﻿{"id":234,"date":"2010-01-02T23:20:40","date_gmt":"2010-01-03T01:20:40","guid":{"rendered":"http:\/\/vitorluiz.6te.net\/?p=234"},"modified":"2010-01-02T23:20:40","modified_gmt":"2010-01-03T01:20:40","slug":"varicelo-en-togolando-rakonto","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/vitor.6te.net\/?p=234","title":{"rendered":"Varicelo en Togolando &#8211; rakonto"},"content":{"rendered":"<p>Rakonto pri varicelo en Togolando, verkita de togolanda amikino Fidele Wodou. Elkoran dankon al \u015di pro la disponigo de sia verko \ud83d\ude42<br \/>\n***************************************<br \/>\nEstis vendredo matene, kiel kutime, Mawussi preti\u011dis senorde, ligis kolkuton kaj sen orelringoj. Kokoson, farunon, aldone akvon \u015di metis en sian kampan pelvon. Por respekti malpermesojn de Agnigbanto, plejsupra dio en la vila\u011do de Gbave kiu hiera\u016d vespere mortigis \u015dian infanon, \u015di devas esti tiam en \u011dojo kiel kutime kvaza\u016d nenio okazis. Tio estas, oni ne devas paroli pri \u015dia fila forpaso: nek kompatindaj vizitantoj, nek kondolencoj de la flanko de vizitantoj, nek apartaj matenaj salutoj kiel plejofte oni faris en la kostumo, kaj \u015di devas iri al kampo kiel en aliaj tagoj.<br \/>\nFermante \u015dian pordon tre malrapide per \u015dnuro, pelvo sur la kapo, \u015di direktis sin al \u015dia edzo, kiu pripensadas hiera\u016d vesperajn eventojn, kun ripozita nuko en siaj kavaj manoj li ku\u015di\u011dis sur la longa se\u011do el bambuo, kiun lia patro postlasis anta\u016d ol forpasi. Ne\u0109eesta spirito, la saluto de lia edzino lin vekigis.<br \/>\nTiel Mawussi al li diris:<br \/>\nBonan tagon, mi foriros, la man\u011do de Apelete estas sub la korbo; kiam li venos hejmen, diru al li, ke man\u011dinte li min sekvu al la kampo.<br \/>\nAvono tiam en sia pozicio, krom rigardi la fiksitan direkton, respondas al sia edzino per neregulaj skuoj de la kapo kaj suspiras&#8230;<br \/>\nMawussi voji\u011das al kampo. Du junuloj preterpasis kaj \u015din salutis, nelonge ili subite amba\u016d halti\u011dis kaj unu turni\u011dis al alia.<br \/>\nKofa:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u0108u vi rekonis \u015din ?<br \/>\nYao:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Certe, estas patrino de Apelete, estas \u015di, kies filo hiera\u016d forpasis.<br \/>\nKofa:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 He, vi tiel diris \u00abpatrino de Apelete\u00bb, tio ne sufi\u0109as por vi. Ne estas afero mia.<br \/>\nYao:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Ne estas vi, kiu pri tio min demandis ?<br \/>\nKofa:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Konsentite, finu tion, estas dan\u011dere.<br \/>\nYao:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u0108u \u015di almena\u016d respondis al nia saluto ?<br \/>\nKofa:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Oh, \u015di respondis.<br \/>\nYao:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Mi ne a\u016ddis tion de \u015di.<br \/>\nKofa:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Silentu kaj ni da\u016drigu nian vojon; male \u015di opinios, ke ni priparolas \u015din.<br \/>\nYao:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Certe, ni rapide movu.<br \/>\nMawussi tiam mar\u015dis rekte sen rigardi la malanta\u016don, nek amba\u016d flankojn. Alveninte kampon, \u015di sidi\u011dis dorse kontra\u016d arbo. \u015cia spirito aparte al \u015di rememorigis la eventojn kiuj estis akompanantaj la forpason de \u015dia filo kaj la kondi\u0109ojn en kiuj li estis entombigita: nek tam-tamo, nek kantoj; \u015di revidis la blankan tukon en kiu li estis \u0109irka\u016dvolvita. \u015ci ne kapablas enteni siajn larmojn; iom poste, veaj esprimoj ekelbu\u015di\u011dis:<br \/>\nMawu: \u00a0\u00a0 Kial estis filo mia, kiun vi elektis? Kial ? Kial vi ne prenis min por anstata\u016di ? Oh Fofone, malgranda kaj \u0109arma. Kiom a\u011da estas vi por tia vivo? Vi estas senkulpulo por la eventoj de la vivo. Infano kiu tiel veis: \u00aboh patrino, mi mortos, oh patrino mia kapo, oh patrino tio \u0109i, tio for\u00bb, sed vi havis senkompatindan koron mortigi mian senkulpan filon, oh vi estas severa Agnigbanto, vi estas kruela, mallerta. Vi postulis, ke mia filo estu enterigita kiel sor\u0109isto a\u016d murdanto.