| 457 Tränger
i dolda djupen ner
Funden penetras pens-esplor',
sin pri l'sekret' orientas.
Spurojn mi trovas de l'Aŭtor',
kiuj la volon prezentas.
Kaj demandante: Kiu fort'
estas por mondo la subport'?
Di', Vian amon mi sentas.
2 Kiam renkontas Tiun mi,
kiu kun graco rapidas,
sonas en la animo ĝi,
ton', kiu supren min gvidas.
Se frate Li rigardas min,
ĉiu vualo levas sin:
Di', Vian amon mi vidas.
3 Se en animon, Ama Fort',
mem Vi eniras kaj savas
min por eterne per la Vort',
io alia ne gravas.
Koro nenion petas pli,
ĉar en kvieto estas ĝi:
Di', Vian amon mi havas.
4 Ankaŭ por mi alvenos hor',
kiam la lum' ŝajne mortos
pro la funebro kaj dolor',
aŭ kiam plago perfortos.
Falos tretita mi al ter'
sen ia pov' en viv-sufer';
Di', Via amo min portos.
5 Estos rompita la serur',
kiu la celon sigelas
de mia viv', kaj vero-pur'
fine demandojn forpelas.
Mi Vian nomon gloras - Vin,
kiu al koro premos min:
Di', Via am' sin rivelas.
-
M "Kirken" L.M. Lindemann 1840
-
V N. Beskow 1919
-
E Karl-Olof Sandgren 1978
- A 659
458 Breit aus die Flügel beide
Jesuo, nun etendu
flugilojn ambaŭ, sendu
ripozon al teran'.
Satanon for-komandu.
Anĝeloj Viaj kantu:
"Ŝirmata dormu ĉi infan'."
-
M "Innsbruck"
-
V Paul Gerhardt 1607-1676
-
E A. Burkhardt 1987
- A 155.8
Alternativa traduko,
konservanta la bildon uzatan de Paul Gerhardt:
Kokidon Vian prenu
sub la flugilojn; tenu
protekte ĝin en manī!
Forkuru malamiko
pro anĝelar-kantiko:
Ŝirmata dormu ĉi infanī!"
459 Weiß ich den Weg auch nicht
Se vojon mi ne vidas, Vi konas ĝin.
Kiom da ĝoj' kaj paco, ho anim'!
Ne plu bezonas time bati kor'
kun peno kaj ĉagren' je ĉiu hor'.
2 Vi scias ja pri vojo kaj taŭga hor'.
La plan' pretiĝis jam el Via kor'.
Pro Via arda am' mi gloras Vin
kun laŭd' pro kor-favor' savinta min.
3 De kie blovas vento kun forta bru'?
Vi venas kaj ĝin mastras sen malfru'.
Kviete fidas mi al Via vort';
ĝi estu roko, mia sava bord'.
-
M John Bacchus Dykes 1823-1876
-
V Hedwig von Redern 1866-1936
-
E Karl Reutemann 1973 / A.Bh. 1973
460 Lasst uns dem Leben trauen
Ni fidu al la vivo;
Di' vivas ĝin kun ni!
- M R.M Helmschrott
-
V Alfred Delp 1907-1945
-
E Theotima Rotthaus OSB 1987
- A 332
461 Venu, karaj, al fontoj klaraj
Venu, karaj,
al fontoj klaraj,
nin logas la somero.
Nun ni kongresu,
zorgojn forgesu
sur <la svisa, hungara, la franca,
la sveda, la pola ks.> tero.
2 Sonu kanto
al Esperanto
por ĉiujn nun saluti.
Estus ja honto
sur lingva ponto
stari kaj nur muti.
3 Temp' unika
por rond' amika!
Jen plenumiĝas revoj.
Kanti, diskuti,
ne tro balbuti
estu gajaj devoj.
4 Mem elektu,
la manojn plektu
por formi belan rondon,
danci, liuti,
salti aŭ fluti,
trovi la respondon.
5 Plani, studi,
kaj ne nur ludi -
ni tre bezonas salton!
Junaj kaj aĝaj
estu kuraĝaj;
ni do celu alton!
