﻿{"id":840,"date":"2014-01-14T17:58:41","date_gmt":"2014-01-14T19:58:41","guid":{"rendered":"http:\/\/vitorluiz.6te.net\/?page_id=840"},"modified":"2014-01-14T17:58:41","modified_gmt":"2014-01-14T19:58:41","slug":"brevieraj-2-a-legajoj-de-la-adventa-tempo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/vitor.6te.net\/?page_id=840","title":{"rendered":"Brevieraj Lega\u0135oj de la Adventa Tempo"},"content":{"rendered":"<p id=\"indekso\" style=\"text-align: center;\"><strong>Liturgio de la Horoj &#8211; Liturgia das Horas<\/strong><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong>La Dua-Lega\u0135oj de Adventa Tempo &#8211; As Segundas Leituras do Tempo do Advento<\/strong><\/p>\n<p>(As leituras em portugu\u00eas est\u00e3o dispon\u00edveis no site www.liturgiadashoras.org, gratuitamente)<\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><a href=\"#adv_dimancxo_1\">1-a Adventa Diman\u0109o &#8211; <i>La du alvenoj de Kristo &#8211; <\/i>Sankta Cirilo de Jerusalem<\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><a href=\"#adv_lundo_1\">1-a Adventa Lundo &#8211; <i>La Adventa tempo &#8211; <\/i>Sankta Karlo Borromeo<\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><a href=\"#adv_mardo_1\">1-a Adventa Mardo &#8211; <i>Ho mirinda inter\u015dan\u011do! &#8211; <\/i>Sankta Gregoro de Nazianzo<\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><a href=\"#adv_mrekredo_1\">1-a Adventa Merkredo &#8211; <i>La Vorto de Dio venos al ni &#8211; Sankta Bernardo<\/i><\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><a href=\"#adv_jxauxdo_1\">1-a Adventa \u0134a\u016ddo &#8211; <i>Viglu: Kristo denove alvenos<\/i> &#8211; Sankta Efremo<\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><a href=\"#adv_vendredo_1\">1-a Adventa Vendredo &#8211; <i>La deziro kontempli Dion<\/i> &#8211; Sankta Anselmo<\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><a href=\"#adv_sabato_1\">1-a Adventa Sabato &#8211; <i>Ni esperas tion, kion ni ne vidas<\/i> &#8211; Sankta Cipriano<\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><a href=\"#adv_dimancxo_2\">2-a Adventa Diman\u0109o &#8211; <i>Sonas vo\u0109o de krianto <\/i>&#8211; E\u016dsebio de Cesareo<\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><a href=\"#adv_lundo_2\">2-a Adventa Lundo &#8211; <i>Dio parolis al ni per Kristo &#8211; <\/i>Sankta Johano de la Kruco<\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><a href=\"#adv_mardo_2\">2-a Adventa Mardo &#8211; <i>Eskatologia karaktero de la pilgrimanta Eklezio &#8211; <\/i>Dogma Konstituo <i>Lumen Gentium<\/i> (Koncilio Vatikano II)<\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><a href=\"#adv_merkredo_2\">2-a Adventa Merkredo &#8211; <i>Dio plenumas siajn promesojn pere de sia Filo<\/i> &#8211; Sankta A\u016dgusteno<\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><a href=\"#adv_jxauxdo_2\">2-a Adventa \u0134a\u016ddo &#8211; <i>La amo arde deziras vidi Dion<\/i> &#8211; Sankta Petro Krizologo<\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><a href=\"#adv_vendredo_2\">2-a Adventa Vendredo &#8211; <i>Eva kaj Maria<\/i> &#8211; Sankta Irineo<\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><a href=\"#adv_sabato_2\">2-a Adventa Sabato &#8211; <i>Maria kaj la Eklezio<\/i> &#8211; Beata Isaak (abato de la Mona\u0125ejo de Stella)<\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><a href=\"#adv_dimancxo_3\">3-a Adventa diman\u0109o &#8211; <i>Johano estas la vo\u0109o, Kristo la Vorto<\/i> &#8211; Sankta A\u016dgusteno<\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><a href=\"#adv_lundo_3\">3-a Adventa lundo &#8211; <i>Dio amis nin unue<\/i> &#8211; Vilhelmo (abato de la Mona\u0125ejo de Saint-Thierry)<\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><a href=\"#17_decembro\">La 17-a de decembro &#8211; <i>La mistero de nia repaci\u011do<\/i> &#8211; Sankta Leono Magno<\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><a href=\"#18_decembro_adv_dimancxo_4\">La 18-a de decembro (kaj 4-a Adventa diman\u0109o) &#8211; <i>Per sia Filo, Dio rivelis al ni sian amon<\/i> &#8211; Letero al Diogneto<\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><a href=\"#19_decembro\">La 19-a de decembro &#8211; <i>La ekonomio de la ela\u0109etanta Enkarni\u011do<\/i> &#8211; Sankta Irineo<\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><a href=\"#20_decembro\">La 20-a de decembro &#8211; <i>La tuta mondo atendas la respondon de Maria<\/i> &#8211; Sankta Bernardo<\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><a href=\"#21_decembro\">La 21-a de decembro &#8211; <i>La vizito de la Virgulino Maria<\/i> &#8211; Sankta Ambrosio<\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><a href=\"#22_decembro\">La 22-a de decembro &#8211; <i>Magnificat<\/i> &#8211; Sankta Bedo Venerinda<\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><a href=\"#23_decembro\">La 23-a de decembro &#8211; <i>Elmontri\u011do de la ka\u015dita mistero<\/i> &#8211; Sankta Hipolito<\/a><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\">****<\/p>\n<p id=\"adv_dimancxo_1\" style=\"text-align: center;\">Dua Lega\u0135o \u2013 1-a Adventa Diman\u0109o &#8211; El la Kate\u0125ezoj de Sankta Cirilo de Jerusalem, episkopo<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">(Cat. 15,1-3: PG 33,870-874) (4-a Jarcento)<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><i>La du alvenoj de Kristo<\/i><\/p>\n<p>Ni anoncas la alvenon de Kristo: ne nur la unuan, sed anka\u016d la duan, pli multe glora. \u0108ar la unua survesti\u011dis je suferado, sed la dua manifestos la kronon de la Dia re\u011deco.<br \/>\nFakte, \u0109io kio koncernas al nia Sinjoro Jesuo Kristo havas, preska\u016d \u0109iam, duoblan dimension. Okazis duobla naski\u011do: unue, li naski\u011dis el Dio, anta\u016d ol la jarcentoj; poste, li naski\u011dis el la Virgulino, en la pleneco de la tempoj. Duobla malsupreniro: unu, tiel diskreta kiel la pluvo sur la herbon; alia, en la brilego, kiu okazos en la futuro.<br \/>\nEn la unua alveno, oni \u0109irka\u016dvindis lin per drapoj kaj ku\u015digis lin en staltrogon; en la dua, oni \u0109irka\u016dvestos lin per lum-mantelo. En la unua, li tenis la krucon, sen rifuzi \u011dian fifamon; en la dua, li alvenos plena je gloro, \u0109irka\u016dita de amaso da an\u011deloj.<br \/>\nNi ne fokusas, tial, nur en la unua alveno, sed ni fakte esperas, senpacience, la duan. Kiel ni diris en la unua: <i>Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo<\/i> (Mat 21, 9), tiel ni denove aklamos, dum lia dua alveno, kiam ni iros kune kun la an\u011deloj renkonti lin por adori lin: <i>Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo<\/i><i>.<\/i><br \/>\nAlvenos la Savanto, ne por esti denove ju\u011dita, sed por ju\u011di tiujn, kiuj fari\u011dis siaj ju\u011dintoj. Li, kiu dum sia ju\u011dado restis silenta, memoros la kruela\u0135ojn de la malbonfarintoj, kiuj kondukis lin al la suferado de la kruco, kaj diros al ili: <i>Tion vi faris, kaj Mi silentis<\/i> (Psa 50, 21).<br \/>\nEn tiu tempo li alvenis por realigi amo-mision, instruante la homojn per persvado kaj dol\u0109eco; sed, fine de la tempoj, \u0109iuj \u2013 sendepende de sia volo \u2013 estos devigataj submeti\u011di al lia re\u011deco.<br \/>\nLa profeto Mala\u0125i parolas pri tiuj du alvenoj: <i>subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi ser\u0109as<\/i> (Mal 3, 1). Jen unu alveno.<br \/>\nLi da\u016dre rakontas, pri la alia alveno: <i>Kaj la an\u011delo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras la Eternulo Cebaot. Sed kiu eltenos la tagon de Lia veno? kaj kiu povos stari, kiam Li aperos? \u0108ar Li estas kiel la fajro de fandisto, kaj kiel la sapo de la fulistoj. Li sidi\u011dos, por refandi kaj purigi ar\u011denton, kaj Li purigos la idojn de Levi kaj refandos ilin kiel oron kaj ar\u011denton, por ke ili alportadu al la Eternulo la donojn kun pieco.<\/i> (Mal 3, 1-3).<br \/>\nPa\u016dlo anka\u016d diras pri tiuj du alvenoj, kiam li skribas al Tito: <i>\u0108ar jam aperis la graco de Dio, portante savon al \u0109iuj homoj, instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj la\u016dmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo, atendantaj la feli\u0109an esperon kaj la malka\u015don de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo<\/i> (Tit 2, 11-13). \u0108u vi rimarkas la manieron per kiu li parolas pri la unua alveno, al kiu li donas gloron, kaj pri la dua atendata de ni?<br \/>\nPro tio, la kredo-konfeso kiun ni eldiras estas nun transdonita al ni, invitante nin kredi je Tiu kiu <i>ascendis al la \u0109ielo, sidas dekstre de la Patro. Kaj denove Li venos, en la gloro, ju\u011di la vivantojn kaj la mortintojn; Lia regno estos senfina<\/i>. Nia Sinjoro Jesuo Kristo venos, do, el la \u0109ielo, venos glora en la fino de la mondo, en la lasta tago. Okazos la mondofini\u011do, kaj tiu \u0109i kreita mondo estos tute renovigita.<br \/>\n<a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n<p id=\"adv_lundo_1\" style=\"text-align: center;\">Dua Lega\u0135o \u2013 1-a Adventa Lundo &#8211; El la Pa\u015dtistaj Leteroj de Sankta Karlo Borromeo, episkopo<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">(Acta Eclesiae Mediolanensis, t. 2, Lugduni, 1683, 916-917) (16-a jarcento)<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><i>La Adventa tempo<\/i><\/p>\n<p>Karegaj gefiloj, jen alveninta la tempo ter grava kaj solena, kiu, la\u016d diras la Sankta Spirito, estas <i>la tempo de favoro, la tago de savo<\/i> (la\u016d 2 Kor 6, 2), de paco kaj de repaci\u011do. Estas la tempo, kiun iam la patriarkoj kaj profetoj tiel arde deziris per siaj sopiroj kaj \u011demetoj; la tempo, kiun la justa Simeono fine sukcesis vidi plena je \u011dojo, tempo celebrata \u0109iam solene de la Eklezio, tempo kiun oni anka\u016d devas konstante travivi fervore, la\u016ddante kaj dankante la eternan Patron pro la mizerikordo kiun Li malka\u015dis al ni per tiu mistero. Je sia senmezura amo al ni, pekuloj, la Patro sendis sian ununuran Filon por liberigi nin de la tiraneco kaj de la potenco de la diablo, por inviti nin al \u0109ielo, por malka\u015di al ni la misterojn de sia \u0109iela regno, por montri al ni la lumon de vero, por instrui al ni la honestecon de kutimoj, por komuniki al ni la \u011dermojn de virtoj, por ri\u0109igi nin je la trezoroj de sia graco, kaj, fine, por adopti nin kiel siajn gefilojn kaj heredantojn de la eterna vivo.