﻿{"id":640,"date":"2013-03-30T14:09:47","date_gmt":"2013-03-30T17:09:47","guid":{"rendered":"http:\/\/vitorluiz.6te.net\/?p=640"},"modified":"2013-03-30T14:09:47","modified_gmt":"2013-03-30T17:09:47","slug":"apostola-letero-porta-fidei-en-esperanto","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/vitor.6te.net\/?p=640","title":{"rendered":"Apostola letero &quot;Porta Fidei&quot; en Esperanto"},"content":{"rendered":"<p style=\"text-align: center;\">APOSTOLA LETERO<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">EN FORMO DE MEMDECIDO<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">PORTA FIDEI<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">DE LA PLEJALTA PONTIFIKO<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">BENEDIKTO LA XVI-a<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">PER KIU ESTAS PROKLAMITA LA JARO DE LA KREDO<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">\n<p style=\"text-align: justify;\">1. La PORDO DE FIDO (la\u016d Ago 14, 27), kiu enkondukas nin en la vivon de komuneco kun Dio kaj permesas nian eniron en Lian Eklezion, estas \u0109iam malfermita al ni. Eblas transpasi tiun limon tiam, kiam la Vorto de Dio estas anoncata kaj la koro permesas esti modelata de la graco transformanta. Trapasi tiun pordon signifas eniri en vojon, kiu da\u016dras dum la tuta vivo. Tiu vojo komenci\u011das en la bapto (la\u016d Rom 6, 4), per kiu ni povas turni nin al Dio per la nomo Patro, kaj fini\u011das tiam, kiam ni pasas tra la morto al la eterna vivo, frukto de la resurekto de la Sinjoro Jesuo, kiu, per la donaco de la Sankta Spirito, volas partoprenigi en sian gloron \u0109iujn, kiuj kredas je Li (la\u016d Joh 17, 22). Konfesi la kredon je la Triunuo \u2013 Patro, Filo kaj Sankta Spirito \u2013 egalas al kredi je ununura Dio, kiu estas Amo (la\u016d 1 Joh 4, 8): la Patro, kiu je la plenumi\u011do de la tempoj sendis sian Filon por savi nin; Jesuo Kristo, kiu ela\u0109etis la mondon per la mistero de sia morto kaj resurekto; la Sankta Spirito, kiu gvidas la Eklezion tra la jarcentoj dum la atendo de la glora reveno de la Sinjoro.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">2. De la komenco de mia oficado kiel Posteulo de Petro, mi memorigis la neceson remalkovri la vojon de la fido por briligi, en evidenteco \u0109iam pli granda, la \u011dojon kaj la renovigitan entuziasmon de la renkonti\u011do kun Kristo. Dum la homilio de la Sankta Meso komence de mia pontifikado, mi diris: &#8220;La tuta Eklezio, kaj la Pa\u015dtistoj ene de \u011di, same kiel Kristo devas eklabori por konduki la homojn ekster la dezerton, al lokoj de la vivo, de la amikeco kun la Filo de Dio, al Tiu Kiu donas la vivon, la plenan vivon&#8221;[1]. Nemalofte okazas, ke la kristanoj pli multe okupi\u011das pri la sociaj, kulturaj kaj politikaj sekvoj de la fido ol pri la fido mem, dum ili konsideras \u011din kiel evidentan premison de sia \u0109iutaga vivo. Tamen tia premiso ne nur \u0109esis ekzisti, sed ofte oni e\u0109 neas \u011din.[2] Dum, en la pasinteco, eblis rekoni ununuran kulturan reton, amplekse komunecan je sia instigo al la enhavoj de la fido kaj al la valoroj de \u011di inspiritaj, nuntempe \u015dajnas, ke tio jam ne okazas en grandaj sektoroj de la socio danke al profunda fido-krizo kiu atingis multajn homojn.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">3. Ni ne povas akcepti, ke la salo sengusti\u011du kaj la lumo estu ka\u015dita (la\u016d Mat 5, 13-16). Anka\u016d la nuntempa homo povas ree senti la bezonon iri, kiel la samarianino, al la puto por a\u016dskulti Jesuon, kiu invitas kredi Lin kaj trinki el Lia fonto, el kiu \u015dprucas viva akvo (la\u016d Joh 4, 14). Ni devas reakiri la guston nutri nin per la Vorto de Dio, fidele transsendita de la Eklezio, kaj la Pano de la vivo, oferitaj kiel nutra\u0135oj al \u0109iuj Liaj dis\u0109iploj (la\u016d Joh 6, 51). Fakte, niatempe ankora\u016d sonas, la\u016d sama forto, tiu \u0109i instruo de Jesuo: &#8220;Laboru ne por la pereema nutra\u0135o, sed por la nutra\u0135o, kiu restas \u011dis eterna vivo&#8221; (Joh 6, 27). Kaj la demando, farita tiam de Liaj a\u016dskultantoj, estas la sama, kiun ni faras hodia\u016d: &#8220;Kiel ni agu, por ke ni faru la farojn de Dio?&#8221; (Joh 6, 28). Ni konas la respondon de Jesuo: &#8220;Jen la faro de Dio: kredi al Tiu, kiun Li sendis&#8221; (Joh 6, 29). Pro tio, kredi al Jesuo Kristo estas la vojo por ke oni sukcesu atingi definitive la savi\u011don.