Palmodimanĉo – Semajno II – Vespro II

PALMODIMANĈO KAJ PASIO DE LA SINJORO

Semajno II de la Psalterio

Vespro II

Malfermo
Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

Himno
Reĝ-insignoj jen leviĝas,
kruc-sekreto bril-lucidas.
Sur ĝi vivo agonias,
sed la kruco grac-radias.
Vundoj kovras korpon Lian,
bruston Lian lanc’ trapikas.
Fluas sango kun la akvo,
Di-indulgon ĝi efikas.
Plenumiĝas vort’ eterna,
de Davida kant’ devena,
ke mond-fame de la arbo
Dio regas, mondon benas.
Arbo bela kaj lucida,
ornamita reĝ-insigne,
inter trunkoj selektita,
Dian korpon portu digne.
Ho feliĉa tiu arbo,
ĉar ĝi Dian korpon tenas.
Pendigita mond-redempto
perdon de l’ infer’ reprenas.
Estu, kruco, salutata,
ho espero, vi tre kara.
Al honestaj gracon donu,
la indulgon al pekantaj.
Triunuo, Vi famiĝu,
tuta mondo Vin adoru.
Per la kruco Vi malfermu
vojon al la venk’ kaj gloro.

Psalmoj

Psalmo 110 (109), 1-5.7
La Mesio, Reĝo kaj Sacerdoto
Ĉar li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn
(1 Kor 15, 25).

Antifono 1: Dio Patro altigis al sia dekstro sian Kriston humiligitan kaj subpremitan.
La Eternulo diris al mia sinjoro: / Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.
En la tago de via potenco / via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.
De la komenco de matenruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. —
La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; / vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. —
La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. —
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 1: Dio Patro plialtigis al sia dekstro sian Kriston humiligitan kaj subpremitan.

Psalmo 115 (113 B)
Laŭdo al la vera Dio
Vi vin turnis al Dio for de idoloj, por servi vivantan kaj veran Dion. (1 Tes 1, 9)

Antifono 2: Purigitaj de la sango de Jesuo, ni servu la vivantan Dion por eterne!
Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, / Sed al Via nomo donu honoron, *
Pro Via favorkoreco, pro Via vereco.
Kial devas diri la popoloj: *
Kie do estas ilia Dio?
Sed nia Dio estas en la ĉielo; *
Ĉion, kion Li deziras, Li faras.
Iliaj idoloj estas arĝento kaj oro, *
Faritaĵo de homaj manoj.
Buŝon ili havas, sed ne parolas; *
Okulojn ili havas, sed ne vidas;
Orelojn ili havas, sed ne aŭdas; *
Nazon ili havas, sed ne flaras;
Manojn ili havas, sed ne palpas; / Piedojn ili havas, sed ne iras; *
Ili ne donas sonon per sia gorĝo.
Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, *
Ĉiuj, kiuj ilin fidas.
Ho Izrael, fidu la Eternulon; *
Li estas ilia helpo kaj ŝildo.
Ho domo de Aaron, fidu la Eternulon; *
Li estas ilia helpo kaj ŝildo.
Ho timantoj de la Eternulo, fidu la Eternulon; *
Li estas ilia helpo kaj ŝildo.
La Eternulo nin memoras, Li benas, Li benas la domon de Izrael, *
Li benas la domon de Aaron;
Li benas la timantojn de la Eternulo, *
La malgrandajn kaj la grandajn.
La Eternulo vin multigu, *
Vin kaj viajn infanojn.
Vi estas benitaj de la Eternulo, *
Kiu faris la ĉielon kaj la teron.
La ĉielo estas ĉielo de la Eternulo, *
Sed la teron Li donis al la homidoj.
Ne la mortintoj gloros la Eternulon, *
Kaj ne tiuj, kiuj foriris en la silentejon.
Sed ni benos la Eternulon *
De nun kaj eterne.
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 2: Purigitaj de la sango de Jesuo, ni servu al la vivanta Dio por eterne!

Laŭdkanto laŭ 1 Pet 2, 21-24
La libervola pasio de Kristo, Servanto de Dio

Antifono 3: Li portis sur si niajn kulpojn je sia korpo ĉe la kruco por ke ni, mortintaj je niaj pekoj, vivu en la justeco de Dio.
Kristo suferis pro ni, / postlasante por ni ekzemplon, *
por ke ni sekvu liajn postesignojn;
pekon li ne faris, *
kaj trompo ne troviĝis en lia buŝo;
insultate, li ne insultis responde; / suferante, li ne minacis, *
sed submetis sin al la juste juĝanta;
li mem portis niajn pekojn *
en sia korpo sur la lignaĵo,
por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, / vivu por justeco; *
per lia vundo ni resaniĝis. —
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 3: Li portis sur si niajn kulpojn je sia korpo ĉe la kruco por ke ni, mortintaj je niaj pekoj, vivu en la justeco de Dio.

