Kompletorio – Completas

KOMPLETORIO

PREĜO ANTAŬ LA NOKTA RIPOZO

Por preĝi la Kompletorion, oni povas uzi la formulojn indikitajn por ĉiu semajna tago en tiu ĉi Psalterio de la Kompletorio aŭ, laŭprefere, unu el la formuloj indikitaj por la dimanĉo.
Ĉi-kaze, kiel resuman preĝon oni povas uzi la duan preĝon indikitan por la dimanĉoj.
Vi povas elŝuti al via komputilo DOC-dosieron de la portugala kaj Esperanta versioj de la Kompletorio kaj ĝia Ordinario alklakante ĈI TIE !

********************************************************************************************************

DIMANĈOJ KAJ SOLENOJ

Post la Vespro I

V. Dio, atentu helpi min.
K. Rapidu subteni min.
V. Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
K. Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)

Himno:
{En Advento, Kristnasko, Karesmo kaj Paska Tempo, la himno estas la Propra.}
Ordinara Tempo
Brilego kiu venas de Dio,
Lumo el la Lumo, fonto de vivo:
Brilu sur la homaro
Malheligita de la mallumo.
Vi estas la Filo tre amata
En kiu la Patro havas plezuron:
Suno de justeco kaj de graco,
Vojo de nia paco.
Venu la teron lumigi
Kaj en via amo ĝin fajrigi:
Ho Lumo vera kaj plena je gloro,
Restu kun ni, Sinjoro.
Gloron al Vi, Sinjoro Jesuo,
Kaj al Dio Patro ĉiopova
Kaj al la Spirito Parakleto.
Gloron al Dio por eterne!
{Aliaj himnoj: Apendico I}

Psalmoj
Antifono 1: Kompatu min, Sinjoro, kaj aŭskultu mian petegon. (Haleluja, Haleluja, Haleluja.)

Psalmo 4
Dankesprimo
La Sinjoro faris miraklojn je Tiu kiun li resurektis el la mortintoj (Sankta Aŭgusteno).

2 Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio! En premo Vi liberigas min; Korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon.
3 Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata? Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron?
4 Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; La Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li.
5 Tremu, kaj ne peku; Meditu en viaj koroj, sur viaj kuŝejoj, kaj estu fortikanimaj.
6 Oferdonu oferojn piajn, Kaj fidu la Eternulon.
7 Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo!
8 Vi metis ĝojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultiĝas.
9 Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas; Ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono 1: Kompatu min, Sinjoro, kaj aŭskultu mian petegon. (Haleluja, Haleluja, Haleluja.)


Antifono 2: Dum la noktoj, benu la Sinjoron. (Haleluja, Haleluja, Haleluja.)

Psalmo 134 (133)
Nokta preĝo en la templo
Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj (Apo 19, 5).

1 Nun benu la Eternulon, ĉiuj sklavoj de la Eternulo, Kiuj en la noktoj staras en la domo de la Eternulo.
2 Levu la manojn al la sanktejo, Kaj benu la Eternulon.
3 El Cion benu vin la Eternulo, La Kreinto de la ĉielo kaj la tero.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono 2: Dum la noktaj horoj, benu la Sinjoron. (Haleluja, Haleluja, Haleluja.)


Legaĵo: Rea 6, 4-7
Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola. Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto. Kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, estu en via koro; kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kuŝiĝas kaj kiam vi leviĝas.

Responsorio
V. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)
R. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)
V. Sinjoro, fidela Dio, mia Savanto.
R. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)
V. Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
R. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)
{Dum la Paska Tago-trio kaj la Tag-oko post Pasko oni diras, anstataŭ la Responsorion, la antifonon “Por nia amo” laŭ indiko de la Propra de la Tempo kaj “Tiu ĉi estas la tago”.}

Laŭdkanto de Simeono (Nunc dimittis)
Antifono: Savu nin, Sinjoro, dum ni priatendas kaj konservu nin dum ni dormas, por ke ni estu viglaj kun Kristo kaj ripozu en paco. (Haleluja).

Laŭdkanto Luk 2, 29-32
Kristo, lumo de la nacioj kaj gloro de Izrael

29 Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, laŭ Via vorto, en paco,
30 Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon,
31 Kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,
32 Lumon por malkaŝo al la gentoj, kaj gloron de Via popolo Izrael.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono: Savu nin, Sinjoro, dum ni priatendas kaj konservu nin dum ni dormas, por ke ni estu viglaj kun Kristo kaj ripozu en paco. (Haleluja).


