﻿{"id":299,"date":"2010-07-19T23:37:34","date_gmt":"2010-07-20T02:37:34","guid":{"rendered":"http:\/\/vitorluiz.6te.net\/?page_id=299"},"modified":"2019-06-26T20:09:23","modified_gmt":"2019-06-26T23:09:23","slug":"meslibro","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/vitor.6te.net\/?page_id=299","title":{"rendered":"Meslibro"},"content":{"rendered":"<p><a href=\"http:\/\/vitor.6te.net\/?page_id=293\">(Voltar \/ Reveni)<\/a><\/p>\n<h3>MESLIBRO<\/h3>\n<h5>Por diman\u0109oj kaj festoj<br \/>\nLa\u016d la a\u016dtentika eldono por la liturgia uzo<\/h5>\n<p>Liturgia Komisiono de Esperanto<br \/>\n\u00a9 1995\/1999 Internacia Katolika Unui\u011do Esperantista (IKUE) Romo<br \/>\n(por la traduka\u0135o)<br \/>\n\u0108iuj rajtoj rezervitaj, tio koncernas anka\u016d la elektronikan eldonon.<br \/>\nLa presita eldono, anka\u016d de la lega\u0135aro, estas havebla pere de:<br \/>\nCentra oficejo de IKUE, Via di Porta Fabbrica 15, I-00165 ROMA RM, elektronika po\u015dto: <a href=\"mailto:c.sarandrea@agora.it\">c.sarandrea@agora.it<\/a><\/p>\n<h4>ANTA\u016cPAROLO<\/h4>\n<p>\u0108i-tiun esperantlingvan eldonon de la Roma Meslibro atendis delonge la katolikaj Esperantistoj. \u011ci estas rezulto de ilia forta deziro, ke okaze de internaciaj kunvenoj kaj kongresoj ili povu, &#8220;fari\u011dinte gefiloj de Dio pere de la kredo kaj la bapto, kuni\u011di, ene de la Eklezio la\u016ddi Dion, partopreni en la ofero kaj \u011dui la man\u011don de la Sinjoro&#8221;<sup>1<\/sup>. El la zorgo, &#8220;ke la fideluloj ne \u0109eestu kiel fremduloj a\u016d mutaj spektantoj&#8221;<sup>2<\/sup> al la meso, sed ke anka\u016d Esperantistoj havu eblecon al &#8220;plena, konscia kaj aktiva partopreno en la liturgiaj celebroj&#8221;<sup>3<\/sup>, evidenti\u011dis la utileco de celebroj en ilia lingvo komuna kaj la neceso de esperantlingva meslibro.<br \/>\n\u0108i-tia meslibro devas respondi al kelkaj problemoj ne \u0109iam facile solveblaj \u0109e unua vido. Granda estas la ri\u0109eco de la liturgio; sed, \u0109ar la internaciaj kunvenoj devas, la\u016d sia specifa karaktero, da\u016dre migradi de unu al alia mondparto, anka\u016d la meslibro devas esti nepre facile portebla. Pro tio \u011di povas enhavi nur la plejofte uzatajn mestekstojn.<br \/>\nAliflanke \u011di devas doni eblecon sanktigi \u0109irka\u016d sepdekon da jaraj diman\u0109oj a\u016d solenoj. Fakte, \u0109iuj tekstoj por tio necesaj trovi\u011das en la du volumoj. Sed por kontentigi la\u016ddindajn aspirojn al plia esprimo de religia vivo, oni aldonis, krom kelkaj festoj kaj memorigaj tagoj, anka\u016d du mesojn, kies pre\u011dintencoj bone respondas al sopiroj tre viglaj en la katolika esperantistaro: pri la paco kaj la justeco, kaj pri la unuigo de la kristanoj.<br \/>\nLa internacieco de la Esperantistaro kaj la fakto, ke Esperanto normale ne estas gepatra lingvo, postulas specialan atenton anka\u016d pri la traduko de la tekstoj. Tial la tradukantoj \u0109iam klopodis eviti idiotismojn, kiel hebreismojn kaj latinismojn, kiuj povus malfaciligi la internacian komprenon de la vorto de Dio. Oni do diligente strebis al klareco kaj simpleco de la esprimoj. Krome la kompostinto multmaniere klopodis faciligi la legadon, ekzemple per dividado de la tekstoj la\u016d la linioj kaj la\u016d sencaj unuoj.