<br \/>\n\u015ciaj paroloj atente altiris iun virinon, kiu estas en sia kampo. Tiu virino instigis sian scivolemon por vidi la ploranton. Surprize \u015di vidas Mawussi plorantan pro sia infano forpasinta.<br \/>\nApelete revenis el la lernejo kaj salutis sian patron.<br \/>\nApe:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Bonan tagon, patro.<br \/>\nAvono:\u00a0\u00a0 Bonan tagon, ne estas ankora\u016d tagmezo kaj vi hejmen venas.<br \/>\nApe:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Jes, pa\u0109jo, ni ekzameni\u011dis, do ni nur faris du fakojn kaj morga\u016d da\u016drigos.<br \/>\nAvono:\u00a0\u00a0 \u0108u via patrino scias, ke vi estas en ekzamena periodo?<br \/>\nApe:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Ne, patro, kial?<br \/>\nAvono:\u00a0\u00a0 \u0108ar \u015di diris, ke man\u011dinte vi \u015din sekvu al kampo.<br \/>\nApe:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Patro, mi ne povas, mi devas revizii miajn lecionojn, se panjo hejmen venus mi tion al \u015di klarigos (kaj li eniras la bran\u0109kabanon).<br \/>\nAvono:\u00a0\u00a0 Pardonu min, mi forgesis, via man\u011do estas sub la korbo.<br \/>\nApe:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Dankon.<br \/>\nMawussi ne povis labori, nek moveti la sarkilon, \u015di pasigis preska\u016d la tutan tagon plorante. \u0108iam sidante, \u015di somnolis, veki\u011dinte kun larmoplenaj okuloj, viza\u011do pali\u011dis, okuloj ru\u011di\u011dis, kaj kun palpebroj \u015dvelintaj, \u015di eniris la domon.<br \/>\nEn la momento kiam \u015di domon eniris, la edzo staris anta\u016d la pordo kaj li estis demandanta pri \u015di \u0109e ilia filo.<br \/>\nAvono:\u00a0\u00a0 Apelete, \u0109u patrino via ne ankora\u016d hejmen venis?<br \/>\nApe:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Ne, pa\u0109jo.<br \/>\nAvono:\u00a0\u00a0 Kion \u015di, han&#8230; jen \u015di.<br \/>\nMawussi hejmen venis. \u015ci mallevis siajn okulojn, evitante la rigardon de \u015dia edzo, por ne esti perfortita de la signo de ploro sur \u015dia viza\u011do. Sed Avono tion rimarkis, \u0109ar tiu \u015dan\u011dado estis subita:<br \/>\nAvono:\u00a0\u00a0 \u011custe ni estas parolantaj pri vi.<br \/>\nMawu:\u00a0\u00a0 Humm\u2026<br \/>\nAvono:\u00a0\u00a0 \u0108u vi ion faris?<br \/>\nMawu:\u00a0\u00a0 Jes, \u015di respondis mensoge.<br \/>\nAvono:\u00a0\u00a0 Lasu min nun vidi vian viza\u011don?<br \/>\nMawu:\u00a0\u00a0 Kio?<br \/>\nAvono:\u00a0\u00a0 Oh, kiu helpos nin en tia situacio, oh kial vi ploris? Oh mia karulino, mi vin komprenas, estas tro amare kredeme akcepti, sed vi devas reteni\u011di. Kiu povas fronti kontra\u016d la koleron de Agnigbanto? Mia karulino, vi venigis malbenon en la vila\u011don.<br \/>\nMawu:\u00a0\u00a0 Malbenon, nur nun la malbeno alvenis en la vila\u011don. Eh, vi \u0109i tie estas tro severa. Kio okazis al mi estas beno, \u0109u ne?<br \/>\nAvono:\u00a0\u00a0 Kiu estas severa?<br \/>\nMawu:\u00a0\u00a0 Vi estas tro severa en la vila\u011do, hej. Kaj estis malpermesite al ni \u011din paroli. Patrino restas patrino, kiu patrino staras senlarme anta\u016d \u015dia propra filo mortinta? neniu, e\u0109 se filo estas frenezulo.<br \/>\nAvono:\u00a0\u00a0 Kaj Afa, \u015di anka\u016d perdis sian unuenaskiton, sed \u015di eltenis.