417 O Praise The King Of Heaven

La grandan Reĝon laŭdu,
la Reĝon de l'ĉieloj,
vi, ĉiuj Liaj homoj!
La grandan Reĝon laŭdu,
vi princoj!
La grandan Reĝon laŭdu
pro Lia granda am'.
Vi mastroj!
La grandan Reĝon laŭdu, haleluja!
La grandan Reĝon laŭdu
pro Lia granda am'.

2 Vastigu Lian laŭdon,
konigu Lian gloron
al tuta la homaro.
Vastigu Lian laŭdon,
vi patroj!
Proklamu Lian gloron
pro Lia kor-favor'.
Patrinoj!
La grandan Reĝon laŭdu, haleluja!
La grandan Reĝon laŭdu
pro Lia granda am'.

3 Laŭtigu Lian gloron,
sonigu Lian laŭdon
tra montoj kaj tra valoj.
Laŭtigu Lian gloron,
junuloj!
Sonigu Lian laŭdon
pro Li kor-favor'.
Knabinoj!
La grandan Reĝon laŭdu, haleluja!
La grandan Reĝon gloru
pro Lia granda am'.

M el Malavio
V E. Maweleva Tembo 1959
E el la angla A. Burkhardt 1979
 
 

418 Alle roem is uitgesloten

Ĉiu gloro ekskludita!
Di-donace la feliĉ'
venis al mi, senmerita,
pro favoro sen kondiĉ'.
Antaŭ ol mi spiron havis
kaj la mondon kreis Di',
ĝin vokante el neni',
Li min per elekto savis.
Homo, Dio amas vin;
laŭdu via lango Lin!

M Johann Schop 1641
V nederlanda
E T.E. van Popta 1971
A 798
 
 

419 Veni, sancte spiritus

Venu, ho Spirito Dia,
kaj de Via lum' radia
sendu brilon el ĉiel'.
Patro de l'mizeraj, venu,
per donacoj homojn benu,
venu, kor-heliga stel'.

2 Konsolanto vi elstara,
kor-amiko vi plej kara,
refreŝigo por l'anim'.
En penado vi kvieto,
milda spiro en impeto,
kuraĝigo en la tim'.

3 Lumo je beat' abunda,
dronu vi ĝis la profunda
kerno de l'fidela kor'.
Sen la saĝa rego via
estas homa virt' nenia,
estas ne senkulpa mor'.

4 Ĉian malpuraĵon lavu,
ĉion sekan akve savu,
sanon donu al vundit'.
Fleksu vi la kor-rigidon,
plivarmigu vi la fridon,
ŝirmu kontraŭ voj-deglit'.

5 Donu al la Di-popolo,
vin fidanta pro parolo,
la sepopon de la grac'.
Donu al la virt' valoron,
donu post la morto gloron,
ĝojon en eterna pac'. / (Amen. Haleluja)

M pentekosta sekvenco
V Stephan Langton, ĉ. 1200
E Guido Holz 1986
A 358
 
 

420 Ihr seid das Salz

Vi estas salo, salo de l'tero;
vi estas lumo, lumo de l'mond'!
Mi estas la lumo de l'mond'! / diras Jesu'.

M+V anonima rondkanto
E A. Burkhardt 1986
 
 

421 O komm, du Geist der Wahrheit

Spirito de la vero,
alvenu inter ni,
kaj cedos atmosfero
de tromp' kaj iluzi'.
Elverŝu fajron sanktan.
El lipoj kaj el kor'
fluigu pli konstantan
fidkanton al Sinjor'.

2 Vi, kiun nia granda
Sinjor' promesis mem,
Spirito konsolanta,
nin ŝiru el timem'.
Nin armu, dum ĉe miloj
nun mankas kredo-klar',
per akraj bataliloj
de l'praa kristanar'.

3 Malfido kaj malsaĝo
aŭdacas pli kaj pli;
nin zonu per kuraĝo
kaj kredo-energi'.
De supre nin fortigu
por pacienca fid',
kaj plene nin dis-ligu
de ĉia hom-timid'.

4 Necesas nun konfesi
libere, sen hezit',
senkaŝe, klare jesi
ĉe malamika spit',
ke, kiel ajn tempestu
la mondo kun defi',
ni laŭde ĝoj-atestu
pri Krist-evangeli'.

5 Spirito, ni Vin petas
pri nova pentekost',
sub kies ardo cedas
la kontraŭstara frost'.
Ho, donu al ni bravon;
apertu buŝojn por
al mond' proklami savon
de ĉiu homa kor'.