Resuma preĝo
Gardu nin, Sinjoro, dum tiu ĉi nokto, por ke ni, ellitiĝonte pro via graco je la mateniĝo, estu ĝojaj pro la resurekto de Jesuo Kristo, via Filo, kiu estas Dio kun Vi en la unueco de la Sankta Spirito. Amen.
{En solenoj kiuj ne okazas dum dimanĉoj:
Vizitu, Sinjoro, tiun ĉi loĝejon kaj forpelu de ĝi la trompojn de la malamiko. Loĝu en ĝi viaj sanktaj Anĝeloj kaj ili gardu nin en paco. Ke via beno estu ĉiam kun ni. Per Nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu vivas kaj reĝas kun Vi en la unueco de la Sankta Spirito. Amen.}
V. La ĉiopova Sinjoro donu al ni trankvilan nokton kaj, fine de nia vivo, sanktan morton.
R. Amen.
Antifono de Nia Sinjorino (ĉe la Ordinario).
********************************************************************************************************

DIMANĈOJ KAJ SOLENOJ

 

Post la Vespro II

V. Dio, atentu helpi min.
K. Rapidu subteni min.
V. Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
K. Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)

Himno:
{En Advento, Kristnasko, Karesmo kaj Paska Tempo, la himno estas la Propra.}
Ordinara Tempo
Se min ĉirkaŭas la malhela nokto
Kaj mi promenas sur abismoj de amareco,
Mi nenion timas ĉar la Lumo estas kun mi.
Se min atingas la tempesto
Kaj Jesuo dormas en mia boato,
Mi nenion timas ĉar la Paco estas kun mi.
Se mi perdiĝis en la dezerto
Kaj soifa mi konsumiĝas kaj falas,
Mi nenion timas ĉar la Fonto estas kun mi.
Se la nekredantoj min insultas
Kaj se la malpiuloj morte malamas min,
Mi nenion timas ĉar la Vivo estas kun mi.
Se la geamikoj min forlasas
En vojoj de mizereco kaj orfeco,
Mi nenion timas ĉar la Patro estas kun mi.
Se min ĉirkaŭas la malhela nokto
Kaj mi promenas sur abismoj de amareco,
Mi nenion timas ĉar la Lumo estas kun mi.
{Aliaj himnoj: Apendico I}

Psalmoj
Antifono: La Eternulo vin ŝirmos per Siaj plumoj: ne timu la teruron de la nokto. (Haleluja, Haleluja, Haleluja.)

Psalmo 91 (90)
Sub la protekto de Dio
Jen mi donis al vi aŭtoritaton piedpaŝi sur serpentoj kaj skorpioj (Luk 10, 19).

1 Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.
2 Mi diras al la Eternulo: Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo Estas Dio, kiun mi fidas.
3 Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto.
4 Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos; Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.
5 Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage,
6 Nek peston, kiu iras en mallumo, Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.
7 Ĉe via flanko falos milo, Kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko; Sed vin ĝi ne tuŝos.
8 Vi nur rigardos per viaj okuloj, Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.
9 Ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifuĝejon.
10 Ne trafos vin malbono, Kaj frapo ne atingos vian tendon.
11 Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj.
12 Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.
13 Sur leonon kaj aspidon vi paŝos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon.
14 Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.
15 Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.
16 Mi satigos lin per longa vivo, Kaj aperigos al li Mian helpon.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono: La Eternulo vin ŝirmos per Siaj plumoj: ne timu la teruron de la nokto. (Haleluja, Haleluja, Haleluja.)


Legaĵo: Apo 22, 4-5
Ili vidos Lian vizaĝon; kaj Lia nomo estos sur ilia frunto. Kaj nokto ne plu ekzistos; kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno; ĉar Dio, la Sinjoro, lumos al ili; kaj ili reĝos por ĉiam kaj eterne.

Responsorio
V. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)
R. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)
V. Sinjoro, fidela Dio, mia Savanto.
R. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)
V. Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
R. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)
{Dum la Paska Tago-trio kaj la Tag-oko post Pasko oni diras, anstataŭ la Responsorion, la antifonon “Por nia amo” laŭ indiko de la Propra de la Tempo kaj “Tiu ĉi estas la tago”.}

Laŭdkanto de Simeono (Nunc dimittis)

Antifono: Savu nin, Sinjoro, dum ni priatendas kaj konservu nin dum ni dormas, por ke ni estu viglaj kun Kristo kaj ripozu en paco. (Haleluja).

Laŭdkanto Luk 2, 29-32
Kristo, lumo de la nacioj kaj gloro de Izrael

29 Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laŭ Via vorto, en paco,
30 Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon,
31 Kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,
32 Lumon por malkaŝo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono: Savu nin, Sinjoro, dum ni priatendas kaj konservu nin dum ni dormas, por ke ni estu viglaj kun Kristo kaj ripozu en paco. (Haleluja).