<br \/>\nMawu:\u00a0\u00a0 \u0108iaokaze, mi ne povas. Estas tro da malpermesoj en \u0109i tiu vila\u011do, oni ne fajfas nokte, oni ne \u0135etas eksteren akvon nokte, oni ne pistas, nek balaas, nek faras tion \u0109i, tion alian ! Oni ne fazeolon \u0109ijare semis; tial Amegan \u011din rifuzis. Tre balda\u016d la man\u011doj estos anka\u016d malpermesitaj. Mi estas certa je kelkaj.<br \/>\nAvono:\u00a0\u00a0 Mi diras al vi, ke vi enigas la vila\u011don en la malbenon. \u0108u vi mem rimarkis kion vi faris? vi ne estas la unua virino kies filo forpasis en \u0109i tiu kondi\u0109o. Vi agas kvaza\u016d la infano estas nur via, estas anka\u016d infano mia.<br \/>\nIu patrino parolas al siaj infanoj malanta\u016d la domo de Mawussi.<br \/>\nPatrino:\u00a0 Essi, mi malsatas, venu kun viaj fratinoj, ni man\u011dos poste vi akompanos vian fraton al pa\u015dtejo.<br \/>\nA\u016dskultinte la vortojn de lia najbarino, Avono reprenas sian parolon.<br \/>\nAvono:\u00a0\u00a0 Se plejsupra dio iam postulus oferon por malfacila purigo, mi ne movos e\u0109 unu fingron por vin helpi kaj li stari\u011das.<br \/>\nDum noktomezo Agnigbanto kiu vestis sin per ban\u0109etaj palmoj kaj ligis sur ili strangajn kaj vidersajn objektojn kaj \u0109ie en la vila\u011do \u011di efektivigis tre perfortan eliron rimarkita de bruo per bastono. La postan tagon, la homoj grupi\u011dis kaj pridiskutis.<br \/>\nKossi:\u00a0\u00a0\u00a0 \u0108u vi a\u016ddis ion nokte?<br \/>\nKofa:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Mi a\u016ddis nenion.<br \/>\nYao:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Vi estas nur granda lacerto (ili ridis). Agnigbanto eliris nokte, a\u016d ne estas tio, kion vi volas priparoli?<br \/>\nKossi:\u00a0\u00a0\u00a0 Jes ja. Mi veki\u011dis por pisi, sed mi ne povis.<br \/>\nYao:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Kio devos okazi\u00a0? Vere, mi timas. \u0108ifoje, \u0109io \u0109i donas al mi okazon forlasi la vila\u011don.<br \/>\nKoffi:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Por kien iri?<br \/>\nYao:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 En la urbon.<br \/>\nKofa:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Vi havas iun en la urbo, kiu konas min kaj vin.<br \/>\nYao:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Lasu la blagon, se ne, estas serioza.<br \/>\nKofa:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Rigardu! (alvenas a\u016dto kun bran\u0109etaj palmoj anta\u016d, atestante la ekziston de homa kadavro interne.)<br \/>\nYao:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Mi eniras domon.<br \/>\nKossi:\u00a0\u00a0\u00a0 Mi anka\u016d.<br \/>\nKofa:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Humm\u2026<br \/>\nLa a\u016dto direkti\u011das al la hejmo de najbaro Kodjo, kaj la vila\u011danoj sin demandas elirante siajn bran\u0109kabanojn. \u0108iu el ili petis sian infanon eniri en la bran\u0109kabanon, \u0109ar ne estas spektaklo, nek infana ludo.<br \/>\nAdjo:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Ankora\u016d la varicelo.<br \/>\nAfi:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Diru al ni la veron.<br \/>\nAdjo:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Estas filino de Danssi kiu forpasis, \u015dia korpo estas kovrita de aknoj kaj varicelaj makuloj. Tiu dio nin alfinigos \u0109ijare.<br \/>\nLa vila\u011destro kunvokis la vila\u011don por la kunsido, pere de kutima mesa\u011do. \u0108iuj teruri\u011das kaj provas ion diri al sia proksimulo.<br \/>\n3 personoj: Kiun la a\u016dto alkondukis?<br \/>\nKofa:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Estas filino de Danssi kaj Ayi, ilia filino, kiu lernas metion al Lome.