<br \/>\nCelebrante \u0109iujare tiun \u0109i misteron, la Eklezio admonas nin da\u016dre renovigi la memoron pri tiom granda amo de Dio al ni. \u011ci anka\u016d instruas nin, ke la alveno de Kristo ne estis fruktodona nur al liaj samtempuloj, sed la efikeco estas komunikata al \u0109iuj ni, se \u2013 per la kredo kaj la sakramentoj \u2013 ni volas ricevi la gracon kiun li promesis kaj direkti nian vivon la\u016d liaj instruoj.<br \/>\nLa Eklezio anka\u016d arde deziras igi nin kompreni, ke la Kristo, kiel li alvenis nur unufoje al tiu \u0109i mondo survestita je nia karno, tiel anka\u016d pretas alveni denove, iam ajn, por lo\u011di spirite en niaj koroj per la abundo de siaj gracoj, kondi\u0109e, ke ni ne staros kontra\u016d li.<br \/>\nPro tio, la Eklezio, kiel patrino plena je amo kaj zorgo pri nia savi\u011do, instruas al ni dum tiu \u0109i tempo, per pluraj celebroj, himnoj, kantoj kaj aliaj vortoj de la Sankta Spirito, la manieron ricevi konvene kaj kor-dankeme tiun senmezuran bonon kaj ri\u0109i\u011di per \u011diaj fruktoj, tiel, ke ni preti\u011du al la alveno de Kristo nia Sinjoro per tiom da diligenteco, kvaza\u016d li denove estus venonta al la mondo. Per tia diligenteco kaj espero la patriarkoj de la Malnova Testamento instruis nin, kaj per vortoj kaj per ekzemploj, pretigi lian alvenon.<br \/>\n<a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n<p id=\"adv_mardo_1\" style=\"text-align: center;\">Dua Lega\u0135o \u2013 1-a Adventa Mardo &#8211; De la Predikoj de Sankta Gregoro de Nazianzo, episkopo<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">(Or. 45,9.22.26.28: PG 36,634.635.654.658-659.662) (4-a jarcento)<i> <\/i><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><i>Ho mirinda inter\u015dan\u011do!<\/i><\/p>\n<p>La Filo de Dio, ekzistanta ekde la eterno, nevidebla, nekomprenebla, nekorpa, principo elvenanta el la principo, lumo naski\u011dinta el la lumo, fonto de la vivo kaj nemorteco, esprimo de la arketipo, dia, nemovebla sigelo, perfekta bildo, vorto kaj penso de la Patro, Li venas por helpi la krea\u0135on faritan je sia bildo, kaj pro amo al homo Li fari\u011das homo. Por purigi tiujn ali kiuj li fari\u011dis simila, Li prenas sur sin \u0109ion, kio estas humana, escepte de la peko. Li naski\u011dis el Virgulino, jam sanktigita de la Sankta Spirito je korpo kaj animo, por honori la patrinecon kaj samtempe altigi la ekscelencon de la virgeco; prenante sur sin la humanecon da\u016dre estante Dio, Li unuigis en si mem du malajn realecojn, tio estas, la karnon kaj la spiriton. Unu el ili donis la diecon, la alia ricevis \u011din.<br \/>\nKiu ri\u0109igas la aliajn, tiu fari\u011das malri\u0109a. Li akceptas la malri\u0109econ de mia humana kondi\u0109o por ke mi povu ricevi la trezorojn de Lia dieco. Kiu posedas plene \u0109ion, tiu nuligas sin mem; Li senigas sin je sia gloro dum kelka tempo, por ke mi partoprenu en Lia pleneco.<br \/>\nKiuj estas tiuj ri\u0109a\u0135oj de boneco? Kiu estas tiu mistero kiu koncernas min? Mi ricevis la dian bildon, sed mi ne sciis konservi \u011din. Li prenis sur sin mian humanan kondi\u0109on por ripari la perfektecon de tiu bildo kaj doni nemortecon al tia mia morta kondi\u0109o. Tiel Li starigas kun ni duan aliancon, pli multe mirinda ol la unua.<br \/>\nEstis konvene, ke la sankteco estu donita al la homo per la humaneco surprenita de Dio. Estis konvene, ke Li triumfu tiele kontra\u016d la tirano kiu submetigis nin, por redoni al ni la liberecon kaj rekonduki nin al Si per sia Filo, nia Peranto; kaj Kristo realigis, fakte, tiun ela\u0109etan verkon por la gloro de sia Patro, kiu estis la celo de \u0109iuj siaj agoj.<br \/>\nLa Bona Pa\u015dtisto, kiu donas sian vivon por siaj \u015dafoj, venis renkonti la perditan \u015dafon, ser\u0109ante \u011din sur la montoj kaj montetoj, kie \u011di oferdonis al la idoloj; trovinte \u011din, metis \u011din sur siajn \u015duldrojn \u2013 la samaj, kiuj portis la krucon \u2013 rekondukante \u011din al la eterna vivo.<br \/>\nPost tiu subtila lampo de la Anta\u016danto, venis la klarega Lumo de Kristo; post la vo\u0109o, venis la Vorto; post la edzo-amiko, la Edzo. La Sinjoro venis post tiu, kiu pretigis al Li perfektan popolon, disponigante la homojn, per la puriga akvo, ricevi la bapton de la Spirito.<br \/>\nEstis necese, ke Dio fari\u011du homo kaj mortu, por ke ni havu la vivon. Ni mortis kun li por esti purigitaj; ni resurektis kun li \u0109ar ni mortis kun li. Ni estis gloritaj kun li \u0109ar ni resurektis kun li.<br \/>\n<a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n<p id=\"adv_merkredo_1\" style=\"text-align: center;\">Dua Lega\u0135o \u2013 1-a Adventa Merkredo &#8211; De la Predikoj de Sankta Bernardo, abato<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">(Sermo 5 in Adventu Domini, 1-3: Opera omnia, Edit. cisterc. 4 [1966], 188-190) (12-a jarcento)<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><i>La Vorto de Dio venos al ni<\/i><\/p>\n<p>Ni konas tri alvenojn de la Sinjoro. Inter la unua kaj la lasta ekzistas meza alveno. Tiuj estas videblaj, tiu \u0109i ne estas. En la unua alveno la Sinjoro aperis sur la tero kaj kunvivis kun la homoj. Tiam, la\u016d li mem deklaris, oni vidis lin sed ne volis akcepti lin. En la lasta alveno, <i>\u0109iu karno vidos la savon de Dio<\/i> (Luk 3, 6) kaj <i>ili rigardos tiun, kiun ili trapikis<\/i> (Ze\u0125 12, 10). La meza alveno estas ka\u015dita kaj dum \u011di nur la elektitoj vidas lin en si mem kaj ricevas la savon. En la unua, la Sinjoro venis per la malforteco de la karno; en la meza, li venas spirite, montrante la potencon de sia graco; en la lasta, li venos kun la tuta splendoro de sia gloro.<br \/>\nTiu meza alveno estas, tial, kvaza\u016d vojo kiu kondukas de la unua al la lasta; en la unua, Kristo ela\u0109etis nin; en la lasta, li aperos kiel nia vivo; en la meza, li estas nia ripozo kaj konsolo.<br \/>\nSed, por ke neniu pensu, ke la diritaj vortoj pri tiu meza alveno estas simplaj inventoj, a\u016dskultu la Sinjoron mem: <i>Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros lo\u011don kun li<\/i> (la\u016d Joh 14, 23). Oni legas anka\u016d en alia loko: <i>Kiu timas Dion, tiu faras la bonon<\/i> (Sir 15, 1). Sed mi vidas, ke estas dirita io pli pri tiu, kiu amas Dion, \u0109ar tiu konservos Liajn vortojn. Kie la vortoj estu konservitaj? Sendube en la koro, la\u016d la profeto diras: <i>En mia koro mi konservas Vian diron, Por ke mi ne peku anta\u016d Vi<\/i> (Psa 119, 11).<br \/>\nKonservu, do, la vorton de Dio, \u0109ar estas feli\u0109aj tiuj, kiuj konservas \u011din; konservu \u011din tiel, ke \u011di eniru en la plej profundan intimon de via animo kaj penetru \u0109iujn viajn sentojn kaj kutimojn. Nutru vin per tiu bono kaj via animo el\u011duos la abundon. Ne forgesu man\u011di vian panon por ke via koro ne \u0109esu funkcii, sed via animo sati\u011du per tiu bongusta man\u011da\u0135o.<br \/>\nSe vi tiel konservos la vorton de Dio, certe \u011di konservos vin. Venos al vi la Filo kune kun la Patro, venos la granda Profeto kiu renovigos Jerusalemon kaj faros \u0109ion nova. Danke al tiu alveno, <i>kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la el\u0109ielulo<\/i> (1 Kor 15, 49). Kiel la unua Adamo konta\u011dis la tutan homaron kaj dama\u011dis la tutan homon, tiel same estas nun necese, ke Kristo estu la sinjoro de la tuta homo, \u0109ar li kreis, ela\u0109etis kaj gloros lin.<br \/>\n<a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n<p id=\"adv_jxauxdo_1\" style=\"text-align: center;\">Dua Lega\u0135o \u2013 1-a Adventa \u0134a\u016ddo &#8211; De la Komento pri la <i>Diat\u00e9ssaron<\/i>, de Sankta Efremo, diakono<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">(Cap. 18,15-17; SCh 121,325-328) (4-a jarcento)<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><i>Viglu: Kristo denove alvenos<\/i><\/p>\n<p>Por malpermesi, ke la dis\u0109iploj demandadu lin pri la momento de lia alveno, Kristo diris al ili: <i>Pri tiu tago kaj la horo scias neniu, e\u0109 ne la an\u011deloj en la \u0109ielo, nek la Filo, [&#8230;] vi ne scias, kiam estos la \u011dusta tempo<\/i> (la\u016d Mar 13, 32-33). Li ka\u015dis tion al ni por ke ni viglu kaj \u0109iu el ni povus pensi, ke tiu fakto okazus dum nia vivo. Se li estus dirinta la tempon de sia alveno, tiam \u011di ne plu estus grava nek estus dezirata de la popoloj de la tempo, kiam \u011di manifesti\u011dos. Li diris, ke li alvenos, sed li ne deklaris la momenton, kaj pro tio la generacioj kaj \u0109iuj jarcentoj arde atendas lin.<br \/>\nMalgra\u016d la Sinjoro konigis la signojn de sia alveno, ne estas videbla \u011duste la lasta de ili, \u0109ar, en konstanta pasado, tiuj signoj aperis kaj pasis kaj, aliflanke, tiuj signoj ankora\u016d restas. Lia lasta alveno estos egala je la unua.<br \/>\nLa justuloj kaj la profetoj deziris lin, pensante, ke li manifesti\u011dos en ilia tempo; same, \u0109iu el la hodia\u016daj fideluloj deziras ricevi lin en sia tempo, \u0109ar li ne diris klare la tagon de sia alveno. Kaj tion li faris, \u0109efe, por ke neniu pensu, ke li estas submetita al ia determino kaj horo, li kiu regas sur la numeroj kaj tempoj. Kiel povus esti ka\u015dita al tiu, kiu priskribis la signojn de sia alveno, kiun li mem determinis? La Sinjoro reliefigis tiujn signojn por ke, ekde la unua tago, la popoloj de \u0109iuj jarcentoj pensus, ke li alvenus en la tempo de ili mem.