﻿{"id":853,"date":"2014-01-16T15:06:35","date_gmt":"2014-01-16T17:06:35","guid":{"rendered":"http:\/\/vitorluiz.6te.net\/?page_id=853"},"modified":"2014-01-16T15:06:35","modified_gmt":"2014-01-16T17:06:35","slug":"brevieraj-legajoj-de-sanktuloj","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/vitor.6te.net\/?page_id=853","title":{"rendered":"Brevieraj Lega\u0135oj de Sanktuloj"},"content":{"rendered":"<p id=\"indekso\" style=\"text-align: center;\"><strong>Liturgio de la Horoj &#8211; Liturgia das Horas<\/strong><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong>La Dua-Lega\u0135oj de Tagoj de Sanktuloj &#8211; As Segundas Leituras dos Dias dos Santos<\/strong><\/p>\n<p>(As leituras em portugu\u00eas est\u00e3o dispon\u00edveis no site www.liturgiadashoras.org, gratuitamente)<br \/>\n<a href=\"#28_januaro\">La 28-a de januaro &#8211; Sankta Tomaso el Akveno &#8211; <i>En la kruco ne mankas ajn ekzemplo de virto<\/i><\/a><br \/>\n<a href=\"#25_januaro\">La 25-a de januaro &#8211; Konverti\u011do de Sankta Pa\u016dlo &#8211; <i>Pro amo al Kristo, Pa\u016dlo \u0109ion eltenis<\/i><\/a><br \/>\n<a href=\"#3_decembro\">La 3-a de decembro &#8211; Sankta Francisko \u0124aviero &#8211; <i>Ve al mi, se mi ne predikus la evangelion!<\/i><\/a><br \/>\n<a href=\"#7_decembro\">La 7-a de decembro &#8211; Sankta Ambrosio &#8211; <i>La \u0109armo de viaj vortoj inspiru fidon al la popolo<\/i><\/a><br \/>\n<a href=\"#8_decembro\">La 8-a de decembro \u2013 Senmakula Koncipi\u011do de Maria &#8211; <i>Ho Virgulino, per via beno la tuta krea\u0135aro estas benata!<\/i><\/a><br \/>\n<a href=\"#12_decembro\">La 12-a de decembro &#8211; Nia Sinjorino de Gvadalupo &#8211; <em>La vo\u0109o de la kolombino a\u016dskulti\u011das sur la tero<\/em><\/a><br \/>\n<a href=\"#13_decembro\">La 13-a de decembro \u2013 Sankta Lu\u0109io &#8211; <i>Per la splendoro de animo, vi lumigas la gracon de via korpo<\/i><\/a><br \/>\n================================================================================<\/p>\n<p id=\"#28_januaro\" align=\"center\">Dua Lega\u0135o \u2013 Sankta Tomaso el Akveno \u2013 la 28-an de januaro<\/p>\n<p align=\"center\">El la Konferencoj de Sankta Tomaso el Akveno, sacerdoto (Colatio 6 super Credoin Deum) (13-a jarcento)<\/p>\n<p align=\"center\"><em>En la kruco ne mankas ajn ekzemplo de virto<\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Kia bezono estis, por ke la Filo de Dio suferu por ni? Bezono granda kaj, nome, duobla: esti kuracilo kontra\u016d la peko kaj esti ekzemplo pri tio, kion ni devas praktiki.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Unue, li estis kuracilo, \u0109ar en la Pasiono de Kristo ni trovas kuracilon kontra\u016d \u0109iaj malbonoj kiuj okazas al ni pro niaj pekoj.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Tamen, la utileco de ekzemplo ne estas malpli granda. Fakte, la Pasiono de Kristo sufi\u0109as por gvidi nian tutan vivon. Kiu volas vivi perfekte, tiu havas nenion por fari krom malakcepti tion, kion Kristo malakceptis sur la kruco kaj deziri tion, kion li deziris. En la kruco, do, ne mankas ajn ekzemplo de virto.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Se vi ser\u0109as ekzemplon de karitato: <i>Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj<\/i> (Joh 15, 13). Tiel Kristo faris sur la kruco. Kaj, se li demetis sian vivon por ni, do ni ne devas konsideri ian ajn malbonon kiun ni devas suferi pro li kiel penigan.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Se vi ser\u0109as ekzemplon de pacienco, vi trovas sur la kruco la plej eksterordinaran! Ni povas rekoni grandan paciencon en du cirkonstancoj: kiam iu elportas kun sereneco la grandajn suferojn, a\u016d kiam oni povas eviti la suferojn kaj ne evitas. Nu, Kristo elportis sur la kruco grandajn suferojn, kun granda sereneco, \u0109ar<em> suferante li ne minacis<\/em><em> (1 Ped 2, 23); li estis kondukata kiel \u015dafo al la bu\u0109o; kaj kiel \u015dafido muta anta\u016d sia tondanto, li ne malfermis sian bu\u015don<\/em> (la\u016d Jes 53, 7; Ago 8, 32).