Dimanĉo IV de la Karesma Tempo – Semajno IV – Vespro II

DIMANĈO IV DE LA KARESMA TEMPO

Semajno IV de la Psalterio

Vespro II

Malfermo
Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.


Himno

Kreint’ favora, aŭdu nin.
Al Vi ni preĝas kun plorad’
en tiu ĉi karesma temp’,
la kvardek tagoj de abstin’.
Ho Esplorant’ de nia kor’,
malfortas tiom nia fort’.
Revenas pente ni al Vi.
Pardonu nin per Via grac’.
Ni multon pekis antaŭ Vi.
Konfesas ni; indulgu nin.
Kadukas ni; fortigu nin,
por ke laŭdatu Via nom’.
Donacu do, ke bridu ni
avidojn korpajn per abstin’,
ke fastu ni kun sobra mens’,
detenu nin de ajna krim’.
Favoru, sankta Triunu.
Nin helpu vivi kun moder’,
Vin servi, kiel servas Vi,
ke frukton donu Via don’.

Psalmoj

Psalmo 110 (109), 1-5.7
La Mesio, Reĝo kaj Sacerdoto
Ĉar li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn (1 Kor 15, 25).

Antifono 1: Li estas la difinito de Dio, por esti la juĝisto de la vivantoj kaj de la mortintoj.

La Eternulo diris al mia sinjoro: / Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.
En la tago de via potenco / via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.
De la komenco de matenruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. —
La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; / vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. —
La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. —
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 1: Li estas la difinito de Dio, por esti la juĝisto de la vivantoj kaj de la mortintoj.

Psalmo 111 (112)
La feliĉo de la justulo
Iru kiel infanoj de lumo, ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero (Efe 5, 8-9).

Antifono 2: Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, ĉar neniam li falos.
Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon *
Kaj tre amas Liajn ordonojn.
Forta sur la tero estos lia semo; *
La gento de virtuloj estos benita.
Bonstato kaj riĉeco estas en lia domo; *
Kaj lia justeco restas eterne. –
En mallumo leviĝas lumo por la virtulo. *
Li estas kompatema, favorkora, kaj justa.
Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, *
Kiu pesas siajn farojn per justeco. –
Ĉar neniam li falos; *
Virtulo estos memorata eterne.
Malbonan famon li ne timos; *
Fortika estas lia koro, ĝi fidas la Eternulon.
Senŝanceliĝa estas lia koro; *
Li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj malamikoj.
Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj; / Lia justeco restas eterne, *
Lia korno altiĝos en honoro. –
La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas, / Kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas. *
La deziro de malvirtuloj pereos. –
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 2: Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, ĉar neniam li falos.

Laŭdkanto laŭ 1 Ped 2, 21-24
La libervola pasio de Kristo, Servanto de Dio

Antifono 3: Dio plenumis tion, kion Li antaŭanoncis per la buŝo de ĉiuj profetoj, ke Lia Kristo suferos.

Kristo suferis pro ni, / postlasante por ni ekzemplon, *
por ke ni sekvu liajn postesignojn;
pekon li ne faris, *
kaj trompo ne troviĝis en lia buŝo;
insultate, li ne insultis responde; / suferante, li ne minacis, *
sed submetis sin al la juste juĝanta;
li mem portis niajn pekojn *
en sia korpo sur la lignaĵo,
por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, / vivu por justeco; *
per lia vundo ni resaniĝis. —
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono 3: Dio plenumis tion, kion Li antaŭanoncis per la buŝo de ĉiuj profetoj, ke Lia Kristo suferos.

Legaĵo: 1 Kor 9, 24-25
Ĉu vi ne scias, ke ĉiuj kurantoj en la areno kuras, sed nur unu ricevas la premion?
Tiel same kuru, por ke vi atingu.
Kaj ĉiu konkuranto sin regas en ĉio.
Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon; sed ni, nepereontan.
Responsorio
Atentu, Sinjoro, kaj korfavoru,
ĉar ni pekis antaŭ Vi.
Atentu, Sinjoro, kaj korfavoru,
ĉar ni pekis antaŭ Vi.
Vin, Kristo, ni petas:
elaŭdu niajn preĝojn,
ĉar ni pekis antaŭ Vi.
Gloro al la Patro kaj al la Filo
kaj al la Sankta Spirito.
Atentu, Sinjoro, kaj korfavoru,
ĉar ni pekis antaŭ Vi.

Laŭdkanto de Maria

Laŭdkanto – Luk 1, 46-55
La ĝojo de la animo en la Sinjoro

Antifono: Filo, vi estas ĉiam kun mi, kaj ĉio mia estas via. Sed konvenis esti gajaj kaj ĝoji; ĉar ĉi tiu via frato estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita.

Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.
Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. —
Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.
Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. —
Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian korfavoron.
Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. —
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono: Filo, vi estas ĉiam kun mi, kaj ĉio mia estas via. Sed konvenis esti gajaj kaj ĝoji; ĉar ĉi tiu via frato estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita.

Porpetoj
Ni ĉiam danku al Kristo, nia Kapo kaj Majstro,
kiu venis por servi kaj fari bonaĵojn al ĉiuj;
kaj ni lin petegu humile kaj plenfide:
Vizitu, Sinjoro, Vian familion.

Gvidu, Sinjoro, la episkopojn kaj pastrojn de Via eklezio,
kiuj partoprenas en Via ofico de Kapo kaj Paŝtisto,
por ke ili konduku ĉiujn per Vi al la Patro.
Vizitu, Sinjoro, Vian familion.
Ke Viaj anĝeloj akompanu la vojaĝantojn,
por ke ili evitu ĉiajn danĝerojn de la korpo kaj de la animo.
Vizitu, Sinjoro, Vian familion.
Instruu nin servi al ĉiuj, kaj tiel ni estu imitantoj de Vi,
kiu venis por servi kaj ne por esti servita.
Vizitu, Sinjoro, Vian familion.
Faru, ke la spirito de sincera frateco regu en la tuta humana komunumo,
por ke ĝi fariĝu, pro via ĉeesto, kvazaŭ fortikigita urbo.
Vizitu, Sinjoro, Vian familion.
Rigardu la viktimojn de la japana tertremo kaj de la pacifika cunamo.
Donu al la mortintoj la eternan vivon kaj al la postvivintoj Vian forton.
Vizitu, Sinjoro, Vian familion.
Estu mizerikorda al ĉiuj, kiuj forpasis el tiu ĉi vivo,
kaj akceptu ilin ĉe la lumo de via vizaĝo.
Vizitu, Sinjoro, Vian familion.
(oni povas preĝi libere)

Patro-Nia
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro eterne. Amen.

Resuma Preĝo
Dio, kiu kompatoplene repaciĝas kun la homaro per via Filo,
ebligu bonvole,
ke la kristana popolo sin preparu por la proksima Pasko kun fervora pieco kaj vigla kredo.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
Amen.

Fina Voko
Ni benu la Eternulon.
Al Dio estu danko.
––––––––––––––––––––––––––––––
aŭ:
Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna.
Amen.
––––––––––––––––––––––––––––––
aŭ, se ĉeestas pastro aŭ diakono:
Beno
La Sinjoro estu kun vi
kaj kun via spirito.
Benu vin la ĉiopova Dio,
la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
Amen.
La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.
Al Dio estu danko.