<br \/>\nRestu viglantaj \u0109ar, kiam la korpo dormas, tiam la naturo regas sur ni kaj nia agado estas gvidata ne de nia volo, sed de la impulsoj de la naturo. Kaj, kiam la animo estas regata de peza torporo, kiel ekzemple la malkura\u011do a\u016d la mal\u011dojo, tiam la malamiko regas kaj kondukas \u011din, e\u0109 kontra\u016d \u011dia volo. La impulsoj regas sur la naturo kaj la malamiko regas sur la animo.<br \/>\nPro tio, la Sinjoro rekomendis al la homo la viglecon kaj animan kaj korpan: korpan, por ke li liberi\u011du de la dormemo; animan, por ke li liberi\u011du de la pigreco kaj malkura\u011do. Tiele diras la Skriboj: <i>Viglu, justuloj<\/i> (la\u016d 1 Kor 15, 34); kaj anka\u016d: <i>Mi veki\u011dis kaj ankora\u016d estas \u0109e vi<\/i> (la\u016d Psa 139, 18); kaj krome: <i>Ne malvigli\u011du<\/i> (la\u016d Joh 16, 33). <i>Pro tio ni ne malvigli\u011das du la praktikado de la laboro kiun ni ricevis <\/i>(la\u016d 2 Kor 4, 1).<br \/>\n<a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n<p id=\"adv_vendredo_1\" style=\"text-align: center;\">Dua Lega\u0135o \u2013 1-a Adventa Vendredo &#8211; De la libro <i>Prosl\u00f3gion<\/i>, de Sankta Anselmo, episkopo<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">(Cap. I: Opera omnia, Edit. Schmitt, Seccovii, 1938, 1,97-100) (12-a jarcento)<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><i>La deziro kontempli Dion<\/i><\/p>\n<p>Anta\u016den, kura\u011du, kompatinda homo! Fu\u011du iomete viajn okupadojn. Ka\u015di\u011du dum momento de la tumulto de viaj pensoj. Apartigu de vi la zorgojn kiuj el\u0109erpas vin kaj liberi\u011du de la anta\u016dokupadoj kiuj maltrankviligas vin. Donu iom da tempo al Dio kaj ripozu je Li.<br \/>\nEniru la intimon de via animo, flankenigu \u0109ion de vi, escepte Dion a\u016d tion, kio povas helpi vin trovi Lin; fermu la pordon kaj ekser\u0109u Lin. <i>De Vi diris al mi mia koro: Ser\u0109u Mian viza\u011don. Vian viza\u011don, ho Eternulo, mi ser\u0109as<\/i> (Psa 26, 8).<br \/>\nKaj nun, Sinjoro mia Dio, instruu mian koron kie kaj kiel ser\u0109i Vin, kie kaj kiel trovi Vin.<br \/>\nSinjoro, se Vi ne estas \u0109i tie, se Vi estas for, kie mi ser\u0109os Vin? Kaj, se Vi estas \u0109ie, kial mi ne trovas Vin \u0109eestanta? Certe Vi lo\u011das en nealirebla lumo, sed kie estas tia nealirebla lumo kaj kiel mi atingos \u011din? Kiu kondukos min kaj enirigos min en \u011din, por ke mi vidu Vin en \u011di? Kaj poste, per kiuj signoj kaj la\u016d kiu aspekto mi devas Vin ser\u0109i? Mi neniam Vin vidis, Sinjoro mia Dio, mi ne konas Vian viza\u011don.<br \/>\nKion povas fari, Plejaltulo, kion povas fari tiu \u0109i ekzilitulo for de Vi? Kion povas fari tiu \u0109i servanto, soifanta je Via amo, sed ter malproksime de Via \u0109eesto? Li aspiras vidi Vin, sed Via viza\u011do tute ka\u015di\u011das de li. Li deziras alproksimi\u011di al Vi, sed Via lo\u011dejo estas nealirebla. Li aspiras trovi Vin, sed li ne scias, kie Vi estas. Li provas ser\u0109i Vin, sed li malkonas Vian viza\u011don.<br \/>\nSinjoro, Vi estas mia Dio, mia Sinjoro, kaj mi neniam vidis Vin. Vi kreis kaj ela\u0109etis min, donis al mi \u0109iujn viajn bonojn kaj mi ankora\u016d ne konas Vin. Mi estis kreita por vidi Vin kaj mi ankora\u016d ne faris tion, por kio mi estis kreita.<br \/>\nKaj Vi, Sinjoro, \u011dis kiam? \u011cis kiam, Sinjoro, Vi forgesos nin, \u011dis kiam Vi ka\u015dos Vian viza\u011don al ni? \u011cis kiam Vi vidos kaj a\u016dskultos nin? Kiam Vi lumigos niajn okulojn kaj montros al ni Vian viza\u011don? Kiam Vi turni\u011dos al ni?<br \/>\nRigardu nin, Sinjoro, a\u016dskultu nin, montru Vin al ni. Donu al ni denove Vian \u0109eeston por ke ni estu feli\u0109aj, \u0109ar sen Vi ni estas ter malfeli\u0109aj! Kompatu la grandegajn klopodojn kiujn ni faras por atingi Vin, ni, kiuj nenion povas sen Vi.<br \/>\nInstruu min ser\u0109i Vin kaj montru Vin kiam mi Vin ser\u0109as; \u0109ar mi ne povas ser\u0109i Vin se Vi ne instruas min, nek povas trovi Vin se Vi ne montras Vin. Ke mi, dezirante, ser\u0109u Vin, ser\u0109ante, Vin deziru, amante, Vin trovu, kaj trovante, Vin amu.<br \/>\n<a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n<p id=\"adv_sabato_1\" style=\"text-align: center;\">Dua Lega\u0135o \u2013 1-a Adventa Sabato &#8211; De la Traktato pri la bono de pacienco, de Sankta Cipriano, episkopo kaj martiro<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">(Nn. 13 et 15: CSEL 3,406-408) (3-a jarcento)<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><i>Ni esperas tion, kion ni ne vidas<\/i><\/p>\n<p>Tiu estas la sava ordono de nia Sinjoro kaj Majstro: <i>Kiu persistos \u011dis la fino, tiu estos savita <\/i>(Mat 10, 22). Kaj anka\u016d: <i>Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj dis\u0109iploj; kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos <\/i>(Joh 8, 31-32).<br \/>\nEstas bezonate pacienci kaj persisti, karegaj gefratoj, por ke ni, enkondukitaj en la esperon de vero kaj libereco, sukcesu atingi la veron kaj la liberecon. La fakto, ke ni estas kristanoj postulas, ke ni havu kredon kaj esperon, sed la pacienco estas bezonata por ke ili donu siajn fruktojn.<br \/>\nNi ne ser\u0109as la nunan gloron, sed la futuran, same kiel instruas la Apostolo Pa\u016dlo: <i>\u0108ar per espero ni estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; \u0109ar kiu esperas al tio, kion li vidas? Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni \u011din atendas pacience <\/i>(Rom 8, 24-25). La espero kaj la pacienco estas bezonataj por ke ni bone finu tion, kio ni komencis esti kaj por ke ni sukcesu havi tion, kion Dio prezentis al ni kaj ni esperas kaj kredas.<br \/>\nEn alia loko, la sama Apostolo instruas la justulojn, la praktikantojn de la bono kaj la \u015dparantojn de \u0109ielaj trezoroj al si, en espero de la eterna feli\u0109o, ke ili anka\u016d estu paciencaj, dirante: <i>Ni ne laci\u011du en bonfarado; \u0109ar \u011dustatempe ni rikoltos, se ni ne senforti\u011dos. Tial la\u016d nia oportuna tempo ni bonfaradu al \u0109iuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido <\/i>(Gal 6, 9-10).<br \/>\nLi rekomendas al \u0109iuj, ke ili ne laci\u011du bonfaradi pro manko je pacienco; ke neniu, venkita a\u016d malvigligita de la tentoj, rezignu meze de la vojo al merito kaj gloro kaj perdu la jam faritajn bonajn verkojn pro manko de \u011disfina da\u016drigado de tio, kio estis komencita.<br \/>\nFine, la Apostolo, parolante pri amo, unuigas al \u011di la toleremon kaj paciencon. <i>Amo,<\/i> li diras, <i>longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne \u015dveligas sin, ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleri\u011das, ne pripensas malbonon, ne \u011dojas pri maljusteco, sed kun\u011dojas kun vereco; \u0109ion toleras, \u0109ion kredas, \u0109ion esperas, \u0109ion eltenas<\/i><i> <\/i>(1 Kor 13, 4-7). Do, li instruas nin, ke nur la amo povas resti, \u0109ar \u011di kapablas \u0109ion elteni.<br \/>\nKaj en alia loko li diras: <i>paciencante unu al alia en amo, penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco<\/i><i> <\/i>(Efe 4, 2b-3). Li pruvis tiamaniere, ke nur eblas konservi la unuecon kaj la pacon tiam, kiam la gefratoj paciencas sin reciproke kaj konservas, per la pacienco, la ligilon de konkordo.<br \/>\n<a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n<p id=\"adv_dimancxo_2\" style=\"text-align: center;\">Dua Lega\u0135o \u2013 2-a Adventa Diman\u0109o &#8211; El la Komentoj pri la Profeto Jesaja, de E\u016dsebio de Cesareo, episkopo<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">(Cap. 40: PG 24,366-367) (4-a jarcento)<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><i>Sonas vo\u0109o de krianto<\/i><\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><i>Sonas vo\u0109o de krianto: Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio<\/i> (Jes 40, 3). La profeto klare asertas, ke ne en Jerusalemo, sed en la dezerto reali\u011dos tiu \u0109i profeta\u0135o, tio estas, la manifesti\u011do de la gloro de la Sinjoro kaj la anonco de savo de Dio al la tuta homaro.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Fakte, \u0109io \u0109i reali\u011dis la\u016dlitere en la historio, kiam Johano la Baptisto anoncis en la dezerto de Jordano la savan alvenon de Dio kaj tie montri\u011dis la savo de Dio. Fakte, Kristo manifesti\u011dis al \u0109iuj en sia gloro, kiam, post sia bapto, la \u0109ieloj malfermi\u011dis kaj la Sankta Spirito, malsupreniranta kiel kolombo, venis sur lin; kaj la vo\u0109o de la Patro a\u016ddi\u011dis, atestante pri la Filo: <i>\u0108i tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; a\u016dskultu lin<\/i>. (Mat 17, 5).<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Tiuj aferoj estis diritaj \u0109ar Dio decidis iri al la dezerto, ekde \u0109iam malfermita kaj nealirebla. Verdire, \u0109iuj paganaj nacioj estis senigitaj je la kono de Dio, la justuloj kaj la profetoj de Dio neniam anta\u016de penetris tiun konon.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Tial \u0109i, la vo\u0109o ordonas, ke oni pretigu vojon al la Vorto de Dio kaj rektigu la durajn kaj krutajn grundojn, por ke nia Dio povu eniri tiam, kiam li venos. <i>Pretigu la vojon de la Eternulo<\/i> (Mar 1, 3): tiu estas la evangelia prediko kaj la nova konsolo, kun arda deziro, ke la savo de Dio estu konata de \u0109iuj homoj.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\"><i>Sur altan monton supreniru, ho predikantino de Cion; la\u016dtigu potence vian vo\u0109on, ho predikantino de Jerusalem<\/i> (Jes 40, 9). Post oni menciis la vo\u0109on de krianto en la dezerto, tiuj vortoj estas konvenaj, \u0109ar aludas al la evangeliistoj kaj anoncas la alvenon de Dio inter la homojn. Fakte, la mencio pri la evangeliistoj devis logike sekvi la profeta\u0135on pri Johano la Baptisto.