Ĉieliro de Kristo – Vespro II

Malfermo
Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

Himno

Ho Vi, Jesuo, nia sav’,
ho Vi, dezir’ de nia am’,
Kreinto, Di’ de l’ univers’,
Vi, homo je la fin’ de l’ temp’!
Vin pelis Via kor-favor’,
ke niajn krimojn portis Vi
irante al kruela mort’
por nian morton preni for.
Vi, sobirinte al infer’,
la Viajn gvidis el karcer’,
kaj dekstre de la Patro Vi
venkinte tronas kun triumf’.
Pieco Via movu Vin
nin liberigi de l’ malbon’.
Domaĝu kaj elaŭdu nin.
Satigu nin per Via vid’.
Vi estu, Kristo, nia ĝoj’,
salajro estu kaj premi’,
en Vi restadu nia glor’,
tra ĉiuj tempo kaj eon’.

Psalmoj

Psalmo 110 (109), 1-5.7
La Mesio, Reĝo kaj Sacerdoto
Ĉar li devas reĝadi,
ĝis li metos ĉiujn malamikojn
sub siajn piedojn
(1 Kor 15, 25).

Antifono 1: Kristo supreniris en la ĉielon kaj sidas dekstre de Dio Patro. Haleluja.
La Eternulo diris al mia sinjoro: †
Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.
En la tago de via potenco †
via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.
De la komenco de matenruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. —
La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; †
vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. —
La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. —
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 1: Kristo supreniris en la ĉielojn kaj sidas dekstre de Dio Patro. Haleluja.

Psalmo 47 (46)
La Sinjoro, Reĝo de la Universo
Li sidas dekstre de Dio Patro,
kaj sia Regno ne havos limon.

Antifono 2: Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo, la Eternulo ĉe trumpetado. Haleluja.
Ĉiuj popoloj, plaŭdu per la manoj, *
Kriu al Dio per voĉo de kanto.
Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda; *
Li estas granda Reĝo super la tuta tero.
Li subigas al ni popolojn *
Kaj metas gentojn sub niajn piedojn.
Li elektas por ni nian heredon, *
La majeston de Jakob, kiun Li amas.
Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo, *
La Eternulo ĉe trumpetado.
Kantu al Dio, kantu! *
Kantu al nia Reĝo, kantu!
Ĉar Dio estas la Reĝo de la tuta tero: *
Kantu edifan kanton!
Dio reĝas super la popoloj; *
Dio sidas sur Sia sankta trono.
La princoj de la popoloj kolektiĝis, *
La popolo de la Dio de Abraham;
Ĉar al Dio apartenas la ŝildoj de la tero; *
Li estas tre alta.
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 2: Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo, la Eternulo ĉe trumpetado. Haleluja.

Laŭdkanto laŭ Apo 11, 17-18; 12, 10b-12a
La juĝo de Dio

Antifono 3: Nun la Filo de homo estas glorata, kaj Dio estas glorata en li. Haleluja.
Ni dankas Vin, ho Dio, la Sinjoro, †
la Plejpotenca, kiu estas kaj estis; *
ĉar Vi alprenis Vian grandan potencon kaj reĝis.
Kaj la nacioj furiozis, kaj venis Via kolero, *
kaj la tempo de la mortintoj, por esti juĝataj,
kaj la tempo doni la rekompencon al Viaj servistoj, la profetoj, †
kaj al la sanktuloj, kaj al la timantoj de Via nomo, *
malgrandaj kaj grandaj.
Nun fariĝis la savo kaj la potenco kaj la reĝeco de nia Dio, *
kaj la aŭtoritato de Lia Kristo;
ĉar ĵetiĝis malsupren la akuzanto de niaj fratoj, *
kiu tage kaj nokte akuzas ilin antaŭ nia Dio.
Kaj ili venkis ĝin pro la sango de la Ŝafido, †
kaj pro la vorto de sia atesto; *
kaj ili ne amis sian vivon ĝis morto mem.
Pro tio ĝoju, ho ĉieloj, *
kaj vi, kiuj en ili loĝas.
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 3: Nun la Filo de homo estas glorata, kaj Dio estas glorata en li. Haleluja.