<br \/>\nPro la speciala eco de la esperantlingva meslibro ni ne vidis neceson traduki la enkondukajn, normdonajn rimarkojn de la Roma Meslibro (&#8220;Institutio Generalis Missalis Romani&#8221;) a\u016d de la lega\u0135aro (&#8220;Praenotanda&#8221;); ni tamen ege rekomendas la studadon de tiuj gravaj tekstoj en la nacilingvaj a\u016d latina eldonoj. Same ni atentigas pri la normoj, kiujn la kompetenta Kongregacio de la Sankta Se\u011do preskribis speciale por la esperantlingvaj liturgiaj celebroj<sup>4<\/sup>.<br \/>\nKun \u011dojo ni prezentas al la katolikaj esperantistoj \u0109i-tiun meslibron, esperante, ke la celebro de la sankta liturgio, kiu estas kulmino kaj fonto de la eklezia vivo<sup>5<\/sup>, fortigu ilin &#8220;plenumi la ordonon de Jesuo Kristo: &#8216;Iru en la tutan mondon kaj prediku la evangelion al \u0109iu kreita\u0135o!'&#8221;<sup>6<\/sup>.<br \/>\nVarsovio, la 4-an de Junio 1995,<br \/>\nen la festo de Pentekosto<br \/>\nnome de la Liturgia Komisiono Internacia,<br \/>\n\u011dia prezidanto<br \/>\n<strong><img decoding=\"async\" src=\"file:\/\/\/H:\/Esperanto\/B%C3%ADblia%20e%20Igreja\/CD%20ESPERANTO%20CAT%C3%93LICOS\/B%C3%ADblia%20e%20Igreja\/B%C3%ADblia%20e%20Livro%20de%20Cantos%20ADORU\/meslibro\/kx.gif\" alt=\"Kreuz\"> Wladyslaw Miziolek<\/strong><br \/>\nHelpepiskopo de Varsovio<br \/>\n<sup>1<\/sup> Sacrosanctum Concilium 10a.<br \/>\n<sup>2<\/sup> Sacrosanctum Concilium 48.<br \/>\n<sup>3<\/sup> Sacrosanctum Concilium 14a, 48.<br \/>\n<sup>4<\/sup> Tiuj \u0109i normoj trovi\u011das sur p. 8 kaj 9. Noto de la eldonanto.<br \/>\n<sup>5<\/sup> Kp. Sacrosanctum Concilium 10a.<br \/>\n<sup>6<\/sup> El la statuto de la Internacia Katolika Unui\u011do Esperantista, citante Mar 16, 15.<br \/>\n<a name=\"2\"><\/a><\/p>\n<h4>ENHAVO<\/h4>\n<p><strong>Aproba dekreto <\/strong>6<br \/>\n<strong>Tempo de Advento <\/strong>11<br \/>\n<strong>Tempo de Kristnasko <\/strong>16<br \/>\n<strong>Tempo de Karesmo <\/strong>33<br \/>\n<strong>Tempo de Pasko <\/strong>47<br \/>\n<strong>Ordinara tempo <\/strong>64<br \/>\n<strong>Solenoj de la Sinjoro dum la ordinara tempo <\/strong>107<br \/>\n<strong>Ritaro de la Meso <\/strong>114<br \/>\n<strong>Festoj kaj solenoj <\/strong>167<br \/>\n<strong>Mesoj por difinitaj bezonoj a\u016d okazoj <\/strong>204<br \/>\n<strong>Apendico: Universalaj Pre\u011doj <\/strong>208<br \/>\n<strong>Detala tabelo de enhavo <\/strong>211<br \/>\n<a name=\"3\"><\/a><\/p>\n<h4>CONGREGATIO DE CULTU DIVINO ET DISCIPLINA SACRAMENTORUM<\/h4>\n<p>Prot. CD 181\/90<br \/>\n<strong>COMMISSIONIS LITURGICAE DE LINGUA &#8220;ESPERANTO&#8221; <\/strong><br \/>\nInstante Excellentissimo Domino Ladislao Miziolek, Episcopo titulari Praesidiensi et Auxiliari Varsaviensi, Commissionis liturgicae de lingua &#8220;Esperanto&#8221; Praeside, litteris die 15 decembris 1988 datis, vigore facultatem huic Congregationi a Summo Pontifice IOANNE PAULO II tributarum, interpretationem &#8220;esperanto&#8221; MISSALIS ROMANI et LECTIONARII ROMANI pro Dominicis et Festis necnon ORDINIS MISSAE, prout in adiecto prostat exemplari, libenter probamus seu confirmamus, ita ut adhiberi possit iuxta &#8220;Normas de celebranda Missa in &#8216;Esperanto'&#8221;, ab hoc Dicasterio die 20 martii 1990 (Prot. CD 149\/90) statutas et huic Decreto adnexas.