<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Kia Cion estas tiu, se ne estas la urbo anta\u016de nomita Jerusalem? \u011ci fakte estis monto, la\u016d tiuj \u0109i vortoj de la Biblio asertas: <i>\u0108i tiun monton Cion, sur kiu Vi lo\u011di\u011dis<\/i> (Psa 74, 2). Kaj la Apostolo diris: <i>vi alvenis al la monto Cion<\/i> (Heb 12, 22). \u0108u tio ne estus aludo al la grupo de apostoloj, elektitaj el la malnova popolo de la cirkuncido?<\/p>\n<p style=\"text-align: justify;\">Tia estas, do, Cion a\u016d Jerusalem, kiu ricevis la savon de Dio kaj estis konstruita sur la monto de Dio, tio estas, sur la Vorto, lia ununura Filo. Al \u015di, kiu supreniris sur la altan monton, Dio ordonas anonci la vorton de savo. Sed, \u0109u ne estas la \u0125oro de la evangeliistoj tiu, kiu anoncas la bonan nova\u0135on? Kaj, kio signifas anonci la bonan nova\u0135on? Signifas proklami al \u0109iuj homoj, kaj unuavice al la urboj de Judao, la alvenon de Kristo al la mondo.<\/p>\n<p><a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n<p id=\"adv_lundo_2\" style=\"text-align: center;\">Dua Lega\u0135o \u2013 2-a Adventa Lundo &#8211; De la Traktato \u201cLa supreniro sur la Monton Karmelo\u201d, de Sankta Johano de la Kruco, sacerdoto<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">(Lib. 2, cap. 22) (16-a jarcento)<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><i>Dio parolis al ni per Kristo<\/i><\/p>\n<p>En la malnova Le\u011do estis licaj la demandoj faritaj al Dio, kaj estis konvene al profetoj kaj sacerdotoj deziri viziojn kaj diajn rivelojn; la \u0109efa motivo de \u0109io \u0109i estis, ke tiam la kredo ankora\u016d ne estis bone bazigita kaj la evangelia Le\u011do ne estis starigita. Tial estis necese, ke oni demandu al Dio kaj Li respondu, foje per vortoj, foje per vizioj kaj riveloj, foje per bildoj kaj simboloj, foje per multaj aliaj manieroj de esprimo. \u0108ar kion Li respondis, parolis kaj rivelis, \u0109io estis mistero de nia kredo a\u016d vero kiu aludis al \u011di a\u016d kondukis al \u011di.<br \/>\nNun, kiam jam estas firmigita la kredo en Kristo kaj publikigita la evangelia Le\u011do en tiu \u0109i graco-tempo, ne plu ekzistas motivo por demandi al Dio, en tiu maniero, nek por ke Li respondu tiel, kiel pasintece. Doninte al ni \u2013 tiel kiel Li donis \u2013 sian Filon, kiu estas sia ununura Vorto (kaj ne ekzistas alia), li diris al ni \u0109ion en nur unu fojo per tiu Vorto, kaj Li nenion plu bezonas diri.<br \/>\nTiu \u0109i estas la senco de la teksto en kiu Sankta Pa\u016dlo klopodas persvadi la hebreojn malproksimi\u011di je tiuj pasintecaj manieroj rilati\u011di kun Dio, anta\u016dkalkulitaj en la le\u011do de Moseo, kaj turni siajn rigardojn nur al Kristo, dirante: <i>Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo<\/i> (Heb 1, 1-2). Per tiaj vortoj la Apostolo komprenigas, ke Dio &#8220;muti\u011dis&#8221; kaj nenion plu bezonas diri, \u0109ar kion Li anta\u016de diris neplene al la profetoj, tion Li nun rivelis al ni plenece, donante al ni la Plenon, kiu estas sia Filo.<br \/>\nTial, se nun iu volus demandi Dion, a\u016d peti de Li ian vizion a\u016d rivelon, tiu ofendus Dion \u0109ar li ne turnis siajn rigardojn tute al Kristo, sen volo al alia ajn afero a\u016d nova\u0135o. Dio povus respondi al li jene: <i>\u0108i tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; a\u016dskultu lin<\/i><i>!<\/i> (Mat 17, 5). Mi jam diris \u0109ion per mia Vorto. Turnu viajn rigardojn nur al Li, \u0109ar per Li mi \u0109ion diris kaj rivelis, kaj vi trovos e\u0109 pli multe ol vi petas kaj deziras.<br \/>\nEn la tago kiam Mi, en la monto Tabor, malsupreniris kun mia Spirito sur Lin, dirante: <i>\u0108i tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; a\u016dskultu lin<\/i><i>!<\/i>, ekde tiam mi abolis \u0109iujn malnovajn manierojn de instruo kaj respondo. Se Mi anta\u016de parolis, tio okazis por promesi la Kriston; se oni demandis Min, temis pri demandoj rilate al la peto kaj la espero de la alveno de Kristo, en kiu oni devus trovi \u0109ian bonon \u2013 la\u016d la tuta doktrino de la Evangelioj kaj de la Apostoloj nun elmontras tion.<br \/>\n<a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n<p id=\"adv_mardo_2\" style=\"text-align: center;\">Dua Lega\u0135o \u2013 2-a Adventa Mardo &#8211; De la dogma Konstituo <i>Lumen gentium<\/i> pri la Eklezio, de la Koncilio Vatikano II<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">(N. 48) (20-a jarcento)<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><i>Eskatologia karaktero de la pilgrimanta Eklezio<\/i><\/p>\n<p>La Eklezio, al kiu ni \u0109iuj estas alvokataj je Kristo Jesuo, kaj en kiu, pro la graco de Dio, ni atingas la sanktecon, nur plenumi\u011dos en la \u0109iela gloro, kiam alvenos la tempo de refarado de \u0109iuj a\u0135oj; kaj kiam, kune kun la homaro, anka\u016d estos rekonstruita je Kristo la tuta mondo, kiu estas intime unuigita al la homo kaj atingas sian celon per li.<br \/>\nKristo, levite de la tero, allogis al si \u0109iujn homojn; resurektinte el la mortintaro, sendis al la dis\u0109iploj sian vivigantan Spiriton, per kiu Li konstituis sian Korpon, la Eklezion, kiel universalan sakramenton de savo. Dekstre de la Patro, li agadas konstante en la mondo por konduki la homojn al la Eklezio kaj, per \u011di, unuigi ilin pli multe al si kaj, nutrante ilin per sia Korpo kaj sia Sango, partoprenigi ilin en sia glora vivo.<br \/>\nLa rekonstruo promesita al ni kaj esperata de ni jam komenci\u011dis, ja, en Kristo, pluiras en la misio de la Sankta Spirito kaj, per li, da\u016dras en la Eklezio, kiu, per la kredo, anka\u016d instruas al ni la sencon de nia surtera vivo, dum ni, esperante la futurajn bonojn, realigas la verkon kiun la Patro fidis al ni kaj laboras por nia savi\u011do.<br \/>\nJam alvenis al ni la fino de la tempoj; la renovigo de la mondo estas definitive decidita kaj iel estas reale anta\u016digita en tiu \u0109i mondo. Fakte, la Eklezio posedas, jam surtere, veran sanktecon, kvankam neperfektan.<br \/>\nTamen, \u011dis la alveno de la novaj \u0109ieloj kaj la nova tero kie la justeco lo\u011das, la pilgrimanta Eklezio, en siaj sakramentoj kaj institucioj apartenantaj al tiu \u0109i tempo, kunportas la bildon de tiu \u0109i pasanta mondo kaj vivas inter la krea\u0135oj \u011dis nun \u011demantaj kaj suferantaj naskodolorojn, atendante la manifesti\u011don de la gefiloj de Dio.<br \/>\n<a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n<p id=\"adv_merkredo_2\" style=\"text-align: center;\">Dua Lega\u0135o \u2013 2-a Adventa Merkredo &#8211; De la komentoj pri la Psalmoj, de Sankta A\u016dgusteno, episkopo<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">(In Ps. 109,1-3: CCL 40,1601-1603) (5-a jarcento)<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><i>Dio plenumas siajn promesojn pere de sia Filo<\/i><\/p>\n<p>Dio difinis ne nur tempon por siaj promesoj, sed anka\u016d tempon por la reali\u011do de tio, kion Li promesis. La tempo de promesoj okazis de la profetoj \u011dis Johano la Baptisto. Ekde tiu lasta, komenci\u011dis la tempo de plenumi\u011do de la promesoj.<br \/>\nDio, kiu fari\u011dis nia \u015duldanto, estas fidela, nenion ricevas de ni sed promesas al ni tiel grandajn bonojn. \u015cajnis al Li malgranda la simpla promeso kaj, pro tio, Li volis e\u0109 respondeci\u011di skribe, kvaza\u016d subskribante kontrakton kun ni. Tiamaniere, kiam Li komencus plenumi la promesojn, tiam ni vidus en tia skriba\u0135o la ordon la\u016d kiu ili estus plenumitaj. La tempo de profeta\u0135oj estis la tempo de anonco de promesoj, la\u016d ni jam diris plurfoje.<br \/>\nLia promesis al ni la eternan savon, la beatan kaj senfinan vivon kune kun la an\u011deloj, la nepereeblan hereda\u0135on, la eternan gloron, la dol\u0109econ vidi sian viza\u011don, sian sanktan \u0109ielan lo\u011dejon kaj, per la resurekto de la mortintoj, la tutan ekskludon de la morto. Tiu \u0109i estas, iel, lia fina promeso, la objekto de nia tuta aspiro. Kiam ni atingos \u011din, tiam ni nenion plu ser\u0109os, ni nenion plu povos postuli. Li anka\u016d ne forgesis riveli la vojon kiu kondukos nin al tiuj lastaj celoj, sed Li promesis kaj anoncis \u011din.<br \/>\nDio promesis al la homoj la diecon, al la mortontaj la nemortecon, al la pekuloj la pravigitecon, al la humiligitaj la gloron.<br \/>\nTamen, gefratoj, \u015dajnis nekredeble al la homoj, ke Dio promesis elpreni ilin el ilia morta kondi\u0109o de korupto, honto, malforteco, polvo kaj cindro, por igi ilin similaj al la an\u011deloj. Pro tio, Li ne nur subskribis kun ili kontrakton kiu konduku ilin kredi tion, sed e\u0109 konstituis kiel peranton kaj garantion ne ajnan princon a\u016d iun an\u011delon a\u016d ar\u0125an\u011delo, sed Sian ununuran Filon. Tiamaniere, Li montris kaj donis al ni, per sia propra Filo, la vojon kiu kondukos nin al la promesita celo.<br \/>\nNe sufi\u0109is, tamen, al Dio fari, ke sia Filo indiku la vojon; Li volis, ke li mem estu la vojo, por ke vi lasu vin esti kondukita de li, vojirante la\u016d li mem.<br \/>\nTiucele, la ununura Filo de Dio devis veni, renkonti la homojn kaj survesti la humanan naturon. Fari\u011dinte homo, li devis morti, resurekti, supreniri \u0109ielen, sidi\u011di dekstre de la Patro kaj plenumi inter la popoloj tion, kion li promesis. Kaj, post la reali\u011do de siaj promesoj inter la popoloj, Li plenumos anka\u016d tiun, ke Li revenos por pridemandi siajn donacojn, disigante la meritontojn de sia kolero de la meritontoj de sia mizerikordo, traktante la malpiulojn la\u016d sia minaco kaj la justulojn la\u016d sia promeso.