M Moravaj Fratoj 1544 / Johann Crüger
V Philipp Spitta 1801-1859
E A. Burkhardt 1986
A 350
 
 
422 Lobe den Herren, den mächtigen

Laŭdu ni Dion, la reĝon potencan de l'tero.
Laŭdu al Li, ĉar Li estas la vojo kaj vero.
Ho kantu ni
gloron kaj dankon al Li:
Li estas nia espero.

2 Laŭdu ni Dion, ĉar ĉiun patrece Li vidas.
Tra la danĝeroj de l'vivo Li ame nin gvidas.
Gardos Li nin,
kiel Li faris jam ĝin.
Firme pri tio ni fidas.

3 Laŭdu ni Dion, ĉar donis Li forton kaj sanon;
ĉiam fidele etendis al ni Sian manon.
Ofte jam Li
pruvis mirinde al ni
Sian bonecon kaj amon.

4 Laudu ni Dion, ĉar benis Li nian laboron,
sendis feliĉon, per paco plenigis la koron.
Pensu do ni,
kiom ni ŝuldas al Li!
Kantu ni laŭdon kaj gloron!

5 Laŭdu ni Dion, laŭdegu Lin tero kaj maro!
Laŭdu Lin preĝoj, laŭdegu Lin vorto kaj faro!
Danko al Li
sonu konstante ĉe ni:
Laŭdu Lin, ho kristanaro!

M en Stralsund 1655 / Halle 1741
V Joachim Neander 1650-1680
E Hugo Marx 1908 / A.Bh. 1985
A 451
 
 

423 Adon olam aŝer malaĥ

Ho Di', Sinjor', Vi estis Reĝ'
eĉ antaŭ universa fond',
sed de l'hom-kreo, Vi laŭ leĝ'
kroniĝis "Mastro de la Mond'".

2 Eĉ post mond-fina tragedi',
Eterna, sen natur-devi',
Vi restos unusola Di',
ĉar estis Vi kaj restos Vi!

3 Sen fin', mezur', kaj sen komenc'
kaj ununura, sen kunul',
Vi regas mondon per potenc'
de leĝodono kaj regul'.

4 Savonto nia el ekzil',
apogo dum homara plag',
Vi estas mia sav-azil'
kaj mia Sort' kaj mia Flag'.

5 Animon mian je premi'
Vi nokte prenas por protekt',
kaj tial revekiĝas mi
al viv', sen tim' kaj sen difekt'.

M tradicia, sefarda
V anonima, 14a jarcento
E J. Kohen-Cedek 1986
A 167
 
 

424 Lass uns in deinem Namen, Herr

En via nomo faru ni
la paŝojn necesajn nun.
Donu kuraĝon, per la fid'
agi hodiaŭ kaj morgaŭ.

2 En via nomo faru ni
la paŝojn necesajn nun.
Donu kuraĝon, per la am'
vivi hodiaŭ la veron.

3 En via nomo faru ni
la paŝojn necesajn nun.
Donu kuraĝon, per esper'
nove komenci hodiaŭ.

4 En via nomo faru ni
la paŝojn necesajn nun.
Donu kuraĝon, per la fid'
kun Vi, Sinjor', iĝi homoj.

M+V Kurt Rommel 1964
E A. Burkhardt 1986
A 540
 
 

425 Habt ihr schon gehört von Abraham?

Ĉu jam aŭdis vi pri Abraham'
inter Ur' kaj Kanaan'?
Mejl' post mejlo li alpaŝis
landon, kiun Dio kaŝis.
Dum li marŝis mejlojn mil,
Dia parol' estis la gvidil'.

2 Ĉu vi aŭdis pri la Di-Parol':
"Iru for laŭ Mia vol'.
Kiuj benos vin, mi benos,
la aliajn abomenos.
Kvankam etas via nom',
beno ĝi estos por ĉiu hom'."

M+V Jan Wit
E A. Burkhardt
A 787
 
 

426 Der Herr segne dich und behüte dich

Dio benu vin kaj protektu vin,
kaj ĝojo lumos super viaj vojoj.
Dio benu vin kaj protektu vin;
en Liaj manoj restu timoj, ĝojoj.