Resuma preĝo
Humile ni Vin petas, Sinjoro, ke, celebrinte ĉi-tage la misteron de la resurekto de via Filo, ni ripozu en via paco, liberigitaj el ĉia malbono, kaj denove ni leviĝu dum la ĝojo de la mateno por laŭdkanti al vi. Per Nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu vivas kaj reĝas kun Vi en la unueco de la Sankta Spirito. Amen.
{En solenoj kiuj ne okazas dum dimanĉoj:
Vizitu, Sinjoro, tiun ĉi loĝejon kaj forpelu de ĝi la trompojn de la malamiko. Loĝu en ĝi viaj sanktaj Anĝeloj kaj ili gardu nin en paco. Ke via beno estu ĉiam kun ni. Per Nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu vivas kaj reĝas kun Vi en la unueco de la Sankta Spirito. Amen.}
V. La ĉiopova Sinjoro donu al ni trankvilan nokton kaj, fine de nia vivo, sanktan morton.
K. Amen.
Antifono de Nia Sinjorino (ĉe la Ordinario).
*********************************************************************************************************

LUNDO

V. Dio, atentu helpi min.
K. Rapidu subteni min.
V. Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
K. Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)

Himno:
{En Advento, Kristnasko, Karesmo kaj Paska Tempo, la himno estas la Propra.}
Ordinara Tempo

Protektu nin, Sinjoro, dum la nokto.

Restu ĉe ni, Sinjoro, ĉar la tago malkreskas.
Nokte malsupreniris la mistera ŝtuparo,
Ĉe la ŝtono, kie Jakob dormis.
Nokte vi celebris la Paskon kun via popolo,
Dum la malamikoj falis en la mallumon.
Nokte Samuel aŭskultis trifoje vian nomon
Kaj en sonĝoj vi parolis al la sanktaj patriarkoj.
Nokte vi naskiĝis en staltrogo, eterna Vorto,
Kaj la Anĝeloj kaj stelo anoncis vian alvenon.
Nokte vi celebris la unuan Eŭkaristion
Inter viaj amikoj dum la lasta Vespermanĝo.
Nokte vi agoniis en la Olivarba Monto
Kaj ricevis la fridan perfidokison.
La nokto gardis vian Korpon en la tombo
Kaj vidis la gloron de via resurekto.
En nokto de nia vivo, kun la brula kredo-lumo,
Ni ĝoje atendas vian lastan alvenon.
{Aliaj himnoj: Apendico I}

Psalmoj
Antifono: Sinjoro, vi estas Dio longetolerema kaj kompatema. (Haleluja, Haleluja, Haleluja.)

Psalmo 86 (85)
Preĝo de malriĉulo dum la aflikto
Benata estu Dio, kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto (2 Kor 1, 3.4).

1 Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, aŭskultu min; Ĉar mi estas mizera kaj malriĉa.
2 Konservu mian animon, ĉar mi estas fidela; Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, kiu fidas Vin.
3 Korfavoru min, ho mia Sinjoro, Ĉar mi vokas al Vi la tutan tagon.
4 Ĝojigu la animon de Via sklavo, Ĉar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.
5 Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas.
6 Aŭskultu, ho Eternulo, mian preĝon, Kaj atentu la voĉon de mia petego.
7 En tago de mia sufero mi Vin vokas, Por ke Vi aŭskultu min.
8 Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, Kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.
9 Ĉiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos kaj kliniĝos antaŭ Via vizaĝo, ho mia Sinjoro, Kaj honoros Vian nomon.
10 Ĉar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; Vi sola estas Dio.
11 Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, por ke mi iru en Via vero; Dediĉu mian koron al la respektado de Via nomo.
12 Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro, Kaj mi honoros Vian nomon eterne.
13 Ĉar granda estas Via boneco al mi; Kaj Vi savis mian animon el la profundo de Ŝeol.
14 Ho Dio, fieruloj leviĝis kontraŭ mi, Kaj anaro da premantoj serĉas mian animon kaj ne havas Vin antaŭ si.
15 Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora, Longetolerema kaj tre bona kaj verama.
16 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Donu Vian forton al Via sklavo, Kaj helpu la filon de Via sklavino.
17 Faru super mi signon por bono, Por ke miaj malamantoj vidu kaj hontiĝu, Ĉar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono: Sinjoro, vi estas Dio longetolerema kaj kompatema. (Haleluja, Haleluja, Haleluja.)


Legaĵo: 1 Tes 5, 9-10
Ĉar Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li, ĉu ni maldormos aŭ dormos.

Responsorio
V. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)
R. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)
V. Sinjoro, fidela Dio, mia Savanto.
R. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)
V. Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
R. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)

Laŭdkanto de Simeono (Nunc dimittis)
Antifono: Savu nin, Sinjoro, dum ni priatendas kaj konservu nin dum ni dormas, por ke ni estu viglaj kun Kristo kaj ripozu en paco. (Haleluja).

Laŭdkanto Luk 2, 29-32
Kristo, lumo de la nacioj kaj gloro de Izrael

29 Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laŭ Via vorto, en paco,
30 Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon,
31 Kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,
32 Lumon por malkaŝo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono: Savu nin, Sinjoro, dum ni priatendas kaj konservu nin dum ni dormas, por ke ni estu viglaj kun Kristo kaj ripozu en paco. (Haleluja).