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">4. Je la lumo de \u0109io \u0109i, mi decidis proklami Jaron de la Kredo. Tiu komenci\u011dos la 11-an de Oktobro 2012, en la 50-a datreveno de la malfermi\u011do de la Dua Vatikana Koncilio, kaj fini\u011dos en la Soleno de Nia Sinjoro Jesuo Kristo Re\u011do de la Universo, la 24-an de Novembro 2013. La 11-an de Oktobro 2012 estos la 20-a datreveno de la publikigo de la Kate\u0125ismo de la Katolika Eklezio, teksto publikigita de mia Anta\u016dulo, la Beata Papo Johano Pa\u016dlo la 2-a, 2-a[3] celante ilustri al \u0109iuj fideluloj la forton kaj la belecon de la kredo. Tiu verko, vera frukto de la Dua Vatikana Koncilio, estis dezirata de la Eksterordinara Sinodo de la Episkopoj en 1985 kiel ilo je la servo de la kate\u0125ezo[4] kaj estis realigata per la kunlaboro de la tuta episkoparo de la Katolika Eklezio. Kaj \u011cenerala Asembleo de la Sinodo de la Episkopoj estas kunvokita de mi \u011duste por la monato Oktobro de la jaro 2012, kies temo estas La nova evangelizado por transdoni la kristanan kredon. Tio estos okazo favora por enkonduki la tutan komunumon de la Eklezio en tempon de aparta pripensado kaj remalkovro de la kredo. Tiu ne estas la unua fojo, kiam la Eklezio estas alvokata celebri Jaron de la Kredo. Mia respektinda Anta\u016dulo, la Servanto de Dio Pa\u016dlo la 6-a proklamis similan jaron en 1967, por festi la martirigon de la apostoloj Petro kaj Pa\u016dlo en la 19-a centjari\u011do de ties plej alta kred-atesto. Li pensis tiun jaron kiel solenan momenton, por ke ekzistu, en la tuta Eklezio, &#8220;a\u016dtenta kaj sincera konfeso de la sama kredo&#8221;; li anka\u016d volis, ke tiu kredo estu certigita la\u016d maniero &#8220;individua kaj kolektiva, libera kaj konscia, interna kaj ekstera, humila kaj honesta&#8221;.[5] Li pensis, ke la Eklezio povos tiele rehavi &#8220;la \u011dustan konscion pri sia kredo por \u011din revigligi, purigi, konfirmi, konfesi&#8221;.[6] La grandaj tumultoj kiuj okazis tiujare pli evidentigis la bezonon de tia celebro. Tiu \u0109i fini\u011dis per la Kred-Konfeso de la Popolo de Dio,[7] por atesti, kiel la esencaj enhavoj &#8211; kiuj jam dum jarcentoj estas la poseda\u0135o de \u0109iuj kredantoj &#8211; bezonas esti konfirmitaj, komprenitaj kaj ellernitaj la\u016d maniero \u0109iam nova por ke oni kohere atestu ilin en historiaj kondi\u0109oj malsimilaj ol la pasintecaj.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">5. La\u016d kelkaj aspektoj, mia respektinda Anta\u016dulo komprenis tiun Jaron kiel &#8220;konsekvencon kaj postulon post-koncilian&#8221;[8], tre konscia pri la seriozaj malfacila\u0135oj tiutempe, \u0109efe koncerne la konfeson de la vera kredo kaj ties korekta interpretado. \u015cajnis al mi, ke kongruigi la komencon de la Jaro de la Kredo kaj la 50-jari\u011don de la malfermo de la Dua Vatikana Koncilio povus esti okazo favora por kompreni, ke la tekstoj postlasitaj de la Konciliaj Pastroj, la\u016d la belaj vortoj de Beata Johano Pa\u016dlo la Dua, &#8220;ne perdas sian valoron nek sian belecon. Estas bezonate fari, ke ili estu legataj tiel, ke ili estu komprenataj kaj internigataj kiel tekstoj kvalifikitaj kaj normaj de la Eklezia Instruado, en la sfero de la Tradicio de la Eklezio. Mi sentas hodia\u016d e\u0109 pli intense la devon montri la Koncilion kiel la grandan gracon kiun la Eklezio \u011duis en la 20-a jarcento: en \u011di troveblas sekura kompaso kiu gvidas nin sur la vojo de la komenci\u011danta jarcento&#8221;.[9] Mi volas \u0109i tie ripeti entuziasme la vortojn, kiujn mi diris pri la Koncilio kelkajn monatojn post kiam mi estis elektita kiel Posteulo de Petro: &#8220;Se ni legas kaj akceptas \u011din la\u016d gvido de justa hermene\u016dtiko, la Koncilio povas esti kaj fari\u011di pli kaj pli granda forto por la \u0109iam bezonata renovigo de la Eklezio&#8221;.[10]<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">6. La renovi\u011do de la Eklezio okazas anka\u016d per la atesto farita de la vivo de la kredantoj: fakte, la kristanoj estas alvokataj briligi, per sia propra vivo en la mondo, la Vorton de vero, kiun la Sinjoro postlasis al ni. La Koncilio mem, per la dogma Konstitucio Lumen gentium (Lumo de la Gentoj), asertas: &#8220;Kiel Kristo \u2018sankta, senkulpa, senmakula\u2019 (Heb 7, 26), ne konis la pekon (la\u016d 2 Kor 5, 21), sed venis nur por pardoni la pekojn de la popolo (la\u016d Heb 2, 17), tiel anka\u016d la Eklezio, enhavante pekulojn en sia sino mem, samtempe sankta kaj \u0109iam bezonanta fari\u011di pura, praktikas da\u016dre la pentofaron kaj la renovi\u011don. La Eklezio \u2018da\u016drigas sian pilgrimadon ene de la mondaj persekutadoj kaj de la konsoloj de Dio\u2019, anoncante la krucon kaj la morton de la Sinjoro \u011dis Lia reveno (la\u016d 1 Kor 11, 26). Sed \u011di estas fortikigita de la potenco de la Sinjoro resurektinta, por ke \u011di venku, per pacienco kaj karitato, siajn afliktojn kaj malfacila\u0135ojn kaj internajn kaj eksterajn, kaj por malka\u015di, diskrete sed fidele, Lian misteron, \u011dis tiam, kiam finfine Li sin montros je plena lumo&#8221;.