<br \/>\nIn textu imprimendo inseratur ex integro hoc Decretum, quo ab Apostolica Sede petita confirmatio conceditur. Eiusdem insuper textus impressi duo exemplaria ad hanc Congregationem transmittantur.<br \/>\nContrariis quibuslibet minime obstantibus.<br \/>\nEx aedibus Congregationis de Cultu Divino et Disciplina Sacramentorum, die 8 novembris 1990.<br \/>\n<strong>Eduardus Card. Mart\u00a1nez<\/strong><br \/>\nPraefectus<br \/>\n<strong>\u2020&nbsp;Ludovicus Kada<\/strong><br \/>\nArchiep. tit. Thibicen.<br \/>\na Secretis<br \/>\n<strong>KONGREGACIO PRI LA DIA KULTO KAJ<br \/>\nLA DISCIPLINO DE LA SAKRAMENTOJ <\/strong><br \/>\nProt. CD 181\/90<br \/>\n<strong><br \/>\nLITURGIA KOMISIONO PRI LA LINGVO &#8220;ESPERANTO&#8221; <\/strong><br \/>\nLa\u016d peto, per letero de la 15a de decembro 1988, de Lia Mo\u015dto W\u00eeadys\u00eeaw Mizio\u00eeek, titulara Episkopo de Presidio kaj Helpepiskopo de Varsovio, Prezidanto de la Liturgia Komisiono pri la lingvo &#8220;Esperanto&#8221;, surbaze de la povoj al \u0109i tiu Kongregacio atribuitaj de la Plejsupra Pontifiko Johano Pa\u016dlo la Dua, ni aprobas kaj konfirmas la tradukon en &#8220;Esperanto&#8221; de la ROMA MESLIBRO kaj de la ROMA LEGA\u0134ARO, krome de la RITARO POR LA MESO la\u016d la aldonita ekzemplero, tiel ke \u011di povu utili\u011di la\u016d la &#8220;Normoj por la celebrado de la meso en Esperanto&#8221;, starigitaj de \u0109i tiu Kongregacio la 20an de Marto 1990 (Prot. CD 149\/90) kaj almetitaj al \u0109i tiu dekreto.<br \/>\nEn la presota teksto estu enmetita komplete \u0109i tiu dekreto, per kiu la petita konfirmo estas konsentita de la Apostola Se\u011do. Du ekzempleroj de la dirita presita teksto estu transdonataj al \u0109i tiu Kongregacio.<br \/>\nIuj ajn kontra\u016daj dispozicioj estas aboliciataj \u0109i-rilate.<br \/>\nEl la sidejo de la Kongregacio pri la Dia Kulto kaj la Disciplino de la Sakramentoj, la 8an de Novembro 1990.<br \/>\n<strong>Eduardo Kard. Mart\u00a1nez<\/strong><br \/>\nPrefekto<br \/>\n<strong>\u2020&nbsp;Lajos Kada<\/strong><br \/>\nTit. \u0108efepisk. de Tibico<br \/>\nSekretario<br \/>\n<strong>CONGREGATIO DE CULTU DIVINO<br \/>\nET DISCIPLINA SACRAMENTORUM <\/strong><br \/>\nProt. CD 149\/90<br \/>\n<strong>N O R M E<\/strong><br \/>\nper la celebrazione della Messa in esperanto<br \/>\nIn base alla vigente legislazione sulle lingue liturgiche, espressa nella Lettera circolare &#8220;Decem iam annos&#8221; del 5 giugno 1976, la lingua esperanto non presenta di per s, i requisiti per poter esser considerata lingua liturgica ed essere usata ordinariamente nelle celebrazioni liturgiche, in quanto non [Sinvcircumflex] lingua parlata dal popolo.<br \/>\nTuttavia, considerate le motivazioni soprattutto di ordine pastorale, addotte dalla Commissione liturgica esperantista, presieduta da S. E. Mons. W\u00eeadys\u00eeaw Mizio\u00eeek, Vescovo Ausiliare di Warszawa, e dall&#8217;Unione Internazionale Cattolica Esperantista (I.K.U.E.), presieduta dal Sac. Duilio Magnani, che hanno richiesto di poter usare questa lingua nelle celebrazioni eucaristiche, che si svolgono nei loro Congressi internazionali e nazionali, questo Dicastero stabilisce l&#8217;aggiornamento delle &#8220;Norme per la celebrazione della Messa in esperanto&#8221;, rese note il 23 marzo 1981, nel modo seguente:<br \/>\n1) necessario che i testi liturgici in esperanto siano confermati dalla Santa Sede prima del loro uso.