Amen, amen, amen,
paŝu kun aŭdac'.
Amen, amen, amen,
venkos Lia pac'.
2 Dio benu vin kaj protektu vin;
Li al plej foraj steloj nomon donas.
Dio benu vin kaj protektu vin;
Li viajn lumon kaj obskuron konas. / Amen ...

3 Dio benu vin kaj protektu vin.
Li iris vojon de la am' sindona.
Dio benu vin kaj protektu vin.
Li gvidas vin per la spirito bona. / Amen ...

M+V Ulrich Gohl 1970
E Adolf Burkhardt 1986
A 907
 
 

426B Von Gott will ich nicht lassen

De Dio mi ne lasos,
ĉar Li ne lasas min.
Sur fremdaj vojoj pasos
piedoj sen deklin'.
Per Sia fort man'
vespere kaj matene
Li zorgas amo-plene
kun daŭra akompan'.

2 Lin laŭdu buŝo, koro,
ĉar ambaŭ donas Li.
Ho, kia graco-horo,
dum Lin memoras ni.
Perdiĝus ĉiu hor'
de viv' sen Li surtere.
Ni apartenu vere
al la ĉiela ĥor'.

3 Mi fidoplene celas
nur Lin en peza sort'.
Apudas Li, fidelas
al Sia propra vort'.
Al Li transdonu mi
animon, korpon, vivon.
kaj iun ajn aktivon.
Pri mi disponu Li.

M Adoru Kantante 234
V Ludwig Helmboldt 1532-1598
E A.Burkhardt 1994
A 516
 
 

427 Cantai ao Senhor

Kantadu al Di'
kantikon tutnovan,
kantadu al Di'
kantikon tutnovan,
kantadu al Di'
kantikon tutnovan,
kantadu al Di',
kantadu al Di'!

2 Ĝojkriu la mond',
per kantoj Lin gloru.
Ĝojkriu la mond',
per kantoj Lin gloru.
Ĝojkriu la mond',
per kantoj Lin gloru.
Al Li ĝoje kriu
tuta la mond'.

3 Jubilu la ter',
riveroj kaj montoj.
Jubilu la ter',
riveroj kaj montoj.
Jubilu la ter',
riveroj kaj montoj.
La tero jubilu
al nia Di'.

M brazila popola
V Psalmo 98
E A. Burkhardt 1988
A 755
 
 

428 Unser Leben sei ein Fest

Nia vivo estu fest',
Krist-spirito en nia mezo,
Lia verko en niaj manoj,
Krist-spirito en niaj verkoj.
Nia vivo estu fest'
en ĉi vespero (mateno / tiu horo), en ĉiu tag'.

2 Nia vivo estu fest'.
Ni spiradu en Lia ĝojo,
eĉ sub larmoj en ĉiuj tagoj,
ja hodiaŭ kiel hieraŭ.
Nia vivo estu fest'
en ĉi vespero, en ĉiu tag'.

3 Nia vivo estu fest'.
En liber' ni amu la teron,
Liajn homojn, niajn najbarojn,
la gefratojn kaj nian memon.
Nia vivo estu fest'
en ĉi vespero, en ĉiu tag'.

4 Nia vivo estu fest'.
Ni ĝin vivu por Lia gloro.
Ni en fid' al Li apartenu
nun kaj ĉiutempe. Jes, amen.
Nia vivo estu fest'
en ĉi vespero, en ĉiu tag'.

M Peter Janssens 1972
V Metternich-teamo / anonima
E A. Burkhardt 1984/1988
A 355
 
 

429 För Jesu milda ögon

Sub Via vido, Jesuo,
mizeron mian portas mi,
malriĉon, ŝuldon antaŭ Vi,
sub Via vid', Jesuo.

2 Mi ĝemas, milda Jesuo,
sub ŝarĝo-plen' de pek-dezir'.
Mi en angoro kun sopir'
rigardas Vin, Jesuo.

3 Kompatu, milda Jesuo.
La amon kontraŭpekis mi,
kaj prave min kondamnus Di'.
Porpledu min, Jesuo.

4 Mi fidas eĉ, Jesuo,
se juste min forlasus Vi.
Eĉ sen esper' esperas mi
sub Via vid', Jesuo.

M Huugo Nyberg 1903
V Lars Stenbäck 1839
E el la sveda T. Ilmari Haapalainen 1988
prilaboro: Kloster Kirchberg 1997
A 273
 
 

430 The Zeal Of God Has Consumed Me

The zeal of God has consumed me: It burns in my soul. A driving force that cannot be stopped: a fire that cannot be quenched. Oh, halleluja, halleluja! / halle, halle, halleluja!