<br \/>\n\u0108io \u0109i devis esti profet-dirita, anoncita kaj rekomendita, por ke, dum ties reali\u011do, \u0109io ne ka\u016dzus timon de neatendita alveno, sed male, kiel objekto de nia kredo, \u0109io estus arde esperata.<br \/>\n<a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n<p id=\"adv_jxauxdo_2\" style=\"text-align: center;\">Dua Lega\u0135o \u2013 2-a Adventa \u0134a\u016ddo &#8211; De la Predikoj de Sankta Petro Krizologo, episkopo<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">(Sermo 147: PL, 52, 594-595) (5-a jarcento)<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><i>La amo arde deziras vidi Dion<\/i><\/p>\n<p>Vidinte la mondon subremata de la timo, Dio klopodas konstante voki \u011din per amo, inviti \u011din per sia graco, teni \u011din per karitato, brakumi \u011din ameme.<br \/>\nPro tio, Li purigas per la puna diluvo la teron, kiu pleni\u011dis de maljusta\u0135oj; Li alvokas Noaon por generi novan mondon; Li kura\u011digas lin per amemaj vortoj, koncedas al li sian kredeblan amikecon, instruas lin bonkore pri la nuna tempo kaj vigligas lin per sia graco pri la futura tempo. Li ne kontenti\u011das nur donante ordonojn al li, sed, partoprenante lian laboron, enmetas en la arkeon la tutan idaron kiu da\u016dros \u011dis la fino de la tempoj, por ke tiu amo-alianco detruu la timon de servado kaj konservu en la amo-komunio tion, kio estis savita per la klopodo-komunio.<br \/>\nPro tiu motivo Li alvokas Abrahamon el la paganoj, grandigas lian nomon, igas lin la patro de la kredantoj, akompanas lin en lia voja\u011do, protektas lin kontra\u016d la fremduloj, plenigas lin je varoj, altigas lin per venkoj, donas al li la garantion de siaj promesoj, liberigas lin de la ofendoj, fari\u011das lia gasto, mirigas lin per la naski\u011do de filo, kiun li jam ne povis esperi. \u0108io \u0109i por ke, ricevinte tiom multajn bonojn, allogite de la granda dol\u0109eco de la Dia karitato, li lernu ami Dion kaj ne plu timi Lin, honori Lin per amo kaj ne per timo.<br \/>\nAnka\u016d pro tio, Li konsolas en son\u011doj Jakobon dum lia eskapo, defias Lin al kombato post lia reveno, kaj dum la lukto Li tu\u015das lian femuran artikon \u0109e la tendeno por ke li ne timu sed amu la impulsanton de la kombato.<br \/>\nAnkora\u016d pro tio, Li alvokas Moseon per lia propra lingvo kaj parolas al li per patra amemo, invitante, ke li estu la liberigonto de sia popolo.<br \/>\nEn \u0109iuj \u0109i faktoj rememoritaj, la fajro de Dia karitato bruligis la koron de la homoj kaj la ebriigeco de la amo de Dio penetris iliajn sentumojn tiamaniere, ke ili, plenaj je amemo, komencis deziradi vidi Dion per la okuloj de la korpo.<br \/>\nKiel la mallar\u011da rigado de la homo ampleksus je Dio, kiun la mondo ne povas enhavi? La postulo de la amo ne korespondas al tio, kio devas esti, povas esti a\u016d estos. La amo ignoras la le\u011dojn, ne havas regulojn, ne konas mezuron. La amo ne rezignas anta\u016d la maleblo, ne malkura\u011di\u011das anta\u016d la malfacilo.<br \/>\nSe \u011di ne atingas la dezirata\u0135on, la amo e\u0109 mortigas la amata\u0135on; \u011di iras tien, kien \u011di estas allogita, kaj ne tien, kien \u011di devus iri. La amo generas la deziron, kreskas arde kaj intencas la maleblon. Kion plu mi diru?<br \/>\nLa amo ne povas ne vidi tion, kion \u011di amas. Pro tio, \u0109iuj sanktuloj konsideris malgranda\u0135o \u0109ian rekompenson dum ili ne vidas Dion.<br \/>\nPro tio mem, la amo deziranta vidi Dion estas impulsita, super \u0109iu rezonado, de la fervoro de pieco.<br \/>\nPro tio Moseo a\u016ddacas diri: <i>Se mi akiris Vian favoron, volu montri al mi Vian gloron <\/i>(Eli 33, 13.18). Pro tio, anka\u016d la psalmisto diras: <i>Ne ka\u015du anta\u016d mi Vian viza\u011don<\/i> (Psa 26, 9). Pro tio, fine, e\u0109 la paganoj, ene de siaj eraroj, modelis idolojn por sukcesis vidi per siaj propraj okuloj la objekton de sia kulto.<br \/>\n<a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n<p id=\"adv_vendredo_2\" style=\"text-align: center;\">Dua Lega\u0135o \u2013 2-a Adventa Vendredo &#8211; De la Traktato kontra\u016d la herezoj, de Sankta Irineo, episkopo<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">(Lib. 5,19,1; 20,2; 21,1: SCh 153, 248-250,260-264) (2-a jarcento)<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><i>Eva kaj Maria<\/i><\/p>\n<p>Kiam la Sinjoro venis videble al sia poseda\u0135o, kondukita de la krea\u0135o kiun Li subtenas, Li prenis sur sin, pro sia obeemo, sur la kruco-arbo, la malobeadon farita per la Edena arbo. La tromplogo kiu viktimigis mizerece la virgan Evan, destinita al la unua homo, estis forvi\u015dita de la bona nova\u0135o de vero, mirinde anoncita de la an\u011delo al la Virgulino Maria, jam edzini\u011d-promesita al iu viro.<br \/>\nKiel Eva estis tromplogita de la parolado de an\u011delo kaj malproksimi\u011dis je Dio, malobeinte Lian vorton, tiel same Maria ricevis la bonan nova\u0135on per la anonco de alia an\u011delo kaj meritis porti Dion en sia sino, obeinte Lian vorton. Unu permesis esti tromplogita kaj tiel malobeis Dion, alia permesis esti persvadita obei Lin. Tiamaniere, la Virgulino Maria fari\u011dis advokatino de la virga Eva.<br \/>\nSekve, rekonstruinte je si \u0109ion, la Sinjoro deklaris militon kontra\u016d nia malamiko. Li atakis kaj venkis tiun, kiu en la komenco, per Adamo, igis nin \u0109iujn siaj malliberuloj; kaj Li premegis lian kapon, la\u016d tiu \u0109i vortoj diritaj de Dio al la serpento, legeblaj en la Genezo: <i>Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj \u015dia idaro; \u011di frapados vian kapon, kaj vi pikados \u011dian kalkanon <\/i>(Gen 3,15).<br \/>\nDe tiu momento, do, estis anoncite, ke la kapo de la serpento estos frapadita de tiu, kiu, simile al Adamo, naski\u011dos el virgulino. Tiu estas la interulo, pri kiu parolas la Apostolo en sia Letero al Galatanoj: <i>La le\u011do estis aldonita ka\u016dze de eraroj, \u011dis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita; ordigite per an\u011deloj en la mano de interulo<\/i><i> <\/i>(la\u016d Gal 3, 19).<br \/>\nEn la sama Letero, la Apostolo esprimas sin e\u0109 pli klare, dirante: <i>Kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub le\u011do naskitan <\/i>(Gal 4, 4). La malamiko ne estus venkita justece se la homo kiu venkis \u011din ne naski\u011dus el virino, \u0109ar ekde la komenco \u011di opoziciis al la viro, regante lin per virino.<br \/>\nPro tio la Sinjoro mem deklaras esti la Filo de homo, rekonstruante je Si tiun unuan viron el kiu la virino estis konstruita. Kiel per la malvenko de unu viro la homaro estis enkondukita en la morton, tiel same per la venko de alia viro ni supreniras denove en la vivon.<br \/>\n<a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n<p id=\"adv_sabato_2\" style=\"text-align: center;\">Dua Lega\u0135o \u2013 2-a Adventa sabato &#8211; De la Predikoj de la Beata Isaak, abato de la Mona\u0125ejo de Stella<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">(Sermo 51: PL 194, 1862-1863.1865) (12-a jarcento)<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><i>Maria kaj la Eklezio<\/i><\/p>\n<p>La Filo de Dio estas la unuenaskito el multaj gefratoj; estante ununura Filo la\u016dnature, Li asociis al si multajn homojn per la graco, por ke ili estu unu kun li. Fakte, <i>al \u0109iuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fari\u011di filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo <\/i>(Joh 1, 12).<br \/>\nKonstituita Filo de homo, al multaj Li konstituis kiel gefiloj de Dio. Li, la ununura Filo, per sia amo kaj potenco asociis multajn al si. \u0108iuj \u0109i, malgra\u016d ili estas multaj la\u016d sia karna generado, estas nur unu kun Li per la Dia regenerado.<br \/>\nDo, nur unu estas la tuta Kristo, kapo kaj korpo: ununura Filo de la ununura Dio en la \u0109ieloj kaj de ununura patrino sur la tero. Multaj gefiloj, nur unu Filo. \u0108ar, kiel la kapo kaj la membroj estas nur unu Filo, tiel same Maria kaj la Eklezio estas nur unu Patrino kaj multaj patrinoj; nur unu Virgulino kaj multaj virgulinoj.<br \/>\nAmba\u016d estas patrinoj kaj amba\u016d estas virgulinoj; amba\u016d koncipas virge de la sama Spirito; amba\u016d, senpeke, naskas idaron al Dio Patro. Maria, imuna kontra\u016d \u0109ia peko, naskis la Kapon de la korpo; la Eklezio, por la pardono de \u0109iaj pekoj, naskis la korpon de la Kapo. Amba\u016d estas patrinoj de Kristo, sed amba\u016d ne povas naski la tutan Kriston unu sen la alia.<br \/>\nTial, en la Skriba\u0135oj inspiritaj de Dio, kion oni atribuas \u011denerale al la Eklezio, virgulino kaj patrino, tio estas aplikebla speciale al Maria. Kion oni atribuas speciale al Maria, virgulino kaj patrino, tion oni povas prave apliki \u011denerale al la Eklezio, virgulino kaj patrino; kiam la teksto parolas pri unu el ili, tiam tion oni povas apliki rekte kaj sendistinte al amba\u016d.<br \/>\nKrome, \u0109iu fidela animo estas egale, la\u016d sia maniero, edzino de la Vorto de Dio, patrino de Kristo, filino kaj fratino, virgulino kaj fekunda patrino. La Sa\u011deco mem de Dio, la Vorto de la Patro, elektas samtempe la Eklezion en universala senco, Marian en speciala senco kaj \u0109iun fidelan animon partikulare.<br \/>\nJen tio, kio diras la Biblio:<i> Mi eklo\u011dos en la hereda\u0135o de la Sinjoro<\/i> (la\u016d Sir 24, 7.13). La hereda\u0135o de la Sinjoro estas, en sia tuteco, la Eklezio, tre speciale estas Maria, kaj partikulare la animo de \u0109iu fidelulo. En la sino-tabernaklo de Maria, Kristo lo\u011dis dum na\u016d monatoj; en la kredo-tabernaklo de la Eklezio, li lo\u011dos \u011dis la fini\u011do de la mondo; kaj en la amo de la fidela animo, li lo\u011dos tra la jarcentoj.