Solenoj – Ordinara Tempo

(Voltar / Reveni)

SOLENOJ DE LA SINJORO DUM LA ORDINARA TEMPO

SOLENO DE LA TRE SANKTA TRIUNUO

Dimanĉo post Pentekosto


ENIRA ANTIFONO

Benata estu Dio la Patro,
la unika Filo de Dio kaj la Sankta Spirito,
ĉar granda estas lia amo al ni.

KOLEKTO

Dio, nia Patro,
kiu sendis en la mondon vian Filon, Vorton de la Vero,
kaj la Sanktan Spiriton,
por malkaŝi al la homoj la misteron de via vivo,
ebligu, ke ni konfesu per firma kredo vian majeston
kaj adoru la gloron de via eterna Triunuo: unu Dio en tri personoj.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO

Ni alvokas vian benon, Sinjoro nia Dio,
sur ĉi tiujn donacojn, kiujn ni prezentas al Vi:
sanktigu ilin per via dia povo,
kaj faru, ke ni mem estu eterna donaco al Vi.
Per Kristo nia Sinjoro.

PREFACIO

C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, Patro sankta,
ĉiopova eterna Dio.
Ĉar Vi kun via unika Filo kaj kun la Sankta Spirito
estas unu Dio kaj unu Sinjoro,
ne pro unueco de persono sed pro Triunuo de unu substanco.
Kaj ni kredas kaj proklamas,
ke tio, kion Vi malkaŝis pri via gloro, same apartenas,
sen diferenco, al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Konfesante vian veran kaj eternan diecon,
ni adoras la Triunuon de la personoj,
la unuecon de la esenco kaj la egalecon en la dia majesto.
Anĝeloj kaj ĉefanĝeloj, keruboj kaj serafoj,
ĉiuj senĉese al Vi glorkantas, unuvoĉe dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO kp Gal 4, 6
Ĉar ni estas gefiloj de Dio,
Li sendis la Spiriton de sia Filo en niajn korojn, proklamantan:
“Abb “, tio estas: “Patro”.
POSTKOMUNIA PREĜO
Sinjoro, nia Dio,
fariĝu efikaj por la savo de niaj korpo kaj animo
la ricevo de ĉi tiu sakramento
kaj la konfeso de via nedisigebla Unueco
en la sankta kaj eterna Triunuo.
Per Kristo nia Sinjoro.

SOLENO DE LA SANKTEGAJ KORPO KAJ SANGO DE KRISTO

ENIRA ANTIFONO Psa 80 (81), 17
La Sinjoro nutris kaj satigis sian popolon
per la plej bona tritiko kaj per mielo el roko.
KOLEKTO
Dio,
kiu per ĉi tiu mirinda sakramento
transdonis al ni memoraĵon de via pasiono,
konsentu, ke ni, adorante la misteron de viaj korpo kaj sango,
ricevu ankaŭ la frukton de via elaĉeto.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Sinjoro, nia Dio,
donu al via Eklezio la donacojn de unueco kaj paco,
mistike simboligitajn per ĉi tiuj oferaĵoj.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, Patro sankta,
ĉiopova eterna Dio, per Kristo nia Sinjoro.
Li mem, kiel vera kaj eterna sacerdoto,
postlasis al ni riton de la eterna ofero;
Li la unua sin oferis al Vi en la sava ofero
kaj al ni ordonis ĝin celebri je sia rememoro.
Lia korpo fortigas nin, kiam ni ĝin manĝas,
kaj la sango purigas nin, kiam ni ĝin trinkas.
Pro tio ni unuigitaj kun la anĝeloj laŭdas Vin,
ĝoje dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!

KOMUNIA ANTIFONO Joh 6, 56

Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon – diras la Sinjoro -,
vivas en Mi, kaj Mi en li.
Haleluja.

POSTKOMUNIA PREĜO

Ebligu, Sinjoro,
ke ni plene ĝuu vian dian vivon en la eterna festeno,
kiun ni antaŭgustumis per la sakramento de viaj korpo kaj sango:
Vi, kiu vivas kaj regas en ĉiuj jarcentoj.

TRE SANKTA KORO DE JESUO

Vendredo post la 2a dimanĉo post Pentekosto

ENIRA ANTIFONO kp Psa 32 (33), 11.19
La zorgoj de lia koro daŭros dum ĉiuj generacioj
por savi de morto siajn fidelulojn
kaj nutri ilin en tempo de malsato.
KOLEKTO
Ĉiopova Dio,
glorante la koron de via Filo ni celebras la mirindaĵojn de via amo:
el ĉi tiu ne elĉerpebla fonto
elverŝu sur nin la abundon de viaj gracoj.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Rigardu, Sinjoro, la senfinan amon de via Filo,
por ke ĉi tiu ofero estu al Vi akceptebla
kaj havigu al ni vian pardonon de ĉiuj niaj pekoj.
Per Kristo nia Sinjoro.
PREFACIO
C La Sinjoro estu kun vi.
K Kaj kun via spirito.
C Leviĝu viaj koroj.
K Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.
C Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K Estas inde kaj juste.
C Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,
ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, sankta Patro,
ĉiopova eterna Dio, per Kristo nia Sinjoro.
Li, levite sur la kruco,
en sia senlima amo por ni fordonis sian vivon,
kaj el la vundo de sia koro Li elverŝis sangon kaj akvon,
simbolo de la ekleziaj sakramentoj,
por ke ĉiuj homoj, altiritaj al la koro de la Savanto,
kun ĝojo ĉerpu el la ne estingebla sava fonto.
Pro ĉi tiu mistero
ni kantas vian gloron kun la anĝeloj kaj la sanktuloj,
senfine dirante:
CK Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!
KOMUNIA ANTIFONO kp Joh 7, 37-38
Se iu soifas, venu al Mi kaj trinku – diras la Sinjoro.
Se iu kredas je Mi, riveroj da vivaj akvoj fluos el lia sino.
Aŭ: Joh 19, 34
Unu el la soldatoj per lanco trapikis lian koron
kaj tuj elfluis sango kaj akvo.
POSTKOMUNIA PREĜO
Dio, nia Patro,
la sakramento de via amo altiru nin al via Filo:
por ke ni, stimulitaj de la sama karitato,
sciu rekoni Lin en niaj gefratoj.
Per Kristo nia Sinjoro.
(Voltar / Reveni)