<br \/>\nYao:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Hej\u2026<br \/>\nKofa:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Vi vidis, e\u0109 kiam vi iras foren, \u011di sekvas vin. Mi esperas, ke la vila\u011daj maljunuloj trovos solvon.<br \/>\nYao:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Eble pro tio la estro de la vila\u011do \u0109iujn kunvokis.<br \/>\nKofa:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u0108u estas \u0109iuj?<br \/>\nYao:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Jes, de infano \u011dis a\u011dulo.<br \/>\nLa forpasinta filino estis enterigita tie vespere \u0109iam en la sama kondi\u0109o, ankora\u016d en la malproksima \u011dangalo de la vila\u011do. Post morga\u016d matene la publiko trovi\u011das en la domo de la estro.<br \/>\nEstro:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Estu bonvenaj.<br \/>\nPub:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Jooooo (respondo de la publiko).<br \/>\nEstro:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Mi salutas vin \u0109iujn kaj dankon akcepti mian alvokon.<br \/>\nPub:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Jooooo Estro (respondo de la publiko).<br \/>\nEstro:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Mi salutas vin \u0109iujn.<br \/>\nPub:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Joo Estro.<br \/>\nEstro:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Vi scias kial mi vin kunvokis?<br \/>\nPub:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Ne, Estro.<br \/>\nEstro:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Estas io grava, sed utila al \u0109iuj el ni.<br \/>\nMaljunulo:\u00a0 Silentu.<br \/>\nEstro:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Mi vin kunvokis por ke ni diskutu kape al kape por trovi solvon pri \u0109io, kio okazas \u0109ijare en nia vila\u011do.<br \/>\nPub:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Dankon Estro.<br \/>\nEstro:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Kion pripensas vi, Kossi?<br \/>\nKossi:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Dankon al vi favori al mi la parolon. Mi dankas al vi kunsidantoj. Mi havas nenion diri.<br \/>\nEstro:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Yao, al vi la parolon.<br \/>\nYao:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Mi ne plu, mi \u011din ignoras.<br \/>\nKofa:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 (levas fingron kaj alparolas) Sincere, jam de pli ol unu semajno mi ne plu dormas. Estas maltrankvile, mi do pripensas, ke la sola solvo la\u016d mi estas voki \u0109arlatanon por la konsultado.<br \/>\nPub:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Vi pravis.<br \/>\nEstro:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Mi konsentas kun vi.<br \/>\nAvono:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Hum&#8230; Mi volas paroli. Mi havas ion por diri.<br \/>\nEstro:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Jes, parolu.<br \/>\nAvono:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Mi decidas diri la veron. Mi preferas irigi \u0109i-vila\u011don en abismon.<br \/>\nPub:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Kia vereco! (ili rigardis unu la alian). A\u016d estas vi tiu, kiu mortigis niajn infanojn? Sor\u0109isto, sor\u0109isto!<br \/>\nKossi:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Silenti\u011du, lasu lin paroli. Ni vin a\u016dskultas.<br \/>\nEstro:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Kura\u011don, filo mia.<br \/>\nAvono:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 (li momente mallevas la kapon poste relevas). Mi ne plu eltenas min silente. Petegu al nia voduo por nin pardoni. (li ekrigardis sian edzinon).<br \/>\nYao:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Diru tion, kio \u011di estas, post ni decidos kion fari.