<br \/>\n<a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n<p id=\"adv_dimancxo_3\" align=\"center\">Dua lega\u0135o \u2013 3-a Adventa diman\u0109o &#8211; De la Predikoj de Sankta A\u016dgusteno, episkopo<\/p>\n<p align=\"center\">(Sermo 293, 3: PL 38, 1328-1329) (5-a jarcento)<\/p>\n<p align=\"center\"><i>Johano estas la vo\u0109o, Kristo la Vorto<\/i><\/p>\n<p>Johano estis la vo\u0109o, sed la Sinjoro, <i>en la komenco, estis la Vorto<\/i> (Joh 1, 1). Johano estis la pasonta vo\u0109o, Kristo la Vorto eterna ekde la komenco.<br \/>\nNuligu la vorton, kaj kio la vo\u0109o fari\u011das? Malplenigita je senco, \u011di estas nur bruo. La vo\u0109o sen vortoj sonas en la oreloj, sed ne nutras la koron.<br \/>\nTamen, e\u0109 pri la nutrado de niaj koroj, ni devas vidi la ordon de la aferoj. Se mi pensas pri tio, kion mi diros, do la vorto jam estas en mia koro. Tamen, se mi volas paroli al vi, do mi ser\u0109as la manieron alvenigi al via koro tion, kio jam estas en mia koro.<br \/>\nDum mi ser\u0109as la manieron alvenigi al vi kaj penetrigi en vian koron tion, kio jam estas en mia koro, mi uzas la vo\u0109on kaj per \u011di mi parolas al vi. La sono de la vo\u0109o igas vin kompreni la vorton; kiam \u011di igis vin kompreni la vorton, tiu sono malaperas, sed la vorto transdonita al vi restas en via koro, sen eliri el mia koro.<br \/>\n\u0108u ne \u015dajnas al vi, ke tia sono, transdoninte mian vorton, diras nun: <i>Li devas alti\u011di, sed mi devas malalti\u011di<\/i><i> <\/i>(Joh 3, 30)? La vo\u0109o sonis, plenuminte sian funkcion, kaj malaperis, kvaza\u016d \u011di dirus: <i>\u0108i tiu mia \u011dojo do plenumi\u011dis <\/i>(Joh 3, 29). Ni konservu la vorton; ni ne perdu la vorton koncipitan en nia intimo.<br \/>\n\u0108u vi volas vidi, kiel la vo\u0109o pasas kaj la dia vorto restas? Kio okazis al la bapto de Johano? \u011ci plenumis sian funkcion kaj malaperis; nun la bapto de Kristo funkcias. Ni \u0109iuj kredas je Kristo kaj esperas de Li la savon: ja tion la vo\u0109o anoncis.<br \/>\nEkzakte pro la malfacileco ne konfuzi la vo\u0109on kun la vorto, ili ju\u011dis, ke Johano estis la Kristo. Ili konfuzis la vo\u0109on kun la vorto. Sed la vo\u0109o rekonis sian funkcion por ne ka\u016dzi problemojn al la vorto.<i> Mi ne estas la Kristo <\/i>(Joh 1, 20), diris Johano, nek Elija nek la Profeto. Ili do demandis lin: <i>Kiu estas vi? Mi estas<\/i>, li respondis,<i> la vo\u0109o de krianto en la dezerto: \u201cRektigu la vojon de la Eternulo&#8221; <\/i>(Joh 1, 19.23). Estas la vo\u0109o de krianto en la dezerto, de rompanto de la silento. <i>Rektigu la vojon de la Eternulo<\/i>, kvaza\u016d li dirus: \u201cMi estas la vo\u0109o kiu a\u016dskulti\u011das nur por alporti la Eternulon al viaj koroj. Sed Li ne digni\u011dos iri tien, kien mi volas konduki Lin, se vi ne rektigos la vojon\u201d.<br \/>\nKion signifas: <i>Rektigu la vojon<\/i>, se tio ne signifas: Pre\u011du la\u016d oni devas pre\u011di? Kion signifas: <i>Rektigu la vojon<\/i>, se ne signifas: Havu humilajn pensojn? Imitu la ekzemplon de Johano. Ili ju\u011das, ke li estas la Kristo kaj li diras, ke li ne estas tiu, kiun ili kredas esti; li ne profitas de ilia eraro por egoisma aserto pri si. Se li dirus: \u201cMi estas la Kristo\u201d, ili facile kredus lin, \u0109ar oni jam konsideris lin la Kriston anta\u016d ol tiam, kiam li dirus. Sed li ne diris tion; male, li rekonis tion, kio li estis, li diris tion, kio li ne estis, li estis humila. Li vidis la lokon, el kie venis al li la savo; li komprenis, ke li estis lampo kaj timis, ke la vento de orgojlo povus malbruligi \u011din.<br \/>\n<a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n<p id=\"adv_lundo_3\" align=\"center\">Dua Lega\u0135o \u2013 3-a Adventa lundo &#8211; De la Traktato pri la Kontemplado de Dio, de Vilhelmo, abato de la Mona\u0125ejo de Saint-Thierry<\/p>\n<p align=\"center\">(Nn. 9-11: SCh 61,90-96)<\/p>\n<p align=\"center\"><i>Dio amis nin unue<\/i><\/p>\n<p>Nur Vi estas ja Eternulo, Vi, la\u016d kiu regi nin signifas savi nin; dum, la\u016d ni, servi Vin estas nenio alia ol esti savita de Vi.<br \/>\nEternulo, el Vi venas la beno kaj la savo al via popolo. Sed, kia estas tia savo, se \u011di ne estas la graco koncedata al ni ami Vin kaj esti amata de Vi?<br \/>\nPro tio, Eternulo, Vi volis, ke la Filo je Via dekstro, la viro kiun Vi fortigis al Vi, estu nomata Jesuo, tio estas, la Savanto: \u0109ar <i>li savos sian popolon de \u011diaj pekoj <\/i>(Mat 1, 21) kaj <i>en neniu alia estas savo<\/i> (Ago 4, 12). Li instruis nin, ke ni amu lin, pro lia unua amo al ni, e\u0109 \u011dis la morto sur kruco. Pro lia amo kaj prefero, li aperigas nian amon al li, kiu amis nin unue kaj \u011dis la fino.<br \/>\nTio ja okazis: Vi amis nin unue, por ke ni Vin amu. Vi ne bezonis esti amata de ni, sed ni ne povus atingi la celon, al kiu ni estis kreitaj, se ni ne amus Vin.<br \/>\nJen la ka\u016dzo, ke Vi, anta\u016de parolinte al niaj gepatroj multfoje kaj multmaniere pere de la profetoj, en \u0109i tiuj lastaj tempoj parolis al ni per via Filo, per via Vorto; per li <i>esti\u011dis la \u0109ielo; kaj per la spiro de Lia bu\u015do esti\u011dis \u011dia tuta ekzistantaro<\/i> (Psa 33, 6).<br \/>\nAl Vi, paroli per Via Filo ne estis io alia krom venigi al la sunlumo, tio estas, klare elmontri kiom multe kaj kiel multe Vi amis nin, Vi, kiu ne avaris je Via propra Filo, sed oferdonis lin pro ni \u0109iuj. Kaj li anka\u016d amis nin kaj oferdonis sin pro ni.<br \/>\nTiu estas, Eternulo, la Vorto kiun Vi sendis al ni, la \u0108iopova Vorto. <i>K<\/i><i>iam trankvila silento envolvis \u0109ion<\/i> (la\u016d Sa\u011d 18, 14), tio estas, \u0109io estis en la profundaj eraroj, li, <i>kiel senindulga militisto, saltis de la \u0109ielo el la re\u011da trono<\/i> (la\u016d Sa\u011d 18, 15) por energie kombati kontra\u016d \u0109iaj eraroj kaj triumfigi milde la amon.<br \/>\nKion li faris, kion li diris sur la tero, e\u0109 suferante hontegojn, kra\u0109a\u0135ojn kaj vangofrapojn, e\u0109 \u011dis la kruco kaj la tombo, \u0109io ne estis io alia krom la vorto kiun vi sendis al ni per via Filo, instigante per via amo nian amon al vi.<br \/>\nVi bone sciis, ho Dio Kreanto de la homoj, ke tiu \u0109i amo ne povas esti altrudata, sed estas necese stimuli \u011din \u0109e la homa koro. \u0108ar kie estas altrudado, tie ne estas libereco, kaj kie ne estas libereco, tie anka\u016d ne estas justeco.<br \/>\nVi tiel volis, ke ni amus Vin, \u0109ar ni ne povus savi\u011di juste sen ami Vin; kaj ni ne povus ami Vin sen ricevi de Vi tiun amon.<br \/>\nPro tio, Eternulo, la\u016d diris la Apostolo de via amo kaj ni anka\u016d jam diris, Vi amis nin unue; kaj Vi amas unue \u0109iujn, kiuj amas Vin.<br \/>\nTamen, ni amas Vin per la sento de amo kiun Vi metis en nin. Sed via amo, via boneco, ho plejalta Bonulo kaj plena Bono, estas la Sankta Spirito, kiu venas el la Patro kaj la Filo. Ekde la komenco de la kreado \u011di \u015dvebis super la akvoj, tio estas, super la hezitoplenaj spiritoj de la filoj de homoj; \u011di oferdonas sin al \u0109iuj, allogas \u0109ion al si, inspirante, kura\u011digante, malproksimigante la nocivajn aferojn, provizante la utilajn aferojn, unuigante Dion al ni kaj nin al Dio.<br \/>\n<a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n<p id=\"17_decembro\" align=\"center\">Dua Lega\u0135o \u2013 la 17-an de decembro &#8211; De la Leteroj de Sankta Leono Magno, papo<\/p>\n<p align=\"center\">(Ep. 31,2-3: PL 54, 791-793) (5-a jarcento)<\/p>\n<p align=\"center\">La mistero de nia repaci\u011do<\/p>\n<p>Estas malutile aserti, ke nia Sinjoro, filo de la Virgulino Maria, estas vera kaj perfekta homo, se oni ne kredas, ke li anka\u016d apartenas al tiu genealogio proklamita en la Evangelio.<br \/>\nSankta Mateo skribas: <em>La genealogia registro de Jesuo Kristo, filo de David, filo de Abraham<\/em> (Mat 1, 1). Kaj, sekve, li prezentas la generaciojn ekde la komenco de la homaro \u011dis Jozefo, al kiu estis fian\u0109inigita la Patrino de la Sinjoro.<br \/>\nSankta Luko, tamen, trairante en mala direkto la ordon de la genealogio, atingas la komencon de la homaro, por montri, ke la unua kaj la lasta Adamo havas la saman naturon.<br \/>\nEfektive, eblis al la \u0109iopoveco de la Filo de Dio, ke li, por instrui kaj justigi la homojn, elmontri\u011dus tiel same kiel li aperis al la patriarkoj kaj profetoj, ekzemple, kiam li luktadis a\u016d babiladis, a\u016d kiam li akceptis la gastemajn servojn kaj e\u0109 ricevis la man\u011da\u0135ojn prezentitajn al li.<br \/>\nSed tiuj aperoj estis bildoj, misteraj signoj, kiuj anoncis la homan realecon de Kristo, prenita de la idaro de tiuj anta\u016duloj.<br \/>\nNeniu el tiuj bildoj, tamen, povis realigi la misteron de nia repaci\u011do, pretigita ekde la eterno, \u0109ar la Sankta Spirito ankora\u016d ne estis malsuprenirinta sur la Virgulinon Marian, nek la potenco de la Plejaltulo estis envolvinta \u015din per sia ombro; la eterna Sa\u011deco ankora\u016d ne estis konstruinta sian domon en la purega sino de Maria por ke la Vorto fari\u011du karno; la Kreinto de la tempoj ankora\u016d ne estis naski\u011dinta en la tempo, unuigante la dian naturon kaj la homan naturon en nur unu persono tiel, ke tiu, per kiu \u0109io krei\u011dis, estu kalkulita kiel unu el la krea\u0135oj.<br \/>\nSe la nova homo, sendita <i>en simileco de peka karno<\/i> (la\u016d Rom 8, 3), ne prenus sur sin nian kondi\u0109on malfortigitan pro peko; se li, samsubstanca al la Patro, ne dignus sin anka\u016d esti samsubstanca al la Patrino kaj unuigi al si nian naturon, escepte la pekon, la homaro restus enprizonigata sub la jugo de la diablo; kaj ni ne povus ricevi la bonon de triumfo de la Venkanto, se tiu \u0109i venko estus atingita en naturo malsama ol nia naturo.<br \/>\nPer tiu mirinda unui\u011do, brilis al ni la sakramento de regenerado, por ke ni renaski\u011du spirite per la sama Spirito, per kiu Kristo estis koncipita kaj naski\u011dis.<br \/>\nPro tio la Evangeliisto diras, rilate al la kredantoj: <i>kiuj naski\u011dis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio<\/i> (Joh 1, 13).