[11]<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">\u0108i-perspektive, la Jaro de la Kredo estas invito por a\u016dtenta kaj renovigita konverti\u011do al la Sinjoro, la sola Savanto de la mondo. Per la mistero de Lia morto kaj resurekto, Dio malka\u015dis plene la Amon kiu savas kaj alvokas la homojn al la vivo-konverti\u011do per la pardono de la pekoj (la\u016d Ago 5, 31). La\u016d la apostolo Pa\u016dlo, tiu amo enmetas la homon en novan vivon: &#8220;Ni do estas entombigitaj kun Li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni anka\u016d iradu en noveco de vivo&#8221; (Rom 6, 4). Danke al la kredo, tiu nova vivo modelas la tutan homan ekzistadon la\u016d la radikala noveco de resurekto. Proporcie al sia libera disponi\u011do, la pensoj, amemoj, menso kaj sintenoj de la homo iom post iom estas purigataj kaj transformataj, ene de vojo kiu neniam estos tute fini\u011dinta en tiu \u0109i vivo. La &#8220;fido energianta per amo&#8221; (Gal 5, 6), fari\u011das nova kriterio de kompreno kaj agado, kaj \u015dan\u011das la tutan vivon de la homo (la\u016d Rom12, 2; Kol 3, 9-10; Efe 4, 20-29; 2 Kor 5, 17).<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">7. &#8220;Caritas Christi urget nos&#8221;- La amo de Kristo nin ur\u011das (2 Kor 5,14) La amo de Kristo plenigas niajn korojn kaj stimulas nin por evan-gelizado. Hodia\u016d, kiel tiutempe, Li sendas nin al la vojoj de la mondo, por ke ni prediku Lian Evangelion, por \u0109iuj popoloj de la mondo (la\u016d Mat 2-8,19). Pere de Sia amo Jesuo Kristo altiras al Si homojn el \u0109iu generacio: en \u0109iu tempo Li alvokas la Eklezion, por ke \u011di prediku la Evangelion pere de la ordono, kiu \u0109iam estas nova. Pro tio anka\u016d hodia\u016d estas necesa pli konvinkita enga\u011digo de la Eklezio por la nova evangelizado, por denove malkovri en la kredo la \u011dojon kaj eltrovi la entuziasmon, por transdonado de la kredo. En la \u0109iutaga malkovro de Lia amo \u0109erpas forton kaj viglecon la misia enga\u011digo de la kredantoj, kiu neniam povas manki. \u0108ar la kredo kreskas kiam \u011di estas travivata kiel sperto de ricevata amo kaj kiam \u011di estas transdonata kiel sperto de graco kaj \u011dojo. \u011ci igas fruktodonaj, \u0109ar \u011di plivastigas la koron en la espero kaj ebligas la proponon de atesto kapabla naski: \u011di malfermas la korojn kaj la mensojn de la a\u016dskultantoj por la in-vito de la Sinjoro, por ke ili ali\u011du al Liaj vortoj, por ke ili fari\u011du Liaj ler-nantoj. La kredantoj, konfirmas sankta A\u016dgusteno &#8220;forti\u011das pere de la kre-do&#8221;. La sankta episkopo de Hipono havis \u011dustan motivon, por tiamaniere esprimi sin. Kiel ni scias, lia vivo estis sen\u0109esa ser\u0109ado de la beleco de la kredo, \u011dis kiam lia koro trovis la ripozon en Dio. Liaj multaj verkoj, en kiuj estas klarigitaj la graveco de la kredo kaj la vero de la kredo, restas \u011dis niaj tagoj kiel senkompara hava\u0135o kaj permesas al multaj homoj ser-\u0109antaj Dion trovi la \u011dustan vojon, por alveni al &#8220;pordo de la kredo&#8221;. Do nur kiam oni kredas, la kredo kreskas kaj pliforti\u011das; ne estas alia ebleco, por posedi la certecon pri sia vivo, ol konfidi sin mem al la manoj de iu Amo, kiu sperti\u011das \u0109iam pli granda, \u0109ar \u011di havas sian fonton en Dio.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">8. En \u0109i tiu bon\u015danca datreveno, mi intencas inviti miajn Episko-pajn Kunfratojn de la tuta mondo kuni\u011du al la posteulo de Petro, dum la tempo de spirita graco kiun la Sinjoro oferas al ni, por memorigi la altva-loran donacon de la kredo. Ni volus festi \u0109i tiun jaron dignoplene kaj fe-kunde. Oni pripensu la kredon pli intense por helpi \u0109iujn Kristo-kredantojn i\u011di pli konscia kaj plifortikigi ilian ali\u011don al la evangelio, pre-cipe en momento de profunda \u015dan\u011di\u011do kia tiu, kiun la homaro estas travivanta. Ni havos okazon konfesi la kredon al la resurektinta Sinjoro en \u0109iuj niaj katedraloj kaj en la pre\u011dejoj de la tuta mondo, en niaj domoj kaj \u0109e niaj familioj, por ke \u0109iu sentu forta la neceson koni pli bone kaj transdoni al la estontaj generacioj la ne\u015dan\u011deblan kredon. La ordenaj kaj paro\u0125aj komunumoj kaj \u0109iuj novaj kaj malnovaj ekleziaj reala\u0135oj trovu la manie-ron, en \u0109i tiu Jaro, konfesi la kredon publike.