Resuma preĝo
Koncedu, Sinjoro, al nia korpo resanigan ripozon kaj faru, ke la semo de la Regno, kiun ni semis hodiaŭ per nia laborado, ĝermu kaj kresku por la rikolto de la eterna vivo. Per Nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu vivas kaj reĝas kun Vi en la unueco de la Sankta Spirito. Amen.
V. La ĉiopova Sinjoro donu al ni trankvilan nokton kaj, fine de nia vivo, sanktan morton.
R. Amen.
Antifono de Nia Sinjorino.
********************************************************************************************************

MARDO

V. Dio, atentu helpi min.
K. Rapidu subteni min.
V. Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
K. Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)

Himno:
{En Advento, Kristnasko, Karesmo kaj Paska Tempo, la himno estas la Propra.}
Ordinara Tempo
Ni Vin laŭdas, Sinjoro,
Je la fino de tiu ĉi tago.
Jam noktiĝas ĉe ni,
Sed la kredo lumigas nin.
Dankon pro la vivo,
Via patreca donaco.
Ke ni ĝin prezentu senmakula
En la brilego de la eterna lumo.
Dankon pro la multo
Kiun ĉi-tage Vi al ni donis
Kaj pardonu al ni la malmulton
Kiun de ni Vi ricevis.
Ĉar Vi estas Patro kaj amiko,
Sentante Vian ĉeeston ĉe ni,
Ni donas al la nokta dormo
Nian trankvilan koron.
Al Vi, Dio Patro de boneco
Kaj al Jesuo, Nia Sinjoro,
Kaj al la Parakleto Spirito,
Laŭdon, gloron kaj honoron!
{Aliaj himnoj: Apendico I}

Psalmoj
Antifono: Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, Sinjoro, ĉar Vin mi fidas. (Haleluja, Haleluja, Haleluja.)

Psalmo 143 (142), 1-11
Preĝo de malriĉulo dum la aflikto
La homo praviĝas ne per faroj de la leĝo, sed nur per fido al Jesuo Kristo (Gal 2, 16).

1 Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon, Atentu mian petegon laŭ Via vereco, Respondu al mi laŭ Via justeco.
2 Kaj ne eniru en juĝon kun Via sklavo, Ĉar neniu vivanta povos praviĝi antaŭ Vi.
3 Ĉar malamiko persekutis mian animon, Premis al la tero mian vivon; Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn.
4 Senfortiĝas en mi mia animo, Konsumiĝas en mi mia koro.
5 Mi rememoras la tagojn antikvajn, Mi meditas pri ĉiuj Viaj faroj, Mi pensas pri la faritaĵoj de Viaj manoj.
6 Mi etendas al Vi miajn manojn; Mia animo soifas Vin kiel seka tero.
7 Rapidu, aŭskultu min, ho Eternulo, mia spirito konsumiĝas; Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, Ĉar mi similiĝus al la forirantaj en la tombon.
8 Aŭdigu al mi matene Vian bonecon, Ĉar Vin mi fidas; Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, Ĉar al Vi mi levas mian animon.
9 Savu min de miaj malamikoj, ho Eternulo; Al Vi mi rifuĝas.
10 Instruu al mi plenumi Vian volon, ĉar Vi estas mia Dio; Via bona spirito gvidu min sur ebena tero.
11 Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu min vivi; Pro Via justeco eligu mian animon el mizero.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono: Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, Sinjoro, ĉar Vin mi fidas. (Haleluja, Haleluja, Haleluja.)


Legaĵo: 1 Pet 5, 8-9
Estu sobraj, vigladu; via kontraŭulo, la diablo, kiel leono blekeganta ĉirkaŭiras, serĉante, kiun li povos forgluti; lin rezistu, konstantaj en la fido.

Responsorio
V. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)
R. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)
V. Sinjoro, fidela Dio, mia Savanto.
R. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)
V. Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
R. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)

Laŭdkanto de Simeono (Nunc dimittis)

Antifono: Savu nin, Sinjoro, dum ni priatendas kaj konservu nin dum ni dormas, por ke ni estu viglaj kun Kristo kaj ripozu en paco. (Haleluja).

Laŭdkanto Luk 2, 29-32
Kristo, lumo de la nacioj kaj gloro de Izrael

29 Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laŭ Via vorto, en paco,
30 Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon,
31 Kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,
32 Lumon por malkaŝo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono: Savu nin, Sinjoro, dum ni priatendas kaj konservu nin dum ni dormas, por ke ni estu viglaj kun Kristo kaj ripozu en paco. (Haleluja).