<br \/>\n<a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n<p id=\"18_decembro_adv_dimancxo_4\" align=\"center\">Dua Lega\u0135o \u2013 la 18-an de decembro kaj 4-a Adventa diman\u0109o &#8211; De la Letero al Diogneto<\/p>\n<p align=\"center\">(Cap. 8, 5\u20139, 5: Funk 1, 325-327) (2-a jarcento)<\/p>\n<p align=\"center\"><i>Per sia Filo, Dio rivelis al ni sian amon<\/i><\/p>\n<p>Neniu homo vidis Dion nek konis Lin, sed Li mem elmontris Sin. Li elmontris Sin per la kredo, \u0109ar nur al \u011di estas koncedata la vido de Dio. La Eternulo kaj Kreinto de la universo, Dio, kiu faris \u0109ion kaj ordigis \u0109ion, ne nur amis la homojn, sed anka\u016d estis pacienca al ili. Dio \u0109iam estis, estas kaj estos la sama: favorkora kaj bona, nekolerema, verema; nur Li estas bona. Kiam Li koncipis sian grandan kaj nedireblan deziron, tiam Li komunikis \u011din nur al sia Filo. Dum Li ka\u015dis kaj konservis sian planon de sa\u011deco, \u015dajnis, ke Li estis forlasanta kaj forgesanta nin. Sed, kiam li rivelis per sia amata Filo kaj elmontris tion, kion Li pretigis ekde la komenco, tiam Li donis al ni \u0109ion samtempre: partopreni sian bonon, vidi kaj kompreni. Kiu el ni povus iam esperi pri tiom granda donaco?<br \/>\nTial Dio, disponiginte \u0109ion en si mem per sia Filo, permesis al ni, \u011dis tiuj \u0109i lastaj tempoj, sekvi niajn impulsojn malordigitajn, devojigitajn de la bona vojo danke al la malbonaj plezuroj kaj pasioj. Al Li ja ne pla\u0109is niaj pekoj; tolerante ilin, Li ne estis aprobanta tiun tempon de malegaleco, sed Li estis pretiganta tiun \u0109i tempon de justeco. Tiel, konvinkitaj ke ni tiutempe estis maldignaj je la vivo pro niaj verkoj, ni fari\u011du nun dignaj je \u011di per la boneco de Dio. Kaj post montri nian malkapablon eniri per niaj propraj fortoj en la Regnon de Dio, ni fari\u011du kapablaj je tio per la Dia potenco.<br \/>\nKiam, do, nia malegaleco atingis la pinton kaj elmontri\u011dis, ke la meritata pago de puno kaj morto estis tre proksima, tiam alvenis la tempo determinita de Dio por riveli sian bonecon kaj potencon. Ho senmezura favorkoreco kaj amo de Dio! Li ne malamis nin, ne malakceptis nin, nek ven\u011dis al ni, sed toleris nin pacience. Kompatoplena, Li prenis sur sin niajn pekojn, donis sian propran Filon kiel pagon por nia ela\u0109eto: la sanktulon por la pekuloj, la senkulpulo por la malbonuloj, la justulo por la maljustuloj, la nekoruptebla por la korupteblaj, la nemortebla por la morteblaj. Kio povus forvi\u015di niajn pekojn krom lia justeco? Per kiu ni povus esti justigitaj, ni malpiuloj kaj malbonuloj, krom per la Filo de Dio?<br \/>\nHo dol\u0109a inter\u015dan\u011do, ho mistera iniciato, ho surprizema profito, ke la malegaleco de multaj estis venkita de nur unu justulo kaj la justeco de nur unu justigis multajn malpiulojn!<br \/>\n<a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n<p id=\"19_decembro\" align=\"center\">Dua Lega\u0135o \u2013 la 19-an de decembro &#8211; De la Traktato kontra\u016d la herezoj, de Sankta Irineo, episkopo<\/p>\n<p align=\"center\">(Lib. 3, 20, 2-3: SCh 34, 342-344) (2-a jarcento)<\/p>\n<p align=\"center\"><i>La ekonomio de la ela\u0109etanta Enkarni\u011do<\/i><\/p>\n<p>La gloro de la homo estas Dio; sed kiu profitas de la verkoj de Dio kaj de Lia tuta sa\u011deco, tiu estas la homo.<br \/>\nKiel la kuracisto kiu montras sian kapablon \u0109e la malsanulo, tiel same Dio elmontras sin \u0109e la homoj. Pro tio \u0109i la Apostolo Pa\u016dlo diras: <i>Dio kun\u015dlosis \u0109iujn en malobeo, por ke Li kompatu \u0109iujn<\/i> (Rom 11, 32). Li diris pri la homo kiu, malobeinte Dion, perdis la nemortecon, sed poste obtenis la mizerikordon, ricevinte la adopton pere de la Filo de Dio.<br \/>\nSe la homo akceptas, sen orgojlo nek pretendo, la veran gloron kiu venas de la krea\u0135oj kaj de la Kreinto, tio estas, de Dio \u0109iopova kiu ekzistigas \u0109ion, kaj se li restas en Lia amo, en obeemo kaj dankemo, la homo ricevos de Li gloron e\u0109 pli grandan, progresante \u0109iam plu, \u011dis simili\u011di al Tiu, Kiu mortis pro li.<br \/>\nEfektive, Kristo estis sendita <i>en simileco de peka karno<\/i> (Rom 8, 3) por kondamni la pekon kaj, post tio \u0109i, forpeli \u011din de la karno. \u0108io \u0109i okazis por instigi la homon simili\u011di al Li, destinante lin esti imitanto de Dio, submetante lin al la patra obeemo, por ke li vidu Dion kaj povu aliri al la Patro. La Vorto de Dio lo\u011dis en la homo kaj fari\u011dis filo de homo, por alkutimigi la homon kompreni Dion kaj Dio lo\u011du en la homo, la\u016d la volo de la Patro.<br \/>\nPro tio \u0109i, la <i>signo<\/i> de nia savo, la <i>Emanuel<\/i> naski\u011dinta el la <i>Virgulino<\/i> (la\u016d Jes 7, 11.14), estis donita de la Eternulo mem; li estis venonta por savi la homojn, \u0109ar ili ne povus savi\u011di per si mem. Pro tio Sankta Pa\u016dlo proklamas la malfortecon de la homo, dirante: <i>Mi scias, ke en mi (tio estas, en mia karno) bono ne lo\u011das<\/i> (Rom 7, 18), indikante, ke la bono de nia savo ne venas de ni, sed de Dio. Kaj anka\u016d: <i>Ho ve, mi malfeli\u0109ulo! kiu min liberigos el la korpo de \u0109i tiu morto? <\/i>(Rom 7, 24). Kaj tuj li montras la liberiganton: <i>Danko estu al Dio, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro<\/i> (Rom 7, 25).<br \/>\nAnka\u016d Jesaja diras: <i>Fortigu la senforti\u011dintajn manojn, kaj fortikigu la \u015danceli\u011dantajn genuojn. Diru al tiuj, kiuj estas senkura\u011digitaj en la koro: &#8220;Tenu vin forte, ne timu; jen estas via Dio! venos ven\u011do, repago de Dio; Li mem venos kaj helpos vin&#8221;<\/i> (la\u016d Jes 35, 3-4). Fakte, nia savo ne povus veni de ni mem, sed nur de la helpemo de Dio.<br \/>\n<a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n<p id=\"20_decembro\" align=\"center\">Dua Lega\u0135o \u2013 la 20-an de decembro &#8211; De la Homilioj la\u016dde al la Virga Patrino, de Sankta Bernardo, abato<\/p>\n<p align=\"center\">(Hom. 4,8-9: Opera omnia, Edit. Cisterc. 4, [1966], 53-54) (12-a jarcento)<\/p>\n<p align=\"center\"><i>La tuta mondo atendas la respondon de Maria<\/i><\/p>\n<p>Vi a\u016dskultis, ho Virgulino, ke vi koncipos kaj naskos filon, ne danke al homo \u2013 vi a\u016dskultis \u2013 sed danke al la Sankta Spirito. La An\u011delo atendas vian respondon: jam tempo estas por reiri al Dio, kiu sendis lin. Anka\u016d ni, Sinjorino, mizere subpremitaj de kondamna decido, ni atendas vian vorton de mizerikordo.<br \/>\nJen, ke estas proponita al vi la prezo de nia savo; se vi konsentas, ni liberi\u011dos. \u0108iuj ni estis kreitaj de la eterna Vorto, sed ni falis en la morton; per via rapida respondo ni estos rekreitaj kaj denove vokitaj al la vivo.<br \/>\nHo Virgulino plena je boneco, la kompatinda Adamo, forpelita de la Edeno kune kun lia mizera idaro, petegas vian respondon; Abraham petegas \u011din, David petegas \u011din. La aliaj patriarkoj, viaj praanta\u016duloj, kiuj anka\u016d lo\u011das en la regiono de la ombro de morto, petadas tiun \u0109i respondon. La tuta mondo atendas vin, surgenue \u0109e viaj piedoj.<br \/>\nTio ne okazas sen motivo, \u0109ar de via vorto dependas la trankvili\u011do de malfeli\u0109uloj, la ela\u0109eto de malliberuloj, la libereco de kondamnitoj, nu, la savo de \u0109iuj gefiloj de Adamo, de lia tuta raso.<br \/>\nRapidu, ho Virgulino, doni vian respondon; respondu senprokraste al la An\u011delo, a\u016d, respondu al la Eternulo per la An\u011delo. Diru unu vorton kaj ricevu la Vorton; diru vian vorton kaj koncipu la Vorton de Dio; diru provizoran vorton kaj akceptu la eternan Vorton.<br \/>\nKial vi malrapidas? Kial vi hezitas? Kredu, konsentu, ricevu. Ke via humileco pleni\u011du je kura\u011do, via modesteco de fido. Neniel konvenas, ke via virga simpleco forgesu la prudenton. Tamen, en tiu \u0109i unika renkonti\u011do, prudenta Virgulino, ne timu la pretendecon. \u0108ar, se via modesteco pla\u0109is al Dio, nun estas pli multe necese montri vian piecon per la vorto.<br \/>\nMalfermu, ho sankta Virgulino, vian koron al la kredo, viajn lipojn al la konsento, vian sinon al la Kreanto. Jen, ke la Dezirato de \u0109iuj nacioj frapas \u0109e via pordo. Ah! se vi malrapidas kaj Li foriras, vi komencos denove ser\u0109i kun larmoj Tiun, Kiun via koro amas! Levi\u011du, kuru, malfermu. Levi\u011du per la kredo, kuru per la sindonemo al Dio, malfermu per la konsento. <i>Jen la sklavino de la Eternulo,<\/i> diras la Virgulino; <i>estu al mi la\u016d via diro<\/i><i> <\/i>(Luk 1, 38).<br \/>\n<a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n<p id=\"21_decembro\" align=\"center\">Dua Lega\u0135o \u2013 la 21-an de decembro &#8211; De la Ekspono pri la Evangelio de Sankta Luko, de Sankta Ambrosio, episkopo<\/p>\n<p align=\"center\">(Lib. 2, 19. 22-23. 26-27: CCL 14, 39-42) (4-a jarcento)<\/p>\n<p align=\"center\"><i>La vizito de la Virgulino Maria<\/i><\/p>\n<p>La An\u011delo anoncis al la Virgulino Maria misterajn aferojn. Por fortigi \u015dian kredon per ekzemplo, li anoncis al \u015di la gravedecon de virino maljuna kaj sterila, kiel pruvon, ke eblas al Dio \u0109io, kion Li volas.<br \/>\nTuj post a\u016dskulti la nova\u0135on, Maria iris al la montoj, ne pro manko de kredo je la profeta\u0135o nek de fido je la mesa\u011do, nek pro dubo pri la donita ekzemplo, sed gvidata de la feli\u0109o vidi la promeson esti plenumita, kondukita de la volo servi, movigita de la interna impulso de sia \u011dojo.<br \/>\nJam plena je Dio, kien rapide iri krom al la alta\u0135oj? La graco de la Sankta Spirito ignoras la malrapidecon. Elmontri\u011das rapide la bonojn de la alveno de Maria kaj de la \u0109eesto de la Sinjoro, \u0109ar <i>kiam Elizabeto a\u016ddis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en \u015dia ventro; kaj Elizabeto pleni\u011dis de la Sankta Spirito<\/i> (Luk 1, 41).