-
M Melchior Franck, 1580-1639
-
(Kommt, ihr Gspielen)
-
V originale en Esperanto,
-
Adolf Burkhardt 1990
Suplemento I: Kirchentag 1993 München: 10
Neue Lieder (Dek Novaj Kantoj)
462 Wenn nicht jetzt, wann dann
1 Kiam ĝi rabos nian spiron
ni parolos en fremdaj lingvoj
pri libera mond'
kiam ĝi rabos nian spiron
ni parolos en fremdaj lingvoj
en libera mond'
se ne nun
kiam do
se ne hodiaŭ
kiam se ne nun
kiam se ne hodiaŭ kiam do.
2 Kiam fiaskos niaj nombroj
ni kalkulos esperon fremdan
en libera mond'
kiam fiaskos niaj nombroj
kaj ni kalkulos pri fremda espero
en libera mond'
se ne nun
kiam do
se ne hodiaŭ
kiam se ne nun
kiam se ne hodiaŭ kiam do
3 Kiam vanuos niaj scioj
kaj aperos en fremdaj okuloj
tiu nova mond'
se ne nun
kiam do
se ne hodiaŭ
kiam se ne nun
kiam se ne hodiaŭ kiam do
-
M Gregor Linssen
-
V Thomas Laubach
-
E A. Burkhardt 1993
-
© tdv-Verlag, Düsseldorf
463 Weil du, Gott, barmherzige Liebe uns schenkst
1 Ĉar Vi, Dio, donas kompaton al ni,
nin am' interligas, fratinojn kaj fratojn,
jen Lajlan, Feliĉjon, Katrinan kaj min.
2 Ĉar Vi apudestas, eĉ sen nia vid',
kuraĝe mi nodu kontakton kun fremdaj,
kun Lajla, Feliĉjo, Katrina kaj mi.
3 Ĉar Vi liberigas je cerbo kaj kor',
mi serĉu liberon por fratoj, fratinoj,
por Lajla, Feliĉjo, Katrina kaj mi.
4 Ĉar Vi, Di', min tenas en nokta obskur',
espero rekreskos per fratoj, fratinoj,
per Lajla, Feliĉjo, Katrina kaj per vi.
-
M+V Heike Krause
-
E Adolf Burkhardt 1993
464 Nehmt das Brot und nehmt den Wein
1 Ligu la koron al kor':
prenu panon
kaj prenu vinon,
Prenu, donu;
donu, prenu.
Ne fremdulas ni en Lia dom'.
2 Ligu la koron al kor':
estu salo
kaj estu lum'.
Prenu, donu;
donu, prenu.
Ne fremdulas ni en Lia urb'.
3 Ligu la koron al kor':
Vian havon
dividu nun.
Prenu, donu;
donu, prenu.
Ne fremdulas ni en Lia land`.
4 Ligu la koron al kor`:
Revon vivu,
la manon donu.
Prenu,donu;
donu, prenu.
Ne fremdulas ni en Lia mond`.
-
M Christoph Noetzel
-
V Hans-Jürgen Netz
-
E A.Burkhardt 1993
-
© tdv-Verlag, Düsseldorf
-
kp reviziitan version sub n-ro 408D
- A 588
465 Freut euch mit den Fröhlichen
1 Ĝu kun la ĝojaj,
ploru kun plorantoj
kantu kun feliĉaj,
kun la tristaj tristu.
Tie ĉi kaj nun
reciproke vin akceptu.
Li kaj ŝi kaj mi kaj vi
proksimiĝas inter si.
2 Manĝu kun manĝantoj,
hungru kun malsataj,
ridu kun kuraĝaj
mutu kun timemaj.
Tie ĉi kaj nun
recipoke vin akceptu.
Li kaj ŝi kaj mi kaj vi
proksimiĝas inter si.
3 Dancu kun fortuloj,
kune suferu
vidu kun vidantoj
esperu kun la blindaj.
Tie ĉi kaj nun
reciproke vin akceptu.
Li kaj ŝi kaj mi kaj vi
proksimiĝas inter si.
-
M+V Harald Sumik
-
E Adolf Burkhardt 1993
-
© Knallfrösche & Tümpelgang Verlag, Hamm
- A 609
466 Nehmet einander an (Kanon)
Ne apartigu vin
(aŭ: Interakceptu vin)
facila dir', peniga far':
rekuniĝu nun.