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">9. Ni deziras, ke \u0109i tiu Jaro estigu en \u0109iu kredanto la sopiron konfesi la kredon en pleneco kaj kun renovigita konvinko, kun fido kaj espero. Tio estos anka\u016d favora okazo por pliintensigi la celebradon de la kredo en la liturgio, precipe en la E\u016dkaristio, kiu estas &#8220;la kulmino al kiu strebas la ago de la Eklezio, kaj samtempe la fonto el kiu elfluas \u011dia tuta forto&#8221; [14]. Samtempe, ni petdeziras, ke la atesto de vivo de la kredantoj kresku en sia kredindeco. Ree malkovri la enhavojn de la kredo, kiu estas konfesata, celebrata kaj esprimata en pre\u011doj [15], kaj pripensi pri la ago mem de la kredo, estas devo, kiun \u0109iu kredanto rigardu kiel sian, speciale en \u0109i tiu Jaro.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Ne senkiale la kristanoj en la unuaj jarcentoj estis devigataj enmemorigi la kredo-konfeson. \u011ci estis uzata kiel \u0109iutaga pre\u011do por ne forgesi la promeson de la bapto. Per signifoplenaj vortoj, Sankta A\u016dgusteno tion memorigas, kiam en prediko pri la &#8220;redditio symboli&#8221;, t.e. la transdono de la kredokonfeso, li diras : &#8220;La simbolo de la sankta mistero, kiun vi ricevis kune, kaj kiun \u0109iu el vi eldiris individue, estas la vortoj sur kiuj la kredo de la Patrino Eklezio estas firme fondita super la ne\u015danseligebla fundamento, kiu estas la Sinjoro Kristo. Vi ricevis kaj recitis ion, kion vi devas konservi en viaj animoj kaj koroj, ripeti en viaj litoj, pri kio vi devas pensi sur placoj, ne forgesi dum vi man\u011das, kaj e\u0109 kiam vi dormas korpe, vi devas gardi \u011din kore [16].&#8221;<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">10. Nun, mi volas skizi vojon kiu celas helpi nin kompreni pli profunde ne nur la enhavon de la fido, sed anka\u016d la ago per kiu ni elektas plene konfidi nin al Dio, en kompleta libereco. Fakte, ekzistas profunda unueco inter la ago per kiu ni kredas kaj la enhavo al kiu ni donas nian konsenton. Sankta Pa\u016dlo helpas nin eniri \u0109i tiun reala\u0135on kiam li skribas: &#8220;\u0109ar per la koro la homo kredas \u011dis justeco, kaj per la bu\u015do konfesas \u011dis savo&#8221; (Rom 10,10). La koro indikas, ke la unua ago, per kiu oni venas al la fido, estas donaco de Dio kaj ago de graco kiu efikas kaj transformas la homon profunde interne.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">La ekzemplo de Lidia estas aparte elokventa \u0109i-rilate. Sankta Luko rakontas ke, dum li estis en Filipio, Pa\u016dlo iris \u0109iusabate por proklami la Evangelion al iuj virinoj; inter ili estis Lidia kaj &#8220;\u015dian koron la Sinjoro malfermis, por atenti la parolojn de Pa\u016dlo&#8221; (Ago 16:14). \u0108i tiu esprimo enhavas gravan signifon. Sankta Luko instruas, ke estas nesufi\u0109e scii la kredendan enhavon se la koro, la a\u016dtenta sankta spaco ene de la homo, ne estas malfermita per graco, kiu ebligas al la okuloj vidi en la profundecon kaj kompreni, ke tio, kio estas proklamita, estas la Vorto de Dio.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">La\u016dvice, konfesi per la lipoj indikas ke fido implicas publikan ateston kaj sindevigon. Kristano neniam povas pensi ke la kredo estas privata ago. La fido estas decidi stari kun la Sinjoro por vivi kun Li. \u0108i tiu &#8220;stari kun li&#8221; indikas komprenon de la kialoj pro kiuj oni kredas. La fido, \u011duste pro tio ke \u011di estas libera ago, anka\u016d postulas socian respondecon por tio, kion oni kredas. Je la tago de Pentekosto, la Eklezio montras kun tuta klareco \u0109i tiun publikan dimension de kredado kaj proklamado sen timo la propran fidon al \u0109iu persono. Estas la donaco de la Sankta Spirito kiu kapabligas nin por la misio kaj fortigas nian ateston, farante \u011din malka\u015da kaj kura\u011da.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Tiu konfeso de la fido estas ago kaj propra kaj komunuma. La Eklezio estas la unua subjekto de la fido. En la fido de la kristana komunumo, \u0109iu individuo ricevas bapton, efikan signon de eniro en la popolon de kredantoj por ricevi savon. Kiel ni legas en la Kate\u0125ismo de la Katolika Eklezio: &#8220;Mi kredas estas la fido de la Eklezio propre konfesata de \u0109iu kredanto, \u0109efe dum bapto. Ni kredas estas la fido de la Eklezio konfesata de la episkopoj kunvenintaj en koncilio a\u016d, pli \u011denerale, de la liturgia kunveno de kredantoj. Mi kredas anka\u016d estas la Eklezio, nia patrino, respondanta al Dio per la fido, dum \u011di instruas al ni diri kaj mi kredas kaj ni kredas&#8221;.[17]<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Evidente, scio pri la enhavo de la fido estas esenca por ke oni donu sian konsenton, alivorte por plene ali\u011di per la intelekto kaj la volo al tio, kion la Eklezio proponas. Scio pri la fido malfermas pordon en la plenecon de la savanta mistero rivelita de Dio. La dono de konsento implicas ke, kiam ni kredas, ni libere akceptas la tutan misteron de la fido, \u0109ar la garantianto de \u011dia vero estas Dio kiu rivelas sin kaj permesas nin scii sian misteron de amo.