<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Estas granda, do, la pacienco de Kristo sur la kruco. Ni kuru pacience al la kombato proponata al ni, kun okuloj fiksaj en Jesuo, kiu en ni komencas kaj kompletigas la kredo-verkon. Jesuo, <i>pro la \u011dojo anta\u016d li metita, suferis la krucon, malestimante honton<\/i> (Heb 12, 2).<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Se vi ser\u0109as ekzemplon de humileco, kontemplu la krucumiton: Dio volis esti ju\u011dita de Poncio Pilato kaj morti.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Se vi ser\u0109as ekzemplon de obeemo, sekvu tiun, kiu fari\u011dis obeema al la Patro \u011dis la morto: <i>\u0108ar kiel per la malobeo de unu<\/i> \u2013 tio estas, Adam \u2013 <i>la multaj fari\u011dis pekuloj, tiel per la obeo de unu la multaj fari\u011dos justaj<\/i> (Rom 5, 19).<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Se vi ser\u0109as ekzemplon de malakcepto al la teraj aferoj, sekvu tiun, kiu estas Re\u011do de la re\u011doj kaj Sinjoro de la sinjoroj, <i>en kiu estas ka\u015ditaj \u0109iuj trezoroj de sa\u011deco kaj de scio<\/i> (Kol 2, 3), kiu sur la kruco estas senigita je siaj vestoj, mokita, surkra\u0109ita, bategita, kronita je dornoj kaj, fine, havis vinagron kaj galon kiel trinka\u0135on por malsoifi\u011di.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Ne zorgu pri la vestoj kaj la ri\u0109a\u0135oj, \u0109ar <i>ili dividis miajn vestojn inter si <\/i>(Joh 19, 24); nek pri honoroj, \u0109ar mi estis ofendegita kaj skur\u011dita; nek pri la digneco, \u0109ar <i>plektinte dornan kronon, ili surmetis \u011din al mi<\/i> (la\u016d Mar 15, 17); nek pri la plezuroj, \u0109ar <em>en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron<\/em> (Psa 69, 21).<\/p>\n<p><a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><br \/>\n================================================================================<\/p>\n<p id=\"#25_januaro\" align=\"center\">Dua Lega\u0135o \u2013 Konverti\u011do de Sankta Pa\u016dlo \u2013 la 25-a de januaro &#8211; De la Predikoj de Sankta Johano Krizostomo, episkopo<\/p>\n<p align=\"center\">(Hom. 2 de laudibus sancti Pauli: PG 50,447-480) (4-a jarcento)<\/p>\n<p align=\"center\"><em>Pro amo al Kristo, Pa\u016dlo \u0109ion eltenis<\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Kio la homo estas, kiom granda estas la digneco de nia naturo kaj je kiom multa virto la homa naturo kapablas, \u0109ion \u0109i Pa\u016dlo elmontris pli multe ol iu alia. \u0108iutage li supreniris pli alten kaj fari\u011dis pli fervora, \u0109iutage li luktis per energio \u0109iam nova kontra\u016d la dan\u011deroj kiuj minacis lin. Tion ni komprenas per liaj vortoj mem: <i>Forgesante tion, kio estas malanta\u016de, kaj strebante al tio, kio estas anta\u016de<\/i> (Fil 3, 13). Perceptante la tuj okazontan morton, li invitadis la aliajn komuni\u011di kun sia \u011dojo, dirante: <em>\u011coju kaj kun\u011doju kun mi<\/em> (Fil 2, 18). Anta\u016d dan\u011deroj, atencoj kaj malfamoj, li egale \u011dojas kaj skribas al la korintanoj: <i>Mi do plezuron havas en malforta\u0135oj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj<\/i> (2 Kor 12, 10); \u0109ar, la\u016d li asertis, ili estis la armiloj de la justeco, do li elmontris, ke el ili venis granda profito al li.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Fakte, dum la trompoj de malamikoj, li atingis da\u016drajn venkojn triumfante kontra\u016d \u0109iuj atakoj. Skur\u011dita, kovrita de atencoj kaj malbenoj, li \u0109ie estis kontenta kaj dankis al Dio, kvaza\u016d li promenus en triumfa procesio kun multaj trofeoj en siaj manoj, dirante: <i>Danko estu al Dio, kiu \u0109iam kondukadas nin triumfe en Kristo<\/i> (2 Kor 2, 14). Pro tio, li kuris celante al la humiligoj kaj la ofendoj kiujn li eltenis pro la predikado, pli entuziasme ol ni, kiam ni hastas por atingi la plezuron de honorigoj; li aspiris pli multe la morton ol ni aspiras la vivon; li deziregis pli multe la malri\u0109econ ol ni deziras la ri\u0109a\u0135ojn; kaj li deziris pli multe la senripozan laboradon ol ni deziras la postlaboran ripozon. Nur unu afero maltrankviligis kaj timigis lin: ofendi Dion. Kaj nur unu aferon li deziris: pla\u0109i al Dio.