Resuma preĝo
Lumigu, Sinjoro, tiun ĉi nokton kaj koncedu al ni trankvilan ripozon, por ke ni morgaŭ ellitiĝu je via nomo kaj povu kontempli, gaje kaj feliĉe, la naskiĝon de nova tago. Per Nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu vivas kaj reĝas kun Vi en la unueco de la Sankta Spirito. Amen.
V. La ĉiopova Sinjoro donu al ni trankvilan nokton kaj, fine de nia vivo, sanktan morton.
R. Amen.
Antifono de Nia Sinjorino.
********************************************************************************************************

MERKREDO

V. Dio, atentu helpi min.
K. Rapidu subteni min.
V. Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
K. Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)

Himno:
{En Advento, Kristnasko, Karesmo kaj Paska Tempo, la himno estas la Propra.}
Ordinara Tempo
Klara Lumo de la Ŝafido,
La nokto jam invadas min,
Sed viglu en mi
Via klareco.
Tage kaj nokte, Sinjoro,
Via brako min tenu:
Ke ĉia malbono foriĝu
Kaj ĉia bono grandiĝu.
Dum la okuloj dormas,
La koro viglu;
Via Anĝelo min akompanu
Kaj bremsu la tenton.
Jam noktiĝas; via graco
Min lumigas dum la mallumo,
Ĝis la alveno de aŭroro
Doni al mi la eternan tagon.
{Aliaj himnoj: Apendico I}

Psalmoj
Antifono 1: Sinjoro, estu mia fortikaĵo kaj la kastelo de mia savo. (Haleluja, Haleluja, Haleluja.)

Psalmo 31 (30), 1-5
Petego dum la aflikto
Patro, en viajn manojn mi transdonas mian spiriton (Luk 23, 46).

1 Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita; Per Via justeco savu min.
2 Klinu al mi Vian orelon, rapide savu min! Estu por mi forta roko, fortika kastelo, por helpi min.
3 Ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo; Kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.
4 Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraŭ mi; Ĉar Vi estas mia fortikaĵo.
5 En Vian manon mi transdonas mian spiriton; Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono 1: Sinjoro, estu mia fortikaĵo kaj la kastelo de mia savo. (Haleluja, Haleluja, Haleluja.)


Antifono 2: El la profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. (Haleluja, Haleluja, Haleluja.)

Psalmo 130 (129)
Pento kaj fido je Dio
Li savos sian popolon de ĝiaj pekoj (Mat 1, 21).

1 El la profundo mi vokas Vin, ho Eternulo,
2 Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon; Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego.
3 Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro?
4 Sed Vi estas pardonema, Por ke Vi estu respektata.
5 Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis.
6 Mia animo atendas mian Sinjoron pli ol la gardantoj atendas la matenon. Pli ol la gardantoj la matenon,
7 Izrael fidu la Eternulon; Ĉar ĉe la Eternulo estas favorkoreco kaj ĉe Li estas granda liberigo.
8 Kaj Li liberigos Izraelon de ĉiuj liaj pekoj.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono 2: El la profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. (Haleluja, Haleluja, Haleluja.)


Legaĵo: Efe 4, 26-27
Ne peku, la suno ne subiru sur via kolero; ankaŭ ne donu lokon al la diablo.

Responsorio
V. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)
R. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)
V. Sinjoro, fidela Dio, mia Savanto.
R. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)
V. Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
R. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)

Laŭdkanto de Simeono (Nunc dimittis)

Antifono: Savu nin, Sinjoro, dum ni priatendas kaj konservu nin dum ni dormas, por ke ni estu viglaj kun Kristo kaj ripozu en paco. (Haleluja).

Laŭdkanto Luk 2, 29-32
Kristo, lumo de la nacioj kaj gloro de Izrael

29 Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laŭ Via vorto, en paco,
30 Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon,
31 Kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,
32 Lumon por malkaŝo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono: Savu nin, Sinjoro, dum ni priatendas kaj konservu nin dum ni dormas, por ke ni estu viglaj kun Kristo kaj ripozu en paco. (Haleluja).


Resuma preĝo
Sinjoro Jesuo Kristo, kiu estas milda kaj korhumila kaj oferas al viaj sekvantoj jugon facilan kaj ŝarĝon malpezan, akceptu la dezirojn kaj la agojn de tiu ĉi finiĝinta tago kaj faru, ke ni povu ripozi dum la nokto por daŭre esti fidelaj kaj konstantaj en via laborado. Vi, kiu estas Dio kun la Patro en la unueco de la Sankta Spirito. Amen.
V. La ĉiopova Sinjoro donu al ni trankvilan nokton kaj, fine de nia vivo, sanktan morton.
R. Amen.
Antifono de Nia Sinjorino (ĉe la Ordinario).
********************************************************************************************************

ĴAŬDO

V. Dio, atentu helpi min.
K. Rapidu subteni min.
V. Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
K. Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)

Himno:
{En Advento, Kristnasko, Karesmo kaj Paska Tempo, la himno estas la Propra.}
Ordinara Tempo

