397 Dio la venkon gajnis

Dio la venkon gajnis;
dum nevenkeblaj ŝajnis
mond' kaj infero,
jen: Vivo! Vero!

2 Kristo nin mem kondukos,
por ni batalos, luktos.
Ni nin konsekru,
la Vojon sekvu!

3 Tial ni sen teruro
rigardu al futuro.
La ombroj fuĝas.
Aŭroro ruĝas.

M Herbert Beuerle (Burckhardthaus)
V originale en Esperanto, A. Burkhardt
A 318
 
 

398 We Are One In The Spirit

La Spirito nin igas unu en la Sinjor'.
La Spirito nin igas unu en la Sinjor'.
Unuecon promesis Li, ĝin petu ni el kor'.
Nia am' estu signo por la mond', por la mond'.
Nia amo estu signo por la mond'.

2 Ni proklamu, ke venas jam la Regno de Di',
ni proklamu, ke venas jam la Regno de Di'.
Kuntenataj en Li sur unu vojo iru ni.
Nia am' estu signo por la mond', por la mond'.
Nia amo estu signo por la mond'.

3 Unu helpas alian kontraŭ tim' aŭ mizer',
unu helpas alian kontraŭ tim' aŭ mizer',
aŭ se homoj minacas al hom-digno kaj liber'.
Nia am' estu signo por la mond', por la mond'.
Nia amo estu signo por la mond'....

4 Laŭdo, glor' al Di-Patro, al la Mondo-Aŭtor'!
Al Jesu', la helpanto, Lia Filo, honor'!
Al Spirito, ligil' de unueco, estu glor! /
Nia am' estu signo por la mond', por la mond'.
Nia amo estu signo por la mond'.

M+V Peter Scholtes 1966
E A. Burkhardt 1985
A 75
 
 

399 Veni Creator Spiritus

Venu, krea
Di-Spirito,
venu, krea
Di-Spirit'.

M el la komunumo de Taizé
E A. Burkhardt 1983
 
 
 

400 Er ist das Brot, er ist der Wein

Levu vin, manĝu: vino, pan'
Li estas mem, por longa voj'.
Vin gardu la Sinjor';
forlasos vin angor'.
Vin gardu la Sinjor',
forlasos vin angor'.

2 Vidu, gustumu: vino, pan'
Li estas, meze de mizer'.
Li fortikigu vin
per amo kaj pardon'.
Li fortikigu vin
per amo kaj pardon'.

3 Levu vin, iru: vino, pan'
Li estas; kreskas la esper'.
Vin benu la Sinjor',
Li ne forlasos vin.
Vin benu la Sinjor',
Li ne forlasos vin.

M Joachim Schwarz
V Eckart Bücken
E Adolf Burkhardt 1985
A 387
 
 

401 Komm, Herr, segne uns

Benu nin, Sinjor',
ke ni ne forgesu,
kies anoj ni;
Vin do ni konfesu!
Ne plu en izol'
ni, la Viaj, sidas:
ridon, ploron vidas
bene Via vol'.

2 Mem ne povas hom'
benon akapari,
sed pro Via don'
ni ne devas ŝpari:
Flori povas ben',
kie ni disdonas,
amas kaj pardonas,
spitas al ĉagren'.

3 Pacon donis Vi,
pac' plu devas veni
por, laŭ Di-promes',
mondon viva teni.
Helpu nin al far',
se pri paco temas.
Kiuj plore semas,
plukos sen avar'.

4 Benu nin, Sinjor',
ke ni ne forgesu,
kies anoj ni;
Vin do ni konfesu!
Ne plu en izol'
ni, la Viaj, sidas:
ridon, ploron vidas
bene Via vol'.

M+V Dieter Trautwein 1978
E Manfred Retzlaff (str.2)
A. Burkhardt (str.1, 3, 4)
A 906
 
 

402 Herr, gib uns deinen Frieden

Pacon donu, ho Sinjoro,
donu Vian pacon;
pacon, donu al ni pacon,
Sinjoro, donu pacon!

M Ludger Edelkötter
V Wolfgang Poeplau
E A. Burkhardt 1983
A 592
 
 

403 Als Jesus in der Wüste war

Jesuo estis en dezert',
ĉeestis kvinmil homoj.
Ĉeestis vir', virin', infan',
ĉeestis eta Jonatan'.
Ĉeestis vir', virin', infan',
kaj granda infanaro.