Legaĵo: 1Pet 3, 18.22
Ĉar Kristo ankaŭ unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito; kiu estas dekstre de Dio, irinte en la ĉielon; al li anĝeloj kaj aŭtoritatoj kaj potencoj estas submetitaj.
Responsorio:
Mi supreniras al mia Patro kaj via Patro. Haleluja, haleluja.
Mi supreniras al mia Patro kaj via Patro. Haleluja, haleluja.
Mi supreniras al mia Dio kaj via Dio.
Haleluja, haleluja.
Mi pretigos por vi lokon.
Haleluja, haleluja.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Mi supreniras al nia Patro. Haleluja, haleluja.

Laŭdkanto de Maria

Laŭdkanto – Luk 1, 46-55
La ĝojo de la animo en la Sinjoro

Antifono: Ho Reĝo de gloro! Vi hodiaŭ triumfe supreniris en la ĉielon: Ne lasu nin orfaj sed, laŭ la promeso de la Patro, sendu al ni la Spiriton de la vero. Haleluja.
Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.
Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. —
Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.
Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. —
Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian korfavoron.
Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. —
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono: Ho Reĝo de gloro! Vi hodiaŭ triumfe supreniris en la ĉielon: Ne lasu nin orfaj sed, laŭ la promeso de la Patro, sendu al ni la Spiriton de la vero. Haleluja.

Porpetoj
Ni aklamu al Jesuo Kristo, kiu sidas dekstre de la Patro en la gloro ĉiela; kaj ni diru laŭ la ĝojo de la Spirito:
Kristo, reĝo de la gloro, ni vin laŭdas!
Reĝo de la gloro, kiu altigis kun vi la malfortecon de nia karno por ke ĝi ricevu gloron en la ĉielo, – forviŝu la malbonecon de la malnova kulpo kaj redonu al ni la dignecon, kiun ni perdis en la komenco.
Kristo, reĝo de la gloro, ni vin laŭdas!
Vi, kiu malsupreniris al ni per la vojo de la amo, – faru, ke ni supreniru al vi per la sama vojo.
Kristo, reĝo de la gloro, ni vin laŭdas!
Vi, kiu promesis allogi al vi la tutan homaron, – ne permesu, ke ni estu for de la unueco de via korpo.
Kristo, reĝo de la gloro, ni vin laŭdas!
Faru, ke ni de nun vivu korpe kaj anime en la ĉielo, – kien vi supreniris gloroplene kiel Sinjoro de la universo.
Kristo, reĝo de la gloro, ni vin laŭdas!
Sinjoro, kiun ni atendas kiel juĝanton de vivantoj kaj mortintoj, – faru, ke ni iam, kune kun niaj forpasintaj gefratoj, vidu poreterne vian senfinan mizerikordon.
Kristo, reĝo de la gloro, ni vin laŭdas!
(oni povas preĝi libere, laŭtvoĉe aŭ silente)

Patro-Nia
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro eterne. Amen.

Resuma Preĝo
Ĉiopova Dio, la ĉieleniro de via Filo estas honorigo de la homa naturo. Faru, por ke ni en sankta ĝojo celebru al Vi la dankoferon, kaj fortikigu nian esperon ligiĝi en la mistika korpo de Kristo. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Fina Voko
Dio benu nin. Li gardu nin de ĉio malbona kaj konduku nin al la vivo eterna.
Amen.
––––––––––––––––––––––––––––––
aŭ, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno
La Sinjoro estu kun vi
kaj kun via spirito.
Benu vin la ĉiopova Dio,
la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
Amen.
La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.
Al Dio estu danko.