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Li nur \u011dojis en la amo de Kristo, kiu estis al li la plej alta el \u0109iuj bonoj; kun tio, li ju\u011dis sin kiel la plej feli\u0109an homon; sen tio, ne utilis al li esti amiko de majstroj kaj potenculoj. Kun tia amo li preferis esti la lasta inter \u0109iuj, tio estas, esti kalkulita inter la kondamnitoj, kaj ne trovi\u011di inter homoj famaj per konsiderado kaj honoro sed senigitaj je la amo de Kristo.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Al li, la plej terura turmento estis disi\u011di de tia amo; tio estis lia Geheno, lia nura puno, la senfina kaj neeltenebla suferado.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Kompense, \u011dui la amon de Kristo estis al li la vivo, la mondo, la an\u011delo, la nuno, la futuro, la regno, la promeso, unuvorte, \u0109iuj bonoj. Krom tio, nenio estis mal\u011doja a\u016d \u011doja al li. De \u0109io ekzistanta sur la mondo, nenio estis pla\u0109a a\u016d malpla\u0109a al li.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Al li ne gravis la aferoj kiujn ni miras, same kiel oni kutime rifuzas la putran herbon. Al li, kaj la tiranoj kaj la amaspopolo koleroplenaj estis kvaza\u016d kuloj.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Li konsideris kiel porinfanan ludilon la amason da suferoj, la turmentojn kaj la morton mem, kondi\u0109e ke li povus suferi ion por Kristo.<\/p>\n<p><a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><br \/>\n================================================================================<\/p>\n<p id=\"3_decembro\" align=\"center\">Dua Lega\u0135o \u2013 la 3-a de decembro &#8211; De la Leteroj al Sankta Ignacio, de Sankta Francisko \u0124aviero, sacerdoto<\/p>\n<p align=\"center\">(E Vita Francisci Xaverii, auctore H. Tursellini, Romae, 1596, Lib. 4, epist. 4 [1542] et 5 [1544]) (16-a jarcento)<\/p>\n<p align=\"center\"><em>Ve al mi, se mi ne predikus la evangelion!<\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Ni vizitis la vila\u011dojn de la kate\u0125ezitoj, kiuj ricevis la kristanajn sakramentojn anta\u016d malmultaj jaroj. Tiu \u0109i regiono ne estas kultivata de la portugalanoj, \u0109ar estas tre malfekunda kaj malri\u0109a; la indi\u011denaj kristanoj, pro manko de sacerdotoj, nenion scias krom tio, ke ili estas kristanoj. Neniu celebras al ili la sanktajn oficojn; neniu instruas al ili la pre\u011dojn de Kredo-konfeso, Patro-Nia, Saluton-Maria kaj la ordonoj de la le\u011do de Dio.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Ekde la tago de mia alveno \u0109i tien, mi ne haltis e\u0109 momentete: mi vizitis ofte la vila\u011dojn, mi lavis en la sankta akvo la knabojn ne baptitajn. Tiel, mi purigis grandegan kvanton da knaboj, kiuj \u2013 la\u016ddire \u2013 absolute ne scias distingi la dekstron de la maldekstro. Tiuj \u0109i knaboj ne permesis al mi pre\u011di la dian oficon, nek man\u011di, nek dormi, \u011dis mi instruis ian pre\u011don; tiamaniere mi komencis percepti, ke la regno de la \u0109ieloj estas de ili.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Pro tio, \u0109ar mi ne povis senkulpe rifuzi tiel sanktan peton, komencante per la atesto de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta Spirito, mi instruis al ili la pre\u011dojn de Kredo-konfeso, Patro-Nia kaj Saluton-Maria. Mi rimarkis, ke ili estas tre lertaj; se iu povus instrui ilin je la kristanaj ordonoj, mi ne dubas, ke ili estus bonegaj kristanoj.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">En tiuj \u0109i mondopartoj, abundas tiuj, kiuj ne fari\u011das kristanoj simple \u0109ar mankas homoj, kiuj helpu ili fari\u011di tiaj. Venis al mia penso multfoje la ideo iri al akademioj de E\u016dropo, speciale de Parizo, kaj \u0109ie krii freneze kaj malkvietigi tiujn, kiuj havas pli multe scion ol karitato, asertante: &#8220;Ve! Kiom granda estas la kvanto de la ekskluditoj de la \u0109ielo, pro via kulpo ili enfalas en la inferojn!