2 Malsato ilin premis tre.
Li diris: Nun dividu!
Dividis vir', virin', infan',
dividis eta Jonatan'.
Dividis vir', virin', infan',
kaj granda infanaro.

3 Li benis fiŝojn kun la pan'
kaj diris: Venu, manĝu!
Do manĝis vir', virin', infan'
kaj manĝis eta Jonatan'.
Do manĝis vir', virin', infan',
kaj granda infanaro.

4 Satiĝis tie ĉiu hom'
sidanta ĉe Jesuo.
Satiĝis vir', virin', infan',
satiĝis eta Jonatan'.
Satiĝis vir', virin', infan',
kaj granda infanaro.

5 Ĉar plimultiĝas tiu pan',
se tiel disdonata.
Lin dankis vir', virin', infan',
Lin dankis eta Jonatan'.
Lin dankis vir', virin', infan',
kaj granda infanaro.

M Ludger Edelkötter
V Rudolf Otto Wiemer
E Adolf Burkhardt 1984
A 800
 
 

404 Vom Aufgang der Sonne

De l'suno-leviĝo
ĝis subiro de la sun'
estu glora la nom' de l'Sinjor',
estu glora la nom' de l'Sinjor'.

M Paul Ernst Ruppel 1937
V Psalmo 113:3
E A. Burkhardt 1985
A 614
 
 

405 Si dos o tres me invonca al orar

Kie du aŭ tri kunvenas en mia nom',
kun ili estos Mi.
Kie du aŭ tri kunvenas en Mia nom',
kun ili estos mi;
kun ili Mi, kun ili Mi.
Kie du aŭ tri kunvenas en mia nom',
kun ili estos Mi.

M B. Bayiga
V S-ta Mateo 18:20
E A. Burkhardt 1983
A 665
 
 

406 Paradiczomnak te szép élö fája

Vi, bela vivo-arbo paradiza,
kara Jesuo, Di-Ŝafid' sur tero,
Vi suferante savis nian vivon,
nin liberigis.

2 Nur, nur pro ni Vi devis suferadi,
iris al kruco, portis dornan kronon.
Por niaj pekoj devis Vi elpagi
per Via vivo.

3 Kara Jesuo, funde nin transformu,
por ke volonte tiujn ni pardonu,
kiuj ofendis nin, malbone traktis,
mem mise agis.

4 Por ili ĉiuj ni Vin volas peti,
laŭ Vi, modelo, voki al la Patro,
por ke ni venu kun sanktuloj ĉiuj
al Via paco.

5 Kiam la tagoj de la viv' sin klinas,
nian spiriton prenu, ho Sinjoro,
ke fine konsolitaj ni foriru,
laŭdon surlipe.

6 Dankon al Dio, la ĉiela Patro,
Li la perditajn homojn grace savis,
por ni akiris Li senfinan pacon;
ĝojon eternan.

M el Kolozsvár 1744
V Pecseöyo Kiraly Imre
E el la hungara kun helpo de István László
trad. Adolf Burkhardt 1985
A 291
 
 

407 De steppe zal bloeien

Kanto de la Releviĝo (Jesaja 35:1-2)
La stepo ekfloros.
La stepo ĝoj-krios kaj ridos.
La rokoj, fermitaj jam de sia kreiĝo,
akvo-plenas ĝis rand';
la rokoj oscedos.
La akvo fluados,
la akvo arĝentos kaj ŝaŭmos.
Kiu soifas, jam trinkos.
La stepo, ĝi trinkos.
La stepo ekfloros,
la stepo ĝoj-krios kaj ridos.

2 L'ekzilo finiĝis.
Revenas kun garboj or-flavaj
popolo pelita el patrujo funebre:
procesie, laŭ vic'
por ĉiam revenas.
Similaj al akvoj,
torente rapidaj,
profunden sin
de montaro ĵetantaj,
la homoj ĝoj-krias.
Semintoj per larmoj
revenas ĝoj-krie ridante.

3 Mortinto - li vivos.
Mortinto ja aŭdos: Nun vivu!
Post fin' de pilgrimo,
superŝutis lin ŝtonoj:
Levu vin, ho mortint',
jam lumas mateno.
Nin mano invitos,
kaj voĉo nin vokos: Apertu
tero, ĉielo, abismo,
kaj tiam ni aŭdos.
Ni sekve leviĝos,
ĝoj-krios ridante kaj vivos.