<br \/>\nAvono:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Estas edzino mia tiu, kiu enkondukis la vila\u011don al la kolero de Agnigbanto.<br \/>\nEstro:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Kion \u015di ja faris?<br \/>\nAvono:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Humm&#8230; Lastfoje, kiam filo nia forpasis, \u015di abunde ploris.<br \/>\nPub:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Kio? Abominenda, lulululu&#8230; De nun ni estas ruinigitaj.<br \/>\nKofa:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Bonvolu, silenti\u011du.<br \/>\nKossi:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Kaj kial nun vi \u015din denuncis? \u0108u vi volas, ke ni fini\u011du?<br \/>\nAvono:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Pardonu.<br \/>\nKossi:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Estro, kion ni do faru?<br \/>\nEstro:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Demandu al la \u0109arlatano por nin helpi petante al nia dio.<br \/>\nKoffi:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u0108arlatano, demandu al Amegan, kion do ni devas fari por kvietigi \u011dian koleron.<br \/>\n\u0108arlatano:\u00a0\u00a0 (Li skuis kapon, post diris:) Mi beda\u016dras.<br \/>\nLa kunsidantoj kaj \u0109eestantoj observadis.<br \/>\n\u0108arlatano:\u00a0\u00a0 Nia dio koleregas. \u011ci diris, ke nenio povas kvietigi sian koleron krom eldomigi Mawussi.<br \/>\nApelete:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 (Li krias, kuras al sia patrino kaj \u015din brakumis). Ne, ne, ne estu severa \u011dis tia punkto.<br \/>\n\u0108arlatano:\u00a0\u00a0 Agnigbanto deziras, ke \u015dia eldomigo estu tuja. Jen tio, kion \u011di petis kiel ofero.<br \/>\nEstro:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u0108u estas tio, kion \u011di petis?<br \/>\n\u0108arlatano:\u00a0\u00a0 Jes, \u0109iuj vila\u011danoj poste sin purigos, lavante kun tizano \u2033agnagnran\u2033.<br \/>\nEstro:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u0108u nenio povas anstata\u016di la eldomigon de Mawussi?<br \/>\n\u0108arlatano:\u00a0\u00a0 Malfeli\u0109e ne. \u015cia filo ne rajtas foriri kun \u015di.<br \/>\nApetele:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Se patrino mia forirus, mi anka\u016d sekvos.<br \/>\nPubliko:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Forpelu \u015din de \u0109i tie, malfeli\u0109ulino.<br \/>\nKelkaj \u015din vangofrapis, venis insultoj de \u0109iuj flankoj, la popoloj krias sur \u015din kaj abundaj larmoj \u015dvitegas.<br \/>\nMomente kiam Mawussi enpakis siajn poseda\u0135ojn, la publiko atendas \u015din anta\u016d \u015dia bran\u0109kabano por eskorti \u015din \u011dis la elirejo de la vila\u011do. \u015ci flustris ion al sia filo, poste lin brakumis:<br \/>\nAgbo:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 (Li tiras Apelete) Filo, ne sekvu \u015din.<br \/>\nMawussi:\u00a0\u00a0\u00a0 Lasu al mi mian filon (sed ili tiris de \u015di la filon; \u015di finfine lasis lin al ili).<br \/>\nDum restado de Mawussi en la urbo, \u015di konati\u011dis kun iu kuracisto kaj al li \u0109ion rakontis. Li laste postulas rapidan konsciigon en la tuta zono kaj \u011din decidas partopreni. Kelkaj personoj malproksime ekvidas Mawussi kaj kuraciston, ili alproksimi\u011das.<br \/>\nAgbo:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Kion mi vidas? Sed, estas edzino de Avono. Kiu estas tiu, kiu \u015din akompanas? \u0108u policano?<br \/>\nYao forkuras por averti al Apelete la alvenon de lia patrino kun ne konata homo. Li laste kuras al la renkonto de sia patrino.<br \/>\nKossi:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Ne permesu al \u015di eniri.