Dimanĉo II de la Karesma Tempo – Semajno II – Vespro II

DIMANĈO II DE LA KARESMA TEMPO

Semajno II de la Psalterio

Vespro II

Malfermo

Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

Himno

Kreint’ favora, aŭdu nin.
Al Vi ni preĝas kun plorad’
en tiu ĉi karesma temp’,
la kvardek tagoj de abstin’.

Ho Esplorant’ de nia kor’,
malfortas tiom nia fort’.
Revenas pente ni al Vi.
Pardonu nin per Via grac’.

Ni multon pekis antaŭ Vi.
Konfesas ni; indulgu nin.
Kadukas ni; fortigu nin,
por ke laŭdatu Via nom’.

Donacu do, ke bridu ni
avidojn korpajn per abstin’,
ke fastu ni kun sobra mens’,
detenu nin de ajna krim’.

Favoru, sankta Triunu.
Nin helpu vivi kun moder’,
Vin servi, kiel servas Vi,
ke frukton donu Via don’.

Psalmoj

Antifono 1: La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion en sankta ornamo.

Psalmo 110 (109), 1-5.7
La Mesio, Reĝo kaj Sacerdoto
Ĉar li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn (1 Kor 15, 25).

La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj.

En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo.

La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek.

La Sinjoro ĉe via dekstra flanko frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.

Li trinkos el rivero sur la vojo; Tial li levos la kapon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

Antifono 1: La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion en sankta ornamo.

Antifono 2: La Eternulo estas unu, kiu faris la ĉielon kaj la teron.

Psalmo 115 (113 B)
Laŭdo al la vera Dio
Vi vin turnis al Dio for de idoloj, por servi vivantan kaj veran Dion (1 Tes 1, 9).

Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco.

Kial devas diri la popoloj: Kie do estas ilia Dio?

Sed nia Dio estas en la ĉielo; Ĉion, kion Li deziras, Li faras.

Iliaj idoloj estas arĝento kaj oro, Faritaĵo de homaj manoj.

Buŝon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas;

Orelojn ili havas, sed ne aŭdas; Nazon ili havas, sed ne flaras;

Manojn ili havas, sed ne palpas; Piedojn ili havas, sed ne iras; Ili ne donas sonon per sia gorĝo.

Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, Ĉiuj, kiuj ilin fidas.

Ho Izrael, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo.

Ho domo de Aaron, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo.

Ho timantoj de la Eternulo, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo.

La Eternulo nin memoras, Li benas, Li benas la domon de Izrael, Li benas la domon de Aaron;

Li benas la timantojn de la Eternulo, La malgrandajn kaj la grandajn.

La Eternulo vin multigu, Vin kaj viajn infanojn.

Vi estas benitaj de la Eternulo, Kiu faris la ĉielon kaj la teron.

La ĉielo estas ĉielo de la Eternulo, Sed la teron Li donis al la homidoj.

Ne la mortintoj gloros la Eternulon, Kaj ne tiuj, kiuj foriris en la silentejon.

Sed ni benos la Eternulon De nun kaj eterne. Haleluja!

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

Antifono 2: La Eternulo estas unu, kiu faris la ĉielon kaj la teron.

Antifono 3: Dio ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni ĉiuj.

Laŭdkanto laŭ 1 Ped 2, 21-24
La libervola pasio de Kristo, Servanto de Dio

La Kristo suferis pro ni, postlasante por ni ekzemplon, por ke ni sekvu liajn postesignojn!

Pekon li ne faris, kaj trompo ne troviĝis en lia buŝo.

Insultate, li ne insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al la Justa Juĝanto.

Li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignaĵo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo ni resaniĝis.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

Antifono 3: Dio ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni ĉiuj.

Legaĵo: 1 Kor 9, 24-25

Ĉu vi ne scias, ke ĉiuj kurantoj en la areno kuras, sed nur unu ricevas la premion? Tiel same kuru, por ke vi atingu. Kaj ĉiu konkuranto sin regas en ĉio. Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon; sed ni, nepereontan.

Responsorio

V. Sinjoro, atentu kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi.
R. Sinjoro, atentu kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi.
V. Vin, Kristo, ni petas: elaŭdu niajn preĝojn.
R. Ĉar ni pekis antaŭ Vi.
V. Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
R. Sinjoro, atentu kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi.

Laŭdkanto de Maria

Antifono: Rakontu al neniu la vizion, ĝis la Filo de Homo releviĝos el la mortintoj.

Laŭdkanto – Luk 1, 46-55
La ĝojo de la animo en la Sinjoro

Mia animo altigas la Eternulon, kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj al tiuj, kiuj Lin timas.

Li montris forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj.

Li helpis Sian servanton Izrael, memorante Sian korfavoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, al Abraham kaj al lia idaro eterne.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

Antifono: Rakontu al neniu la vizion, ĝis la Filo de Homo releviĝos el la mortintoj.

Porpetoj

Ni dankegu al Kristo, nia Majstro kaj Sinjoro, kiu venis por servi kaj fari bonaĵojn al ĉiuj; kaj ni petegu humile kaj plenfide:

Gvidu, Sinjoro, niajn episkopojn kaj pastrojn, kiuj partoprenas en via administrado de Ĉefo kaj Paŝtisto de la Eklezio, por ke ili, per via asisto, konduku al la Patro la tutan homaron. Benu, Sinjoro, vian Eklezion!

Ke viaj anĝeloj akompanu la vojaĝantojn, por ke ili evitu ĉiajn danĝerojn de la korpo kaj de la animo. Benu, Sinjoro, vian Eklezion!

Instruu nin servi al ĉiuj, kaj tiel ni estu imitantoj de vi, kiu venis por servi kaj ne por esti servita. Benu, Sinjoro, vian Eklezion!

Faru, ke la spirito de sincera frateco reĝu en la tuta humana komunumo, por ke ĝi fariĝu, pro via ĉeesto, kvazaŭ urbo forta kaj neŝancelebla. Benu, Sinjoro, vian Eklezion!

Estu mizerikorda al ĉiuj, kiuj forpasis el tiu ĉi vivo, kaj akceptu ilin ĉe la lumo de via vizaĝo. Benu, Sinjoro, vian Eklezion!

(oni povas preĝi libere)

Patro-Nia

Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno kaj la potenco kaj la gloro eterne. Amen.

Resuma Preĝo

Ho Dio, kiu ordonis al ni, ke ni aŭskultu vian amatan Filon, nutru nian spiriton per via vorto por ke ni, ricevinte la purigon je nia rigardo de kredantoj, ĝoju pro la vizio de via gloro. Tion ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, en la unueco de la Sankta Spirito. Amen.

Fino

V. Dio benu nin. Li gardu nin de ĉio malbona kaj konduku nin al la vivo eterna.
R. Amen.