[18]<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Aliflanke, ni nepre ne forgesu ke en nia kultura kunteksto estas tre multe da homoj kiuj, ne rekonas en si mem la donacon de fido, tamen sincere ser\u0109as la finfinan signifon kaj definitivan veron de siaj vivoj kaj de la mondo. \u0108i tiu ser\u0109o estas a\u016dtenta preambolo al la fido, \u0109ar \u011di gvidas homojn sur la vojon kiu kondukas al la mistero de Dio. La homa racio, fakte, portas ene de si postulon por &#8220;tio, kio estas konstante valida kaj da\u016dranta&#8221;.[19] \u0108i tiu postulo konsistigas konstantan alvokon, neforigeble enskribitan en la homa koro, ekiri por trovi Tiun, kiun ni ne estus ser\u0109antaj sen tio, ke li jam ekiris por renkonti nin.[20] \u011custe al \u0109i tiu renkonto invitas nin la fido kaj malfermas nin en pleneco.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">11. Por atingi sistemecan konon pri la enhavo de la fido, \u0109iuj povas trovi valoran kaj nemalhaveblan ilon en la Kate\u0125ismo de la Katolika Eklezio. \u011ci estas unu el la plej gravaj fruktoj de la Dua Vatikana Koncilio. En la Apostola Konstitucio Fidei Depositum, subskribita, ne hazarde, je la trideka datreveno de la malfermo de la Dua Vatikana Koncilio, Beata Johano Pa\u016dlo la 2-a skribis: &#8220;\u0109i tiu kate\u0125ismo faros tre gravan kontribuon al tiu laboro de renovigo de la tuta vivo de la Eklezio&#8230; mi deklaras ke \u011di estas valida kaj legitima instrumento por eklezia komuneco kaj fidinda normo por instrui la fidon&#8221;.[21]<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Estas la\u016d \u0109i tiu senco ke la Jaro de Kredo devos vidi tutfortan klopodon retrovi kaj studi la fundamentan enhavon de la fido kiu ricevas sian sistemecan kaj integran sintezon en la Kate\u0125ismo de la Katolika Eklezio. \u0108i tie, fakte, ni vidas la abundon da instruado kiun la Eklezio estas ricevinta, prizorginta kaj proponinta dum siaj du mil jaroj da historio. De la Sankta Skribo al la Patroj de la Eklezio, de teologiaj majstroj al la sanktuloj trans la jarcentoj, la Katekismo oferas konstantan memoron pri la multaj manieroj la\u016d kiuj la Eklezio estas meditinta pri la fido kaj progresinta pri la doktrino por proponi certecon al kredantoj en iliaj vivoj de fido.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">En sia strukturo mem, la Kate\u0125ismo de la Katolika Eklezio sekvas la evoluadon de la fido \u011dis la grandaj temoj de la \u0109iutaga vivo. De pa\u011do post pa\u011do, ni malkovras ke tio, kio estas prezentita \u0109i tie, ne estas teorio sed renkonto kun Persono kiu vivas ene de la Eklezio. La kredkonfeson sekvas priskribo pri la sakramenta vivo en kiu Kristo \u0109eestas, aktivas kaj ankora\u016d konstruas sian Eklezion. Sen la liturgio kaj la sakramentoj, efikeco mankus al la kredkonfeso \u0109ar mankus al \u011di la graco kiu subtenas kristanan atestadon. La\u016d la sama kriterio, la instruado de la Kate\u0125ismo pri la morala vivo akiras sian plenan signifon se \u011di estas lokita en rilato kun la fido, la liturgio kaj la pre\u011do.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">12. En \u0109i tiu Jaro la Kate\u0125ismo de la Katolika Eklezio povas esti la vera ilo por subteni la kredon specife por tiuj, kiuj zorgas pri la edukado de kristanoj, kiu en nia kultura medio estas decida. Tiucele mi alvokis la Kongregacion por la doktrino de la kredo akorde kun kompetentaj dika-sterioj de la Sankta Se\u011do por ellabori dokumenton, kiu proponos al la Eklezio kaj la fideluloj kelkajn instrukciojn kiel plej efike kaj plej ta\u016dge travivi la Jaron de la kredo en la servo de kredo kaj evangelizado.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">La kredo pli ol en la pasinteco alfrontas multajn demandojn, kiuj eliras de la menciita pensmaniero, kiu hodia\u016d reduktas la sferon de raciaj konvinkoj nur al tiuj, kiuj devenas de la atingoj de scienco kaj tekniko. Sed la Eklezio neniam timis montri, ke inter kredo kaj vera scienco ne povas esti iu konflikto, \u0109ar amba\u016d, kvankam per diversaj vojoj, celas al la vero [22].<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">13. Decida elemento dum \u0109i tiu Jaro estos la retrairo de la historio de nia kredo, en kiu estas la neelsondebla mistero de la interplekti\u011do de sankteco kaj peko. Dum la unua evidentigas la grandan kontribuon, kiun viroj kaj virinoj proponis por la kresko kaj progreso de la komunumo per sia vivo-atesto, la dua devas estigi en \u0109iu sinceran kaj konstantan konver-ti\u011don por sperti la mizerikordon de la Patro, kiu al \u0109iuj iras renkonten.