&#8221;<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Kiel bone estos, ke ili dedi\u0109us sin al tiu verko kun la sama interesi\u011do, kun kiu ili dedi\u0109as sin al la beletroj, por ke ili bone repagi al Dio pro la scio kaj talentoj ricevitaj!<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Verdire, multaj el ili, impresitaj de tia ideo, dedi\u0109ante sin al la meditado de la diaj reala\u0135oj, eble estus pli multe pretaj a\u016dskulti tion, kion Dio dirus en ili: forlasinte la avidojn kaj humanajn interesi\u011dojn, ili atenti\u011dus al ia gesto a\u016d volo de Dio. Certe ili dirus elkore: <i>Jen mi, Sinjoro; kion mi faru?<\/i> (Ago 9,10; 22,10). Sendu min ien ajn, la\u016d via pla\u0109o, e\u0109 al Hindujo.<\/p>\n<p><a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><br \/>\n================================================================================<\/p>\n<p id=\"7_decembro\" align=\"center\">Dua Lega\u0135o \u2013 la 7-a de decembro &#8211; De la leteroj de Sankta Ambrosio, episkopo<\/p>\n<p align=\"center\">(Epist. 2,1-2,4-5.7: PL 16 edit. 1845,847-881) (4-a jarcento)<\/p>\n<p align=\"center\"><em>La \u0109armo de viaj vortoj inspiru fidon al la popolo<\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Vi ricevis la sacerdotan laboron kaj, sidante je la pobo de la Eklezio, vi regas la \u015dipon inter ondoj. Tenu tre firme la rudron de kredo, por ke la fortaj uraganoj de la mondo ne maltrankviligu vin. La maro estas, vere, granda kaj vasta, sed ne timu: <i>Li sur la maroj \u011din fondis, kaj sur la akvoj \u011din fortikigis<\/i> (Psa 23, 2).<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Tial, tiu estas la motivo, la\u016d kiu la Eklezio de la Sinjoro, konstruita sur la apostola \u015dtono, restas firme malgra\u016d la amaso da ekscitoj de la mondo kaj, kontra\u016d la forto de la akvoj, apogas sin sur neskuebla fundamento. La ondoj frapas \u011din, sed ne skuas \u011din; malgra\u016d la mondaj elementoj plurfoje \u015dancelas \u011din bruege, \u011di oferas al la pli laci\u011dantaj \u015dipvoja\u011dantoj la pli sekuran havenon de savo. \u011ci flosas sur la maro, sed anka\u016d trairas la riverojn, \u0109efe tiujn riverojn pri kiuj estas dirite: <em>Levas la riveroj sian vo\u0109on<\/em> (Psa 93, 3).<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Temas pri la riveroj, kiuj elfluas el la koro de tiuj, kiuj trinkis el la akvo de Kristo kaj ricevis la Spiriton de Dio. Kiam ili super\u015duti\u011dis je spirita graco, tiuj riveroj levis sian vo\u0109on.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Ekzistas anka\u016d rivero kiu fluas al siaj sanktuloj same kiel torento. Ekzistas anka\u016d la premo de la rivero kiu \u011dojigas la animon trankvilan kaj pacaman. Kiu ricevos de la pleneco de tia rivero, same kiel Johano Evangeliisto, Petro kaj Pa\u016dlo ricevis, tiu levas sian vo\u0109on. Per tiu sama maniero la apostoloj disvastigis \u011dis la fino de la tero, kvaza\u016d per harmonia kanto, la vo\u0109on de la evangelia predikado, do la ricevonto de la pleneco de tia rivero komencos anonci la Evangelion de la Sinjoro Jesuo.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Ricevu, do, de la pleneco de Kristo, por ke via vo\u0109o anka\u016d manifesti\u011du. Prenu la akvon de Kristo, tian akvon, kiu la\u016ddas la Sinjoron. Prenu de multaj lokoj la akvon, kiun la nuboj de la profetoj permesas fali.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Kiu prenas la akvon de montoj a\u016d el\u015dutas kaj trinkas \u011din el la fontoj, tiu anka\u016d komencas rosi tiel same kiel la nuboj. Plenigu, do, la intimon de via spirito je tia akvo, por ke la grundo de via animo estu akvumata kaj vi havu fontojn en via propra domo.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Kiu multe legas kaj komprenas, tiu pleni\u011das; kaj kiu pleni\u011das, tiu povas akvumi la aliajn, pro tio la Sankta Skribo diras: <i>kiam la nuboj pleni\u011dos, ili ver\u015dos pluvon sur la teron<\/i> (Pre 11, 3).