Konsumis min
la fervor' pri Di':
En mi ardas brul'.
Pelanta fort' -
kiu barus ĝin?
Jen fajro ne estingebla.
Ho, haleluja, haleluja!
Hale, hale, haleluja!

M+V nekonata deveno, uzita en Budapest 1987
E el la angla, A. Burkhardt 1988
 
 

431 Jesus ist kommen, Grund ewiger Freude

Venis Jesuo, la ĝojo eterna,
alfa, omega, komenco kaj fin'.
Dio kaj hom' en unuo konsterna -
Li, la Kreinto, en homa proksim'!
Kosmo! rakontu kun voĉ senalterna:
Venis Jesuo, la ĝojo eterna.

2 Venis Jesuo, rompiĝas katenoj,
krake dissaltas rigliloj de l'mort'.
Li, Dia Filo, el timoj kaj premoj
estas por vera liber' la pasport',
levas al gloro el pekoj, malbenoj.
Venis Jesuo, rompiĝas katenoj.

3 Venis Jesuo kun venko-proklamo,
frontas fortulon en ties kastel'.
Per Lia venko finiĝas la dramo.
Li elkondukas kaptitojn al hel'.
Ĉu la pli fortan vi sentas, satano?
Venis Jesuo kun venko-proklamo.

4 Venis Jesuo, la reĝo de gloro.
Laŭdu Lin, tero, laŭdegu, ĉiel'!
Por la regant', konvertanto de l'koro,
pordojn apertu kun verva akcel'.
Pensu: Li donas la kronon el oro!
Venis Jesuo, la reĝo de gloro.

5 Venis Jesuo, la peko-ofero;
pekojn tutmondajn forportas ŝafid',
savas eterne el tim' kaj infero,
mortas surkruce pro homa perfid'.
Amo abisma, profunda espero:
Venis Jesuo, la peko-ofero.

6 Venis Jesuo. Ĉi vorton plu-donu,
kuru al Lia sav-dona standard';
ĵuru kaj koran fidelon proponu;
diru: ni vivos sub Via rigard'.
Koro-amiko, per vero nin zonu.
Venis Jesuo. Ĉi vorton plu-donu.

7 Venis Jesuo, la fonto de beno.
Kuru, soifaj, kaj trinku ĝis fund'.
Kontraŭ pereo kaj kontraŭ veneno
prenu el tiu senfina abund'.
Tie la koro sin banu ĝis pleno.
Venis Jesuo, la fonto de beno.

8 Venis Jesuo, la kaŭzo de vivo.
En Li korpiĝas la Di-kompatem'.
Agi el amo - jen Lia motivo.
Mortis la morto, mizer' kaj malben'.
Liaj ni restu sen alternativo
Venis Jesuo, la kaŭzo de vivo.

M en Köthen ĉ. 1733
V Johann Ludwig Allendorf
E Adolf Burkhardt 1988
A 398
 
 

432 Jesus, unser Trost und Leben

Jesu, nia viv', konsolo,
kiun vindis morto-tolo,
nun potence kaj kun glor'
venkis kiel viv-sinjor'.
Rompis ĉenojn de la morto
Lia princa venka forto.
Haleluja, haleluja.

2 Morto kuŝas katenita,
venkis Vivo forta, spita.
La pikilo falis jam
el la mano de l'tiran'.
La ĉielon Di' apertas,
homoj veran pacon spertas.
Haleluja, haleluja.

3 Tuta mond' en ĝoj' komuna
iĝas freŝa, nova, juna;
ĉio sur la tero-glob'
vestas sin en festa rob';
ondas nun pro ĝoj' la maro,
val' resonas kaj montaro.
Haleluja, haleluja.

M Johann Sebastian Bach 1736
V E. C. Homburg
E A. Burkhardt 1988
A 315
 
 

433 A toi la gloire

Ho Revivanto,
al Vi estu glor'!
Al Vi venko-kanto
ĝis l'eterna hor'!
Venis jen l'anĝelo
en la bril' de Di';
for de l'tombo-kelo
rulis ŝtonon li.
Ho Revivanto,
al Vi estu glor'!
Al Vi venko-kanto
ĝis l'eterna hor'!