<br \/>\n2) La concessione dell&#8217;uso dell&#8217;esperanto [Sinvcircumflex] limitata alla celebrazione:<br \/>\na) della S. Messa o di una liturgia della Parola, esclusa la celebrazione dei Sacramenti o degli altri riti liturgici,<br \/>\nb) in occasione di Congressi esperantisti internazionali, plurinazionali o nazionali;<br \/>\nc) la concessione dovr&#8230; riguardare i soli congressisti. Non potr&#8230; quindi sostituire, ad es., le Messe ad orario delle parrocchie o delle altre comunit&#8230; dei fedeli.<br \/>\n3) La celebrazione in esperanto sar&#8230; fatta previa informazione dell&#8217;Ordinario del luogo, in cui essa si dovr&#8230; svolgere.<br \/>\n<strong>Dalla Sede della Congregazione, 20 marzo 1990.<\/strong><br \/>\n<strong>Eduardo Card. Mart\u00a1nez<\/strong><br \/>\nPrefetto<br \/>\n\u2020&nbsp;Lajos Kada<br \/>\nArciv. tit. di Tibica<br \/>\nSegretario<br \/>\n<strong>KONGREGACIO PRI LA DIA KULTO KAJ<br \/>\nLA DISCIPLINO DE LA SAKRAMENTOJ <\/strong><br \/>\nProt. CD 149\/90<br \/>\n<strong>N O R M O J<\/strong><br \/>\npor la celebrado de la meso en Esperanto<br \/>\nSurbaze de la validanta le\u011daro pri liturgiaj lingvoj, esprimita en la cirkula letero &#8220;Decem iam annos&#8221; de la 5a de Junio 1976, la lingvo Esperanto ne prezentas per si mem la ecojn por ke \u011di povu esti konsiderata liturgia lingvo kaj esti uzata ordinare en la liturgiaj celebradoj, pro tio ke \u011di ne estas lingvo parolata de la popolo.<br \/>\nTamen, konsiderinte la motivojn precipe animzorgajn, elmetitajn de la esperantista liturgia komisiono, prezidita de Lia Ekscelenco Mons. W\u00eeadys\u00eeaw Mizio\u00eeek, Helpa Episkopo de Varsovio, kaj de la Internacia Katolika Unui\u011do Esperantista (IKUE), prezidita de Sac. Duilio Magnani, kiuj petis ke oni povu uzi \u0109i tiun lingvon en la e\u016dkaristiaj celebradoj, kiuj okazas en iliaj naciaj kaj internaciaj kongresoj, \u0109i tiu Kongregacio starigas la aktualigon de la &#8220;Normoj por la celebrado de la meso en Esperanto&#8221;, diskonigitaj la 23an de Marto 1981, en jena maniero:<br \/>\n1) Estas necese ke la liturgiaj tekstoj en Esperanto estu konfirmitaj de la Sankta Se\u011do anta\u016d ilia uzo.<br \/>\n2) La koncedo de la uzo de Esperanto estas limigita al la celebrado:<br \/>\na) de la meso a\u016d de liturgio de la Vorto, escepte de la celebrado de Sakramentoj kaj de la aliaj liturgiaj ritoj,<br \/>\nb) okaze de esperantistaj kongresoj internaciaj, plurnaciaj a\u016d naciaj;<br \/>\nc) la koncedo koncernu nur la kongresanojn. \u011ci do ne povos anstata\u016digi ekzemple la la\u016dhorajn mesojn de la paro\u0125oj a\u016d de la aliaj komunumoj de fideluloj.<br \/>\n3) La celebro en Esperanto estos farata post sciigo de la ekleziestro<sup>1<\/sup> de la loko, en kiu \u011di okazos.<br \/>\n<strong> El la sidejo de la Kongregacio, la 20an de Marto 1990.