<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Viaj predikoj estu fluaj, puraj kaj klaraj, por ke via morala instruado penetru milde en la a\u016dskultantojn kaj la \u0109armo de viaj vortoj inspiru fidon al la homoj, kaj tiel ili sekvos vin bonavole tien, kien vi kondukos ilin. Viaj paroladoj estu plenaj je sa\u011deco. Pro tio, Salmono diras: <i>la bu\u015do de sa\u011duloj semas instruon<\/i> (Sen 15, 7); kaj en alia loko: <i>la bu\u015do de piulo estas fonto de vivo<\/i> (Sen 10, 11), tio estas, ke viaj predikoj brilu pro la klareco, ke viaj paroladoj kaj klarigoj ne bezonu la opinion de aliaj homoj. Ke via vorto estu kapabla esti defendata de si mem. Ke el via bu\u015do ja ne eliru ia ajn voto senutila kaj sensenca.<\/p>\n<p><a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><br \/>\n================================================================================<\/p>\n<p id=\"8_decembro\" align=\"center\">Dua Lega\u0135o \u2013 la 8-a de decembro &#8211; De la Meditadoj de Sankta Anselmo, episkopo<\/p>\n<p align=\"center\">(Oratio 52: PL 158,955-956) (12-a jarcento)<\/p>\n<p align=\"center\">Ho Virgulino, per via beno la tuta krea\u0135aro estas benata!<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">La \u0109ielo kaj la steloj, la tero kaj la riveroj, la tago kaj la nokto, kaj \u0109io obeanta a\u016d servanta al la homoj, kune \u011dojas, ho Sinjorino, \u0109ar la perditan belecon vi iel resurektis kaj donis gracon novan kaj neesprimeblan. \u0108iuj a\u0135oj \u015dajnis mortaj post perdi sian originan dignecon, nome, esti je posedo kaj servo de la la\u016ddantoj de Dio. Por tio ili estis kreitaj. Ili estis subpremitaj kaj malbeligitaj pro la malbona uzo fare de la idolanoj, al kiuj ili ne estis kreitaj. Tamen, nun, kvaza\u016d resurektitaj, ili \u011dojas \u0109ar ili estas regataj de la potenco kaj beligataj de la uzo de la la\u016ddantoj de Dio.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Anta\u016d tiu nova kaj nemezurebla graco, \u0109iuj a\u0135oj gaju je \u011dojo sentante, ke Dio, ilia Kreanto, ne nur regas ilin nevideble en la \u0109ielo, sed anka\u016d estas nevideble en ili, sanktigante ilin per Lia uzado de ili. Tiel grandaj bonoj venas de la benata frukto de la sankta sino de la Virgulino Maria.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Per la pleneco de \u015dia graco, kiuj estis en la \u015ceol, tiuj \u011dojas, nun liberigitaj; kiuj estis super la \u0109ielo \u011dojegas renovigitaj. Fakte, tio okazis pro la fini\u011do de ilia mallibereco, kaj la an\u011deloj \u011dojegas pro la restarigo de sia urbo preska\u016d pereinta.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Ho virino plena, plenega je graco, la elver\u015di\u011do de via pleneco igas \u0109iun krea\u0135on renaski\u011di! Ho Virgulino benata, benatega, per via beno la tuta naturo estas benata, ne nur estas benataj la a\u0135oj kreitaj de la Kreanto, sed anka\u016d la Kreanto per la krea\u0135o!<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Dio donis al Maria sian propran ununuran Filon, generita de sia koro, egala al si, Filo kiun Li amis tiel same kiel Sin mem. En la sino de Maria, Dio formis sian filon, ne alia ajn, sed la sama, por ke, la\u016dnature, li estu reale nur unu kaj la sama Filo de Dio kaj de Maria! La tuta krea\u0135aro estas verko de Dio, kaj Dio naski\u011dis el Maria. Dio kreis \u0109iujn a\u0135ojn, kaj Maria naskis Dion! Dio, kiu \u0109ion faris, formis al si mem en la sino de Maria. Kaj tiel Li refaris \u0109ion, kion li faris. Li, kiu povas fari \u0109ion el nenio, ne volis refari sen Maria tion, kio estis profanita.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Sekve, Dio estas la patro de la krea\u0135oj, kaj Maria estas la patrino de la rekrea\u0135oj. Dio estas la Patro de la universala krea\u0135aro, kaj Maria estas la patrino de la universala ela\u0109eto. \u0108ar Dio generis tiun, per kiu \u0109io fari\u011dis, kaj Maria naskis tiun, per kiu \u0109io estis ela\u0109etita. Dio generis tiun, sen kiu nenio absolute ekzistas, kaj Maria naskis tiun, sen kiu nenio absolute estas bona.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Ververe la Sinjoro estas kun vi, \u0109ar li volis, ke la tuta naturo agnosku, ke \u011di \u015duldas al vi, same kiel al li, tiom altan bonon.