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Dum \u0109i tiu tempo ni fikse rigardos Jesuon Kriston, &#8220;a\u016dtoron kaj perfektiganton de la fido&#8221; (Heb 12,2): en Li trovas plenumi\u011don \u0109iu aflikti-\u011do kaj dezirego de la homa koro. La \u011dojo de la amo, la respondo al la dramo de suferado kaj doloro, la forto de la pardono fronte al ricevita ofendo kaj la venko de la vivo fronte al la malpleno de la morto, \u0109io trovas plenumi\u011don en la mistero de lia Enkarni\u011do, en lia homi\u011do, en lia kundivido kun ni de la homa malforteco por transformi \u011din per la potenco de lia Resurekto. En Li, mortinta kaj resurektinta por nia savo, trovas plenan lumon la kredo-ekzemploj, kiuj markis \u0109i tiujn dumil jarojn de nia historio de savo.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Per la kredo Maria akceptis la vortojn de la An\u011delo kaj kredis je la anonco, ke \u015ci fari\u011dos Patrino de Dio en la obeo de sia sindedi\u0109o (la\u016d Luk 1,38). Vizitante Elizabetan \u015ci levis sian la\u016ddkanton al la Plejaltulo pro la mirinda\u0135oj, kiujn Li plenumis en tiuj, kiuj konfidas je Li (la\u016d Luk 1,46-55). Kun \u011dojo kaj malkvieteco \u015ci naskis sian unikan Filon, konservante virgecon (la\u016d Luk 2,6-7). Konfidoplena je Jozefo sia edzo, \u015ci portis Je-suon en Egiptujon por savi Lin de la persekutado de Herodo (la\u016d Mat 2,13-15). Per la sama fido \u015ci sekvis la Sinjoron dum lia predikado kaj restis kun Li \u011dis Golgoto (la\u016d Joh 19,25-27). Kun fido Maria gustumis la fru-ktojn de la resurekto de Kristo kaj, gardante \u0109iujn rememorojn en sia koro (la\u016d Luk 2,19-51), \u015ci ilin transdonis al la Dekdu unui\u011dintaj kun \u015ci en la Vesperman\u011dejo por ricevi la Sanktan Spiriton (la\u016d Ago 1,14; 2,1-4).<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Per la kredo la Apostoloj forlasis \u0109ion por sekvi la Majstron (la\u016d Mar 10,28). Ili kredis je la vortoj per kiuj Li anoncis la Regnon de Dio \u0109eestantan kaj realigatan en lia persono (la\u016d Luk 11,20). Ili vivis en kunu-leco de vivo kun Jesuo, kiu ilin edukis per sia instruado, postlasante al ili novan vivoregulon pere de kiu oni agnoskos ilin kiel liajn dis\u0109iplojn post lia morto (la\u016d Joh 13,34-35). Per la kredo ili iris al la tuta mondo, sekvan-te la ordonon alporti la Evangelion al \u0109iuj kreita\u0135oj (la\u016d Mar 16,15) kaj, tute sentime, ili anoncis al \u0109iuj la \u011dojon de la resurekto kies fidelaj ate-stantoj ili estis.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Per la kredo la dis\u0109iploj kreis la unuan komunumon \u0109irka\u016d la in-struado de la Apostoloj, en la pre\u011dado, en la celebro de la E\u016dkaristio, me-tante je komuna dispono \u0109ion, kion ili posedis por subteni la bezonojn de la gefratoj (la\u016d Ago 2,42-47).<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Per la kredo la martiroj fordonis sian vivon, por atesti la veron de la Evangelio kiu transformis ilin kaj igis ilin kapablaj atingi la plej gran-dan donacon de amo kiel la pardono al siaj persekutantoj.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Per la kredo viroj kaj virinoj konsekris sian vivon al Kristo, forla-sante \u0109ion por vivi la\u016d evangelia simpleco la obeemon, la malri\u0109econ kaj la \u0109astecon, konkretaj signoj pri la atendo de la Sinjoro kiu ne venas mal-frue. Per la kredo multaj kristanoj realigis agadon favore al justeco por igi konkreta la parolon de la Sinjoro, kiu alvenis por anonci savon el subpre-mado kaj favorjaron de la Eternulo por \u0109iuj (la\u016d Luk 4,18-19).<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Per la kredo, dum la jarcentoj, viroj kaj virinoj de \u0109iuj a\u011doj, kies nomo estas enskribita en la Libro de la vivo (la\u016d Apo 7,9; 13,8), kredkon-fesis la belecon sekvi la Sinjoron Jesuon tie, kie ili estis vokitaj atesti sian kristanecon: en la familio, en la laboro, en la publika vivo, en la praktiko de \u0125arismoj kaj pa\u015dtistaj servadoj al kiuj ili estis vokataj. Per la kredo anka\u016d ni vivas: por la vivanta agnosko, ke la Sinjoro Jesuo \u0109eestas en nia vivo kaj en la historio.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">14. La Jaro de la kredo estos anka\u016d favora okazo por pliintensigi la ateston de amo. Sankta Pa\u016dlo memorigas: \u201cRestas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo\u201d (1Kor 13,13). Per des pli fortaj vortoj \u2013 kiuj ekde \u0109iam devigas la kristanojn \u2013 apostolo Jakobo de-klaris: &#8220;Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn? \u0109u tiu fido povas lin savi? Se frato a\u016d fratino estas nuda kaj sen \u0109iutaga man\u011do, kaj iu el vi diras al ili: Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la pro-fito? Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva. Kaj cete-re iu diros: Vi havas fidon, kaj mi havas farojn; montru al mi vian fidon aparte de faroj, kaj mi per miaj faroj montros al vi la fidon&#8221; (Jak 2,14-18). La kredo sen amo ne alportas frukton kaj amo sen la kredo estus sento konstante en la manoj de dubo. Kredo kaj amo postulas unu la alian, tiel ke unu ebligas al la alia plenumi \u011dian iradon. Nemalmultaj kristanoj, fakte, dedi\u0109as sian vivon ame al tiu, kiu estas sola, mar\u011denita a\u016d ekskludi-ta kiel al tiu, kiu estas la unua al kiu iri renkonten kaj estas la plej grava por subteni, \u011duste \u0109ar en li respeguli\u011das la viza\u011do mem de Kristo. Dank\u2019 al la kredo ni povas rekoni en la petantoj de nia amo la viza\u011don de la resu-rektinta Sinjoro. &#8220;Kiom vi faris al unu el \u0109i tiuj miaj fratoj la plej malgran-daj, tiom vi faris al mi&#8221; (Mat 25,40): \u0109i tiuj liaj vortoj estas neforgesenda admono kaj eterna invito redoni tiun amon, per kiu Li prizorgas nin. La kredo ebligas rekoni Kriston kaj lia amo mem instigas helpi lin \u0109iufoje kiam Li fari\u011das nia proksimulo dum la irado de la vivo. Subtenataj de la kredo, ni rigardu kun espero al nia sindevigo en la mondo, atendante la &#8220;novan \u0109ielon kaj novan teron, en kiuj lo\u011das justeco&#8221; (2Pet 3,13; kp Apo 21,1).<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">15. Jam \u0109e la fino de sia vivo, apostolo Pa\u016dlo petas al dis\u0109iplo Ti-moteo &#8220;sekvi la fidon&#8221; (kp 2Tim 2,22) per la sama konstanteco, kiun li havis jam de frua infaneco (kp 2Tim 3,15). Ni sentas \u0109i tiun inviton adre-sita al \u0109iu el ni, por ke neniu fari\u011du malvigla en la kredo. \u011ci estas akom-pananto de la vivo, kiu ebligas percepti \u0109iam per nova rigardo, la mirinda-\u0135ojn faritajn de Dio por ni. Atente al la signoj de la tempoj en la hodia\u016da historio la kredo devigas nin \u0109iujn Ege atenta ekkapti la signojn de la epo-ko en la hodia\u016do de la historio, la kredo devontigas \u0109iun el ni fari\u011di viva signo de la \u0109eesto de la Resurektinto en la mondo. Tio, kion la mondo aparte bezonas hodia\u016d estas kredinda atesto de tiuj, kiuj, prilumataj en la menso kaj en la koro de la Parolo de la Sinjoro, kapablas malfermi la ko-ron kaj la menson al la deziro pri Dio kaj pri la vera vivo, tiu kiu ne fini-\u011das. \u201cKe la vorto de la Sinjoro disvasti\u011du kaj estu glorata\u201d (2Tes 3,1): ke \u0109i tiu Jaro de la kredo povu igi pli kaj pli firma la rilaton kun Kristo Sin-joro, \u0109ar nur en Li staras la certeco por rigardi al la estonto kaj la garantia-\u0135o de a\u016dtenta kaj da\u016dra amo. La vortoj de apostolo Petro \u0135etas plian lumon sur la kredon: &#8220;En tio vi \u011dojegas, kvankam por kelka tempo, se estas nece-se, mal\u011dojigite en diversaj tentoj, por ke la provado de via fido, pli multe-valora ol oro, kiu pereas, kvankam per fajro provite, trovi\u011du efika por la\u016d-do kaj gloro kaj honoro en la malka\u015do de Jesuo Kristo; kiun, ne vidinte, vi amas; kiun kvankam nun vi ne vidas, tamen, al li kredante, vi \u011dojegas per \u011dojo nedirebla kaj gloroplena; ricevante la celon de via fido, savon de ani-moj&#8221; (1Pet 1,6-9). La vivo de la kristanoj konas la sperton de la \u011dojo kaj tiun de la sufero. Kiom da Sanktuloj travivis solecon! Kiom da kredantoj, anka\u016d en niaj tagoj, estas elprovataj de la silento de Dio kiam ili volus a\u016dskulti lian konsolodonan vo\u0109on! La elprovoj de la vivo, ebligante kom-preni la misteron de la Kruco kaj partopreni en la suferoj de Kristo (kp Kol 1,24) estas anta\u016dbildo de la \u011dojo kaj de la espero al kiuj la kredo kon-dukas: &#8220;kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta&#8221; (2Kor 12,10). Ni kre-das kun firma certeco, ke la Sinjoro Jesuo venkis malbonon kaj morton. Kun \u0109i tiu sekura fido ni nin konfidas al Li: Li, \u0109eestanta meze de ni, ven-kas la povon de la demono (la\u016d Luk 11,20) kaj la Eklezio, videbla komu-numo de lia mizerikordo, \u0109iam restas en Li kiel signo de la definitiva re-paci\u011do kun la Patro.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Ni konfidu al la Patrino de Dio, proklamita &#8220;feli\u0109a&#8221; \u0109ar \u015di &#8220;kredis&#8221; (Luk 1,45) \u0109i tiun tempon de graco.<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">Donita en Romo, \u0109e Sankta Petro, la 11an de oktobro de la Jaro 2011, sepa de Pontifikado<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">Benedikto la 16a<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">[1] Homilio por la komenco de la petra ofico de la Episkopo de Romo (24an de aprilo 2005): AAS 97(2005), 710.