<br \/>\nKuracisto:\u00a0\u00a0 Bonvolu, \u015di ne estas sola, respektu min almena\u016d. Mi estas via vizitanto.<br \/>\nAliulo:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Jes, estas vere, estu bonvena.<br \/>\nKuracisto:\u00a0\u00a0 Kie estas domo de la estro?<br \/>\nAliulo:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Sekvu min, bonvolu.<br \/>\nKuracisto:\u00a0\u00a0 Sekvu min, sinjorino.<br \/>\n\u011cis tiam Mawussi kaj kuracisto estas alvenintaj la domon de la estro, \u0109iuj homoj estas ja tie. La kuracisto sin prezentis, liaj vizito kaj dankoj tiam elmontris la motivon de sia vizito. Mawussi, kiu ricevis malpermesojn de sia edzo je \u0109iuj provoj de salutado, estis nun vidata apud kuracisto. Kelkaj virinoj inter ili inter\u015dan\u011dis kelkajn demandojn.<br \/>\nAdjo:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u0108u \u015di edzini\u011das kun la kuracisto ?<br \/>\nAfi:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Ohoo, \u015dajnas al mi.<br \/>\nAdjo:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Eble estas \u015dia amanto.<br \/>\nAfi:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u0108iaokaze, la\u016d mi scias, \u015di multe \u015dan\u011di\u011dis.<br \/>\nAgbo:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Silentu, ni havas eksterlandanon inter ni.<br \/>\nKuracisto:\u00a0\u00a0 Dankon por min akcepti.<br \/>\nAgbo:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 \u0108e ni, anta\u016d ol bu\u0109i kokon, oni donas al \u011di akvon.<br \/>\nKuracisto:\u00a0\u00a0 Dankon. La varicelo, kiun vi supernomas Agnigbanto, estas tre dan\u011dera kaj tre infekta malsano. \u011ci estas karakterizata de kapdoloro, dorsodoloro, febro kaj poste aperas aknoj sur la malsanula korpo.<br \/>\nAdjo:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Mi ja havas aknojn sur mia tuta korpo, kion do mi faru?<br \/>\nAgbo:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Lasu lin unue nin alparoli kaj poste ni faros al li la demandojn.<br \/>\nKuracisto:\u00a0\u00a0 \u0108iufoje kiam ni vidas malsanulon kun aknojn ni pensas samtempe pri la varicelo. Mi ne kontra\u016das vian kredon, nek viajn tradiciajn kuracadojn, nek la tizanojn kaj nigran pulvoron. Tamen mi insiste informas vin, ke ekzistas aliaj malsanoj, kiuj aperigas aknojn, makulojn sur homa korpo. Ekzemple, morbilo, la variolo, e\u0109 la aidoso.<br \/>\nEstro:\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0\u00a0 Nu, diru al ni, kion ni devas fari?<br \/>\nKuracisto:\u00a0\u00a0 Zorgu iri en la medicina centro a\u016d hospitalo \u0109iufoje kiam vi suferas pro kapdoloro, oni vin kuracos. Mi petas vin fari la analizon de elser\u0109o (Viruso \/ aidoso).<br \/>\nLa klarigo klarvide donita de la kuracisto faris, ke multe da homoj pardonpetas al Mawussi. Aliaj sincere \u015din dankas. Ili beda\u016dras perdi siajn infanojn en la senscieco. Kelkaj kura\u011digas siajn infanojn vizitadi lernejon kaj fari\u011dos estonte klavidaj homoj.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Rakonto pri varicelo en Togolando, verkita de togolanda amikino Fidele Wodou. Elkoran dankon al \u015di pro la disponigo de sia verko \ud83d\ude42 *************************************** Estis vendredo matene, kiel kutime, Mawussi preti\u011dis senorde, ligis kolkuton kaj sen&#8230;<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[7,10,15],"tags":[33,64,90],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/234"}],"collection":[{"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=234"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/234\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=234"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=234"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=234"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}