<\/p>\n<p><a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><br \/>\n================================================================================<\/p>\n<p id=\"13_decembro\" align=\"center\"><a id=\"12_decembro\"><\/a>Dua Lega\u0135o \u2013 la 12-a de decembro \u2013 Nia Sinjorino de Gvadalupo &#8211; De la verko &#8220;Nic\u00e1n Mopohua&#8221;, farita de la indi\u011dena skribisto Antonio Valeriano, kiu ricevis la historion rekte el Johano Diego.<\/p>\n<p align=\"center\">(&#8220;Nic\u00e1n Mopohua&#8221;, 12\u00aa edici\u00f3n, Buena Prensa, M\u00e9xico D.F., 1971, p. 3-19.21) (16-a jarcento)<\/p>\n<p align=\"center\"><em>La vo\u0109o de la kolombino a\u016dskulti\u011das sur la tero<\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">En la jaro 1531, en sabato kelkajn tagojn post la komenco de decembro, indi\u011deno nomita Johano Diego, tre frumatene iris de sia vila\u011do al Tlatilulko por sekvi la diajn aferojn kaj \u0109ion ordonitan. Kaj li alproksimi\u011dis al la monteto nomita Tepejakak, kiam la mateni\u011do estis lumanta sur la tero. Tie li a\u016dskultis, ke iu vokis lin de supre de la monteto:<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">\u2014\u2014 Johan\u0109jo, Johano Die\u0109jo.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Li supreniris la monteton kaj, kiam li atingis \u011dian pinton, tiam li kontemplis noblan sinjorinon, kiu superpasis \u0109ian mirindan perfektecon; \u015dia vesto splendis tiel kiel la suno kaj, kun afablega kaj mildega vo\u0109o, \u015di diris al li:<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">\u2014\u2014 Johan\u0109jo, la plej malgranda el miaj gefiloj, sciu, ke ververe mi estas la \u0109iel \u0109iama Virgulino Sankta Maria, Patrineto de la Vera Dio, Donanto de la vivo. Mi tiel multe deziras, ke \u0109i tie oni konstruu mian dian hejmeton, kie mi montros kaj transdonos mian tutan amon, kompatemon, helpon kaj protekton al \u0109iuj homoj kiuj vivas kune sur \u0109i tiu tero, kaj anka\u016d de \u0109iuj aliaj gentoj, kiuj min amas, min alvokas, min ser\u0109as, kaj fidas je mi. Iru tien al la palaco de la episkopo de Meksiko, kaj montru al li tion, kion multe mi deziras. Iru tuj, faru \u0109ion \u0109i per via tuta klopodo.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Kiam Johano Diego alproksimi\u011dis kaj raportis \u0109ion al la Episkopo, Don Frato Juan de Zum\u00e1rraga, sacerdoto de Sankta Francisko, tiam al la Episkopo lia mesa\u011do ne \u015dajnis tiel vera, kaj li respondis al Johano:<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">\u2014\u2014 Mia filo, vi denove venos, mi vin a\u016dskultos pli detale.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Johano Diego revenis mal\u011doje sur la monteton, kie la nobla \u0109iela Sinjorino estis atendanta lin. Kiam li vidis \u015din, tiam li diris al \u015di:<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">\u2014\u2014 Nobla sinjorino, mia filineto plej malgranda, mia fra\u016dlineto, mi eksponis anta\u016d la Episkopo vian mo\u015dtan vorton, sed li tiel respondis al mi kvaza\u016d lia koro ne komprenis la mesa\u011don kiel veran. Pro tio, mi multe petas de vi, ke al iu el la altaj nobluloj vi donu la taskon komuniki vian mo\u015dtan vorton por ke tiel oni kreu \u011din; ververe mi estas kompatinda taglaboristo.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Tiel \u015ci respondis al li:<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">\u2014\u2014 A\u016dskultu, vi la plej malgranda de miaj gefiloj: multe mi vin petas, kaj varme mi ordonas al vi, ke vi unu fojon pli iru morga\u016d vidi la Episkopon, kaj diru al li, ke mi, la \u0109iam Virga Sankta Maria, sendas vin kiel mesa\u011d-liveriston.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Tamen, la sekvan tagon, diman\u0109o, la Episkopo denove ne fidis je li kaj diris, ke ankora\u016d estis bezonata ia signo por ke oni sukcesu kredi lin kiel la mesa\u011d-liveriston sendita de la nobla \u0109iela Sinjorino. Kaj li irigis Johanon de sia domo.