<\/strong><br \/>\n<strong>Eduardo Kard. Mart\u00a1nez<\/strong><br \/>\nPrefekto<br \/>\n\u2020&nbsp;Lajos Kada<br \/>\nTit. \u0108efepisk. de Tibico<br \/>\nSekretario<br \/>\n<sup>1<\/sup> Temas pri la &#8220;Ordinarius loci&#8221; (kp. Can. 134 CIC), en kies teritorio oni planas celebri la liturgion, do normale pri la dioceza episkopo a\u016d ties \u011deneralaj a\u016d episkopaj vikarioj. &#8211; Noto de la eldonanto.<\/p>\n<h4><a name=\"4\"><\/a>Mallongigoj de Bibliaj Libroj<\/h4>\n<table border=\"0\" width=\"90%\">\n<tbody>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Ago<\/td>\n<td width=\"40%\">Agoj de la Apostoloj<\/td>\n<td width=\"10%\">Kol<\/td>\n<td width=\"40%\">Koloseanoj<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Amo<\/td>\n<td width=\"40%\">Amos<\/td>\n<td width=\"10%\">Kor<\/td>\n<td width=\"40%\">Korintanoj<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Apo<\/td>\n<td width=\"40%\">Apokalipso de Johano<\/td>\n<td width=\"10%\">Kro<\/td>\n<td width=\"40%\">Kroniko<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Bar<\/td>\n<td width=\"40%\">Baru\u0125<\/td>\n<td width=\"10%\">Lam<\/td>\n<td width=\"40%\">Lamentado (Plorkanto)<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Cef<\/td>\n<td width=\"40%\">Cefanja<\/td>\n<td width=\"10%\">Lej<\/td>\n<td width=\"40%\">Letero de Jeremia (= Bar 6)<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Dan<\/td>\n<td width=\"40%\">Daniel<\/td>\n<td width=\"10%\">Lev<\/td>\n<td width=\"40%\">Levidoj<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Efe<\/td>\n<td width=\"40%\">Efezanoj<\/td>\n<td width=\"10%\">Luk<\/td>\n<td width=\"40%\">Luko<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Eli<\/td>\n<td width=\"40%\">Eliro<\/td>\n<td width=\"10%\">Mak<\/td>\n<td width=\"40%\">Makabeoj<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Est<\/td>\n<td width=\"40%\">Ester<\/td>\n<td width=\"10%\">Mal<\/td>\n<td width=\"40%\">Mala\u0125i<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Ezr<\/td>\n<td width=\"40%\">Ezra<\/td>\n<td width=\"10%\">Mar<\/td>\n<td width=\"40%\">Marko<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Flm<\/td>\n<td width=\"40%\">Filemon<\/td>\n<td width=\"10%\">Mat<\/td>\n<td width=\"40%\">Mateo<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Flp<\/td>\n<td width=\"40%\">Filipianoj<\/td>\n<td width=\"10%\">Mi\u0125<\/td>\n<td width=\"40%\">Mi\u0125a<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Gal<\/td>\n<td width=\"40%\">Galatoj<\/td>\n<td width=\"10%\">Na\u0125<\/td>\n<td width=\"40%\">Na\u0125um<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Gen<\/td>\n<td width=\"40%\">Genezo<\/td>\n<td width=\"10%\">Ne\u0125<\/td>\n<td width=\"40%\">Ne\u0125emja<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">\u0124ab<\/td>\n<td width=\"40%\">\u0124abakuk<\/td>\n<td width=\"10%\">Nom<\/td>\n<td width=\"40%\">Nombroj<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">\u0124ag<\/td>\n<td width=\"40%\">\u0124agaj<\/td>\n<td width=\"10%\">Oba<\/td>\n<td width=\"40%\">Obadja<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Heb<\/td>\n<td width=\"40%\">Hebreoj<\/td>\n<td width=\"10%\">Pet<\/td>\n<td width=\"40%\">Petro<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Ho\u015d<\/td>\n<td width=\"40%\">Ho\u015dea<\/td>\n<td width=\"10%\">Psa<\/td>\n<td