Tempo de Advento

(Voltar / Reveni)

TEMPO DE ADVENTO

Unua DIMANĈO DE ADVENTO

ENIRA ANTIFONO Psa 24 (25), 1-3
Al Vi, Sinjoro, mi levas mian animon.
Mia Dio, Vin mi fidas; mi ne spertu disreviĝon.
Ne moku min miaj malamikoj.
Ĉar neniu el tiuj, kiuj esperas en Vi, hontos.
KOLEKTO
Donu, ni petas, ĉiopova Dio, tian volon al viaj kredantoj,
ke ili, irante renkonte per virtaj faroj al via Kristo venanta,
kaj daŭre kun Li kunigite, meritu posedi la ĉielan regnon.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Sinjoro, nia Dio,
akceptu la oferaĵojn, kiujn ni ricevis de via boneco.
Vi ilin donacis al ni,
por ke ni povu celebri la eŭkaristian oferon.
Faru, ke ĝi estu al ni garantiaĵo por la eterna vivo.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO Psa 84 (85), 13
La Sinjoro nin benos kaj la tero donos siajn fruktojn.
POSTKOMUNIA PREĜO
La misteroj, kiujn ni ricevis de Vi, Sinjoro,
ebligu al ni terpilgrimantoj
disigi niajn korojn de tio, kio pasas,
kaj aliĝi al la ĉielo, kiu eterne daŭras.
Per Kristo nia Sinjoro.

2a DIMANĈO DE ADVENTO

ENIRA ANTIFONO kp Jes 30, 19.30
Popolo de Cion, la Sinjoro venos por savi la homojn,
kaj Li aŭdigos al vi sian voĉon
por la ĝojo de via koro.
KOLEKTO
Ĉiopova kaj kompatema Dio,
donu, ke neniu tera afero malhelpu nin
rapidi renkonte al via Filo;
sed la ĉiela saĝeco nin kunigu al Kristo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Ĉiopova Dio,
estu al Vi agrablaj niaj humilaj preĝoj kaj oferoj;
kaj, ĉar meritojn validajn antaŭ Vi ni ne posedas,
helpu nin via mizerikorda graco.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO Bar 5, 5; 4, 36
Vekiĝu, Jerusalemo, kaj staru:
kontemplu la feliĉon, kiu venas de via Sinjoro.

POSTKOMUNIA PREĜO

Satigitaj de la pano de vivo, humile ni petas Vin, Sinjoro:
per la partopreno en ĉi tiu mistero instruu nin
pritaksi saĝe la terajn aferojn kaj intense ami la ĉielajn.
Per Kristo nia Sinjoro.

3a DIMANĈO DE ADVENTO

ENIRA ANTIFONO kp Flp 4, 4.5
Ĝoju ĉiam, ĉar vi apartenas al la Sinjoro.
Denove mi diras: Ĝoju.
Ĉar la Sinjoro estas proksima.

KOLEKTO

Rigardu, Dio, vian popolon,
kiu kun fido atendas la naskiĝon de la Sinjoro, kaj faru,
ke ni, nin pretigante ricevi tiun grandan misteron de savo,
sopiru celebri ĝin kun intensa ĝojo.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
OFERA PREĜO
Ni petas, Sinjoro,
ke la oferdono de nia pieco estu ĉiam dediĉata al vi;
kaj ke ĝi, per la potenco de la dia graco,
estigu en ni vian mirindan savon.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO Jes 35, 4
Diru al tiuj, kiuj estas deprimitaj en sia koro:
“Estu fortaj, ne timu;
jen venas via Dio:
Li mem venas por vin savi.”
POSTKOMUNIA PREĜO
Ni petas de via boneco, Sinjoro,
ke la helpo de via sakramento preparu nin por la proksimaj festoj,
purigante nin de ĉiu malbono.
Per Kristo nia Sinjoro.

4a DIMANĈO DE ADVENTO

ENIRA ANTIFONO kp Jes 45, 8
Rosu, ĉielo, de supre,
kaj el vi, nuboj, venu la Justulo.
Malfermiĝu la grundo
kaj la Savanto ekĝermu.
KOLEKTO
Ĉiopova Dio, enverŝu, ni petas,
vian gracon en nian animon,
kaj faru ke ni, kiuj per la anĝela anonco
ekkonis la enkarniĝon de Kristo, via Filo,
per lia pasiono kaj kruco
estu ankaŭ gvidataj al la gloro de la reviviĝo.
Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.

OFERA PREĜO

Ĉi tiuj oferdonoj, prezentitaj sur via altaro, Sinjoro,
estu sanktigataj de via Spirito,
kiu per sia potenco igis fekunda la sinon de la virgulino Maria.
Per Kristo nia Sinjoro.
KOMUNIA ANTIFONO Jes 7, 14
Jen virgulino koncipos kaj naskos filon,
kaj oni donos al Li la nomon Emanuelo.
POSTKOMUNIA PREĜO
Ĉiopova Dio, de kiu ni ricevis la promeson de la eterna savo,
ni Vin petegas:
ju pli alproksimiĝas la granda tago de nia savo,
des pli fervore ni pretiĝu por inde celebri la naskiĝon de via Filo.
Per Kristo nia Sinjoro.
(Voltar / Reveni)