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">La sekvan tagon, lundon, Johano Diego ne revenis. Lia onklo Johano Bernardo malsani\u011dis morte kaj petegis de li ankora\u016d frumatene, ke li iru al Tlatilulko kaj voku sacerdoton por a\u016dskulti lian lastan konfeson.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Kaj marde, kiam ankora\u016d estis tre mallume, tiam Johano Diego eliris, alproksimi\u011dis al la monteto, sed li tuj iris \u0109irka\u016d la monteto kaj eniris vojon orienten por haste mar\u015di al Meksiko, tiel lin ne haltigus la nobla \u0109iela sinjorino. Tamen, \u015di venis por renkonti lin kaj diris al li:<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">\u2014\u2014 Fileto mia la plej malgranda, a\u016dskultu tion \u0109i en via koro: kio timigas kaj afliktas vin, tio estas nenio. Ne maltrankvili\u011du via koro, ne timu ion ajn. \u0108u mi ne estas \u0109i tie, mi, kiu estas via patrinjo? \u0108u vi ne estas sub mia ombro kaj en rifu\u011do? \u0108u vi ne estas en mia konsolo, kie mi protektas vin? Ne mal\u011dojigu vin la malsano de via onklo. Ke estu en via koro tio, ke li jam resani\u011dis. Supreniru, fileto mia, \u011dis la montetopinto, kaj kie vi vidis min, tie vi vidos diversajn florojn malfermitajn; vi ilin rikoltu kaj alportu ilin \u0109i tien anta\u016d mi.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Kaj tuj Johano Diego supreniris la monteton, li multe miris pro la kvanto da belaj floroj, kiel la de Kastila, malgra\u016d ankora\u016d ne estis tempo de flori\u011do; li kunigis \u0109iujn en sia teksa\u0135o kaj alportis ilin la nobla \u0109iela Sinjorino. \u015ci tu\u015dis ilin per \u015diaj mo\u015dtaj manoj kaj diris al li:<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">\u2014\u2014 Mia fileto, jen la pruvo, la signo, kiun vi alportos al la Episkopo, por ke per tio li vidu tion, kio estas mia volo. Vi estas mia mesa\u011d-liveranto, mi havas kunfidon en vi.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Johano Diego mar\u015dis al Meksiko kontente kaj trankvile en sia koro, zorgante, ke neniu floro perdi\u011du. Johano alproksimi\u011dis al la Episkopo kaj diris:<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">\u2014\u2014 Mia sinjoro, ververe mi faris tion, kion vi ordonis al mi. La nobla \u0109iela Sinjorino akceptis tion, kion vi petis. \u015ci sendis min al la monteto-pinto por ke mi tie detran\u0109u florojn egalajn al la de Kastila, mi alportu kaj venu transdoni ilin al vi. Tion mi faras, por ke vi vidu la signon petitan de vi kaj plenumu \u015dian mo\u015dtan volon. Jen ili, bonvole akceptu ilin.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Kaj Johano tuj etendis sian blankan teksa\u0135on. Dum falis sur la grundon la diversaj floroj similaj al de Kastila, tiam sur lia teksa\u0135o aperis la signo, la karega bildo de la \u0109iel Virgulino Sankta Maria, la Patrineto de Dio, tiel kiel hodia\u016d videblas en \u015dia templeto en Tepejakako.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">La tuta urbo emocii\u011dis kaj tumulte venis por vidi kaj miri la sanktegan bildon kaj fari al \u011di siajn pre\u011dojn. La\u016d la ordono donita de Nia Sinjorino al la onklo Johano Bernardo, kiam \u015di redonis la sanon al li, ekde la apero oni nomis \u015din tiel, kiel \u015di volis: &#8220;\u0108iam Virgulino Sankta Maria de Gvadalupo&#8221;.<\/p>\n<p><a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><br \/>\n================================================================================<\/p>\n<p id=\"13_decembro\" align=\"center\">Dua Lega\u0135o \u2013 la 13-a de decembro \u2013 Sankta Lu\u0109io &#8211; De la libro pri la virgeco, far Sankta Ambrosio, episkopo<\/p>\n<p align=\"center\">(Cap. 12,68.74-75; 13,77-78: PL 16 [Edit. 1845], 281.283.285-286) (4-a jarcento)<\/p>\n<p align=\"center\"><em>Per la splendoro de animo, vi lumigas la gracon de via korpo<\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Vi, unu de la homoj, unu el la popolo, sendube unu el la virgulinoj kiuj, per la splendoro de la animo, lumigas la gracon de via korpo, \u2013 kaj tial vi estas fidela bildo de la Eklezio! \u2013 en via \u0109ambro, dum la nokto, vi meditas \u0109iam en Kristo kaj atendas lian alvenon \u0109iumomente.