-
M Nils-Edwin List-Petersen
-
V Hans-Jürgen Netz
-
E Adolf Burkhardt 1993
-
© tdv-Verlag, Düsseldorf
467 Nehmet einander an (Singspruch)
Ne apartigu vin,
(aŭ: Interakceptu vin)
ĉar Kristo mem vin akceptis
por la glor' de Dio.
-
M Wilhelm Schmidt
-
V Romanoj 15:8
-
E Adolf Burkhardt 1993
-
(Jacques Tuinder)
468 Herr, mach deine Kirche groß
1 Granda iĝu l'Eklezi'!
eta iĝu l'Eklezi'!
ja granda
por atingi ĉiujn sur la ter';
ja eta
por atesti pri la Dia ver'.
Faru nin grandaj kaj etaj.
2 Laŭta iĝu l'Eklezi'!
Softa iĝu l'Eklezi'!
ja laŭta
por ke kresku paco kun justec';
ja softa
por ke feblaj aŭdu Dian "jes".
Faru nin laŭtaj kaj softaj.
3 Povra iĝu l'Eklezi'!
Riĉa iĝu l'Eklezi'!
ja povra
por okulojn turni al mizer'
ja riĉa
por alporti helpon en danĝer'.
Faru nin povraj kaj riĉaj.
4 Olda iĝu l'Eklezi'!
Nova iĝu l'Eklezi'!
ja olda
ke plu gravu saĝo, histori';
ja nova:
Via Vorto estu energi'.
Faru nin oldaj kaj novaj.
-
M+V Bernhard Wagner kaj Sabine Kuntz
-
E Adolf Burkhardt 1993
469 Schalom
1 Homo el la fremda land', Ŝalom, Ŝalom!
vin salutas mia kant', Ŝalom, Ŝalom!
Estu amik', Ŝalom!
el ĉiu tera spaco.
Estu amik', Ŝalom,
por ke fariĝu paco.
Homo el la fremda land', Ŝalom!
2 Homo el la fremda land', Ŝalom, Ŝalom!
Donu manon sen demand´. Ŝalom, Ŝalom!
Estu amik`, Ŝalom!
nin limoj ne dividu.
Estu amik'. Ŝalom!
La nomon nun konfidu.
Homo el la fremda land', Ŝalom!
3 Homo el la fremda land', Ŝalom! Ŝalom!
Tio estu la komand': Ŝalom! Ŝalom!
Estu amik', Ŝalom!
Diskordo ne plu estu,
Estu amik', Ŝalom!
kaj ni amikoj restu,
homo el la fremda land', Ŝalom.
-
M+V Alfred H. Zoller
-
E A. Burkhardt 1993
470 Geh wie ein Windhauch über die Deinen
1 Blovu, Spirito,
super la Viaj,
igu nin novaj,
vento de Di'.
2 Se muroj altas,
kaj bariloj dividas,
donu kuraĝon
planti semojn de viv'.
3 En niaj domoj
kaj l'Eklezio
blovu kun fort'
por ke alvenu liber'.
-
M+V Andreas Lettau
-
E Adolf Burkhardt 1993
- A 66
471 Fremde laßt zu Freunden werden
La fremdul' fariĝu
frato kaj amiko.
Kristo akceptas nin!
-
M Herbert Beuerle (Strube Verlag München)
-
V Dieter Frettlöh
-
E A. Burkhardt 1993
472 Gabe und Aufgabe
Ne apartigu vin, <aŭ Interakceptu vin>
ĉar Kristo akceptis ankaŭ vin.
-
M Rondkanto trivoĉa: Rudolf Irmler
-
V Romanoj 15:7 (apostolo Paŭlo)
-
E A. Burkhardt 1993 <Jacques Tuinder>
473 Hine anoĥi ŝomeĥ malaĥi
(Siehe, ich sende meinen Engel)
Jen, jen, Mi sendas Mian anĝelon antaŭ vi
por vin protekti, protekti sur la vojo,
kaj vin venigi al la loko
kiun Mi pretigis.
- M Rondkanto trivoĉa: Werner Gneist
- V Eliro (dua libro de Moseo) 23:20. Kp Malaĥi 3:1
- E A. Burkhardt
- A 177
|