn por
plenigi nin de ben' kaj glor'.

M "Old 100th" en Genève 1551
V Gerhard Tersteegen 1697-1769
E Adolf Burkhardt 1989
A 368
 
 

452 In dir ist Freude in allem Leide

Dum krutas vojo,
Vi estas ĝojo,
dolĉa Kristo, ho Sinjor'.
En Vi ni havas,
kio nin savas,
certon de ĉiel-trezor'.
Rompas Vi ĉenojn
kaj sendas benojn.
Kiuj Vin fidas,
pace eksidas,
ne plu eraros. Haleluja.
Via proksimo
tiras el timo.
El Via korto
vivo aŭ morto
nin ne separos. Haleluja.

2 Se al Vi plaĉas,
nin ne damaĝas
pekoj, mondo kaj infer'.
Ĉion Vi ŝanĝos,
bone aranĝos,
kia estu la mizer'.
Vin do ni gloru
kaj Vin honoru
kun helaj tonoj,
ĝojaj resonoj,
ho bona Estro! Haleluja.
Al Vi jubilas,
kantas kaj trilas
buŝo kaj koro
en am-adoro,
alta majesto! Haleluja.

M Giovanni Gastoldi 1550-1622
V Cyriakus Schneegass 1598
E A. Burkhardt 1990
A 465
 
 

453 Gehn wir im Frieden

Ni iru en paco,
ni iru en paco.
Ni iru en paco
vojon, sur kiu ni venis.

2 Ni iru en paco,
ni iru en paco.
Ni iru en paco.
Venis la hor' adiaŭa.

3 Ni iru kun beno,
ni iru kun beno.
Ni iru kun beno.
Nin la Sinjor' akompanos.

M+V el Tanzanio
V str.3 Hermann Mahnke
E Adolf Burkhardt
A 912
 
 

454 Allen helfen und dienen

Esti por ĉiuj servisto,
frato, helpant', laŭ Lia model',
jen, post la veno de Kristo,
sola cel'.

M Rudolf Irmler
V Christian Morgenstern 1871-1914
E adaptis por 4-parta rondkanto A.Bh. 1967
A 545
 
 

455 Lass mich dein sein und bleiben

Min lasu ĉe Vi resti,
ho mia kara Di';
je l'kredo volas esti
fidela ĉiam mi.
Ho, donu, ke ne mankos
al mi la konstantec';
pro tio kore dankos
mi Vin en eternec'.

M Melchior Teschner 1584-1635
V Nikolaus Selnecker 1528-1592
E Manfred Retzlaff 1983
A 431.4
 
 

456 Wie oren om te horen heeft

Orele do aŭskultu vi,
kiun leĝon donas Di':
ne sekvu falsajn diojn,
sed plu konfesu nur pri Mi:
Ho Izrael, jen l'ordono.

2 Sinjoron vian amu vi,
servu al Li per ĉiu fort',
adoru Lin per agoj:
l'unua jen kaj ĉefa ordon':
la Vol' de Di' via Patro.

3 La proksimulon helpu vi,
nutru la povrajn en la land';
per hejm' provizu ilin:
la dua ordon' egalas tiun ĉi:
ĝin faru, kaj vi vivos.

4 Potenco grandas de la Am':
fajron ĝian ne viŝas mar',
ĝi brulos plu eterne.
Ekflagru do je l'ama parol':
Al ni parolis Dio!

M Souterliedekens 1540 / J. Clemens non Papa 1557
V Huub Oosterhuis, n. 1933
E Gerrit Berveling
A 557
Free Web Hosting