2 Jen Li aperas:
estas Li, Jesu',
Reĝ', Savanto. Veras!
Ne malcertu plu!
Ĝojon do elspiru,
Di-Popolo vi,
kaj senĉese diru:
Venkis Kristo-Di'!
Ho Revivanto,
al Vi estu glor'!
Al Vi venko-kanto
ĝis l'eterna hor'!

3 Ĉu mi forcedu?
Ĉiam vivos Li,
do je Li mi kredu,
Paco-Princo Di';
Li triumfo-festo,
forto kaj subten',
vivo kaj majesto,
gĝojo en ĉagren'.
Ho Revivanto,
al Vi estu glor'!
Al Vi venko-kanto
ĝis l'eterna hor'!

M "Maccabaeus", Georg Friedrich Händel
V Edmond Louis Boudry 1900
E el la franca Guido Holz 1988
A 321
 
 

434 Nu sjunker bullret / Ja valvo itse

La bruo, streĉo nun malaperas,
la ŝarĝon portas de ni l'anĝel'./
La noktan benu ripozon, Dio,
nia espero kaj sola cel'!

2 La juston, Dio, allasu flori,
la liberecon donacu Vi!
Kaj Vi vigligu la kristanaron,
ke en konkordo vivadu ni.

3 Mem viglu, Kristo, en nia koro!
Nur Via Vorto lumigas nin.
Tra l'tuta mondo ĝi certe brilas
ĝis la maten-suna nokto-fin'.

M T. Ilmari Haapalainen 1976
V Lars Thunberg (str.1-2) 1973
Anna-Maija Raittila (str.3) 1976
E el la sveda (1+2) kaj finna (3)
T. Ilmari Haapalainen 1986
A 168
 
 

435 Ba ni ngyeti ba Yawe

La Sinjoron gloru ni,
la Sinjoron gloru ni,
la Sinjoron gloru ni.
Amen. Halelu.
Haleluja, Haleluja, Haleluja, Amen.

M+V el Okcidenta Kameruno (mungaka-lingva)
E adaptis A. Bh. 1988
A 476
 
 

436 Hanulnanun saelulbola (Korea)

Jen, la birdoj sub la ĉiel',
sen semado, sen rikolt';
ili ne kolektas por si
provizaĵon en grenej'.
Sed la Patro en la ĉiel'
ilin nutras sen avar'!
Ĉu vi ne valoras des pli?
Kial zorgi do pri l'viv'?

2 Jen, lilioj kreskas sur kamp'
sen laboro kaj sen ŝpin'.
Ilin ne egalis laŭ bel'
eĉ la pomp' de Salomon'.
Se do vestas tia glor'
herbon pereontan for,
des pli zorgos Dio pri vi;
kial etas via fid'?

3 Lia Regno, Lia justec'
estu plej unua cel'.
Se vi agos laŭ Lia vol',
aldoniĝos la ceter'.
Lasu zorgojn pri l'morgaŭ'!
zorgos mem morgaŭa tag'.
Jam sufiĉa por ĉiu tag'
estas ĝia propra plag'.

M Nah Young-Soo
V laŭ S-ta Mateo 6:26-34
E Adolf Burkhardt 1988
A 802
 
 

437 Audi, domine, et misere mei

Audi, domine, et miserere mei, domine Jesu, tu sis adiutor meus.

Aŭdu min, Sinjor',
kompate min rigardu,
Sinjor' Jesuo;
Vi estu mia helpo.

M Adam Gumpelzhaimer 1559-1625
V Latina liturgio
E A. Burkhardt 1988
A 279
 
 

438 Ich will den Ruhm des Herrn verkünden

Lian majeston mi proklamu,
ĉio vivanta Lin gloru,
Lin, la sanktan, la tre sanktan Dion,
nun kaj eterne. Amen.

M Hans-Jürgen Hufeisen
V laŭ psalmo 145
E A. Burkhardt 1986
A 479
 
 

439 Dein Geist weht, wo er will

La blovon de l'spirit'
ne povas ni diveni.
Li kaptas niajn korojn
por nin antaŭen treni.

2 La blovo de l'spirit'
penetras la kvieton,
parolas ĉiujn lingvojn,
proklamas Di-dekreton.

3 La blovo de l'spirit'
impulsas nian amon;
Li vekas la esperon,
forigas lacan lamon.

4 La blovo de l'spirit'
aktivas malgraŭ spito.
El polvo Li nin kreis,
infanojn de l'spirito.

M Ludger Edelkötter
V Wolfgang Poeplau
E Adolf Burkhardt 1984
A 354
Free Web Hosting