Lumo tenera, milda, dum la nokto,
Konduku min pli malproksimen

Mi ne havas eternan loĝejon ĉi tie:
Konduku min pli malproksimen

Ne gravas la longa distanco inter mi
Kaj la plaĝo kien mi devas iri,
Se mi konstante portas sur mi
La helan lumon de via rigardo.
Ne ĉiam mi Vin petis, kiel nun,
Ke Vi estu la lumo kiu min lumigas;
Sed mi scias: en la fino mi havos loĝejon kaj aliron
En la pleneco de Via lumo.
Miajn paŝojn malbone faritaj forgesu,
Miajn amo-mankon kaj pekon pardonu.
Mi scias: la frumateno ekvenos
Kaj min Vi ne forlasos.
Se Vi al mi donas la manon, mi ne timos,
Miaj paŝoj estos fortaj dum mi marŝas.
Lumo tenera, milda, konduku min pli malproksimen:
Sufiĉas al mi unu paŝo por Vin atingi.
{Aliaj himnoj: Apendico I}

Psalmoj
Antifono: Mia karno ripozos senzorge. (Haleluja, Haleluja, Haleluja.)

Psalmo 16 (15)
La Sinjoro estas mia heredaĵo
Dio levis Jesuon, malliginte lin de la suferoj de morto
(Ago 2, 24).

1 Gardu min, ho Dio, ĉar mi rifuĝas ĉe Vi.
2 Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro; Mi ne havas alian bonon krom Vi.
3 Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.
4 Multiĝos la malĝojoj de tiuj, kiuj sekvis alian; Mi ne verŝos iliajn sangajn verŝoferojn kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon.
5 La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; Vi subtenas mian sorton.
6 Loto agrabla trafis min, Ĉarma estas mia heredo.
7 Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; Eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.
8 Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi; Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos.
9 Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo; Eĉ mia karno ripozas senzorge.
10 Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
11 Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi, ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono: Mia karno ripozos senzorge. (Haleluja, Haleluja, Haleluja.)


Legaĵo: 1 Tes 5, 23
Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Responsorio
V. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)
R. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)
V. Sinjoro, fidela Dio, mia Savanto.
R. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)
V. Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
R. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)

Laŭdkanto de Simeono (Nunc dimittis)

Antifono: Savu nin, Sinjoro, dum ni priatendas kaj konservu nin dum ni dormas, por ke ni estu viglaj kun Kristo kaj ripozu en paco. (Haleluja).

Laŭdkanto Luk 2, 29-32
Kristo, lumo de la nacioj kaj gloro de Izrael

29 Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laŭ Via vorto, en paco,
30 Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon,
31 Kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,
32 Lumon por malkaŝo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono: Savu nin, Sinjoro, dum ni priatendas kaj konservu nin dum ni dormas, por ke ni estu viglaj kun Kristo kaj ripozu en paco. (Haleluja).


Resuma preĝo
Sinjoro nia Dio, koncedu al ni trankvilan ripozon kiu rekreskigu niajn fortojn elĉerpitaj de la taga laborado por ke ni, fortikigitaj de via helpo, Vin servu ĉiam per korpa kaj anima malavareco. Per Nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu vivas kaj reĝas kun Vi en la unueco de la Sankta Spirito. Amen.
V. La ĉiopova Sinjoro donu al ni trankvilan nokton kaj, fine de nia vivo, sanktan morton.
R. Amen.
Antifono de Nia Sinjorino (ĉe la Ordinario).

********************************************************************************************************

VENDREDO

V. Dio, atentu helpi min.
K. Rapidu subteni min.
V. Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
K. Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)

Himno:
{En Advento, Kristnasko, Karesmo kaj Paska Tempo, la himno estas la Propra.}
Ordinara Tempo
Sinjoro mia Dio, mi humile petas
Vian Patran amon kaj vian pardonon,
Kvankam mi scias, ke mi ne meritas tion.
Defendu kaj akceptu mian humilan piecon,
Reformu ĉiam je la sankta vero
La malnovan penson eraran kaj vanan.
Laŭdata estu Dio, mia espero:
Dum falas la malhela nokto sur la teron,
Renovigu en mi la pacon kaj la fidon.
Laŭdata estu la ĉiopova Patro,
Al la Filo, Lia bildo kaj beleco,
Kaj al la Sankta Spirito el ambaŭ elvenanta.
{Aliaj himnoj: Apendico I}

Psalmoj
Antifono: Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi, Sinjoro. (Haleluja, Haleluja, Haleluja.)

Psalmo 88 (87)
Preĝo de homo tre malsana
Tiu ĉi estas via horo kaj la potenco de mallumo
(Luk 22, 53).