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Jen tio, kion Kristo deziras de vi, jen, kial li elektis vin. Li eniras, \u0109ar la pordo estas malfermita; li ne povas manki, \u0109ar li promesis veni. Brakumu tiun, kiun vi ser\u0109adis; alproksimi\u011du al li kaj vi estos lumigita; tenu lin, petu lin, ke li ne foriru tuj, petegu lin, ke li ne malproksimi\u011du. \u0108ar la Vorto de Dio kuras, ne lasas sin esti bremsata de la malvigleco a\u016d de neglekto. Ke via animo iru trovi lin en lia vorto; sekvu atenteme la \u0109ielan doktrinon, \u0109ar li iras rapide.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Kion diras la fian\u0109ino de la Alta Kanto? <em>Mi lin ser\u0109is, sed mi lin ne trovis; mi vokis lin, sed li ne respondis al mi<\/em> (Alt 5, 6). Se foriris tiom rapide la vokito, al kiu vi petegis kaj al kiu vi malfermis la pordon, ne pensu, ke vi malpla\u0109is al li. Multfoje li permesas, ke ni estu elpruvitaj. Kion li diris en la Evangelio al la homamasoj kiuj petis, ke li ne foriru? <i>Anka\u016d al la ceteraj urboj mi devas prediki la evangelion de la regno de Dio; \u0109ar por tio mi estas sendita<\/i> (Luk 4, 43). Sed, se \u015dajnas al vi, ke li foriris de vi, do vi eliru kaj ser\u0109u lin denove.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Krom la sankta Eklezio, kiu anka\u016d devus instrui al vi la manieron deteni Kriston? Alivorte, \u011di jam instruis vin, se vi komprenas la lega\u0135on: <i>Kiam mi nur ekforiris <\/i>de la gardistoj<i>, mi renkontis tiun, kiun mia animo amas; mi tenis lin, kaj ne delasis lin<\/i> (Alt 3, 4).<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Per kiuj ligoj oni detenas Kriston? Ne per ligoj de maljusteco nek per \u015dnur-nodoj, sed per ligoj de karitato, per la bridoj de spirito kaj per la amemo de animo.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Se anka\u016d vi volas deteni Kriston, provu fari tion kaj ne timu la suferadojn. \u0108ar, nemalofte, ni trovas lin pli facile inter la korpaj torturoj, \u0109e la manoj de persekutantoj.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><em>Kiam mi nur ekforiris<\/em> de la gardistoj, \u015di diras. Fakte, post momenteto, post tempero, liberi\u011dinte de la manoj de torturantoj sen fali anta\u016d la mondaj potenculoj, Kristo venos renkonti vin kaj ne plu permesos, ke via suferado pluda\u016dru.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Kiu tiel ser\u0109as Kriston kaj trovas lin, tiu povas diri:<i> Mi tenis lin, kaj ne delasis lin, \u011dis mi enkondukis lin en la domon de mia patrino, kaj en la \u0109ambron de \u015di, kiu naskis min<\/i> (Alt 3, 4). Krom la intimo plej profunda de via esto, kio estus la domo de via patrino kaj la \u0109ambro?<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Vi konservu bone tiun \u0109i domon, purigu \u0109iujn \u011diajn angulojn. Tiel, kiam \u011di ne havos ian makulon, \u011di staros kiel spirita lo\u011dejo, konstruita sur la bazangula \u015dtono, por esti sankta sacerdoto, kaj la Sankta Spirito lo\u011dos en \u011di.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">La virino kiu ser\u0109as tiele Kriston, kiu tiele petegas al li, tiu ne estos forlasita de li; male, \u015di estos vizitata de li ofte, \u0109ar li estas kun ni \u011dis la fini\u011do de la mondo.<\/p>\n<p><a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Liturgio de la Horoj &#8211; Liturgia das Horas La Dua-Lega\u0135oj de Tagoj de Sanktuloj &#8211; As Segundas Leituras dos Dias dos Santos (As leituras em portugu\u00eas est\u00e3o dispon\u00edveis no site www.liturgiadashoras.org, gratuitamente) La 28-a de&#8230;<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":377,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages\/853"}],"collection":[{"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=853"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages\/853\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages\/377"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=853"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}