Legaĵo: Agoj 13, 26-30

Fratoj, idoj el la raso de Abraham, kaj tiuj inter vi, kiuj timas Dion, al ni estas sendita la vorto de ĉi tiu savo. Ĉar la loĝantoj en Jerusalem kaj iliaj regantoj ne konis lin; kaj kondamnante lin, ili plenumis la voĉojn de la profetoj ĉiusabate legatajn. Kaj trovinte en li nenian kaŭzon de morto, ili tamen petis Pilaton mortigi lin. Kaj plenuminte ĉion, kio estis skribita pri li, ili forprenis lin de la lignaĵo kaj metis lin en tombon. Sed Dio levis lin el la mortintoj.

Responsorio
Ni adoras kaj laŭdas Vin, * Ho Jesuo, nia Sinjoro.
Ni adoras kaj laŭdas Vin, * Ho Jesuo, nia Sinjoro.
Vi savis la mondon per via kruco.
Ho Jesuo, nia Sinjoro.
La sankta nomo de la Sinjoro estis plialtigita per sia kruco.
Ho Jesuo, nia Sinjoro.
Ni adoru Kriston Reĝon, plialtigita per sia kruco!
Ho Jesuo, nia Sinjoro.
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
Ni adoras kaj laŭdas Vin, * Ho Jesuo, nia Sinjoro.

Laŭdkanto de Maria

Laŭdkanto – Luk 1, 46-55
La ĝojo de la animo en la Sinjoro

Antifono: Estas skribite: La paŝtisto estos mortigita, kaj la ŝafoj disiĝos. Sed, resurektinte, mi estos antaŭ ol vi en Galileo; tie vi trovos min, diras la Sinjoro.
Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.
Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. —
Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.
Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. —
Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian korfavoron.
Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. —
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono: Estas skribite: La paŝtisto estos mortigita, kaj la ŝafoj disiĝos. Sed, resurektinte, mi estos antaŭ ol vi en Galileo; tie vi trovos min, diras la Sinjoro.


Porpetoj
Ni adoru la Savanton de la homo, Kiu supreniris al Jerusalem por suferi la Pasion kaj tiel eniri en la gloron; kaj ni petu humile: Sanktigu, Sinjoro, la popolon kiun vi elaĉetis per via sango!
Jesuo, nia Elaĉetanto, koncedu ke, per la pento, ni enmiksiĝu pli kaj pli plene al via Pasio, por ke ni atingu la gloron de la Resurekto. Sanktigu, Sinjoro, la popolon kiun vi elaĉetis per via sango!
Akceptu nin sub la protekto de Maria, via Patrino, konsolantino de afliktuloj, – por ke ni komfortigu la malĝojulojn per la sama asisto kiun ni ricevis de vi. Sanktigu, Sinjoro, la popolon kiun vi elaĉetis per via sango!
Akceptu bonkore tiujn, kiuj sin pretigas por spirite renaskiĝi per la bapto, por ke ili, kiel vivaj ŝtonoj, konstruu vian spiritan domon, la eklezion. Sanktigu, Sinjoro, la popolon kiun vi elaĉetis per via sango!
Sinjoro Jesuo, kiu humiliĝis je obeemo ĝis la morto de kruco, – instruu nin esti obeemaj kaj suferi pacience. Sanktigu, Sinjoro, la popolon kiun vi elaĉetis per via sango!
Faru, ke la korpoj de niaj gefratoj mortintoj estu similaj al la bildo de via glora korpo, – kaj faru nin indaj partopreni iam, kune kun ili, en via gloro. Sanktigu, Sinjoro, la popolon kiun vi elaĉetis per via sango!
(oni povas preĝi libere, laŭtvoĉe aŭ silente)

Patro-Nia
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro eterne. Amen.

Resuma Preĝo

Dio eterna kaj ĉiopova, Vi volis, ke nia Savanto fariĝus homo kaj mortus surkruce por doni al la homaro ekzemplon de humileco. Koncedu al ni, ke ni lernu la instruon de lia Pasio kaj resurektu kun li en via gloro. Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


Fina Voko
Dio benu nin. Li gardu nin de ĉio malbona kaj konduku nin al la vivo eterna.
Amen.
––––––––––––––––––––––––––––––
aŭ, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno
La Sinjoro estu kun vi
kaj kun via spirito.
Benu vin la ĉiopova Dio,
la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
Amen.
La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.
Al Dio estu danko.