Mesoj – iaj okazoj

(Voltar / Reveni)

MESOJ POR DIFINITAJ BEZONOJ AŬ OKAZOJ

MESO POR PACO KAJ JUSTECO


ENIRA ANTIFONO kp Sir 36, 18-19 (gr. 36, 21-22)

Donu pacon, Sinjoro, al tiuj, kiuj esperas al Vi;
aŭskultu la preĝojn de viaj geservantoj,
kaj direktu nin laŭ la vojo de la justeco.
KOLEKTO
Sinjoro, kiu nomas la pacigantojn viaj filoj,
ebligu, ke ni konstruu tian justecon,
kiu kapablas certigi firman kaj veran pacon.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Ni Vin petas, Sinjoro, ke la sava ofero de via Filo, reĝo de paco,
prezentata sub ĉi tiuj sakramentaj signoj,
kiuj signifas pacon kaj unuecon,
estigu konkordon inter ĉiuj homoj.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO Mat 5, 9
Beataj la pacigantoj,
ĉar ili estos nomataj filoj de Dio.
Aŭ: Joh 14, 27
Pacon Mi lasas al vi; mian pacon Mi donas al vi – diras la Sinjoro.
POSTKOMUNIA PREĜO
Donu al ni, Dio, vian Spiriton de amo,
por ke, nutritaj per la korpo kaj sango de via unika Filo,
ni zorgu efike pri tiu paco,
kiun Kristo lasis al ni kiel donacon.
Per Kristo nia Sinjoro.

MESO POR UNUIGO DE LA KRISTANOJ

ENIRA ANTIFONO Joh 10, 14-15
Mi estas la bona paŝtisto – diras la Sinjoro -;
Mi konas miajn ŝafojn, kaj ili konas Min,
kiel la Patro konas Min, kaj Mi la Patron.
Kaj Mi donas mian vivon por la ŝafoj.

KOLEKTO

Ĉiopova kaj eterna Dio,
kiu kunigas kaj protektas viajn disigitajn ŝafojn,
rigardu favore al ni, grego de via Filo,
por ke ni ĉiuj, kiuj per la sama bapto estas sanktigitaj,
vivu kunigitaj en la integreco de la kredo kaj en la ligilo de la amo.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Sinjoro, kiu per ununura ofero, unufoje por ĉiam donita,
akiris al Vi adoptan popolon,
liveru bonvole al ni la donacojn de unueco en via Eklezio kaj paco.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, sankta Patro,
ĉiopova eterna Dio, per Kristo nia Sinjoro.
Ĉar per Li Vi kondukis nin al la lumo de via vero,
por ke ni, per la kunigilo de unika kredo kaj unika bapto,
fariĝu lia korpo;
per Li Vi donis al ĉiuj popoloj vian Sanktan Spiriton,
kiu, mirinde agante per la diverseco de donacoj,
kaj estigante unuecon,
loĝas en la adoptaj filoj, plenigas kaj regas la tutan Eklezion.
Pro tio, kune kun la anĝelaj legiaroj,
ĝoje ni Vin laŭdas, dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO kp 1 Kor 10, 17
Estas unu pano, kaj pro tio ni estigas unu korpon,
kvankam ni estas multaj,
ĉar ĉiuj kune ni manĝas tiun unikan panon.
POSTKOMUNIA PREĜO
Ĉi tiu sankta Komunio, kiun ni ricevis, Sinjoro,
signo de kuneco de la fidelularo al Vi,
efikigu ankaŭ unuecon en via Eklezio.
Per Kristo nia Sinjoro.
(Voltar / Reveni)