Dimanĉo V de la Karesma Tempo – Semajno I – Vespro II

DIMANĈO V DE LA KARESMA TEMPO

Semajno I de la Psalterio

Vespro II

Malfermo
Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.


Himno

Kreint’ favora, aŭdu nin.
Al Vi ni preĝas kun plorad’
en tiu ĉi karesma temp’,
la kvardek tagoj de abstin’.
Ho Esplorant’ de nia kor’,
malfortas tiom nia fort’.
Revenas pente ni al Vi.
Pardonu nin per Via grac’.
Ni multon pekis antaŭ Vi.
Konfesas ni; indulgu nin.
Kadukas ni; fortigu nin,
por ke laŭdatu Via nom’.
Donacu do, ke bridu ni
avidojn korpajn per abstin’,
ke fastu ni kun sobra mens’,
detenu nin de ajna krim’.
Favoru, sankta Triunu.
Nin helpu vivi kun moder’,
Vin servi, kiel servas Vi,
ke frukton donu Via don’.

Psalmoj
Antifono 1: Kiel la serpento en la dezerto, tiel devas la Filo de Homo esti levita per kruco.

Psalmo 110 (109), 1-5.7
La Mesio, Reĝo kaj Sacerdoto
Ĉar li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn
(1 Kor 15, 25).

La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj.
En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo.
La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek.
La Sinjoro ĉe via dekstra flanko frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
Li trinkos el rivero sur la vojo; Tial li levos la kapon.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono 1: Kiel la serpento en la dezerto, tiel devas la Filo de Homo esti levita per kruco.

Antifono 2: Sinjoro Dio de la universo, vi protektas kaj liberigas, akompanas kaj fine savas.

Psalmo 114 (113 A)
Izrael liberiĝas el Egiptujo
Sciu, ke ankaŭ vi, kiuj forlasis tiun ĉi mondon, eliris el Egiptujo (Sankta Aŭgusteno).

Kiam Izrael eliris el Egiptujo, La domo de Jakob el fremda popolo,
Tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, Izrael Lia regno.
La maro vidis kaj forkuris, Jordan turniĝis malantaŭen;
La montoj saltis kiel ŝafoj, La montetoj kiel ŝafidoj.
Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?
Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj, Montetoj, kiel ŝafidoj?
Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero, Antaŭ la Dio de Jakob,
Kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo, Graniton en akvodonan fonton.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono 2: Sinjoro Dio de la universo, vi protektas kaj liberigas, akompanas kaj fine savas.

Antifono 3: Li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; per lia vundo ni resaniĝis.

Laŭdkanto laŭ 1 Ped 2, 21-24
La libervola pasio de Kristo, Servanto de Dio

La Kristo suferis pro ni, postlasante por ni ekzemplon, por ke ni sekvu liajn postesignojn!
Pekon li ne faris, kaj trompo ne troviĝis en lia buŝo.
Insultate, li ne insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al la Justa Juĝanto.
Li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignaĵo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo ni resaniĝis.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono 3: Li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; per lia vundo ni resaniĝis.

Legaĵo: Ago 13, 26-30a
Fratoj, idoj el la raso de Abraham, kaj tiuj inter vi, kiuj timas Dion, al ni estas sendita la vorto de ĉi tiu savo. Ĉar la loĝantoj en Jerusalem kaj iliaj regantoj ne konis lin; kaj kondamnante lin, ili plenumis la voĉojn de la profetoj ĉiusabate legatajn. Kaj trovinte en li nenian kaŭzon de morto, ili tamen petis Pilaton mortigi lin. Kaj plenuminte ĉion, kio estis skribita pri li, ili forprenis lin de la lignaĵo kaj metis lin en tombon. Sed Dio levis lin el la mortintoj.
Responsorio
V. Sinjoro, atentu kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi.
R. Sinjoro, atentu kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi.
V. Vin, Kristo, ni petas: elaŭdu niajn preĝojn.
R. Ĉar ni pekis antaŭ Vi.
V. Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
R. Sinjoro, atentu kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi.

Laŭdkanto de Maria
Antifono: Kiam mi estos suprenlevita de sur la tero, tiam mi altiros al mi ĉiujn homojn.

Laŭdkanto – Luk 1, 46-55
La ĝojo de la animo en la Sinjoro

Mia animo altigas la Eternulon, kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, kaj sankta estas Lia nomo.
Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj al tiuj, kiuj Lin timas.
Li montris forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, kaj Li altigis humilulojn.
Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj.
Li helpis Sian servanton Izrael, memorante Sian korfavoron.
Kiel Li parolis al niaj patroj, al Abraham kaj al lia idaro eterne.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono: Kiam mi estos suprenlevita de sur la tero, tiam mi altiros al mi ĉiujn homojn.

Porpetoj
Ni gloru Dion, la Patron, kiu faris nin Sia elektita popolo, renaskiĝinta el semo nepereonta kaj eterna, per lia Filo, la Vorto kiu karniĝis; kaj ni petu Lin humile:
Mizerikorda Dio, aŭskultu la petegojn kiujn ni sendas al Vi favore al Via popolo, kaj faru, ke ĝi pli deziru, ĉiam, Vian vorton ol la korpa nutraĵo. Estu favora, Dio, al via popolo!
Nin instruu ami sincere kaj sendiskriminacie la popolon de nia lando kaj la popolojn de ĉiuj rasoj, kaj labori por la feliĉo kaj konkordo de la tuta homaro. Estu favora, Dio, al via popolo!
Akceptu bonkore tiujn, kiuj pretiĝas por spirite renaskiĝi dum la bapto, por ke ili, kiel vivaj ŝtonoj, konstruu vian spiritan domon nome Eklezion. Estu favora, Dio, al via popolo!
Vi, kiu admonis la ninevanojn al pentofaro per la predikado de profeto Jona, konvertu per via vorto la korojn de la pekantoj. Estu favora, Dio, al via popolo!
Helpu la mortantojn atendi plenfide sian renkontiĝon kun Kristo, por ke ili ĝoju por eterne vidante vian vizaĝon. Estu favora, Dio, al via popolo!
(oni povas preĝi libere)

Patro-Nia
Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
Ĉar Via estas la regno kaj la potenco kaj la gloro eterne. Amen.

Resuma Preĝo
Sinjoro nia Dio, koncedu al ni, per via graco, vojiri ĝoje sur la sama vojo de karitato, kiu kondukis vian Filon oferti sin al la morto pro via amo al la mondo. Tion ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, en la unueco de la Sankta Spirito. Amen.

Fino
V. Dio benu nin. Li gardu nin de ĉio malbona kaj konduku nin al la vivo eterna.
R. Amen.