width=\"40%\">Psalmoj<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Ijo<\/td>\n<td width=\"40%\">Ijob<\/td>\n<td width=\"10%\">Rea<\/td>\n<td width=\"40%\">Readmono<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Jak<\/td>\n<td width=\"40%\">Jakobo<\/td>\n<td width=\"10%\">Re\u011d<\/td>\n<td width=\"40%\">Re\u011doj<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Je\u0125<\/td>\n<td width=\"40%\">Je\u0125ezkel<\/td>\n<td width=\"10%\">Rom<\/td>\n<td width=\"40%\">Romanoj<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Jer<\/td>\n<td width=\"40%\">Jeremia<\/td>\n<td width=\"10%\">Rut<\/td>\n<td width=\"40%\">Rut<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Jes<\/td>\n<td width=\"40%\">Jesaja<\/td>\n<td width=\"10%\">Sa\u011d<\/td>\n<td width=\"40%\">Sa\u011deco<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Joe<\/td>\n<td width=\"40%\">Joel<\/td>\n<td width=\"10%\">Sam<\/td>\n<td width=\"40%\">Samuel<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Joh<\/td>\n<td width=\"40%\">Johano<\/td>\n<td width=\"10%\">Sen<\/td>\n<td width=\"40%\">Sentencoj (Proverboj)<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Jon<\/td>\n<td width=\"40%\">Jona<\/td>\n<td width=\"10%\">Sir<\/td>\n<td width=\"40%\">Sira\u0125ido<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Jos<\/td>\n<td width=\"40%\">Josuo<\/td>\n<td width=\"10%\">Tes<\/td>\n<td width=\"40%\">Tesalonikanoj<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Jud<\/td>\n<td width=\"40%\">Judas<\/td>\n<td width=\"10%\">Tim<\/td>\n<td width=\"40%\">Timoteo<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Ju\u011d<\/td>\n<td width=\"40%\">Ju\u011distoj<\/td>\n<td width=\"10%\">Tit<\/td>\n<td width=\"40%\">Tito<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Jut<\/td>\n<td width=\"40%\">Judit<\/td>\n<td width=\"10%\">Tob<\/td>\n<td width=\"40%\">Tobit<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Kan<\/td>\n<td width=\"40%\">Alta Kanto<\/td>\n<td width=\"10%\">Ze\u0125<\/td>\n<td width=\"40%\">Ze\u0125arja<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"10%\">Koh<\/td>\n<td width=\"40%\">Kohelet (Predikanto)<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p><a href=\"http:\/\/vitor.6te.net\/?page_id=293\">(Voltar \/ Reveni)<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>(Voltar \/ Reveni) MESLIBRO Por diman\u0109oj kaj festoj La\u016d la a\u016dtentika eldono por la liturgia uzo Liturgia Komisiono de Esperanto \u00a9 1995\/1999 Internacia Katolika Unui\u011do Esperantista (IKUE) Romo (por la traduka\u0135o) \u0108iuj rajtoj rezervitaj, tio&#8230;<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":293,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages\/299"}],"collection":[{"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=299"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages\/299\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":1897,"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages\/299\/revisions\/1897"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages\/293"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/vitor.6te.net\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=299"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}