M A. Ommem
V Huub Oosterhuis
E Jacques Tuinder 1984
A 647
 
 

408 Wach auf, mein Herz, und singe

Vekiĝu, kor´, kun kanto
por Li, la Mond-Kreanto.
Li donas ĉiujn bonojn,
protektas Siajn homojn.

2 Ĉirkaŭis en malhelo
min ombroj kaj malbelo;
Satano min deziris,
sed Dio interiris.

3 Li diris: Nun senĝene
pludormu, kvankam pene
Satano vin insidos,
vi ja la sunon vidos.

4 Fariĝis Via vorto,
min savis Via forto;
mi nun libera estas
kaj novigita restas.

5 Oferas mi ne monon,
sed kiel mian donon
mi metas sur altaron
nur kantojn kaj preĝaron.

6 Vi ne rifuzas tion,
Vi scias ja, ke ion
pli bonan mi ne havas;
al Via kor' ĝi gravas.

7 Finiĝu, Dio mia,
dumtage verko Via;
min gardu la anĝelo
sendita de l'ĉielo,

8 Aprobu mian faron,
konduku mian ĉaron,
mem prenu la stirilon
kaj donu la konsilon.

9 Min gardu kaj min benu,
en mian koron venu;
satigu Via vorto
min ĉiam ĝis la morto.

M Nikolaus Selnecker / Johann Crüger 1649
V Paul Gerhardt 1647
E Manfred Retzlaff 1983
A 115
 
 

408B Dass Erde und Himmel dir blühen

Ĉielo kaj ter' por vi floru.
Ne penoj, sed ĝoj' vin favoru;
vi havu la tempon por miri sen lim'
kaj pacon por korpo kaj anim'.

M Herbert Beuerle 1990
V Kurt Rose 1990
E A. Burkhardt 1993
A 99
 
 

408C Herrlicher Morgen

(Melodio: Morning Has Broken / Venu, kredantoj, AK 1)

Glora mateno, brilo de l'kreo,
lum' el obskuro, nova naskiĝ'!
Dankon pro Suno kaj pro la vivo,
dankon pro spiro kaj pro la tag'.

2 Pluvo tenera, akvo de vivo,
trafas la teron, floras ĝarden'.
Dankon pro nuboj kaj pro la Tero,
dankon pro larmoj kaj pro la vent'.

3 Suno radia, amo abunda,
nove vi donas, en ĉiu tag'.
Dankon pro varmo kaj pro la Tero,
dankon pro ridoj kaj pro la lum'.

M Bunessan (AK 1)
V W. Herrmann
E A. Burkhardt 1995
A 125
 
 

408D Nehmet einander an

Interakceptu vin!
Prenu panon kaj prenu vinon.
Prenu, donu; donu, prenu.
Ne fremdulas ni en Lia dom'.

2 Interakceptu vin!
Estu salo kaj estu lum'.
Prenu, donu; donu, prenu.
Ne fremdulas ni en Lia urb'.

3 Interakceptu vin!
Vian havon dividu nun.
Prenu, donu; donu, prenu.
Ne fremdulas ni en Lia land'.

4 Interakceptu vin!
Revon vivu, la manon donu.
Prenu, donu; donu prenu.
Ne fremdulas ni en Lia mond'.

M Christoph Noetzel
V Hans-Jürgen Netz 1993
E A.Bh. 1993; unua linio: Jacques Tuinder
kp n-ron 464 (neŝanĝita)
A 588
 
 

409 Wir sind zum Mahl geladen

Al Sia tablo vokis
Sinjoro Kristo nin,
samkiel la disĉipligu,
al fiŝo, pano, vin'.
Li vokas ĉiujn homojn,
ne restas lim' aŭ bar'.
Vivantajn en obskuro
venigas Li al klar'.

2 La riĉajn, la mizerajn,
el nordo kaj el sud',
Li ĉiujn al Si tiras
kun bonvenig-salut'.
El la popoloj venu
la gastoj pro invit'.
Ne veni, tio estus
plorinda ben-evit'.

3 Nenio plu dividas
ĉe tia kuna manĝ';
ni nin konfesas anoj
de l'sama sav-aranĝ'.
La viv' kaj amo Liaj
- jen, de l'kunec' la kor'!
Kuneco, viv' - ni estas
la korpo de l'Sinjor'.