1 Ho Eternulo, Dio de mia savo! Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi.
2 Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon; Klinu Vian orelon al mia ploro.
3 Ĉar mia animo trosatiĝis de malbonoj kaj mia vivo atingis Ŝeolon.
4 Mi similiĝis al la forirantoj en la tombon; Mi fariĝis kiel viro sen fortoj, etendita inter mortintoj;
5 Kiel mortigitoj, kuŝantaj en la tombo, kiujn Vi jam ne rememoras kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano.
6 Vi metis min en la plej profundan foson, en mallumon, en abismon.
7 Pezas sur mi Via furiozo, kaj per ĉiuj Viaj ondoj Vi min premas.
8 Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, Vi faris min abomenaĵo por ili; Mi estas enŝlosita, kaj mi ne povas eliri.
9 Mia okulo mallumiĝis de malĝojo; mi vokas Vin, ho Eternulo, ĉiutage, mi etendas al Vi miajn manojn.
10 Ĉu por mortintoj Vi faros miraklojn? Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin?
11 Ĉu en la tombo estos rakontata Via boneco, kaj fidindeco en la abismo?
12 Ĉu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, kaj Via justeco en la lando de forgeso?
13 Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, kaj matene mia preĝo Vin renkontas.
14 Kial, ho Eternulo, Vi forpuŝas mian animon? Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?
15 Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; Mi portas Viajn terurojn, mi konsumiĝas.
16 Venis sur min Via furiozo, Viaj timigoj min dispremas.
17 Ili ĉirkaŭas min, kiel akvo, ĉiutage; Ili tute min ĉirkaŭsieĝas.
18 Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; Miaj konatoj estas en mallumo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono: Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi, Sinjoro. (Haleluja, Haleluja, Haleluja.)


Legaĵo: Jer 14, 9
Vi estas ja meze de ni, ho Eternulo, kaj ni portas sur ni Vian nomon; ne forlasu nin, Sinjoro nia Dio.

Responsorio
V. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)
R. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)
V. Sinjoro, fidela Dio, mia Savanto.
R. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)
V. Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
R. En Viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton. (Haleluja, Haleluja.)

Laŭdkanto de Simeono (Nunc dimittis)

Antifono: Savu nin, Sinjoro, dum ni priatendas kaj konservu nin dum ni dormas, por ke ni estu viglaj kun Kristo kaj ripozu en paco. (Haleluja).

Laŭdkanto Luk 2, 29-32
Kristo, lumo de la nacioj kaj gloro de Izrael

29 Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laŭ Via vorto, en paco,
30 Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon,
31 Kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,
32 Lumon por malkaŝo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
Antifono: Savu nin, Sinjoro, dum ni priatendas kaj konservu nin dum ni dormas, por ke ni estu viglaj kun Kristo kaj ripozu en paco. (Haleluja).


Resuma preĝo
Koncedu al ni, ĉiopova Dio, ke, dum la nokta ripozo restantaj kune kun Kristo Jesuo, kiu dum la morto ripozis de la laboroj de sia Pasio, ni povu, je la nova tago, resurekti kun Li al nova vivo. Li, kiu estas Dio kun la Patro en la unueco de la Sankta Spirito. Amen.
V. La ĉiopova Sinjoro donu al ni trankvilan nokton kaj, fine de nia vivo, sanktan morton.
R. Amen.
Antifono de Nia Sinjorino (ĉe la Ordinario).
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++

ORDINARIO

 

Kompletorio

Malfermo
V. Dio, atentu helpi min.
K. Rapidu subteni min.
V. Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
K. Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)
La Haleluja ne estu parolata de la Cindro-Merkredo ĝis la Sankta Sabato, inkluzive.
Ĉi-momente estas interesse fari konscio-ekzamenon aŭ tago-revizion, kiujn oni povas, dum la komunuma kunpreĝo, enmeti en pento-agon simila al la formuloj de la Meso.

Himno
Sekve oni diras la himnon laŭ la liturgio de tiu tago.
En la liturgioj de Advento, Kristnasko, Karesmo kaj Pasko, la himnoj troveblas ĉe la komenco de la Propra de tiuj tempoj.

Psalmo(j)
En dimanĉoj kaj solenoj, post la Vespro I oni diras la psalmojn 4 kaj 133. Post la Vespro II kaj en la Paska Tag-trio, oni diras la psalmon 90.
En la tagoj de la Tag-okoj post Kristnasko kaj post Pasko, oni diras unu aŭ alian el tiuj ĉi formuloj de Kompletorio.
En la aliaj tagoj, oni diras la psalmojn indikitaj al ĉiu semajna tago en la salterio de Kompletorio.
Oni povas, tamen, anstataŭigi la psalmojn de tiu tago per la psalmoj de Dimanĉo.

Legaĵo
Post la psalmoj, oni legas la Legaĵon kiu estas en la koncerna loko de ĉiu tago.

Responsorio
Sekve venas la responsório, kiu ankaŭ estas en la koncerna loko de ĉiu tago.

Laŭdkanto de Simeono
La laŭdkanto kaj sia antifono ankaŭ estas en la koncerna loko de ĉiu tago.

