Dimanĉo VII de la Ordinara Tempo – Semajno III – Vespro II

DIMANĈO VII DE LA ORDINARA TEMPO

Semajno III de la Psalterio

Vespro II

Malfermo
Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.


Himno

Kreinto bona Vi de l’ lum’,
per Vi eklumas ĉiu tag’.
La kreon de la tuta mond’
komencis Vi per nova lum’.
Maten’ ligita kun vesper’
nomiĝas tag’ laŭ Via vol’.
Ĝin glutos nigro kaj ĥaos’.
Ni Vin petegas: Aŭdu nin.
Ne nestu kulp’ en nia kor’
nek flirta, petolema pens’;
ke nek tenebro nek obskur’
detenu nin de nia cel’.
Frapante je l’ ĉiela pord’
premion gajnu ni de l’ viv’.
Obstakla ĉio restu for.
Ni puraj vivu antaŭ Vi.
En tiu ĉi vespera hor’
Vin gloru nia laŭda kant’,
Vin, Patro, Filo kaj Spirit’,
Vin, tri-persona unu Di’.

Psalmoj
Antifono 1: Diris la Eternulo al mia Sinjoro: “Sidu dekstre de Mi”. Haleluja.

Psalmo 110 (109), 1-5.7
La Mesio, Reĝo kaj Sacerdoto
Ĉar li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn
(1 Kor 15, 25).

La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj.
En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo.
La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek.
La Sinjoro ĉe via dekstra flanko frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
Li trinkos el rivero sur la vojo; Tial li levos la kapon.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono 1: Diris la Eternulo al mia Sinjoro: “Sidu dekstre de Mi”. Haleluja.

Antifono 2: La mizerikorda Sinjoro faris Siajn miraklojn memorindaj. Haleluja.

Psalmo 111 (110)
La verkoj de la Eternulo
Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca
(Apo 15, 3).

Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, En rondo de piuloj kaj en kunveno.
Grandaj estas la faroj de la Eternulo, Serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas.
Bela kaj majesta estas Lia verko, Kaj Lia justeco restas eterne.
Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo.
Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas; Li memoras eterne Sian interligon.
La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo, Doninte al ili la heredon de gentoj.
La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; Perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj;
Ili estas fortikaj por eterne, Faritaj per vero kaj honesto.
Liberigon Li sendis al Sia popolo; Li aranĝis por ĉiam Sian interligon. Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.
Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo; Bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono 2: La mizerikorda Sinjoro faris Siajn miraklojn memorindaj. Haleluja.

Antifono 3: La Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas. Haleluja.

Laŭdkanto laŭ Apo 19, 1-2.5-7
La nuptoj de la Ŝafido

La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio;
ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj;
Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
La Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas.
Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron;
ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, kaj lia edzino sin pretigis.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono 3: La Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas. Haleluja.


Legaĵo: 1 Ped 1, 3-5

Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laŭ Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj, en heredaĵon ne pereontan, ne makulotan, ne velkontan, rezervitan en la ĉielo por vi, kiuj estas gardataj de la potenco de Dio per fido al savo preta malkaŝiĝi en la lasta tempo.


Responsorio
V. Benata Vi estas, Sinjoro, en Via firmamento.
R. Benata Vi estas, Sinjoro, en Via firmamento.
V. Laŭdata kaj honorata por eterne.
R. En Via firmamento.
V. Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
R. Benata Vi estas, Sinjoro, en Via firmamento.

Laŭdkanto de Maria
Antifono: Estu perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.

Laŭdkanto – Luk 1, 46-55
La ĝojo de la animo en la Sinjoro

Mia animo altigas la Eternulon, kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, kaj sankta estas Lia nomo.
Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj al tiuj, kiuj Lin timas.
Li montris forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, kaj Li altigis humilulojn.
Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj.
Li helpis Sian servanton Izrael, memorante Sian korfavoron.
Kiel Li parolis al niaj patroj, al Abraham kaj al lia idaro eterne.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono: Estu perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.

Porpetoj
Ni alvoku ĝojoplene al Dio nia Patro, kiu, kreinta la mondon en la komenco, rekreis ĝin per la elaĉeto kaj senĉese renovigas ĝin per Sia amo, kaj ni diru:
Ni laŭdas Vin, Sinjoro, ĉar Vi elmontris Vian potencon per la mirindaĵoj de la tuta universo, kaj per la okazintaĵoj de la mondo Vi elmontris Vian providencon. Renovigu, ho Sinjoro, la mirindaĵojn de Via amo.
Per Jesuo Kristo, via Filo, kiu dum la kruco-triumfo anoncis la pacon al la mondo, liberigu nin de la malespero kaj la vana timo. Renovigu, ho Sinjoro, la mirindaĵojn de Via amo.
Al ĉiuj, kiuj amas la justecon kaj laboras por ĝi, helpu ilin kunlabori sincere kaj konkorde en la konstruado de pli bona mondo. Renovigu, ho Sinjoro, la mirindaĵojn de Via amo.
Helpu la subprematajn, liberigu la malliberajn, konsolu la afliktitajn, donu panon al la malsataj, fortigu la malfortajn, por ke en ĉiuj montriĝu la kruco-triumfo. Renovigu, ho Sinjoro, la mirindaĵojn de Via amo.
Vi, kiu glore revivigis Kriston, Via Filo, faru ke niaj forpasintoj ankaŭ atingu la plenecon de la vivo. Renovigu, ho Sinjoro, la mirindaĵojn de Via amo.
(oni povas preĝi libere)

Patro-Nia
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro eterne.
Amen.

Resuma Preĝo
Dio eterna kaj ĉiopova, bonvole konduku nian vivon laŭ Via volo, por ke ni havu la meriton produkti abundajn fruktojn de bonaj verkoj, je la nomo de Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro, kiu estas Dio kun Vi, en la unueco de la Sankta Spirito. Amen.

Fino
V. La Sinjoro nin benu, nin liberigu de ĉia malbono kaj nin konduku al la eterna vivo.
R. Amen.
V. Ni benu la Sinjoron.
R. Al Dio estu danko.