4 Li montras al ni taskojn
en tiu nova viv'.
Tra ni, la pac' por ĉiuj
fariĝas efektiv'.
La estonteco helas
ĉe vino, fiŝo, pan'.
Ni danku. Morgaŭ same
nin nutros Lia man'.

M Herbert Beuerle 1968
V Kurt Rommel 1967
E Adolf Burkhardt 1986
A 388
 
 

410 Von deinen Quellen leben wir

El Viaj fontoj
vivas ni,
Sinjor' Jesu'.

M+V Bodo Hoppe
E A. Burkhardt 1986
A 14
 
 

411 Im Frieden dein, o Herre mein

En Via paco, ho Sinjor',
mi iros vojon mian.
Senlime Vi, laŭ Via vort',
elverŝas gracon Vian,
do montris la Savanton Vi
al mi, la lumon Dian.

2 Pretigis por la mizerul'
festenon Vi de l'graco.
For la malsat' per viva pan';
l'animon regas paco.
Nun ekjubilas ĉiu gast'
en kor' pro ĉi donaco.

3 En Vi kunligu, ho Sinjor',
nin amo kaj sincero,
por ke per niaj vort' kaj far'
pruviĝu Via vero,
ĝis sidos ni ĉe Via manĝ'
post la vojaĝ' sur tero.

M Wolfgang Dachstein antaŭ 1536
V Friedrich Spitta 1852-1934
E Guido Holz 1985
A 822
 
 

411B Das sollt ihr, Jesu Jünger, nicht vergessen

Tion vi, kiuj nomas sin kristanaj,
tenu memore: Ni, la unu-panaj
unu-kalikaj difavor-nutratoj
estas gefratoj.

2 Se ni komune vivus kaj gefrate,
se malfortulojn helpus ni kompate,
estus por niaj agoj la motoro
nur la Sinjoro.

3 Nepras por tio granda amo Lia.
Ĝi nin penetru per la graco Dia.
Unu paŝtisto ĉiujn interligu,
unu-gregigu.
M Johann Crüger

V Johann Andreas Cramer 1723-1788
E Reinhard Pflüger 1994
(kp AK 61 Vi, ho savanto, str.2-4)
komparu A 076
variantoj:

b) Nepras por tio la amego Dia.
Ĝi nin penetru per favoro Lia.
Unu-paŝtiste ĉiujn interligu,
unu-gregigu.

a) Tio ne eblas sen Lia amego.
Ĝi nin penetru, ke ni unu grego
estu sub unu sola paŝta gvido
kun funda fido.
 
 

412 A solis ortus cardine

Al turnopunkt' de sunleviĝ'
kaj ĝis ekstremo de la ter'
ni kantu al Princ' Kristo; lin
Maria naskis virgulin'.

2 Benata la Farint' de l'mond'
sin vestis per ĉi sklava korp'
por savi karnon per la karn',
ke ne perdiĝu kreitar'.

3 Ĉastegan ventron de patrin'
la graco trafas el ĉiel',
knabina ventro pro sekret'
pezegas; ŝi ne konas ĝin.

4 Do domo de pudora kor'
tuj iĝas templo nur por Di';
la netuŝitulin' sen vir'
koncipas filon en uter'.

5 En naskospasmoj naskas lin,
kiun anoncis Gabriel'-
kaj suprensalte jam Baptist'
rekonas lin el panja sin'.

6 Fojn' por kuŝado, kial ne?
li ne malŝatas pri manĝuj':
per iom lakto nutras sin,
dank' kiun manĝas ĉiu bird'.

7 Ĝojegas ĉielula ĥor',
anĝeloj kantas nun por Di'
kaj al paŝtistoj la Paŝtist'
montriĝas; ĉies li kreint'.

8 Jesu', la gloro jen por vi
ĉar vi naskiĝis el Virgin' -
kun Patro kaj Vivig-Spirit'
por ĉiamdaŭra la tempeg'.

M+V Sedulius, 5a jarcento
E el la latina, Gerrit Berveling
A 249 alia melodio
 
 

413 Tochter Zion, freue dich

Ĝoju, ho Filino de Cion',
ho, jubilu laŭte vi, Jerusalem'!
Vidu, via reĝo venas nun al vi,
vere jen alvenas Princo de la Pac'.