Resuma preĝo
Poste oni diras la resuman preĝon, kiu aperas en ĉiu strukturo de Kompletorio.
Antaŭ ĝi, venas la admono Ni preĝu kaj ĉio finiĝas laŭ la kutima maniero.
Sekve oni diras, eĉ se la liturgio estas preĝata unuope, la jenan benon:
V. La ĉiopova Sinjoro donu al ni trankvilan nokton kaj, fine de nia vivo, sanktan morton.
R. Amen.
Ĉio finiĝas per unu el la sekvaj Antifonoj aŭ per alia laŭdkanto agnoskita de la Episkopa Konferenco.
****

FINAJ ANTIFONOJ AL LA BEATA VIRGULINO MARIA
en Esperanto

I
Saluton, Reĝino, Patrino de kompato!
Vivo, dolĉeco kaj espero nia, saluton.
Al vi ni krias, ekzilitaj filoj de Eva.
Al vi ni suspiras, ĝemante kaj plorante
en ĉi tiu valo de larmoj.
Ek, tial, rekomendanto nia,
tiujn viajn okulojn de kompato al ni turnu.
Kaj Jesuon, benitan frukton de ventro via,
al ni post ĉi tiu ekzilo montru.
Ho milda, ho pia, ho dolĉa Virgulino Maria!

II
Sankta Patrino de la Savanto,
Pordo de la Ĉielo, Stelo de la maro,
helpu la kristanan popolon
kiu falis kaj klopodas restarigi sin.
Vi, kiu, akceptinte la saluton de la Anĝelo,
naskis, antaŭ la admiranta naturo,
vian sanktan Kreinton,
ho ĉiam Virga Maria,
kompatu la pekulojn.

III
Saluton, Reĝino de la Ĉieloj,
Saluton, Sinjorino de la Anĝeloj,
Saluton, Radiko kaj Pordo
tra kiu la Lumo venis al la mondo.
Ĝoju, ho glora Virgulino,
la plej bela inter ĉiuj virinoj.
Sankta Dipatrino, intercedu por ni,
antaŭ via Filo.

IV
Sub vian ŝirmon ni fuĝas, Sankta Dipatrino.
Ne rifuzu niajn preĝojn elmizerajn,
sed de ĉiuj danĝeroj nin ĉiam liberigu,
Virgulino glorinda kaj benata.
Ho Sinjorino nia, Pledantino nia,
Perantino nia, Konsolantino nia.
Kun Via Filo nin repacigu,
al Via Filo nin rekomendu,
al Via Filo nin redonu.

V
Saluton, Maria, gracoplena. La Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj,
kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo.
Sankta Maria, Dipatrino,
preĝu por ni pekuloj
nun kaj en la horo de nia morto. Amen.

VI – Dum la Paska Tempo:
Reĝino de la Ĉielo, ĝoju, Haleluja,
ĉar Tiu, kiun vi portis en via sino, Haleluja,
resurektis laŭ Li diris. Haleluja.
Pledu al Dio por ni. Haleluja.
****

FINAJ ANTIFONOJ AL LA BEATA VIRGULINO MARIA
en latina lingvo

I
Salve, Regína, Mater misericórdiae,
vita, dulcédo et spes nostra, salve.
Ad te clamámus, éxsules fíli Evae,
ad te suspirámus, geméntes et flentes
in hac lacrimárum valle.
Eia ergo, advocáta nostra,
illos tuos misericórdes óculos
ad nos convérte.
Et Iesum, benedíctum fructum ventris tui,
nobis post hoc exsílium osténde.
O clemens, o pia, o dulcis Virgo María.
II
Alma Redemptóris Mater, quae pérvia caeli
porta manes, et stella maris, succúrre cadénti,
súrgere qui curat pópulo, tu quae genuísti,
natura miránte, tuum sanctum Genitórem,
Virgo prius ac postérius, Gabriélis ab ore
sumens illud Ave, peccatórum miserére.
III
Ave, Regína caelórum,
ave, Dómina angelórum,
salve, radix, salve, porta,
ex qua mundo lux est orta
Gaude, Virgo gloriósa,
super omnes speciósa;
vale, o valde decóra,
et pro nobis Christum exóra.
IV
Sub tuum praesídium confúgimus, sancta Dei Génitrix,
nostras deprecatiónes ne despícias in necessitátibus;
sed a perículis cunctis líbera nos semper,
Virgo gloriósa et benedícta.
V
Ave, María, grátia plena, Dominus tecum;
benedícta tu in muliéribus
et benedíctus fructus ventris tui, Iesus.
Sancta María, Mater Dei,
ora pro nobis peccatóribus,
nunc et in hora mortis nostrae. Amen.
VI – Dum la Paska Tempo:
Regína caeli, laetáre, Allelúia.
quia quem meruísti portáre, Allelúia,
resurréxit sicut dixit, Allelúia.
Ora pro nobis Deum. Allelúia.
****

Doksologioj por la Psalmo

I
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito *
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
II
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
Kiel en la komenco *
tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.
III
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito
Al la Dio kiu estas, estis kaj venos, †
Ĉiam kaj en eterno. Amen.
(Por fini la Psalmon aŭ Laŭdkanton, oni elektu la formulon pli konvenan al la uzita psalma tono.)