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">[2] Kp BENEDIKTO XVI, Homilio S.Meso \u0109e Terreiro do Pa\u00e7o, Lisbono (11an de majo 2010): Instruoj VI,1(2010), 673.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">[3] Kp JOHANO PA\u016cLO II, Ap. Konst. Fidei depositum (11an de oktobro 1992): AAS 86(1994), 113-118.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">[4] Kp Fina raporto pri la Dua Eksterordinara Sinodo de la Episkopoj (7an de decembro 1985), II, B, a, 4: en Enchiridion Vaticanum, vol. 9, n. 1797.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">[5] PA\u016cLO VI, ap. Adm. Petrum et Paulum Apostolos, en la 19-jarcenta datreveno de la martirigo de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Pa\u016dlo (22an de februaro 1967): AAS 59(1967), 196.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">[6] Samloke, 198.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">[7] PA\u016cLO VI, Solena Kredkonfeso, Homilio por la Kuncelebrado en la 19-jarcenta datreveno de la martirigo de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Pa\u016dlo, konklude de la \u201cJaro de la kredo\u201d (30an de junio 1968): AAS 60(1968), 433-445.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">[8] Same, \u011cenerala A\u016ddienco (14an de junio 1967): Instruoj V(1967), 801.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">[9] JOHANO PA\u016cLO II, ap. Letero Novo millennio ineunte (6an de januaro 2001), 57: AAS 93(2001), 308.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">[10] Parolado al la Roma Kurio (22an de decembro 2005): AAS 98(2006), 52.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">[11] DUA EKUM. VATIK. KONC, dogma Konst. pri la Eklezio Lumen gentium, 8.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">[12] De utilitate credendi, 1,2.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">[13] Kp A\u016cGUSTENO EL HIPONO, Konfesoj, I,1.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">[14] DUA EKUM. VATIK. KONC., Konstitucio pri Sankta liturgio Sacrosanctum Concilium, 10.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">[15] Kp JOHANO PA\u016cLO II, ap. Konst. Fidei depositum (11an de oktobro 1992): AAS 86(1994), 116.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">[16] Sermono 215,1.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">[17] Kate\u0125ismo de la Katolika Eklezio, 167.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">[18] Kp UNUA EKUM. VATIK. KONC., dogma Konst. pri la katolika kredo Dei Filius, \u0109ap. III: DS 3008-3009; DUA EKUM. VATIK. KONC., dogma Konst. pri la dia rivelo Dei Verbum, 5.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">[19] BENEDIKTO XVI, Parolado \u0109e Coll\u00e8ge des Bernardins, Parizo (12an de septembro 2008): AAS 100(2008), 722.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">[20] Kp A\u016cGUSTENO EL HIPONO, Konfesoj, XIII, 1.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">[21] JOHANO PA\u016cLO II, ap. Konst. Fidei depositum (11an de oktobro 1992): AAS 86(1994), 115 e 117.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">[22] Kp same, encikl. Letero Fides et ratio (14an de septembro 1998), nn. 34 e106: AAS 91(1999), 31-32, 86-87.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">La tekston okaze de la 65-a Kongreso de IKUE tradukis: Vitor Luiz Rigoti dos Anjos (Brazilo), Daniel Chevalier (Francio), Mike Leon (Novzelando), Doris Legat (A\u016dstrio), Pavol Petrik (Slovakio), Carlo Sarandrea (Italio) kaj Bogus\u0142aw Sobol (Pollando).<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Reviziis Antonio De Salvo (Italio) kaj Attila Sz\u00e9p (Hungario) kaj redaktis Marija Belo\u0161evi\u0107 (Kroatio).<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Elsxutu al via komputilon la\u00a0<a href=\"http:\/\/vitor.6te.net\/wp-content\/uploads\/2012\/07\/porta-fidei-esperanto.pdf\">Apostolan Leteron &#8220;Porta Fidei&#8221; de Benedikto la 16a en Esperanto (PDF)<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>APOSTOLA LETERO EN FORMO DE MEMDECIDO PORTA FIDEI DE LA PLEJALTA PONTIFIKO BENEDIKTO LA XVI-a PER KIU ESTAS PROKLAMITA LA JARO DE LA KREDO 1. La PORDO DE FIDO (la\u016d Ago 14, 27), kiu enkondukas&#8230;<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[2,3,7],"tags":[20,23,33],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/640"}],"collection":[{"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=640"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/640\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=640"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=640"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=640"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}