2 Hosiana, Filo de David',
por popolo Via, beno estu Vi!
Regnon ĉiam-daŭran Vian fondu nun,
hosiana, gloro estu en ĉiel'.
Hosiana, Filo de David',
por popolo Via, beno estu Vi!

3 Hosiana, Filo de David',
ĉiuj ni adoras Vin, ho milda reĝ'!
Staros por eterne Via paca tron',
ho amata Filo de la Patro-Di'.
Hosiana, Filo de David',
ĉiuj ni adoras Vin, ho milda reĝ'!

M Georg Friedrich Händel 1685-1759
V laŭ Zeĥarja 9:9
E Guido Holz 1986
A 201 alia traduko, alia melodio
 
 

414 O Heiland, reiss die Himmel auf

Ĉielojn fendu, ho Sinjor',
malsupren kuru el la glor'.
Forŝiru, kio estas bar',
riglil', seruro kaj rempar'.

2 Ĉielan roson sendu, Di',
en ros' defluu, ho Mesi'.
elverŝu, nub', per pluva vom'
la reĝon de l'Jakoba dom'.

3 Ho tero, ĝermu; ĝermu, grund';
la mond' verdiĝu en abund'.
Ĉi tiun floron nasku, ter';
el tero saltu, Sav-esper'.

4 Ho kie restas vi, konsol'?
Al vi ja fidas mondpopol'.
Do venu de l'plej alta hal',
konsolu nin en larmo-val'.

5 Ho bela stelo, klara sun',
ni volus vin rigardi nun;
leviĝu, sun'; sen via bril'
suspiras ni ja en ekzil'.

6 Mizer' ĉi tie nia sort';
minacas nin eterna mort'.
Konduku nin el la malben'
per forta man' al hejm-festen'.

M en Augsburg 1666
V Friedrich Spee von Langenfeld 1591-1635
E Guido Holz 1985 (1997)
A 185
 
 

415 Juicht voor de koning van de joden

Jubilu al la juda reĝo,
ne klinu vin al mond-potenc';
al la servist' de l'Dia leĝo
profunda decas riverenc'.
Fremduloj serĉis Lin el fore:
La trio, spite al Herod',
incenson, mirhon, oron ĥore
oferis kun ador-devot'.

2 Jen enakviĝas la Mesio,
Lin signas birde la Spirit';
Li agas laŭ la plaĉ' de Dio
kaj savas nin per kor-vizit'.
Simbole kontraŭ flu' Li staras;
turniĝas vivo-rada sort':
La faton Lia beno baras;
nin konas Li ĝis en la mort'.

3 En Kana, ardo jam dis-iris,
cindriĝis fajro el la vid';
kaj la pokaloj flame diris,
el ili, kiu vera vit'.
El kruĉoj fluu vin-trezoro,
de buŝ' al buŝo ĝojo, dank';
ĉar trovis - nur en Sia horo -
la teron Li ĉe l'dekstra flank'.

4 Ĝojkriu pri tutmonda reĝo,
vin klinu antaŭ Dia tron';
nun haleluju laŭdo-preĝo,
descendas glore Lia bon'.
Konstruu regnon senkomparan,
ekloĝu pac' en ĉiu hom';
konservis vinon Li elstaran
por nupto-fest' en Sia dom'.

M Genève 1543
V Tom Naastepad, n. 1921
E Jacques Tuinder 1979
A 264
 
 

416 All Morgen ist ganz frisch und neu

Noviĝas freŝe ĉe l'aŭror'
fidelo granda de l'Sinjor';
ne ĉesas ĝi dum longa tag',
fideblas sen mensog' aŭ blag'.

2 Ho bela stelo de l'maten'!
Ni petas Vin pri Via ben'.
Per Vi lumiĝu ĉiu spac'.
En kor' abundu Via grac'.

3 Elpelu ombrojn de obskur'.
Nin gardu, Lumo, de malpur',
de honto, blindo, trompa van'.
Tagnokte prenu nin je l'man'

4 por vivo en tagluma klar';
dum ĉiu krizo, ĉiu far'
en fido staru ni ĝis fin'.
De Vi, neni' separu nin.

M Johann Walter 1541
V Johannes Zwick 1496-1542
E A. Burkhardt 1986
A 7
Free Web Hosting