<br \/>\nNotu, kiel \u0109iu vorto estas elektita la\u016d perfekta precizo kaj a\u016dtoritato: Elizabeto estis la unua kiu a\u016ddis la vo\u0109on, sed Johano estis la unua kiu eksentis la gracon; \u015di a\u016ddis la\u016d la natura ordo, li \u011dojis pro la mistero. \u015ci perceptis la alvenon de Maria, li perceptis la alvenon de la Sinjoro; la virino a\u016ddis la vo\u0109on de alia virino, la infaneto sentis la \u0109eeston de la Filo; la du virinoj proklamas la gracon de Dio, la du infanetoj realigas \u011din interne, komencante en la sino de siaj patrinoj la misteron de mizerikordo; kaj, per duobla miraklo, la patrinoj profetis la\u016d la inspiro de siaj filoj.<br \/>\nLa infaneto \u011dojis, la patrino pleni\u011dis je la Sanka Spirito. La patrino ne anta\u016dis al la filo; sed li, estante plena je la Sankta Spirito, komunikis \u011din al sia patrino. Johano \u011dojis; la spirito de Maria anka\u016d \u011dojis. La \u011dojo de Johano komuniki\u011das al Elizabeto; pri Maria, tamen, oni ne diras, \u0109u \u015di tiam ricevis la Spiriton, sed diras, ke \u015dia spirito \u011dojis (Kiu estas nekomprenebla, Tiu agadis en sia patrino la\u016d maniero nekomprenebla). Elizabeto ricevas la Sanktan Spiriton post gravedi\u011di; Maria ricevis \u011din anta\u016d gravedi\u011di. Pro tio, Elizabeto diras al Maria: <i>Feli\u0109a estas vi, kiu kredis <\/i>(la\u016d Luk 1, 45).<br \/>\nFeli\u0109aj estas anka\u016d vi, kiu a\u016ddis kaj kredis, \u0109ar \u0109iu animo posedanta la kredon gravedi\u011das kaj naskas la Vorton de Dio kaj konas Liajn verkojn.<br \/>\nKe estu en \u0109iu el vi la animo de Maria por altigi la Sinjoron: en \u0109iu el vi estu la spirito de Maria por \u011doji en Dio. Malgra\u016d ekzistas nur unu Patrino de Kristo la\u016d la naturo, Kristo estas la frukto de \u0109iuj la\u016d la kredo; \u0109ar \u0109iu animo ricevas la Vorton de Dio se \u011di, sen makuloj kaj liberigita de la peko, konservas la \u0109astecon kun kompleta pureco.<br \/>\n\u0108iu animo atinganta tian perfektecon altigas la Sinjoron same kiel la animo de Maria altigis Lin kaj \u015dia spirito \u011dojis en Dio, \u015dia Savanto.<br \/>\nVere, la Sinjoro estas altigata, la\u016d ni legas en alia parto: <i>Gloru la Eternulon kun mi, kaj ni altigu kune Lian nomon<\/i> (Psa 34, 3). La homa vorto nenion povas aldoni al la Eternulo, sed Li estas altigata en ni: la bildo de Dio estas la Kristo kaj tial, kiam la homo agadas kompateme kaj juste, tiam li altigas tian bildon de Dio, la\u016d kiu li estis kreita; altigante \u011din, la homo partoprenas pli kaj pli en la Dia alteco.<br \/>\n<a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n<p id=\"22_decembro\" align=\"center\">Dua Lega\u0135o \u2013 la 22-an de decembro &#8211; De la Ekspono pri la Evangelio de Sankta Luko, de Sankta Bedo Venerinda, sacerdoto<\/p>\n<p align=\"center\">(Lib. 1, 46-55: CCL 120, 37-39) (8-a jarcento)<\/p>\n<p align=\"center\"><i>Magnificat<\/i><\/p>\n<p><i>Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon, kaj mia spirito \u011dojis en Dio, mia Savanto<\/i> (Luk 1, 46-47).<br \/>\nLa Eternulo, diras \u015di, altigis min per donaco tiom granda kaj mirinda, ke nenia vorto povas priskribi Lin kaj e\u0109 en la intimo de koro estas malfacile kompreni Lin. Pro tio, mi dedi\u0109as \u0109iujn fortojn de mi por la\u016ddi kaj dankesprimi, kontemplante la grandecon de Tiu, Kiu estas eterna, kaj mi oferdonas \u011doje \u0109ion, kion mi sentas kaj pensas, \u0109ar mia spirito \u011dojas pro la eterna dieco de Jesuo, la Savanto, kiun mi koncipas kaj kiu kreskas en mia sino.<br \/>\n<i>\u0108ar la Potenculo faris al mi granda\u0135ojn, kaj sankta estas Lia nomo <\/i>(Luk 1, 49).<br \/>\nTiuj \u0109i vortoj rilatas al la komenco de la kantiko, kiu diras: <i>Mia animo altigas la Eternulon<\/i>. Fakte, nur la animo en kiu la Eternulo degnis fari mirinda\u0135ojn povas altigi kaj la\u016ddi Lin digne kaj diri, admonante tiujn, kiuj havas la samajn dezirojn kaj aspirojn:<i> Gloru la Eternulon kun mi, kaj ni altigu kune Lian nomon<\/i> (Psa 34, 3).<br \/>\nKiu konas la Eternulon kaj neglektas proklami Lian grandecon kaj sanktigi Lian nomon, <i>tiu <\/i><i>estos nomata la plej malgranda en la regno de la \u0109ielo<\/i> (Mat 5, 19). Oni diras, ke Lia nomo estas sankta \u0109ar Li, pro Sia senfina potenco, transcendas \u0109iun krea\u0135on kaj estas senfine disigita de \u0109iuj krea\u0135oj.<br \/>\n<i>Li helpis Sian servanton Izrael, memorante Sian korfavoron<\/i> (Luk 1, 54).<br \/>\nIzrael estas, efektive, nomata servanto de la Eternulo, \u0109ar \u011di, obeema kaj humila, estis de Li akceptita por esti savita, la\u016d diras Ho\u015dea: <i>Kiam Izrael estis junulo, Mi lin ekamis<\/i> (Ho\u015d 11, 1). Kiu rifuzas humili\u011di, tiu certe ne povas savi\u011di, nek diri kune kun la Profeto: <i>Jen Dio estas mia helpanto, mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo<\/i> (Psa 54, 4). Sed, <i>kiu do humiligos sin, kiel infano, tiu estas la plej granda en la regno de la \u0109ielo<\/i> (la\u016d Mat 18, 4).<br \/>\n<i>Kiel Li parolis al niaj patroj, al Abraham kaj al lia idaro eterne<\/i> (Luk 1, 55).<br \/>\nTemas pri la idaro de Abraham la\u016d la spirito, ne la\u016d la karno, tio estas, ne nur pri la idoj la\u016d naturo, sed pri \u0109iuj kiuj sekvis la ekzemplon de lia kredo, \u0109u cirkumciditaj a\u016d ne. \u0108ar Abraham mem, ankora\u016d necirkumcidita, kredis kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.<br \/>\nLa veno de la Savanto estis, do, promesita al Abraham kaj al lia idaro por \u0109iam, tio estas, al la filoj la\u016d la promeso, pri kiuj Pa\u016dlo diris: <i>Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj la\u016d la promeso<\/i> (Gal 3, 29).<br \/>\nEstas juste, ke, anta\u016d la naski\u011do de la Sinjoro kaj de Johano, liaj respektivaj patrinoj profetas, por ke, se la peko komencis per la virino, la bonoj komencu egale per \u015di; kaj, se per la logi\u011do de nur unu virino la morto estis enkondukita en la mondon, nun per la profeta\u0135o de du virinoj estas anoncata al la mondo la savo.<br \/>\n<a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n<p id=\"23_decembro\" align=\"center\">Dua Lega\u0135o \u2013 la 23-an de decembro &#8211; De la Traktato kontra\u016d la herezo de Noeto, de Sankta Hipolito, sacerdoto<\/p>\n<p align=\"center\">(Cap. 9-12: PG 10, 815-919) (3-a jarcento)<\/p>\n<p align=\"center\"><i>Elmontri\u011do de la ka\u015dita mistero<\/i><\/p>\n<p>Unika estas la Dio konata de ni, gefratoj, kaj ne per alia fonto krom la Sankta Skribo. Ni devas, do, scii tion, kion \u011di anoncas kaj kompreni tion, kion \u011di instruas. Ni kredu la Patron tiel, kiel Li volas esti kredata; ni gloru la Filon tiel, kiel li volas esti glorata; kaj ni ricevu la Sanktan Spiriton tiel, kiel li volas doni sin al ni. Ni konsideru \u0109ion \u0109i, ne la\u016d nia propra volo kaj nia persona interpretado, nek perfortante la donacojn de Dio, sed la\u016d Li mem instruis nin per la Sankta Skribo.<br \/>\nKiam nur Dio ekzistis, kaj ankora\u016d estis neniu, kiu kunekzistus kun Li, tiam Li decidis krei la mondon. Li kreis \u011din per sia penso, sia volo kaj sia vorto; kaj la mondo ekekzistis la\u016d Li volis kaj realigis. Sufi\u0109as al ni nur scii, ke nenio kunekzistis kun Dio. Neniu estis krom Li, nur Li ekzistis kaj estis perfekta en \u0109io. En Li estis la inteligento, la sa\u011deco, la potenco kaj la konsilo. \u0108io estis en Li kaj Li estis \u0109io. Kiam Li volis kaj kiel Li volis, en la tempo determinita de Li, tiam Li elmontris sian Vorton, per kiu Li faris \u0109ion.<br \/>\nDio posedis la Vorton en si mem, kaj la Vorto estis neperceptebla al la kreita mondo; sed, a\u016ddigante sian vo\u0109on, Dio perceptigis lin. Generinte lin kiel lumon el la lumo, Li sendis kiel Sinjoron de la krea\u0135aro tiun, kiu estas Lia inteligento mem. Kaj tiu Vorto, kiu en la komenco estis videbla nur al Dio kaj nevidebla al la mondo, fari\u011dis videbla por ke la mondo, vidante lian elmontri\u011don, povus savi\u011di. La Vorto estas vere la inteligento de Dio kiu, enirinte en la mondo, elmontri\u011dis kiel la servanto de Dio. \u0108io estis farita de li, sed li venas nur el la Patro. Li donis la le\u011don kaj la profetojn; kaj, farinte tion, li impulsis la profetojn paroli la\u016d la movo de la Sankta Spirito por ke, ricevinte la forton de inspiro de la Patro, ili anoncu Lian deziron kaj Lian volon.<br \/>\nLa Vorto, do, videbli\u011dis, la\u016d diras Sankta Johano. Tiu \u0109i ripetas sinteze tion, kion la profetoj diris, elmontrante, ke Tiu estis la Vorto per kiu \u0109io esti\u011dis: <i>En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. \u0108io esti\u011dis per li; kaj aparte de li esti\u011dis nenio, kio esti\u011dis<\/i> (Joh 1, 1.3). Li, poste, pludiras: <i>Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li esti\u011dis, kaj la mondo lin ne konis. Li venis al siaj propra\u0135oj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis<\/i> (Joh 1, 10-11).<br \/>\n<a href=\"#indekso\">(Reveni al la indekso \/ Voltar para o \u00edndice)<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Liturgio de la Horoj &#8211; Liturgia das Horas La Dua-Lega\u0135oj de Adventa Tempo &#8211; As Segundas Leituras do Tempo do Advento (As leituras em portugu\u00eas est\u00e3o dispon\u00edveis no site www.liturgiadashoras.org, gratuitamente) 1-a Adventa Diman\u0109o &#8211;&#8230;<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":377,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages\/840"}],"collection":[{"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=840"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages\/840\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages\/377"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=840"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}